Al ĉiuj recenzoj el La Brita Esperantisto

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Ligo al La Brita Esperantisto

Vivo kaj morto de Wiederboren

Recenzas Malcolm Jones

Vivo kaj morto de Wiederboren -- 12 humuraj kaj satiraj noveloj originale verkitaj en Esperanto. Kompilis Aleksander Korĵenkov. Sezonoj, 1998. Broŝuro: 80 paĝoj.

La dek du rakontoj aperas laŭ la alfabeta sinsekvo de la plejparte eminentaj verkistaj nomoj, de Auld ĝis Valano.

La verketoj prezentas riĉan varion de temoj kaj stiloj: de ŝajne banalaj dommastraj problemoj, tra politikaĵo pri sovetaj kaj rusaj laborbrigadoj, al spionoj kaj sciencfikcio. Iliaj ĉefaj karakterizoj estas, laŭ la kompilinto, 'humuro kaj malkomplika lingvo'. Nu, pri humuro oni povas diskuti... sed certe la noveloj estas ĝenerale leĝeraj. Simile pri lingva komplikeco... sed supozeble bona vortaro ja solvos la plej multajn problemojn, kiujn renkontas la celita legantaro, la 'kursfinintoj' kaj 'novaj Esperantistoj'. Mi tamen kredas, ke la eroj de Lorjak (vigle vortluda) kaj de Szathmari (literature, ja lirike, ludo) donos ne nur vortarajn defiojn. Rezulte de tio, ankaŭ malnovaj Esperantistoj trovos ĝueblaĵojn en la kolekto! Nur la kvazaŭa raporto de Rossetti, 'La eternaj angloj', paradokse iom eksmodigi`s -- do, neangloj ne kredu ĉion, kion vi legos!

Sinjoro Korĵenkov en sia antaŭparolo klarigas siajn kialojn kaj celojn, farante tiun ĉi kolekton, kaj pravigas -- almenaŭ por si -- la ellason de 'notoj, klarigoj aŭ ekzercoj'. Li simple kompilis la kolekton el pluraj fontoj, agnoskitaj rakontofine: iuj estas facile troveblaj, aliaj malpli facile. Li do faris bonan laboron, provizante tian gustumadon, kaj biografietojn fine de la libro, kiuj espereble instigos la legintojn al plua legado de eble pli ampleksaj verkoj de la ŝatataj verkistoj.

 

 


Vivo kaj morto de Wiederboren Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo