| ||
Reen al la Belartaj Konkursoj
|
Verko premiita en la Belartaj Konkursoj Honora mencio de teatraĵo, 2011
(kun du kantoj de Georgo Handzlik, laŭ permeso de la aŭtoro)
Raymond Schwartz
Kabaredo kun du roloj dediĉitaj al du aktoroj:
SAŜA PILIPOVIC
GEORGO HANDZLIK
SCENO 1.
ANTAŬPROLOGO
Scenejo sen scenografio. Du aktoroj nigre, neŭtrale vestitaj.
GEORGO
(enkuras scenejon, ĉirkaŭrigardas, komprenas, ke li estas tie sola, konsultas brakhorloĝon, atendas ĉ. 15 sekundojn, denove konsultas brakhorloĝon, malaprobe svingas per la kapo)
Idioto!
(foriras el la scenejo, post ĉ.7 sekundoj eniras la scenejon SAŜA parolanta al iu per poŝtelefono)
SAŜA
... li ne estas tre inteligenta. Kaj cetere ne kapablas aktori. Ĉu vi vidis lin ludi tiun...
nu jes, komplete amatoreca...
Ankaŭ mi, karulo, tutan vivon obeas la regulon ne aktori kun a-ma-to-roj.
Sed li bone konas la reĝisoron... vi mem komprenas. Vera arto en nunaj tempoj...
Vi pravas, kara. Kaj li eĉ ne alvenis...
Imagu, publiko venis rigardi provon de la spektaklo kaj tiu amatoro simple ne venis...
Kia urba trafiko... De Pollando al Izraelo per taksio?
Li devus taksii du semajnojn.
En tia situacio ankaŭ mi malaperas. Apude estas eta kafejo kun bongusta konjak...
... Ĉu vi certas, ...en Izraelo oni devas ŝanĝi la horloĝon je unu horo...?
Damne!
(paŭzeto)
... Maria? Ha, ha...
Vi scias, ŝi amegas mian aktoradon...
(fanfaronas nefidinde)
Mi invitis ŝin al Koko-Bambu - la plej multekosta restoracio en la urbo. Kelnero: "Bonan vesperon maestro Saŝa. Kia honoro por ni gastigi tiel faman aktoron en nia manĝejo..."
Li gvidas nin al la tablo. Sidigas. Maria legas la manĝokarton. Kaj diras al mi:
Karulo.
Nu, jes ŝi tiel min nomas.
Karulo. - ŝi do diras - En la restoracio estas tiom multekoste, ni prefere venu al mia loĝejo. Mi rapide preparu vespermanĝon, kiun ni povos ankaŭ finmanĝi morgaŭ kiel matenmanĝo...
Nu... Nu... Nu!
Jes, pola bigoso plej bone gustas postan tagon matene...Ĉu vi memoras? Karulo, ŝi diras al mi...
(foriras el la scenejo. Post ĉ. 10 sekundoj eniras GEORGO, ĉirkaŭrigardas, konsultas brakhorloĝon)
GEORGO
Idioto!
(Foriras de la scenejo, tamen haltiĝas, revenas, vokas serĉante)
Saŝa! Saŝa, Saŝa!
Ĉiam same. Li eĉ unufoje ne venis ĝustatempe al niaj dek provoj. Tri foje li malfruis duonhoron kaj la aliajn sep fojojn li tute ne venis. Artistoj, ili kapablas nur pensi pri klimatizilo en la hotelĉambro. Ne tro varme, ĉar mi ŝvitas, ne tro malvarme pro mia gorĝo. Ne malfermu fenestron, la trablovo trablovus mian kapon. Sed vespere, post la spektaklo vino tiom trablovas, trablovadas la kapojn, kiel vento en Himalajoj. Cetere, interese, kian vinon servos hodiaŭ la organizantoj de la kongreso. Mi preferas la ruĝan. Ĝi bone utilas por la sango, protektas kontraŭ kancero. Ĝenerale tre utila al la sano. Onidire la prezidano de la Loka Kongresa Komitato estas doktoro. Do li certe bone zorgos pri niaj sanoj...
Saŝa! Saŝa! Kie vi diable estas? Saŝa!
SAŜA
(eniras la scenejon parolante per la poŝtelefono)
Tagmeze komenciĝas provo en la teatro, do mi devis lasi ŝian loĝejon. Kia nokto kun Johana, karaulo... Kaj post tiom da vespera vino, la virinoj iĝas... Nu jes, ankaŭ mi devas fini...
(parte al telefono, parte al GEORGO)
karulo. Ĉiam estas agrable paroli kun inteligenta homo. Mi salutas vin kara kolego. Kiel la sano? Ĉu vi havis bonan vojaĝon.
GEORGO
Mi devis vekiĝi tre frue por veni al la flughaveno du horojn antaŭ la forflugo...
SAŜA
(rompas la frazon de GEORGO)
Bone,ne gravas. Kaj la familio.
GEORGO
Dankon, mia pli juna filino...
SAŜA
(rompas la frazon de GEORGO)
Bone, ne gravas.
Mi vere ĝojas, ke vi finfine venis al la lasta provo.
GEORGO
Sed...
SAŜA
(rompas la frazon de GEORGO)
Mi scias. Ne gravas... vi malfruis nur kvardek minutojn. Sciu, ke veninte al Israelo oni devas ĝustigi vian horloĝon je unu horo.
GEORGO
Mi scias, sed hodiaŭ...
SAŜA
(rompas la frazon de GEORGO)
Ne gavas, mi jam forgesis, tamen ne faru tion por la vera spektaklo. La premiero morgaŭ.
GEORGO
Sed...
SAŜA
(rompas la frazon de GEORGO)
Ne pardonu min... Mi jam forgesis. Alian fojon mi malfruos kaj vi forgesos. Ĉu bone!
GEORGO
Sed...
SAŜA
(rompas la frazon de GEORGO)
Karulo, ne estu tiom detalema!
GEORGO
Sed hodiaŭ estas vera...
SAŜA
(rompas la frazon de GEORGO)
Bone, kara. Por mi ankaŭ estas vera... plezuro ludi kun vi. Tia talenta persono... personeco! Mi revis dum pluraj jaroj partneri kun vi sur scenejo. Kiam mi diris al direktoro de mia teatro, en Serbio, ke mi ludos saman spektaklon kun Georgo li nur demandis:
- Kun tiu Georgo?
- Jes, kun tiu - mi respondis.
Li ekpensiĝis kaj kun rimarkebla ĵaluzo kapsignis kaj diris: "jes, jes... mi gratulas vin" kaj poste aldonis, diru al li, ke se li trovus tempon ludi en nia teatro Hamleton aŭ Makbeton mi pretas inviti lin tuj. Sukcesojn por vi ambaŭ.
GEORGO
Dankon. Do respondu al la direktoro...
SAŜA
(rompas la frazon de GEORGO)
Ne kara, nun ek' al la laboro!
GEORGO
Do respond, ...
SAŜA
(rompas la frazon de GEORGO)
De kio ni komencas?
GEORGO
Ke mi liberas en en majo, komence de majo...
SAŜA
Tiam ni ludas Makbeton. Mi ludas Makbeton, vi povus ludi mian edzinon.
GEORGO
Ĉu tamen ni eble povus ŝanĝi la rolojn, ke mi...
SAŜA
(rompas la frazon de GEORGO)
De kio ni kutime komencas la spektaklon?
GEORGO
Do eble en septembro?
SAŜA
"Ok virinoj" de Robert Thomas
GEORGO
Ĉu novembro?
SAŜA
Fabelo por infanoj "Ses formikoj kaj tri fratinoj.
(memfide)
Mi ludas formikon numero unu.
(mokete)
Vi devus kontentiĝi pri rolo de juna fratino de formikino numero kvin.
(konkrete)
Per kio komenciĝas NIA spektaklo?
(por fini la ĝenan diskuton komencas la spektaklon per voĉo de boksa anoncanto)
Per saluto al la verda publiko. Do!
SCENO 2.
PROLOGO
(Prologo kvazaŭ en bazaraj teatraĵoj)
GEORGO
Bonan vesperon, kara publiko.
SAŜA
Karaj sinjorinoj.
GEORGO
(korektigeme)
Belaj sinjorinoj.
SAŜA
(imitante)
Belegaj sinjoroj
GEORGO
(iom flankiĝas de SAŜA eble timas, ke li estas gejo. Diras korektigeme)
Belegaj?Ne tuŝu min.Estimindaj sinjoroj.
SAŜA
Dankon, ke vi salutis ankaŭ min.
(kapklinas al GEORGO)
Fine vi rimarkis, kun kiu vi honoras ludi...
GEORGO
Kara publiko. Hodiaŭ vi havos absolute esceptan okazon ekkoni kompletan historion de Universalaj Kongreoj de Esperanto. Dum nur unu horo,
SAŜA
Se vi forgesos la tekston do eble eĉ pli rapide...
GEORGO
Dum unu horo, aŭ io simila, - la spektaklo okazas vive, antaŭ viaj okuloj, do ĉio povas okazi - vi vidos la etoson de la unua kongreso en Bulonjo ĉe la maro,
SAŜA
la hamburgan puĉon, dum la Kongreso en Hamburgo
GEORGO
la grandegan superkongreson en Varsovio
SAŜA
kaj grandegan, fidelan amikon de Esperanto, Fidel...
