BELARTAJ KONKURSOJ 2013
Eseo; Tria premio
Dimitrije Janičić
ORIGINALA ESPERANTA LITERATURO EN SERBIO
Serba nacia literaturo komenciĝis antaŭ naŭ
jarcentoj[1].
Originala esperanta literaturo inter serboj komenciĝis antaŭ cent jaroj[2]. Poste
okazadis du balkanaj militoj kaj la Unua Mondmilito – sesjara paŭzo. En la
Zamenhofa adresaro el 1892 estis tri serboj[3], la unua
lernolibro estis tradukita en la jaro 1908[4], kaj la
unuaj verkoj aperis en la jaroj 1912. Pro tio mi parolas pri unu jarcento de
ekzistado de originala esperanta literaturo, kvankam la unuaj literaturaj
esperantaj verkoj estis modestaj.
Originala esperanta literaturo por mi, unuavice,
estas beletro – poezio aŭ prozo originale verkita esperante. Apud tio
literatura kritiko, sciencaj verkoj, fakaj verkoj, bibliografioj, historio de
literaturo, kompreneble se fonte ili estis skribitaj esperante – estas parto de
originala esperanta literaturo.
Mi uzas la vorton "serbian", ĉar mi
parolas pri literaturo de homoj el la teritorio de nuntempa Serbio, sen konsidere
pri ilia nacieco. Ĉi tie povus esti konfuzoj: Serbio en ĉi tiu jarcento estis
sendependa ŝtato-reĝlando, parto de reĝlando Jugoslavio, parto de socialisma
Jugoslavio, parto de la tiel nomata "tria Jugoslavio" kaj denove
sendependa ŝtato Respubliko Serbio. Partoj de la teritorio de nuntempa Serbio
dum ĉi tiu jarcento apartenas al la Otomana Imperio, al Aŭstrio-Hungario, al
Sendependa Ŝtato Kroatio, al Hungario, Bulgario, faŝista Germanio kaj Italio.
Tio estas sanga Balkanio kie paco mallonge daŭras! Vi vidis – multe da ŝanĝoj,
mallongaj periodoj de paco, malgranda tempo por kreema laboro. Tamen, tiu
"interesa tempo" naskis iujn rezultojn en multaj kampoj de kreado kaj
ankaŭ en Esperanto.
Mi devus aparte atentigi ke en la tempo el kiu mi
analizas la kontribuon de serbiaj esperantaj kreantoj, multaj esperantaj
verkistoj vivis en diversaj lokoj de la tiama Jugoslavio. Pro tio ni povus
paroli pri iuj de ili en kadro de aliaj nuntempaj ŝtatoj, de la iama komuna
ŝtato (Tibor Sekelj, Stefanĉiĉ, Ĵivanović… k.t.p.).
Se ni havus kvalitan esperantan literaturon, bonajn librojn –
tiam ni devus havi legantan publikon. Bona leganta publiko fondis bazon de la plej bonaj libroj
el la nacia aŭ monda literaturo. En originala, aŭtentika esperanta literaturo
tiuj plej bonaj verkoj ekestas, sed tre ofte ili malaperadis, perdiĝis kaj la
nuna esperanta leganta generacio nur aŭdis pri klasikaj verkoj de esperanta
literaturo. Bonaj libroj malofte denove presatas kaj pro tio ĉiu generacio de
legantoj devas legi "siajn" aŭtorojn. Sendependa, memstara lingvo
dependas de publiko kiu estas edukita laŭ nacia legogusto. Tia
rigardo en serbaj cirkonstancoj kiuj regis tra cent jaroj en Serbio estas
malfacila kaj la legantaro malmultnombra. Pri similaj problemoj verkis siatempe
Eva Tofalvi (Rolo de la persona faktoro
en la Esperanta literaturo) kaj Lena Karpunina (Ni ne entombigu niajn literaturajn pensojn pri Esperanto-literaturo,
ĝiaj legantoj kaj eldonejoj).[5]
Esperantistoj estas homoj kiuj Esperanton uzas por
tute ordinaraj bezonoj, kontaktoj kun homoj de aliaj nacioj kaj ŝtatoj,
turismaj vojaĝoj, somerumadoj, malofte por komerco, sed ofte por hobioj. Ili
plej ofte nenion legis krom mallongajn informojn pri esperantaj okazaĵoj, pri
tiuj en kiuj ili mem partoprenis. Do, kiam mi parolas pri tiel malgrandaj
nacioj kiel estas la serba (malpli ol dek milionoj da loĝantoj), tiam fondo de
esperanta legantaro staras sub demandosigno, ĉar legantara publiko estas vere
pli malgranda, eble multaj esperantistoj neniam fariĝis veraj legantoj nek de
nacia, nek de esperanta literaturo.
Estigo kaj disvastigo de Esperanto-movado estis
sendependa de la monda klasifiko de Esperanto-literaturo. Mi ne povus klasifiki
serbian esperantan literaturon laŭ Geofrey Sutton (2007),[6] kvankam
mi mem konsentas kun Jukka Pietilainen kiu proponas nur tri periodojn: ĝis la
Unua mondmilito, inter la du mondmilitoj kaj post la Dua mondmilito. Tian
klasifikon ankaŭ proponis antaŭ pli ol duona jarcento Drago Kralj en la libreto
"Kvar prelegoj pri Esperanta literaturo.[7]
La mondaj okazaĵoj en esperanta literaturo, apero
de la konataj „budapeŝta“ kaj „skota“ literaturaj „skoloj“ malmulte influas la
literaturan vivon de serbiaj esperantistoj. La tiama socialisma Jugoslavio,
tamen, elinter la tiamaj socialismaj landoj la unua organizis UEA kaj
SAT-kongresojn (la 29-a kongreso de SAT), kaj ĉi tie okazis la unua renkontiĝo
de esperanta Oriento kaj Okcidento.
Dum la unua periodo estiĝis la unuaj
Esperanto-societoj en Serbio, estis kelkaj unuopuloj, esperantisto Pal Tholt en
Vrŝac (En 1904 fondis Esperanto-societon kaj verkis grandan artikolon, 16
paĝoj, pri internacia lingvo)[8]. En
Kragujevac en 1908 aperigis la unuan lernolibron Jovan P. Jovanović, tradukaĵo
de lernolibro el Ĉeĥio. Beograda E-societo komencis aperigi la gazeton
"Serba esperantisto". En 1910 en Beogrado Dragomir M. Andonoviĉ kaj
Siniŝa Buĝevac organizis tri kursojn por lernado de Esperanto kaj Siniŝa
Buĝevac preparis la unuan originalan lernolibron de Esperanto. Dum la jaroj
1912-1914 en Zemuno aperadis hektografita "La Zemuna Esperantisto".
La esperanta poeto, verkisto kaj aktivulo Stevan Ĵivanoviĉ (Stevan Živanović).
Certe li estas tre grava persono en la historio de originala esperanta
literaturo en Serbio. De Stevan Ĵivanoviĉ (1900-1938), konata literaturisto,
aperis originalaj esperantaj verkoj: La
mizerulo (1922), Bela kaj Stela
(1925), La diino de la maro (1926), Serba ŝlosilo (1933 kaj 1936), Esperanto serba-kroata vortaro (1934,
1954, 1959 kaj 1976 – nova eldono M. Ĝivoje) kaj (unika esperanta romano ĉe
serboj) (1959). La gravecon de Ŝlosilo
kaj Vortaro oni ne bezonas aparte
mencii. Liaj du poemoj siatempe gajnis premiojn ĉe la katalunaj "Floraj
ludoj". Temo de liaj noveloj estis lia preferata elekto – amo.
En Reeĥoj…[9]
Ĝivoje elektis poemon La disiĝo,
poemo pri versoj, sed trista, senperspektiva, ĉar la aŭtoro diras ke li estas
„sur la tomba pordo, kiu / sur la
ter' disigas nin“. Liaj noveloj havas ankaŭ sociajn temojn: vivo sen espero. Eĉ
juneco por li (La junaĝo) estas nur
„ŝaŭme bela“. Poemo La knabino estas
simila, junulino kun okuloj larmaj, ruĝaj pro la ploro – en ŝia vesto „nestas
la mizero“. Li en ŝi vidis „tre similan sorton“, li estas „suferanta frato“.
