Reen al la ĉefpaĝo

 

Belartaj Konkursoj de UEA 1950-1999

En ĉi tiuj TTT-paĝoj estas prezentataj ĉiuj ĝisnunaj premiitoj kaj premiitaj verkoj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Por ĉiu jaro aperas la branĉoj, kiuj tiujare apartenis al la konkurso, la atribuitaj premioj, verko, aŭtoro kaj loĝlando de la aŭtoro. Krome aperas plej ofte indikoj pri nombro de konkursintaj verkoj, aŭtoroj kaj el kiom da landoj tiuj venis. Fontoj estas la raportoj en revuo Esperanto ĉiujare de 1950 ĝis 1989, kaj en Fonto ekde 1990.

Kiel loĝlandoj mi strebis ĉiam noti la sendependan ŝtaton, kiu ekzistis en la koncerna jaro. En la raportoj ofte aperas aparte Anglio kaj Skotlando, sed mi tion ŝanĝis al Britio. La sama aŭtoro povas aperi sub pluraj landoj, pro migrado aŭ politikaj ŝanĝoj.

Ĉe kelkaj verkoj, kiuj estas legeblaj en la reto, troviĝas ligo al la koncerna loko. Tie ili povas aperi unikode, latin-trie aŭ alie.

Komentoj pri eraroj aŭ alio bonvenas al la konstruinto de la paĝaro, Sten Johansson.

Reen al la ĉefpaĝo

Dum la 33-a Universala Kongreso en Malmö en la jaro 1948, la dua postmilita, la Komitato de UEA principe decidis okazigi literaturan konkurson kadre de la Universalaj Kongresoj. La unua tia efektiviĝis en la 35-a UK en Parizo, en la jaro 1950, kaj enhavis du branĉojn: Originalan poezion kaj tradukitan poezion. Jam ekde la sekva jaro ankaŭ prozo kaj teatraĵo estis inkluzivitaj, kaj ekde 1952 la aranĝo estas konata kiel la Belartaj Konkursoj.

La Belartaj Konkursoj bezonis malmultajn jarojn por iĝi stabila kaj ŝatata tradicio, kaj jam ekde la mezo de la 50-aj jaroj ili okupas gravan lokon en la kongresaj programoj. Ili tamen ludas rolon ankaŭ ekster la kadro de la Universalaj Kongresoj kiel la plej konata literatura konkurso en Esperanto.

La branĉoj iom variis kun la paso de jaroj. Dum la unuaj 25 jaroj tradukaĵoj -- precipe de poezio -- estis grava parto, sed ekde 1976 la Belartaj Konkursoj koncernas sin nur pri originalaĵoj. Sola escepto estas la branĉo Infanlibro de la jaro, kie oni premias infanlibron eldonitan en la antaŭa jaro, negrave ĉu originalan aŭ tradukitan. Anstataŭ la tradukaĵoj aldoniĝis iom post iom aliaj branĉoj: Eseo (ekde 1976), Fotografio (1976-95), Porinfana literaturo (ekde 1979), Kanto (ekde 1984) kaj Vidbendo (ekde 1992). Fojfoje aperis ankaŭ aliaj okazaj branĉoj. La du branĉoj kun plej ampleksa partopreno tamen estas Poezio kaj Prozo.

Dum la 50 jaroj da Belartaj Konkursoj pli ol 4 500 verkoj partoprenis. Sescento da premioj estis atribuitaj al preskaŭ ducent kvindek personoj el 40 landoj. La reĝino de la Belartaj Konkursoj sendube estas Marjorie Boulton kun 22 premioj dum 11 jaroj.

Se oni listas la premiojn laŭ la loĝlando de la premiito, unu lando elstaras kiel senkonkura Mekko de la Esperanta literaturo. Tiu lando estas Britio, kun pli ol cent premioj. Precipe en la unua jardeko tiu pozicio estis elstara, sed ankaŭ en postaj jardekoj Anglaj kaj Skotaj Esperantistoj furoras en la premiolistoj. Duarange oni trovas -- ne surprize -- Hungarion kun sesdeko, kaj -- eble malpli atendite -- Italion, kun kvindeko da premioj. Ankaŭ Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio kaj Nederlando estas inter la pintaj landoj.

Sten Johansson

Reen al la ĉefpaĝo