GEORGO
Castro el Kubo
SAŜA
Ni do komencu de ... la komenco
GEORGO
Kial?
Ĉu oni povas komenci de la fino kaj fini per la komenco?
SAŜA
mhm! Ne gravas.
GEORGO
(prenas paperpecon kaj legas)
En la komenco estis la vorto.
SAŜA
(enŝoviĝas en deklamadon de GEORGO)
Ĉu ĝi estis neologismo?
GEORGO
(admonas Saŝa'n per akra rigardo)
SAŜA
(pacige)
Pardonu min.
GEORGO
En la komenco estis la vorto. Kaj la vorto iĝis la lingvo...
SAŜA
Misa citaĵo. En la Verda Biblio de Israel Lejzerowicz staras tiel:
En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Volapukon.
Kaj Volapuko estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ĝi. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis Esperanto. Kaj la Spirito vidis Esperanton, ke ĝi estas bona: kaj la Spirito apartigis Esperanton de Volapuko. Kaj la Spirito nomis Esperanton Eterna Tago, kaj Volapukon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno - unu tago.
GEORGO
Sed La Verda Biblio estas nur romano, ni komencu de la komenco.
MI komencu de la komenco.
(Deklamas patetike kaj iom haste por ne cedi la voĉon)
Tra densa mallumo briletas la celo
Al kiu kuraĝe ni iras
SAŜA
Sed tio estas mistrakto de la scenario
GEORGO
Vi mem diris "de la komenco"
(Plu deklamas pli patetike kaj pli haste)
Simile al stelo en nokta ĉielo
Al ni la direkton ĝi diras
Kaj nin ne timigas
La noktaj fantomoj
SAŜA
Tuj vi devos timi ne la fantomojn sed min!
GEORGO
la noktaj fantomoj...
SAŜA
(aŭkcias)
La Vojo de Zamenhof 1896
(poze kaj miene mokas GEORGON)
Ho mia kor' - ankaŭ de Zamenhof sed dek jarojn pli frue. Vera komenco.
(Pli patetike kaj trankvile, ĉar certas, ke la poemo estas la plej frua)
Ho mia kor'
Ne batu maltrankvile
El mia brusto nun ne saltu for'
Jam teni min ne povas mi facile
Ho mia kor'
GEORGO
(aŭkcias)
Ankaŭ de Zamenhof! sed pli frue je aliaj dek jaroj!:
SAŜA
Ne eblas
GEORGO
Malamikete de la nacjes
kado, kado jam temp' esta
Ankoraŭ dek jarojn pli frue, Lingve Universala pra-esperato.
Malamikete de la nacjes
kado, kado jam temp' esta
(kantas en ritmo de rapo, aplaŭdigas laŭritme la publikon, rapas kun la publiko)
Malamikete de la nacjes
kado, kado jam temp' esta
La homoze en familie
Unigare so deba!
Malamikete de la nacjes
kado, kado jam temp' esta…
SAŜA
(kun malaprobo rigardas GEORGON)
Ĝena truko. Nu, nu kion vi ankoraŭ elpensos. Ĉu vi intencas reveni al Iliado de Homero en la malnovgreka. Temas pri kongresoj de ES-PE-RAN-TO, ne de Lingve Universala
(al publiko)
Pardonu mian kolegon, li havas grandan premon por sinprezentiĝi.
GEORGO
Sin prezenti.
SAŜA
Ĝuste tion mi diris: granda interna premo por sin prezentiĝi.
GEORGO
Sinprezenti.
(rakontas familiare, fluege plej nature, kvazaŭ li klarigus ĉiutagaĵojn, absolute kontraŭe al la peza naturo de la suba teksto)
"La mediala voĉo esprimata per iĝi, unuigas en si propre la aktivon kaj la pasivon: la subjekto estas samtempe ankaŭ la objekto de la ago: ĝi faras la agon pri si mem. Tial la mediala verbo ankaŭ ne povas havi kroman objekton, ĝi estas en si mem netransitiva. Do ĝi ne povas havi pasivon."
(nun per normala voĉo)
Do sinprezenti, ne sinprezentiĝi.
SAŜA
(ankaŭ fluege, leĝere)
Tamen ĉifoje ne temas pri mediala voĉo sed pri smpla vortofarado, kaj laŭ tia vidpunkto: "la flankelemento estas ĉiam predikata atributo adjektiva." Plena Analiza Gramatiko paragrafo 359
GEORGO
(fluege, leĝere)
Laŭ Plena Analiza Gramatiko - Kalocsay; Waringhien - iĝi povas ligiĝi al adjektivaj, substantivaj, kaj verbaj radikoj, sed ne la neadjektivajn ĝi adjektivigas per sia vortefiko.
SAŜA
(de nun serioze)
jes,
tute klare.
Esperanto estas la plej facila lingvo de la mondo.
Do kion vi volis prezenti?
GEORGO
De la komenco.
Malamikete de las nacjes...
SCENO 3.
SOLENA INAŬGURO
SAŜA
Sed tio ne estas komenco. Ĉu vi partoprenis iun Kongreson? Oni ĉiam komencas per solena malfermo.
AMBAŬ
Ni solene malfermas la Kongreson.
(Instigas la aplaŭdojn)
GEORGO
La kongreson MI agnoskas malfermita.
(Instigas aplaŭdojn)
SAŜA
MI ANKAŬ agnoskas.
(Instigas aplaŭdojn)
GEORGO
Dum la oficiala malfermo, apartan atenton vekas la parolado (prezentas mane pompe al SAŜA) de Alta Protektanto de la kongreso.
SAŜA
(pompiĝas)
Ladies and gentlemen,
GEORGO
(enŝoviĝas)
Eble mi traduku:
Estimataj gesinjoroj, kongresanoj venintaj el ĉiuj landoj de la mondo al nia belega, pitoreska kaj gastama lando.
SAŜA
Mr. President is on holidays.
GEORGO
Mi havas por vi mesaĝon de la prezidento de mia lando, kiu tre bedaŭras, ke gravaj ŝtataj okupoj malpermesis al li veni al la monda kongreso de pacbatalantoj. Pro tio li petegas de vi senkulpigon.
SAŜA
Mr. President sends best wishes to all of you.
GEORGO
Sinjoro prezidento salutas vin ĉiujn kaj volas forte substreki, ke liplenkore apogas la movadon de esperantistoj, precipe Universalan Esperanto Asocion, nian Landan Asocion kaj Sennacian Asocion Tutmondan. Kaj ankaŭ la Kongreson.
SAŜA
Thank you. "Danko".
GEORGO
Mi dankas pro via atento. Kiel vi rimarkis, mi ankoraŭ ne perfekte parolas en via bela lingvo, precipe la akuzativo estas la diabla afero, sed mi promesas ĝin ellerni dum plej proksimaj tridek jaroj. Kaj kiam vi denove venos al nia bela lando mi salutos vin en via lingvo.
SAŜA
God bless you!
GEORGO
Vi, ho potenca senkorpa mistero,
fortego, la mondon reganta,
benu nin ĉiujn
Kristanojn, hebreojn kaj mahometanojn.
SAŜA
(ekrigardas la brakhorloĝon kaj rimarkas kiom malfrue jam estas)
Ho, fuck
GEORGO
...
...
Mi forgesis saluti la fakajn asociojn.
Mi vere ŝatas vian belan lingvon, ĝis la revido.
SCENO 4.
LANDAJ SALUTOJ
GEORGO
Dum la malfermo la plej ineresaj estas...
SAŜA
Dum la solena inaŭguro plej interesaj estas…
AMBAŬ
Dum la solena inaŭguro plej interesaj estas…
GEORGO
La landaj salutoj
SAŜA
Ni komencas laŭalfabete. Albanio.
GEORGO
Kutime al Universalaj Kongresoj venas homoj el ĉirkaŭ sesdek landoj.
Ĉu estas iu el Albanio?
Eble Albana Esperanto Ligo rajtigis iun saluti?
SAŜA
Mi havas rajtigilon.
(Prenas paperpecon, aŭ eĉ sugestas nur tion, prezents ĝin al la publiko, sed ne al GEORGO)
Mi salutas la kongreson en nomo mia, en la nomo de Albana Esperanto Ligo, Albana Esperanto Junularo kaj en la nomo de la brava popolo de Albanio. Venu al nia bela lando.
GEORGO
Aplaŭdo por Albanio.
Alĝerio!
SAŜA
Mi havas rajtigilon.
Mi salutas la kongreson en nomo mia, en la nomo de Alĝeria Esperanto Ligo, Alĝeria Esperanto Junularo kaj en la nomo de la inteligenta popolo de Alĝerio. Vizitu nian interesan landon.
Aplaŭdoj!
Argentino.
Mi salutas...
GEORGO
Zimbabvo!
Aplaŭdo!
Mi salutas la Kongreson en...
SAŜA
Montru la rajtigilon.
(Legas paperpecon ricevitan de GEORGO)
Rajtigilo instrui Esperanton en Zimbabvo. Ha, ha, ha! Ne plu valida.