Poemoj de Ĵivanović estas tristaj, li vidas nur mizeron, malfeliĉon, socian
maljustecon.
La romano de Stevan Ĵivanović meritas
apartan atenton.[10]
Marinko Ĝivoje, konata jugoslavia esperantisto, verkis Antaŭparolon por la romano kiu aperis dudek jarojn post la morto de
la aŭtoro kaj en tiu teksto li diris pri Ĵivanoviĉ: "Li estis unuavice
lingvo-kulturanto, verkisto, kaj en siaj verkoj li estas – same en poemoj kiel
en noveloj – lirikisto."
En lia romano li skribas pri pluraj
membroj de Esperanto-societo, sed precipe apartiĝas du paroj kaj li parolas pri
ilia amo. Esperanto-societo ekskursas en Bled. Inter la membroj de la E-societo
estas iu franca poeto, kelkaj belaj virinoj kun diversaj problemoj, pentristo,
poeto, inĝeniero… La lago estas tre bela. La vetero ankaŭ. En la centro de la
lago estas insuleto, sur la insuleto malnova turo, sur la turo sonorilo al kiu
oni priskribas neordinarajn fortojn – ĝia sonoro donacas feliĉon aŭ malfeliĉon
al la amantoj. En la dua parto de la romano kiu okazas en Hindio, Parizo kaj
denove en Slovenio, la aŭtora rigardo revenas al la destino de la du paroj, ĝi
enhavas longajn meditadojn pri religio kaj serĉado de vero kaj amo, kvankam ĉio
finiĝas feliĉe – post longa serĉado la herooj de la romano tamen trovas veran
amon.
Apud Stevan Ĵivanoviĉ ankoraŭ unu persono
markis la periodon inter la du mondmilitoj. Tio estis Svetislav Petroviĉ(1899-1960) el urbo Pirot kiu aperigadis verkojn
en multaj gazetoj en la mondo. Lia unua verko, poemo La diino de justeco, aperis en la jaro 1922. Postjare (1923) en la
hispana pedagogia revuo aperis lia verko Saluto
al Litovujo, en 1925 la verko La
situacio de la instruistaro en Serbio kaj en 1926 lia lernolibro Internacia helplingvo Esperanto. En tiu
periodo li aperigis en Bulgario ankaŭ sian verkon pri politikisto Aleksandar
Stambolijski.
Dum la dua periodo (1957) li aperigis sian
"rimteknikan bravuraĵon"[11], mondkonata verko Sonetkrono por la esperantistaro (por
legantaro estas konata tielnomata la Majstra Soneto, kvankam ĝi okaze de la
70-jara jubileo de esperanta libreto aperis kiel sesa libro de serio Nova Libro, eldonisto SEL Beogrado) kaj
li tiam finis sian tradukon de konata libro de montenegra episkopo Petar
Petroviĉ Njegoŝ.[12]
Dum sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento aperadis
neordinara esperanta gazeto "La Progreso". Ĝi aperadis de la jaroj
1954a ĝis 1958-a. Ĝi estis plejparte informa, sed ĉiu numero enhavas rubrikon pri
literaturo. En 46 numeroj oni publikigis kelkajn dekojn da originalaj
literaturaj tekstoj. Interesaj estas la kontribuoj de Tibor Sekelj.[13]
La poeto de kiu aperis la plej granda nombro da
tekstoj estas Vesna Skaljer Race, kiu iun tempon laboris kiel membro de la
redakta komitato. Menciitaj estas kelkaj poemoj de Jakob Ŝtefanĉiĉ, poemo kaj
teksto de Marĵori Boŭlton, ĵurnalistaj tekstoj kaj tradukoj de Branko
Radakoviĉ, unuaj esperantaj originalaj provoj de Boriŝa Milićević kaj Ĵivko
Ivanović, belaj tradukoj de Petar Stefanović, Boĵidar Trudiĉ, Milivoje
Pavloviĉ, tekstoj de Srĝ Aranĝeloviĉ, Milan Markoviĉ.
