Grandtola pentraĵo
Recenzo de Paul Gubbins
Tim Carr. Yvonne (sonetoj malsekretaj) . Bero: Rotterdam, 2009. 251 paĝoj. Prezo ĉe UEA: 15.90 €.
En la dua poemaro de la brita poeto Tim Carr ĉiu trovos ion legindan, sed verŝajne neniu trovos ĉion legendan.
Kialas, ke Carr en tiu ĉi sonetaro grandtole pentras. Abundas la temoj: Irlando, ŝlagroj, la klasika mondo, franca kaj hispana literaturo, kinaĵoj kaj futbalo. Ofte – kaj jen la aparta talento de Carr – la temoj interplektiĝas: ekzemple en 'Poemo komenciĝanta en superbazaro' la poeto rimarkas gazeton kun raporto pri futbal-matĉo; sekvas aludoj pri Ronsardo kaj Petrarko. Oni eniras alian mondon: tie, kie antaŭ 14 versoj temis pri superbazara pagejo, nun '[a]laŭdo trilis, kaj diantoj floris' (p. 192).
Do, eĉ se ne ĉio allogas en la sonetaro (honeste, la poemoj pri futbalo – sporto, kiun mi abomenas – min enuigas), tamen enestas sufiĉo por kapti la intereson. Jen humura, membiografia poemo pri bibliotekista vivo (p. 81), jen pri lernado de Esperanto (p. 80), jen pri Elviso (p. 88). Kaj jen politike aktuala soneto pri universitatoj, en kiuj oni ne plu ĉasas klerigon sed monon: 'Por esti profesoro en la fako / necesas nur frapfrazoj kaj abako' (p. 139).
Poetoj ĝenerale pli ekonomie verkas ol prozistoj. Tio estas, ili uzas malpli da vortoj por esprimi siajn pensojn, siajn ideojn. Carr ne esceptas, aparte, ĉar li elektis versformon severan, rigoran kaj, laŭdifine, ekonomian. Tio signifas, ke neniu vorto, neniu silabo superfluas. Nepras do koncentriĝi, foje streĉi la mensofortojn, dum ĉiuj 14 soneto-versoj, ĉar mankas la redundo, karakteriza de parolaj, ofte prozaj, komunikaĵoj, kiu helpas kompreni.
Indas, do, voĉlegi la poemojn por ĝui la ritmojn, la melodiojn, la sonojn (ja de la son-etoj). Tiel oni kaptas la nuancojn, la guston, de la poemoj. Foje, se oni tuŝas skulptaĵon, oni pli bone ĝin komprenas. Analoge oni voĉlegu la sonetojn en Yvonne.
Kaj kiu estas la sinjorino, kiu donas sian nomon al tiu ĉi lingve kaj kulture riĉa kolekto? Nu, nepras legi, sekvi la diversajn aludojn, kiujn lasas poeto, kiu diras pri si: 'Mi faras min Ivona-industrio!' (p. 204).
________________________________________
Cetere la aŭtoro petas atentigi pri kelkaj preseraroj en la libro. Ili jenas:
p19 v15 ŝin, mi
p31 v10 estis
p41 v2 duraj
p50 v13 flustras
p64 sub v14 02.09.60
p72 v10 okupacias
p85 v9 holmoj
p119 v10 testudoj
p127 v10 manekeno
p142 v2 freskon
p159 v3 fuganta
p163 v1 abomenas
p214 v11 konstati, ke
p217 v6 straŭsseskan
p218 v4 rangloke.
Notoj:
p66 v12 “braŭi”
p79 (titolo) okcidenta mondo
p90 militoj! epopeoj!
p174 (linio 2): entuziasmas
p230 v4: varvikŝiro.
Reen al:
Yvonne | Tim Carr | Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto | Ĉefpaĝo originala literaturo |