(kompatigante GEORGON)
Armenio! Mi salutas en la nomo...
GEORGO
Zimbabvo. Saluton. Fino!
SAŜA
Belgio
GEORGO
Zimbabvo
SAŜA
Barato
GEORGO
...
SAŜA
Barato, lando de profesoro Daŝgupta, prezidanto de UEA - vi ne kurĝos... ha, ha, ha
(malrapide kun satisfakcio)
Mi salutas la kongreson en nomo mia, en la nomo de Baratia Esperanto Ligo, Baratia Esperanto Junularo, Baratia Ligo de biciklistoj, Baratia Asocio de esperanto-parolantaj Fakiroj, kaj en la nomo de la inteligenta popolo de Baratio. Vizitu nian interesan landon. Ni uzas 24 lokajn lingvojn, el kiu la plej grava estas la hindia, kaj kiel helplinvo ni uzas la anglan.
GEORGO
Baratio, Britio, Bulgario, bulimio, bulko, bulteno, buljono, Bulonjo.
SCENO 5.
1905
SAŜA
Francio 1905 - komenco.
GEORGO
1905-a estis vere escepta jaro. En 1905-a ...
SAŜA
(Ambaŭ krietas kiel vendistoj de la gazetoj)
En Rusio regis Caro Nikolao la dua.
GEORGO
En Germanio Vilhelmo, en Nederlando Vilhelmina kaj en Luksemburgio Adolfo-Vilhelmo.
SAŜA
En Aŭstrio Francisko Jozefo. En Usono Theodore Roosvelt.
GEORGO
En 1905-a finiĝis la Rusa Japana milito kaj Albert Einstein publikigis sian teorion pri relativeco.
SAŜA
Oni fondis: Rotarianojn, futbalajn klubojn Chelsea kaj Sevilla, urbon Los Angeles, en Rusio revolucion, kaj en Irlando partion Sinn Fein
GEORGO
Literaturan Nobelpremion ricevis Henryk Sienkiewicz, aŭtoro de Quo vadis tradukita al Esperanto de Lidia Zamenhof.
SAŜA
Oni trovis la plej grandan diamanton Cullian
GEORGO
Sed veran diamanton oni trovis en franca urbeto Bulonjo sur la Maro. La unua Universala Kongreso.
SCENO6.
Bulonjo
SAŜA
1905, 688 kongresanoj.
GEORGO
Dum la kongreso Zamenhof diris:
SAŜA
(enŝoviĝas)
"Mi salutas vin karaj..."
GEORGO
Pardonu tio estas kontraŭ la klara decido, ke Ludovikon ludas mi.
SAŜA
Vi ne povas. Ĝi estas tro peza rolo por vi.
GEORGO
Por mi? Por mi!? Mi ne estas sufiĉe peza por ludi Ludovikon! Kutime mi ne faras tion, sed hodiaŭ hazarde mi mi kunportis.
(prenas el la poŝo gazetajn eltondaĵojn kaj legas)
Lia Zamenhof estis mirinda, li ne ludis la majstron, li estis Ludoviko mem. Revuo Esperanto!
Kaj jen ĉi tie: Georgo estas bonega aktoro...
SAŜA
(Prenas de la poŝo siajn eltondaĵojn, de nun ambaŭ aktoroj alterne kaj fine samtempe legas kaj poste krias siajn recenzojn. Oni povas aldoni la verajn tekstojn)
Ankaŭ mi kutime ne kunportas, sed hodiaŭ mi unportis tute hazarde…
Heroldo de Esperanto 2004: Saŝa Pilipoviĉ nova talento. Saŝa Pilipoviĉ Nova talento!!! Ĉu vi aŭdis Nova talento Heroldo de Esperanto 2004
Ondo de Esperanto: neforgesebla spektaklo dank' al Saŝa Pilipoviĉ.
(GEORGOforiras)
SAŜA
Bulteno de klubo Verda Hirundo en, Higasimurayama. Li malfruis sian spektaklon. Ha... mensogoj. Oni ne kredu ĉion, kion skribas ĵurnalisoj.
GEORGO
(revenas kun komputilo)
Libera Folio punkto org "Perlo de la kongresa kulturprogramo".
(dum 50 sekundoj ambaŭ aktoroj provas superkrii unu la alian kriante siajn recenzojn, poste subita silento.)
GEORGO
Zamenhof diris en Bulonjo ĉe la maro:
(Deklamas patetike)
Sankta estas por ni hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno.
Tra la aero flugas misteraj fantomoj. Okuloj ilin ne vidas...
sed la animo ilin sentas. Ili estas imagoj de tagoj estontaj.
SAŜA
Li antaŭvidis mian spektklon en Zagrebo.
GEORGO
Ĉesu!
Hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo sur Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.
(instigas aplaŭdojn)
(al SAŜA)
Ĉu vi aŭdis la aplaŭdojn. Jen mia rolo de Ludoviko!
SAŜA
En Bulonjo oni akceptis Bulonjan deklaracion, verdan flagon kaj ĉiuj revenis hejmen.
GEORGO
Tiel ni jam sukcesis prezenti la unuan el preskaŭ cent universalaj kongresoj.
SAŜA
Komenco bona - laboro duona.
GEORGO
Tiel ni venis al la duono de nia prezentado.
Post Bulonjo la movado vere akcelis.
Ĝenevo, 1906!
SAŜA
1200 kongresanoj. Zamenhof diris:
(intencas pludeklami)
GEORGO
...pri malfacila monda situacio. Sed ni ne plu citu karan Zamĉjon. Ni revenu la la komenco.
SAŜA
Sed ni estas jam en la duono...
SCENO 7.
INTERKONA VESPERO
GEORGO
(al la publiko)
Ĉe la komenco de ĉiu kongreso okazas Interkona Vespero. Kion homooj faras dum interkona vespero? Interkoniĝas.
(al SAŜA)
Saluton, mi estas Georgo.
SAŜA
Saluton, mi estas Saŝa.
GEORGO
Bona kaj imitinda modelo. Ĝuste pensante pri iterkona vespero ĉiuj aŭtoroj de esperantaj lernolibroj metas tiun ĉi frazon en la unuan lecionon.
(iras de la scenejo al la publiko)
Saluton, mi estas Georgo... Kiu estas vi? Tre agrable.
SAŜA
(Interparoleto, "konatiĝo" kun la publiko)
Saluton, mi estas Saŝa... Agrable konatiĝi.
GEORGO
Oni povas konatiĝi eĉ pli detale.
Ĉu li estas via edzo? Ne?
Kion vi faras ĉi vespere post la spektaklo.
En kiu hotelo vi loĝas?
(al apude sidanta viro)
Bonvolu, ne ŝtel-aŭskultu privatan konversacion sed konatiĝu. Vi sinjoro konatiĝu kun la bela sinjorino sur apuda fotelo. Kisu ŝian manon. Diru ion agrablan.Pardonu min. Mi ne sciis. Se ŝi estas via edzino, vi kompreneble ne devas.
(ĉiuj konatiĝas dum 20 sekundoj)
Sceno8.
KONGRESA BALO
SAŜA
Plej ekscita programo de la kongresoj
GEORGO
- kompreneble krom la oficiala malferma parolado kaj la kunveno "Centra Oficejo evitas respondi demandojn" - estas
AMBAŬ
Kongresa Balo.
GEORGO
Tria kongreso en Cambridge!
SAŜA
1317 kongresanoj.
GEORGO
Oni dancis menueton. Ĉar eĉ en Cambridge en tiu epoko oni ne konis anglan valson, kiu naskiĝis nur dek jarojn poste. Orkestro!
(ekludas muziko - menueto. Ambaŭ aktoroj kliniĝas, reverencas kavalire unu al la alia. Celebras ekon de danco. Dancas en paro, sed aparte, unu apud la alia ne tuŝante siajn korpojn. Fine SAŜAprenas manon de GEORGO"preskaŭ kisas")
GEORGO
For' la manojn.
SAŜA
Menueton oni dancas en paroj.
GEORGO
Ne, ne, ne. Mi ne dancos kun viro. Ne!
(al virino el la publiko)
Pardonu kara, ĉu vi povus helpi al mia amiko.
(invitas virinon sur la scenejon. SAŜAdancas menueton kun la virino)
GEORGO
Drezden!
SAŜA
(krias, dancante)
1500 kongresanoj!
GEORGO
Valso!
(Saŝadancas valson kun la virino dum 20 sekundoj)
Iom pli rapide, restis ankoraŭ naŭdek kongresoj.
SAŜA
Barcelono 1909!
GEORGO
Nova epoko, novaj dancoj. Kankano.
(Triope dancas kankanon, la viroj, kiel maljunaj, lacaj amatoroj, la virino, kiel ŝi povas. La viroj instigas ŝin per ekkrioj: Piedo pli alten. Kun gracio. Fine nur ŝi dancas kaj la viroj nur ekkrias.)
GEORGO
Al la kongreso venis hispana reĝo. Bele dancu. Li eventuale rigardas.
SAŜA
Dankon, sinjorino.
AMBAŬ
Ufff... Kia hispana temperamento.
GEORGO
Nu, en Barcelono eventuale la kataluna temperamento.