Animo de „La Progreso“ estis beograda esperantisto
kaj ĉefredaktoro de la gazeto Antonije
Sekelj. Lia granda kontribuo[14] al
Esperanto-movado restis en ombro de lia pli juna frato Tibor. En ĉiuj el la 46
numeroj de la „Progreso“ aperigadas tekstoj pri organizaj aferoj, politiko,
datrevenoj, aktivecoj de lia frato, recenzoj de novaj libroj, tekstoj pri
preparo de landaj kongresoj, kongreso de SAT kaj UK en la tiama Jugoslavio.
„La Progreso“ havis gravan rolon en la disvastigo
de la Esperanto-movado en Serbio kaj estis neordinara gazeto inter ŝtate registritaj
gazetoj de la tiama socialisma Jugoslavio. Certe limigita per la sistemo, ĝi
tamen estis bona rezulto de entuziasmo kaj kreskado de la movado. Tamen, oni
devas diri ke la ĉefredaktoro de "La Progreso" estis emerita kolonelo
de Jugoslavia Armeo al kiu la reĝimo kredas.
„Reeĥoj el Jugoslavio“ estis libro kiu aperis en la
jaro 1960a ĉe la mondkonata esperanta eldonejo „Stafeto“. Tiu libro de cento da
paĝoj prezentis tiamajn jugoslaviajn esperantajn poetojn (19) kiuj „nenie estas
libroforme prezentitaj kaj… ke en nia lando (tiama Jugoslavio) ekzistis vico da
kulturantoj de tiu plej nobla literatura branĉo[15]. El
Serbio en tiu libro aperis poemoj de Tibor Sekelj, Vesna Skaljer Race, Milivoje
R. Pavlović, Margareta Greta Ŝtol, Nedeljka Subotić, Stevan Ĵivanović, Gvozden
Sredić kaj Jan Labat. „Reeĥoj el Jugoslavio“ estis libro kiu post apero de
„Esperanta Antologio“ entenis originalajn poemojn, de 90 poetoj el 35 landoj,
dum en tiu Antologio aperis
sole unu poemo de unu elstara poeto el iama Jugoslavio. Ĝi estis iu speco de
pardonpeto al jugoslaviaj esperantaj poetoj, korektado de pli frue farita
eraro.
La aŭtoro de Enkonduko,
konata universitata verkistino kaj profesorino Marĵorie Boŭlton taksis ke en
tiu libro ŝi trovis „multan originalecon, multan emocian forton… multajn
indikojn pri latentaj potencoj ankoraŭ ne plenaperintaj“[16]. La
konata verkistino konkludis ankaŭ ke niaj esperantistoj „scias, ke la
Internacia Lingvo ne estas bagatela kromokupo, ia ilo por poŝtmark-kolektantoj:
ili konscias pri Esperanto kiel grava socia fenomeno, grava batalilo kontraŭ
nescio, mensogoj, paroĥismo, ŝovinismo kaj ĉiuspeca subpremado“.
Mi povus diri ke aperado de "Reeĥoj…"
havis bonan influon al plia disvastigo de la Esperanto-movado en Serbio. Tiu
libro pozitive influis al aktiveco de konataj esperantistoj.
Jen aliaj aŭtoroj kies verkoj aperis en libro
"Reeĥoj el Jugoslavio":
Milivoje
Pavlović,
pastro (1907-1995), esperantisto de 1930, gvidanto de kursoj, fondinto de Esperanto-societo
en Ĉuprija. Dum la 16a Kongreso de jugoslaviaj esperantistoj (Sarajevo) li
ricevis la 1-an premion por traduko de poemoj de Ĝura Jakŝiĉ[17]. En Reeĥoj…[18]
aperis du liaj poemoj: Elegio,
poemeto pri floroj, birdoj kaj pri malĝojo kiu kreskas pro la vivo kiu pasis, klasika elegio kaj la dua ampoemo en
kiu ŝi forlasis lin, sed tamen li deziras al ŝi feliĉon. Ili estas verkitaj en
klasika romantikisma stilo de serbiaj poetoj el la 19-a jarcento, kun rimoj kaj
kun bona lingvoscio.