SCENO 9.
HAMBURGO
GEORGO
Hamburgo estis la lasta kongreso de famega esperanta oratoro Ivo Lapenna.
SAŜA
Li parolis bele kaj longe. Kaj eĉ skribis libron Retoriko. Nun Georgo deklamos al vi lian plej belan festparoladon kiun li prezentis okaze de iu kongreso.
GEORGO
Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj, karaj Geamikoj.
Mi estus ege malsincera, se mi ne dirus tuj en la komenco, ke mi estas profunde kortuŝita pro via decido elekti min Honora Prezidanto de tiu ĉi Konferenco.
SAŜA
La parolado estas vere bela, sed same vere longa. Georgo do finlegos ĝin mallaŭte kaj mi dume rakontos pri Hamburga, la lasta kongreso de tiama Prezidanto de UEA prof. Ivo Lapenna.
GEORGO
(mallaŭte, poste nur ŝajnigas paroladon)
Mi aktivis por Esperanto eĉ dum la militaj jaroj.
La humaneca internaciismo estas objektive ligita al Esperanto.
SAŜA
Lapena lanĉis plej grandan kampanjon por Esperanto. Esperantistoj kolektis tra la mondo preskaŭ milionon da subskriboj. Kaj imagu Lapenna venas al Unuiĝintaj Nacioj. Li portas dudekkvar valizojn kun la subskriboj.
GEORGO
Saluton, mi venis kun miliono.
SAŜA
Kaj la oficisto diras. La peticion rajtas proponi nur membroŝtatoj. Do ne privata organizo kiel UEA.
Do li revenis al Eŭropo kun malplenaj manoj. Precize sen la valizoj, por kiuj oni aĉetis nur unudirektan bileton.
Esperantistoj evidente ĝojis, ke ili sukcesis kolekti tiom da subskriboj.
"La sola surprizo tie ĉi estas, ke Lapenna surpriziĝis", komentis tiam Humphrey Tonkin.
Poste okazis kelkaj konfliktoj kaj Lapenna surpriziĝis ankoraŭ foje, kiam dum Kongreso en Hamburgo oni elektis prezidanto de UEA ne lin sed ĝuste junan aktivulon de TEJO Humprey Thonkin.
GEORGO
La hamburgajn eventojn oni nomas Hamburga puĉo de orienteŭropaj, malneutralaj landoj...
SAŜA
Tio pruvas, ke ni esperantisoj estas vera popolo, eĉ se ni ne havas verdan kolonelon ni tamen havas verdan puĉon. Nur kun puĉo la popolo estas kompleta.
GEORGO
(finas la festparolon)
...de ĉiuj popoloj, de ĉiuj nacioj, de la tuta homaro!
Sceno10.
FIDEL
(En la sceno ambaŭ aktoroj evidente iom mismemoras kelkajn faktojn same pri Päivi same pri Fidel tamen ili emas fanfaroni. La ripetataj fragmentoj estu ludataj kvazaŭ la aktoroj ne rimarkus, ke ili estis jam en preskaŭ sama situacio, kiu tamen rezultiĝas malsame, la vero ne gravas, gravas la rakontado mem)
SAŜA
Tiu historio memorigas al mi kongreson en Tampere en Finnlando.
GEORGO
Bela finlanda kongreso en Tampere. Blankaj nordaj noktoj, kristnaska paĉjo, kiu respondas leterojn en Esperanto,
SAŜA
lando de Muminvalo kaj de...
GEORGO
Jes, la plej granda juvelo de finnlandaj kongresoj...
SAŜA
Bela belulino
Blonda belulino. Päivi (Pejvi)
SAŜA
Sed la blonda jam edziniĝis.
GEORGO
Estu feliĉa, ke ne kun vi.
Mi vidis ŝian edzon. Kompatindulo.
SAŜA
Sed ni revenu al la kongresoj.
GEORGO
Ĉu vi imagas kongreson en Finnlando sen Päivi?
SAŜA
Ne eblas, sed ĉu vi partoprenis kongreson en Tampere?
GEORGO
Kompreneble. Ĉe la stacidomo atendis min Päivi. Ŝi rezervis por ni hotelon...
SAŜA
Sen privataj detaloj.
GEORGO
Bone. Sen la detaloj. Kiam ni vekiĝis... ni malsupreniris matemanĝi kaj tiam venas min Humprey.
SAŜA
Kiu Humprey? Tiu Humprey?
GEORGO
Ne tiu.
SAŜA
Alia Humprey?
GEORGO
Jes, Alia.
Venas min la alia Humprey kaj demandas. Ĉu vi Georgo memoras la UK-on en Havano?
SAŜA
Kaj ĉu vi memoris?
GEORGO
Mi memoris.
SAŜA
Kaj kion vi diris al Humprey?
GEORGO
Ke mi memoras.
SAŜA
Ho, vi saĝe respondis al Humprey.
GEORGO
Kaj ĝuste en Havano kvin jarojn antaŭ Tampere Humprey alia Humprey ol tiu alia Humprey do la ĝusta Humprey petis min, ke mi salutu nome de la kongreso la prezidenton de Kubo.
SAŜA
Ĉu vere?
GEORGO
Komence mi malkonsentis, mi havis aliajn planojn por la vespero. Carmen Maria promesis promeni kun mi por gustumi bananajn glaciaĵojn en malnova Havano. Mi ne sciis, ĉu mi rezignu pri la glaciaĵoj. Sed Humprey diris: vi bone posedas participojn, kiu salutu Fidel, se ne vi. Do mi konsentis, verdire mi preferas la la ĉokoladajn glaciaĵojn ol la bananajn.
Imagu. Grandega salono, samideanaoj sidas, kapo ĉe la kapo. Venas buso da gardistoj kun pafiloj.
Mi demandas iun el ili kiam venos Fidel, sed li ne respondas, verŝajne li ne parolis esperante. Poste iu anoncas: Venas prezidento de la Kuba Respubliko. Tio entuziasmigas homojn. Ĉiuj ekstaras, aplaŭdas. Sur la scenejon enmarŝas Fidel en soldata uniformo. Mi iras al la mikrofono. Publiko aplaŭdas. Kubanoj estas vere varm-sangaj personoj. Nenie en la mondo oni tiom forte aplaŭdis kiam mi nur proksimiĝis al la mikrofono. Mi elpoŝigis mian karton kun la salutvortoj kaj komencis legi. Homoj aplaŭdis tiel forte, ke mi eĉ timis, ĉu ili vere kapablas aŭdi mian voĉon. Mi parolas, publiko aplaŭdas pli kaj pli. Mi parolas pli laŭte, la publiko aplaŭdas pli forte. Mi jam krias, publiko furiozas. Fidel faras nenion, nur venas. Mi bone uzis participojn kaj tio entuziasmigis la kongresanojn. Tre sukcesa prezentado.
Post mi venis al la mikrofono la kuba prezidento. Sed tiam la publiko eksilentis. Li parolis pri socjalismo kaj Esperanto. Pro la parolado oni proponis lin por la ĉefa premio en Oratora Konkurso, sed bedaŭrinde li parolis eĉ pli longe ol iam Lapenna, pli longe ol permesas la regularo de Oratoraj Konkursoj. Do la juĝ-komisiono ne povis doni al li la ĉefan premion.
SAŜA
Bedaŭrinda kazo. Se li gajnus la unuan premion, tio estus granda paŝo en la propagado de Esperanto.
GEORGO
Kaj ĉu Vi estis en Tampere?
SAŜA
Jes, Päivi salutis min ĉe la stacidomo kaj trovis por ni la hotelon.
GEORGO
Tiam ŝi estis ankoraŭ ne edziĝinta.
SAŜA
Evidente.
GEORGO
En alia kazo...
SAŜA
la edzo estas boksisto.
GEORGO
Ne parolas esperante.
SAŜA
Kaj eĉ ne komprenas la internan ideon de sia edzino...
GEORGO
(kvazaŭ li la unuan fojon rakontus pri Tampere kaj Havano)
Ankaŭ mi estis en Tampere.
Kiam ni vekiĝis... mi kun Päivi malsupreniris matemanĝi kaj tiam venas min Humprey.
SAŜA
Kiu Humprey? Tiu Humprey?
GEORGO
Ne tiu.
SAŜA
Alia?
GEORGO
Jes, alia.
Venas min Humprey kaj demandas. Ĉu vi Georgo memoras la UK-on en Havano antaŭ kvin jaroj?
SAŜA
Kaj ĉu vi memoris?
GEORGO
Mi memoris.
SAŜA
Kaj kion vi diris al Humprey?
GEORGO
Ke mi memoras.
SAŜA
Ho, vi saĝe respondis.
GEORGO
Kaj ĝuste en Havano Humprey la alia Humprey ol tiu alia Humprey do LA Humprey diras al mi, ke en apuda tablo sidas Grzębowski. Mi sidas kaj matenmanĝas kun Maria Franciska kaj tiam venas min Grzębowski.
SAŜA
Tiu Grzębowski.
GEORGO
Ne tiu.
SAŜA
Ĉu alia?
GEORGO
Nu, jes, alia.
SAŜA
Tute klare.
GEORGO
Kaj li demandas min: Ĉu vi volas iri al la renkontiĝo kun Fidel?
SAŜA
Kaj kion vi diris?
GEORGO
Ke mi ne konas la homon, sed mi povas iri. Pro sekurecaj kialoj li ne anoncis sian venon.
SAŜA
Grzębowski?
GEORGO
Ne, Fidel. Tamen Loka Kongresa Komitato jam antaŭvidis lian alvenon.
SAŜA
Kiel eblis?
GEORGO
Antaŭan tagon venis deko da soldatoj kaj dudeko da civiluloj kiuj kontrolis la kongresejon.Ili diris, ke pro la sekureco de la estraro de UEA.
Poste ili petis liston de ĉiuj komitatanoj. Sur la listo estis s-ano Agbemadon el Togolando. Sed li ne venis, do mi kun Grzębowski decidis, ke mi iru anstataŭ li.
Mi diris al la gardisto, ke mi estas komitatano el Togolando. Li salutis, kapklinis kaj petis ke mi eniru. En la salono estis bankedo. Fruktoj, kaj mojito. Mi kun Grzębowski trinketis po unu glaseto da mojito.
(De nun li rakontas iom ebrieta)
Ni atendis, estis varme. Duan mojiton - havana rumo kun mento - mi trinkis sola. En ĉiu glaseto da mojito estas malvarmaj, refreŝigaj glacieroj. Estis tre varme kaj mi bezonis multe refreŝiĝi. Sed Fidel ankoraŭ ne venis. Post sesa, eble oka refreŝiĝo venis du grandaj verdaj busoj da gardistoj. Mi provis demandi unu gariston: kiam venos Fidel - sed neniu el ili ambaŭ ankoraŭ ellernis Esperanton.
Poste alvenis du grandaj nigraj aŭtoj, el ĉiu elvagoniĝis po unu Fidelo, kun pafilo en ĉiu el kvar manoj. Ĉiuj manoj de ambaŭ Fideloj svingis al mi. Fideloj alroksimiĝis kaj demandas: pri kio temas la hamburga puĉo? Mi devas esti singarda, por ne fini kiel Lapena en Hamburgo.
Mi rakontis, ke dum la kongreso junuloj kun la peno forigis Lapenon de la prezidanta pozicio.
Kaj kiu estis Lapeno, demandis la dua Fidel.
Li estis prezidanto kiu tre longe parolis. Tio ne plaĉis al Fidel.
- Se li longe parolis, do estis bona homo. La publiko ŝatas kiam mi longe parolas.
Kiu puĉis?
Demokratiaj proceduroj.
Kiu gajnis?
Li, mi montris al Humprey.
Kiu gajnis tiu puĉis. - Verdiktis Fidel.
Ĉu li estas usonano?
Jes.
Tiam ĉio klaras. Morgaŭ mi rompos la rilatojn kun Usono. Sekureco antaŭ ĉio.
Li donacis al mi grandan skatolon da havanaj cigaroj, ni kune trinkis po du glasetoj da moito kaj tiam venis la tria Fidel. Kaj ili trimbaŭ direktiĝis al Humprey.
SAŜA
Kaj...
GEORGO
Kia kaj? Ĉion alian vi povis legi en la gazetoj. Kuba krizo, Golfo de Porkoj, rakedoj, blokado. Unu voĉdono dum UK en Hamburgo ŝanĝis la historion de la mondo.
SCENO 11.
FORTALEZO
SAŜA
Suda Ameriko Kongreso en Brazilo? Ĉu vi partoprenis.
GEORGO
Evidente, mi eĉ lernis iom el la portugala: Un, dois, tres.
SAŜA
Tion ĉiuj komprenas.
GEORGO
Kaj "obrigado" ha? Dankon en la portugala. Do estis tiel.
(ambaŭ kantas kun akompano de gitaro)
"Aventuro en Fortalezo"
Mi estas sola, pensis li
Dum fine venis li al la kongres’.
Unuan tagon konis li
Neniun homon en la urbo Fortalez'.
Kaj li sidis en vespero
Kun botelo da biero
Sub la palmo ĉe la bord’ de l’ ocean'.
El drinkejo apud maro
Akompane de l’ gitaro
Sonis lia plej soleca kant’:
La la la la la la la...
Sed tamen jam post duonhor’,
Post kiam mendis li botelojn kvar
Rapide venis la konsol'
Kun fortalezanino umis li en par’.
Ŝi nur konis portugale,
Por li estis jam egale
Ĉar ŝi tre rapide diris al li "jes"
Post nelonga laborado li eklernis obrigado
Kaj bon ĝia; kŭanto; un dojs tres
La la la la la la la...
Sed baldaŭ venis busŝofor'
Du amikinoj de la belulin’
Kelnero tuj alportis por
La amikaro kruĉon de la blanka vin’
Kaj aliĝis instruisto
Kaj la loka policisto
Kaj ĉiuj estis tre kontentaj ĉar
Li instruis per la kanto
Pri la lingvo Esperanto
Kaj komencis kompreneble de la artikolo "LA"
La la la la la la la...
Kaj matene, kiam mankas la kordoj ĉe la gitaro li uzis ĝin kiel tamburon kaj la tuta restoracio lernis kun li.
La la la la la la la...
(kanto de Georgo HANDZLIK)
SCENO 12.
EMOCIOJ
SAŜA
Kiaj emocioj...
Kion polaj aktoroj faras kiam dum la provo venas malbonaj emocioj?
GEORGO
Se mi estas kolera... kion mi povas fari? Ekzistas diversaj metodoj.Mi fumas kvar cigaredojn dum unu cigaredpaŭzo, akompane de kvar glasetoj da viskio. Mi ĵetas la paperon kun la teksto de la rolo kaj tretas ĝin.
SAŜA
Brave...
GEORGO
Mi ankaŭ povas retrovi ekvilibron en aktora maniero uzante nur vortojn.
SAŜA
Ekzemple.
GEORGO
(heziteme)
Mi ne memoras parkere, mi ne ofte uzas, sed tio povus esti io tia:
(Nun GEORGOrapidege elbuŝigas la vortojn. Unue ekzemplige, poste rekte kontraŭ SAŜA kaj fine denove kiel teoria modelo)
Nu diablo prenu tian organizon, en bordelo regas pli bona ordo ol en tiu ĉi teatro. Kial mi devas labori kun tiaj diletantoj kiel vi. Bastardo, Putinfilo ne aktoro. Kaj la reĝisoro kompleta kreteno, frenezulo, idioto, senkompetentulo. Fek' pri la reguloj de burokratoj. Aktoro estas ja libera profesio.
Por la fina akordo mi eventuale rompas la cigaredujon kontraŭ la kapo de la reĝisoro kaj jam trankviligitaj ni ĉiuj povas plu ekzerci la spektaklon en la plena harmonio.
Kaj kiel venkas emociojn aktoroj en Serbio?
SAŜA
Ni kvietiĝas, silentiĝas, koncentriĝas pri la senco de la ludata spektaklo. En soleco meditas dum kelkaj momentoj. Provas paciĝi kun tuta mondo...
GEORGO
Kaj se tio ne donas bonan rezulton?
SAŜA
Tiam ni procedas kiel polaj aktoroj. Putinfilo, reĝisoro- kreteno,
GEORGO
Senkompetentulo,
SAŜA
Vi persone konas nian reĝisoron?
GEORGO
Tiun de Makbeto? - Ne.
Sed teatraj emocioj estas nenio kompare kun la veraj emocioj, kiuj povas aperi nur kiam dum kongreso: samideano renkontas samideaninon kaj...
SAŜA
Kaj ĉu nun vi intencas rakonti mian historion el lasta kongreso? Ĉi tie estas amikino de mia edzino.
GEORGO
Ne gravas, ne timu...
SAŜA
Vi ne povas, vi ne rajtas.
GEORGO
La lasta kongreso en Roterdamo,
En jaro pasinta, dum monda kongreso
Mi sidis kafeje kun glaso da vin’,
Dum venis kaj sidis ĉe tablo apuda
Juneta, belega, log-blonda knabin’.
Ŝi metis taseton da kafo kun kremo.
Mi diris saluton kaj bon-apetit’
Kaj dum ŝi respondis nur per kaposigno
Imagis mi ŝin jam sen vesto en lit’.
Facile mi lanĉis la konversacion
Kiam por kuko ni staris en vic’,
Mi iom rakontis pri ita kaj ata
Kaj miajn okulojn allogis la cic’.
Mi estas mezaĝa, sed juna en koro,
Parolis mi arde pri lingva spirit’
Aŭskultis ŝi pie, rigardis min ame
Kaj ŝiajn okulojn grandigis ekscit’.
Mi pensis, hotelon min gvidos ŝin baldaŭ
Jam bolis la sango pro onta kares’
Ĝis ŝi min demandis: Ĉu majstron vi vidis
Ho, avo dum temp’ de l’ bulonja kongres’
(teksto de Georgo HANDZLIK)
SCENO 13.
ANONCOJ
SAŜA
Ekde la tempoj de antikvaj grekoj plej ofte legata angulo de Kongresa Tagĵurnalo estas:
AMBAŬ
Anoncoj
SAŜA
Zamenhofa Voĉo; sabato,la unua tago de la kongreso
GEORGO
Juna nederlandanino, kiu loĝas en Germanio, sed provizore en Parizo serĉas liberan lokon en aŭto por vojaĝi post la kongreso al IJK - Internacia Junulara Kongreso, se iu ne scias.
SAŜA
Zamenhofa Voĉo; dimanĉo,la dua tago de la kongreso
GEORGO
Lia rektora moŝto de la Internacia Kongresa Universitato invitas ĉiujn partopreni la inaŭguran prelegon "Lingvistikaj aspektoj de influo de la internacia lingvo Esperanto al la lingvoj de nuntempa mondo", kiun prezentos Johano Johanson Kusamifukava orda profesoro ĉe universitato en Kavasaki en salono Lamenhof lunde je la 10 horo matene.
SAŜA
Zamenhofa Voĉo; lundo,la tria tago de la kongreso.
GEORGO
Mi forgesis mencii mian Kongresnumeron ĝi estas 1555. Metu anoncon sur la randevu-tabulon. Juna Nederlandanino.
Rektoro de la Internacia Kongresa Universitato informas, ke la prelego "Lingvistikaj aspektoj de influo de la internacia lingvo Esperanto al la lingvoj de nuntempa mondo" de profesoro Johano Johanson Kusamifukava el Kavasaki okazos marde je la dua horo posttagmeze en salono Lapena
SAŜA
Zamenhofa Voĉo; mardo,la kvara tago de la kongreso.
GEORGO
Dankon pro la venintaj ofertoj kunvojaĝi al IJK, sed homo, kiu intencas akompani min dum la vojaĝo devas ne fumi cigaredojn, manĝi vegetare. La kredo indiferenta, tamen mi preferas Oomoton aŭ Bahaismon. Via Kongresa Numero 1555.
Profesoro Johano Johanson Kusamifukava el Kavasaki ankoraŭ ne alvenis, pro striko en flughaveno de Tokio, pro tio lia prelego okazos nur merkrede je la deka horo vespere en salono Hodler ĉe dua flanka koridoro de la konstruaĵo Bo.
SAŜA
Zamenhofa Voĉo; ĵaŭdo,la sesa tago de la kongreso.
GEORGO
Neokazinta ĵaŭda prelego de profesoro Kusamifukava okazos morgaŭ je la kvina horo matene en la kelo de kapelo ĉe Hotelo "Rafaelo" inter tunelo kaj kastelo konstruaĵo Go - du. Bonvenon al ĉiuj.
Mi ne plu serĉas kunulon por kune vojaĝi al IJK. Marko havas bluajn okulojn, altas 1 metron kaj 86 centimetrojn, Vi mem komprenas. Li parolas nederlandan, sanskriton kaj la lingvon de brazilaj indiĝenoj:Tupu Guarana cetere mi ne plu estas vegetaranino. Kisojn por ĉiuj, via KN 1555.
SAŜA
Zamenhofa Voĉo; vendredo,la sepa tago de la kongreso.
GEORGO
Finiĝis striko ĉe la japanaj flughavenoj kaj profesoro Kusamifukava alvenis. Lia inaŭgura prelego haveblas en skriba formo ĉe la kongrsa libroservo. Prezo nur 40 guldenoj.
Mi komencis lerni lingvon Tupu Guarana kun profesoro de Marko. Post la kongreso per aŭto de la profesoro mi vojaĝas al Venecio. Bonan IJK-on por ĉiuj ceteraj.
SAŜA
Zamenhofa Voĉo; sabato,la lasta tago de la kongreso.
GEORGO
Por la inaŭgura prelego de profesoro Kusamifukava oni invitas lunde je la 9-a horo en la Salono Zamenhof dum venontjara kongreso en Jokohamo.
GEORGO
Ĉu vi partoprenis?
SAŜA
En Jokohamo? Evidente
GEORGO
(Anoncas kiel boks-stelulon)
Kara publiko, jen antaŭ vi: Orda Profesoro de la famega Universitato de Kavasaki, venkinto de 132 studentoj dum la lasta ekzamen-sesio, aŭtoro de ses artikoloj en la sudjapana faka revuo "Lingvo kaj vivo": samideano Johano Johanson Kusamifukava
SAŜA
(japaneske)
Ka-raj, vor-to Ĉe-fo mig-ris de Esperanto al la pola kiel szef (ŝef), al la portugala kiel chefe (ŝef) al la slovaka ŝef (ŝef), nur la angloj iom fuŝe prononcas ĝin kiel cheef. Ekzistas pluraj ekzemploj de influo de la internacia lingvo al la lingvoj naciaj, eĉ en la landoj, kie oni ne instruas Esperanton en ĉiuj bazaj lernejoj. Esperanta ananaso aperas en la angla kiel ananas, en la pola kiel ananas, eĉ en la brazila portugala kiel a...bakaŝi.
Spurojn de pure esperanta vorto "kunulo" ni trovas eĉ en malproksimaj lingvoj: Angle partner, pole - wspólnik; svede sambo, portgale parceiro (pahrsejro) aŭ sósio (sosju) - preskaŭ saŭco.
Oni povas konkludi ke Esperanto kiel neniu alia lingvo de la mondo influis leksikografie al ĉiuj aliaj lingvoj. Fakte ekde apero de la unua libro en 1887 oni povas aserti, ke ĉiuj mondaj lingvoj plene baziĝas sur la internacia lingvo de d-ro Zamenhof.
GEORGO
Dankon al la profesoro Johano Johanson Kusamifukava el Universitato de Kavasaki. Aplaŭdojn, mi petas, aplaŭdojn.
SCENO 14.
MANIFESTOJ
SAŜA
Ĉu vi scias, kion celas la kongresoj? Krom amikiĝi, babili, renkonti ni kunvenas por manifesti.
GEORGO
Vere, ni bone spertiĝis pri manifestoj.
SAŜA
Ni havas veran talenton por manifestoj:
GEORGO
Raŭma manifesto.
SAŜA
Bela manifesto, kiu provis ŝanĝi ĉion.
GEORGO
Praga Manifesto.
SAŜA
Bela manifesto, kiu ŝanĝis nenion.
GEORGO
Sed ni ne nur bele manifestas
SAŜA
Ni ankaŭ bele protestas
GEORGO
sugestas,
SAŜA
kontetas,
GEORGO
festas, fjestas,
SAŜA
aŭ rezolucias, peticias
GEORGO
nu...
SAŜA
Dum la kongreso oni rezolucias unuvoĉe, per aklamado.
GEORGO
Ni prezentu praktike: Se vi deziras sukcesojn por Esperanto. Per krioj "jes" per aplaŭdo akceptu nun la kongresan rezolucion. Ĉu vi estas por prospero de Esperanto?
(Publiko akceptas aklamacie)
Dankon. La rezolucio akceptita.
SAŜA
Do nun mi povas legi kion vi akceptis. Helpu nin per laŭta ripeto "Ni rezolucias"
(montras la teksteton sur provizora ŝildo)
PUBLIKO
Ni rezolucias.
SAŜA
Bone dankon, ni legas la rezolucion.
GEORGO
La esperantistoj, venintaj kongreson
El la tuta mondo kaj sesdek nacioj
Akceptas voĉdone kaj deklaracias.
(instigas publikon kundeklami)
PUBLIKO
Ni rezolucias!
SAŜA
La ŝtatojn ni petas por bon' del homaro,
Ke ili subtenu sur ĉiu bazaro
La verdajn ŝildojn, se ne tradicias
(instigas publikon kundeklami)
PUBLIKO
Ni rezolucias!
GEORGO
Ke Esperanton uzu ministroj
dum eksterlande delegacies.
(instigas publikon kundeklami)
PUBLIKO
Ni rezolucias!
SAŜA
Ke Esperanton lernu devige
Ĉiuj studentoj, eĉ se ferias
(instigas publikon kundeklami)
PUBLIKO
Ni rezolucias!
GEORGO
Kaj malpermesu la anglan lingvon,
Ĉar Esperanto pli harmonias.
(instigas publikon kundeklami)
PUBLIKO
Ni rezolucias!
SAŜA
Al parlamentoj nin nur elektu,
Ĉar ni pri ĉio plej bone scias.
(instigas publikon kundeklami)
PUBLIKO
Ni rezolucias!
GEORGO
Oni traduku ĉiujn menuojn,
Se verdaj homoj restoracias.
(instigas publikon kundeklami)
PUBLIKO
Ni rezolucias!
SCENO 15.
EKSKURSA TAGO
GEORGO
Dum kongreso mi plej ŝatas merkredon, tagon de ekskursoj.
SAŜA
(ludas ĉiĉeronon kiu iom misprononcas, misgramatikas Esperanton, kiel averaĝa kongresa ĉiĉerono)
Ekskurso B-4 bonvolu al mi, ni envagoniĝas al tiu la buso. Ni iras viziti la malnova urbo.
Vi samideano, havas bileton por ekskurso B-27. Via buso estas la tiu, kiu ĵus foriris. Jes, mi havas la liberajn lokojn en mia buso, sed nur por la pasaĝeroj kun la biletoj B-4. Vi uzu la taksion kaj iru post nian buson, ĉiuj busoj iras al sur la Placo de la Revolucio. Via taksio povas iri post nian buson. Nedankinde. Vi estas bonvena. Samideano. Ĉu ne.
Fermu la pordon ni komencas. Mia nomiĝas estas Fernando, nun vi vizitas sur la plej aĉa urbo de Esperio. Jes, plej aĉa, ĝi havas multajn jarojn kaj monatojn. Ĉu ne.
Ĉu vi kunportis fotilojn? Vi uzu bone la fotilo, bone, ĉu ne, nun iras al la Placo de la Revolucio. La polico donis la permeson por la hodiaŭ tute libere foti sur la placo. Vi devas ne timi. Policisto venas - vi diras "Espranto" kaj estas bona.
Nia lando, Esperio estas bela, kaj demokratia. La popolo ŝatas prezidenton kaj la prezidento ŝatas popolon. Dekstre belaj domoj de la ministerio pri la financoj. Antaŭ la revolucio tio estis hotelo de kanada kapitalisto. Maldekstre belaj domoj de la ministerio pri la sano. Antaŭ la revolucio en la domo estis privata hospitalo. Nun la sanservo estas ŝtata kaj bona.
Kaj nun plej bela palaco en la ĉefurbo. La Palaco de la Polico. Antaŭ la revolucio loĝis tie la familio de hotelposedanto. Bela, ĉu ne.
Nun grandaj domoj de la soldatoj de la revolucio. Kazerno, ĉu mi bone diris? Kazerno?
(danke al pasaĝeroj, kiuj verŝajne konfirmis lian elekton de vorto)
Dankon.
Antaŭ la revolucio ankaŭ estis kazerno.
GEORGO
Kaj kio estas tiu ĉi granda griza domo sen fenestroj?
SAŜA
Bona demando, dankon.
La plej granda poeto de Esperio, Jozefo Fernandes, diris:
Esperio, vi estas la plej granda amo de mia vivo.
Lando, plena de suno, mielo, olivo.
GEORGO
Sed la domo sen fenestroj, kun antenoj sur la tegmento.
SAŜA
Dankon pro la demando, sed pardonu min, mi tiom amas nian nacian poeton Fernandes. Kiu domo?
GEORGO
Granda, griza sen fenestroj. Dekstraflanke.
SAŜA
Maldekstre ni pasas ĉe la lernejo, kiun vizitis alia fama nacia poeto de Esperio. Johaness Wilson.
GEORGO
Kaj dekstre, la griza domo kun tanko, ĉe la pordego.
SAŜA
Kiu domo?
GEORGO
Sen fenestroj, kun antenoj.
SAŜA
Dekstre nun ni pasas Parkon de la Revolucio.
GEORGO
Ĝi estis antaŭ la parko.
SAŜA
Pardonu min, mi ne rimarkis.
Sed nun ni venis al la Placo de la Revolucio.
Aŭskultu, nun vi elvagoniĝas el la buso. Vi povas renkonti neesperantistojn, tio estas la lokan popolon. Estu singardaj, ili foje helpas, foje ĝenas. Elvagoniĝu kaj estu kuraĝaj.
Saluton samideano. Ĉu via taksio bone trovis la vojon post nia buso. Mi petis la ŝoforon iri malrapide. Nedankinde. Vi estas bonvena. Samideano.Ĉu ne?
Permesu! Kion la viro volas de vi. Ĉu li ĝenas vin? Li simple ne devus troviĝi en la turisma zono. La zonon oni faris kun la celo, ke la turistoj el la tuta mondo povu libere admiri nian urbon.
(Kverelego kun imagita lokano en nekomprenebla iu indiĝena lingvo, kompreneblas nur foje blasfemoj 15 - 20 sekundoj, fine SAŜA transdonas la imagitan lokanon al la manoj de la imagitaj policistoj, kiuj subite alvenis)
SAŜA
(pace, amikeme al GEORGO)
Pardonu min samideano, la sinjoro nur hazarde venis al la turista zono kaj volis demandi pri la vojo al nia nacia Operejo. En ĝi oni hodiaŭ, speciale por la kongresanoj, prezentos nian ĉef-oper-verkon
(ripetas kun ĝojo, ke li kunmetis ĝustan vorton)
ĉef-oper-verko, ĉu bone? ĉef-oper-verko. Ah, kompreneble la akuzativo: ĉef-oper-verkon.
"Kvin floroj de la revolucio". La titolo diras pri la kvin virinoj, virinojN? KviN virinojN, - akuzativo -KviN virinojN, kiuj dum la revolucio estis kapitanoj de la partizanoj. Vi ŝatos la muzikon kaj la tekston. Ĉu vi ŝatas operon? Ankaŭ mi ŝatas. Mi plej ŝatas... mi forgesis la titolon, sed mi ŝatas, tre ŝatas... la duan parton: "KviN florojN de la revolucio kaj la komandanto"
Mi parolis al la sinjoro, pri la strato al la operejo. Li ne plu ĝenos vin. La du policistoj helpos lin kaj akompanos la sinjoron al la oper-domo.
Dekstre vi vidas tre interesan ruinon. Cent metrojn poste vi vidos alia interesan ruinon. Tio estas grava loko por la historio de la urbo, se mi bone memoras la urbon oni fondis ĉi tie, aŭ en iu alia loko.
GEORGO
Ĉu estas iu legendo pri la fondo de la urbo?
SAŜA
Bona demando, dankon pro ĝi.
(al si mem)
Esperantistoj estas malfacilaj turistoj.
(al la turistoj, do al la publiko kaj GEORGO)
Antaŭ ni, vi vidas la universitaton. Tie iam estis universitato, sed en tia bela centra parto de la urbo la popolo volis havi domon de la partio. Do oni malkonstruis la universitaton kaj komencis fari domon de la partio.
GEORGO
Ĉu estas vero, ke dum la konstruado oni ŝtelis duonon de la cemento?
SAŜA
Mensogoj de malbonaj homoj. Ne kredu tion.
Fakte la projekto estis por dek etaĵoj, sed la cemento sufiĉis nur por la kvar. Tamen inter la duetaĝaj malnovaj domoj la kvaretaĝa moderna konstruaĵo aspektas vere impone. Homoj, kiuj ne komprenas pri la arto konstrui klaĉas, ke la cemento estis ŝtelita, kaj ke la domo estas simbolo de koruptado, sed ne kredu tion. Mi mem parolis kun inĝeniero kaj li diris, ke kvar etaĝoj absolute sufiĉas.
La urbo ofertas al la junularo multajn atrakciojn. Ĉefe senpage. Sur la plaĝo oni povas sidi, kisi, interkisiĝi, ĉu ne, promeni, naĝi. Kaj tio kostas nenion kaj estas absolute legala. Nu se iu volas manĝi, evidente oni devas pagi, sed tiel funkcias en ĉiu lando, ĉu ne?
GEORGO
Ĉu en la urbo estas kinejo kun eksterlandaj filmoj?
SAŜA
Dankon, tio estas tre bona demando.
Evidente oni rajtas diri siajn opiniojn. Homoj rajtas moki, eĉ la plej gravajn aŭtoritatojn. Mi memoras, ke antaŭ nelonge oni publikigis la novan liston de oficiale akceptitaj spritaĵoj pri ĉefaj aŭtoriratoj de lando... de la landoj, de diversaj landoj... kaj oni rajtas ripeti ilin kaj ankaŭ tio estas legala.
Estas malbone aĉeti memoraĵojn pri Esperio de nekonataj homoj sur la stratoj. Vi faras tion je propra risko. En ĉiu lando oni trovas homojn, kiuj facile intencas gajni monon de turistoj. Li diras, ke vi aĉetas originalan memoraĵon, vi pagas la monon, kaj hejme vi komprenas, ke la ligna objekto estas falsa, ne originala. Prefere lignaĵojn aĉetu en la ŝtataj butikoj kun la ŝildo "Memoraĵoj el Esperio". Tiam vi povas esti certa, ke la ligna kulero, la plej furora memoraĵo de Esperio estas originale farita de loka popola artisto. Kiu estas rajtigita fari lignajn kuleroj de la ministerio pri kulturo. En la ŝtata vendejo vi ricevos ankaŭ permeson porti eksterlanden la esperian kuleron.
La turismo en Esperio progresas. Niaj doganistoj jam ne plu povas kontroli ĉiujn turistojn. Kaj gardi vin de eksportado de falsaj lignaj kuleroj de Esperio. Kiuj povas diferenciĝi de la modelo akceptita de ministerio pri kulturo. Oni klare priskribis la koloron de la kulero, kiel koloro de la ĉielo de Esperio en la unua tago de la revolucio.
GEORGO
Kial oni fermis la esperantan redakcion ĉe la Esperia Radio?
SAŜA
Bona demando, dankon pro ĝi.
La ĉefurbo de Esperio, Stelopolis iam dum antaŭrevolucia epoko havis alian nomon: Espíritu Santo, dum hispana koloniado, kiam venis Francoj - Saint-Esprit, ĉe Angloj Holy Spirit, Poloj nomis ĝin Duch Święty, kiam venis Nederlandanoj - Heilige Geest, koreanoj... sed post la revolucio, laŭ peto de la esperia popolo la prezidento ŝanĝis la nomon al pli bela Stelopolis.
Ni invitas vin investi vian monon en Esperio. Sinjoro prezidento pro pli granda komforto de eksterlandaj investistoj faris multajn faciligojn. Ne ĉiuj eksterlandanoj parolas esperian lingvon, nek konas nian leĝon. Tial ĉiu, kiu volas investi en Esperio ricevas de sinjoro prezidento lokan helpanton. Praktiko estas jena: se vi ekzemple volas konstrui hotelon. La helpando en via nomo petas ĉiujn necesajn licencojn: por vendi alkoholon, administri kasinon, konekti kurenton kaj akvon al la konstruaĵo.
La helpanto ĉiujare en via nomo negocas kun sinjoro prezidento pri viaj impostoj. Vi ne devas eĉ pensi pri tio. Vi povas zorgi nur pri via hotelo. La hotelo mem ricevas senpage tag-noktan protekton. Kaj pro tia servo la ŝtato pretendas havi nur 51 procentojn de la akcioj de la hotelo. La leĝo estas ĉefe al eksterlandanoj, tamen esperianoj ankaŭ rajtas havi tian negocon. Ekzemple tiu ĉi hotelo estas konstruita de kuzo de nia prezidento. Sen limigoj. Vi povas lui ĉambron por tuta tago, monato sed ankaŭ por kelkaj horoj, kio utilas dum komerca negocado. Komplete ina servistaro zorgos pri vi ankaŭ komplete. Eblas tradukaj servoj, sekretariaj laboroj sed ankaŭ tradicia esperia masaĝo. Bonvenon al investado.
SCENO 16.
KKS
GEORGO
Komenco bona laboro duona, sed nun ni venas al sukcesa fino. Ĉu ne?
SAŜA
Ni venas sukcese al la fino de la prelego. La kongresoj okazis jam en ĉiuj partoj de la mondo.
GEORGO
Ni prezentis jam Eŭropon kun Päivi el Finnlando, kankano el Barcelono
SAŜA
En Karaibio Kuban kongreson kun tri Fideloj.
GEORGO
Sudamerikan Kongreson en Foralezo: "la la la la la la la..."
SAŜA
Aŭstralio, kongreso en Adelajdo?
Ĉu vi konas historion pri Konstanta Kongresa Sekretario en Aŭstralio? La unuan fojon oni planis kongreson en Aŭstralio jam en sepdekaj jaroj. Konstanta Kongresa Sekretario flugis tien kaj estis akceptita de prezidento de la lando. Li eniras la kabineton kaj nur tiam li rimarkis ha, ha, ha,
(ridegas pro sia rakonto, kaj liaj postaj vortoj iĝas absolute nekompreneblaj, tra spasmoj da rido la aktoro balbutas ne rimarkinta, ke la publiko nenion komprenas, ĉar pro la rido li ne kapablas fini la plej interesajn fragmentojn de la rakonto, publiko do ridas ne pro la rakonto, sed agado de la aktoro - malsukcesa maniero rakonti)
la prezidento rigardas lin kaj nenion komprenas. Do li des pli ha ha ha.....
(GEORGOmirigita rigardas rakontanton)
... jes sinjoro prezidento, li diras... ha, ha, ha...
Do nun vi komprenas, kial por la unua kongreso en Aŭstralio ni devis atendi ĝis 1997 kiam al Adelajdo venis 1224 samideanoj.
Kaj ĉu vi scias kiu estas la plej bona instruisto de Esperanto?
SAŜA
Eble...
GEORGO
Ne gravas.
SAŜA
Mi pensas...
GEORGO
Ne gravas... Do aŭskultu. 2005 Kongreso en Vilnius, Litovio. Mi vidas, ke antaŭ la kongresejo al Katalin Kovacs venas junulo kun valizo da kaseroloj kun surskribo AMWAY. Li subite atakas Katalin.
Dumviva garantio! Plej bonaj kaseroloj de la mondo! Garantio por tuta vivo. Vi povas pagi po parte dum kelkaj jaroj.
Poste ili sidas en la kafejo. Babilas dum du horoj.
SAŜA
Kaj ĉu ŝi aĉetis?
GEORGO
Ho, ne... la vendisto komencis lerni Esperanton.
SCENO 17.
VARSOVIO
SAŜA
Apogeo de la kongresa bizneso venis en 1987. La centjara datreveno de apero de la Unua Libro.
GEORGO
Al Varsovio venis 6000 kongresanoj.
SAŜA
Venis esperantistoj el Oriento kaj Okcidento. ĉiuj socialismaj landoj sendis grandajn delegaciojn.
GEORGO
Eĉ kompanion da civiluloj, kiuj gardis la socjalismajn esperantistojn kontraŭ malbonvenaj kontaktoj kun kapitalismaj samideanoj.
SAŜA
En Varsovio dum la jubilea jaro ni havis la plej altnivelan kongresejon en historio.
GEORGO
La kongresejo altis 230 metrojn. Palaco de Kuturo, donacita al Varsovio de Stalin.
SAŜA
Kiel simbolo de amikeco inter polaj kaj rusaj komunistoj - kompreneble.
GEORGO
Kun plej komplika plano de kongresĉambroj.
SAŜA
Kelkaj samideanoj, kiuj perdiĝis en la labirinto de la palaco, retroviĝis nur dudek jarojn poste por partopreni alian polan kongreson en Bjalistoko.
SCENO 18.
MI NE MEMORAS
GEORGO
(rakontas fluege, memfide, koleriĝas, kiam ne povas trovi en la memoro nomojn, kaj kiam SAŜA ne komprenas lian historion)
Mi bone memoras la kongreson. Malgraŭ 25 jaroj, kiam mi pensas pri la knabino kiun mi renkontis tie tuj staras al mi ... kompleta bildo antaŭ la okuloj.
Mi tagmanĝis kun ... tiu... kiel li nomiĝas... mi forgesis momente nu, kiel li nomiĝas? Ne diru, mi tuj trovos en la memoro...
SAŜA
Nu, mi ne scias kun kiu vi tagmanĝis en Varsovio.
GEORGO
Kial vi ne scias, se vi lin konas.
SAŜA
Eble mi konas, sed ne scias, kiu li estas.
GEORGO
Dio min gardu. Ĉu vi bone fartas? Vi konas la homon, sed ne scias, kiu li estas. Prezidanto de Loka Kongresa Komitato estas doktoro. Petu lin pri helpo al via kapo. Kia diletanto. Do mi tuj klarigos al vi. Li estas tiu viro, kiu ĉiujare venas al la kongresoj kaj portas grandan valizon.
SAŜA
Sed ĉiu venas al kongreso kun valizo.
GEORGO
Vi simple ne volas paroli kun mi! Sed li estas iom kalva.
SAŜA
Mi ne scias.
GEORGO
Kie vi lernis Esperanton! Kalva estas senhara. Viro kalva, viro sen haroj. Kalvulo. Mi devos sendi vin al la ekzamenno ĉe Katalin. Do mi tagmanĝas kun li kaj imagu, kiu venas al nia tablo... ne diru, ne diru al mi... mi tuj trovos en la kapo. mi havas bonan memoron... nur... nu diable kiel ŝi nomiĝas. Vi konas ŝin, ŝi estas... virino...
Nu jes la mamojn ŝi havas, sed ŝia nomo... Jes, ŝi nomiĝas, same kiel tiu komitatanino B, el ... el... tiu lando, vi scias, la lando, kie ankoraŭ ne okazis kongreso. Vi scias. Tie estas varme. Vi evidente konas ŝin. Blondaj haroj.
SAŜA
Mi ne scias.
GEORGO
Ĉu vi estas tiu-tiu...? Vi ne rimarkas belajn virinojn, kiuj vin apudas. Ĉu via edzino scias, ke vi...
Ĉu vi aliĝis al la Asocio de mmmm... tiaj Esperantistoj?
Do mi ne scias, kiel vi, sed mi tamen preferas virinojn. Do ŝi eniras la restoracion. Kaj jam de la pordo krias Karulo, mia. Georgo...
Ĉu vi memoras, nian kongreson en... en... en...
Kial vi tiel rigardas min. Nun ŝi forgesis, ne mi.
Mi diras, ke mi ĉion memoras, kiel ĉiam. Mi havas perfektan memoron. Kaj tiam al nia tablo venas... ĉu vi imagas kiu?
SAŜA
TIU!
GEORGO
Kial vi scias? Kiu diris al vi?
SAŜA
KIU? – TIU!
GEORGO
Mi jam rakontis al vi la historion? Do TIU venas kaj ŝi diras, al TIU. Mia kara, mi volas prezenti al vi Georgon, li estas mia unua Esperanto-instruisto, fama esperanta kantisto... kaj poeto... kaj via patro.
SAŜA
Tiel finiĝas la oficiala historio de la Universalaj Kongresoj kaj komenciĝas absolute privata historio de Georgo.
GEORGO
Ni dankas pro via atento, se vi iam faros la prelegon pri Historio de Universalaj kongresoj, mi petas vin, nur sen veraj nomoj.
F I N O
|