Nedeljka
Subotiĉ
(1924-2000) estis membro de la redakta komitato de „La Progreso“, kunlaboranto
de „La Suda Stelo“, „Jugoslavia fervojisto“. Ŝi partoprenis multajn
jugoslaviajn esperantajn kongresojn kaj gajnis kelkajn premiojn dum literaturaj
konkursoj de landaj kongresoj (Novi Sad, Opatija, Split)[19] por
originala poezio kaj tradukado. En Reeĥoj…[20] aperis
kvin ŝiaj poemoj.
La poemo Homo,
ĝojo pri nasko de novaj infanoj. Amiko
ankaŭ estas ĝeneralhomara – ni povas esti diversaj, sed ni povos esti amikoj
„ĉar inter ni, sen baro kaj limo animo parolas“. Tio estas influo de la
ĝenerala ideo de Zamenhof. Ŝia poemo Ne
pensu, pri bezono ke homo devas kredi ke „la nuno bela daŭras ĉiam“, estas
ĝoja poemo kiu proponas ĝuon en nuntempo, ĝuon en ĉiu momento de nia vivo.
Gvozden
Srediĉ
(1935-2011), fervojisto, verkisto de esperanta lernolibro por fervojistoj,
partoprenis en kolekto Reeĥoj…[21] per unu
poemo. Li diris ke tio estis lia nura poemo. Li verkis dekon da fakaj artikoloj
pri trafiko kaj ekonomio, kaj kvin el ili aperis en „Fakaj kajeroj“. Li verkis
ankaŭ multajn fakajn artikolojn[22] en
fervojfaka gazetaro, kaj estis longjara ĉefredaktoro de Jugoslavia Fervojisto, ĝis la disfalo de Jugoslavio, kiam li jam
fariĝis emeritulo.
Sian lokon inter esperantaj poetoj el Serbio akiris
iu slovako, inĝeniero Jan Labat
(1926-2000). Liaj esperantaj poemoj aperadis en "La Progreso" (32)[23] kaj
"La Suda Stelo". En Reeĥoj…[24] aperis
tri liaj poemoj: Septembra elegio, La
forgesitaj horizontoj kaj Disfariĝinta
ĝardeno. En Septembra elegio li
parolas pri sep mortaj kolomboj pro kiuj "vento sentas doloron". Forgesitaj horizontoj estas tre bela
poemo. Al la aŭtoro mankas iuj "neeltrinkita ĉielo", "dezertaj
panoramoj", "vesperaj silentoj", "perloj da larmoj",
ornamaĵoj de ridetoj" – veraj forgesitaj malgrandaĵoj kiujn kaŝis pulvo de
tempo. Li parolas pri ili per neordinaraj epitetoj, sed konvinke. La tria poemo
ligas la neligeblajn – glaciojn de nordo kaj la suda maro, junecon kaj
maljunecon, forton kaj malforton.
Tibor
Sekelj
(1912-1988) estis la plej konata esperantisto kiu dum la pli granda parto de
sia vivo vivis en Serbio (Beogrado kaj Subotica). Li estis verkisto,
ĵurnalisto, mondvojaĝanto, esploristo… En Reeĥoj…[25] aperis
nur unu lia poemo Mi vizitis mian farmon.
En tiu poemo Tibor Sekelj vidas sin kiel "bienisto… trairanta sian bienon
inter la sep maroj dissemitajn". Li vidis sin kiel civitanon de mondo kaj
neniam parolis pri sia nacieco. Li naskiĝis en Slovakujo, vivis en Hungarujo,
Serbujo, Montenegro, Kroatujo, Argentino… fondis esperantajn organizaĵojn en
diversaj landoj de Suda Ameriko, parolis dudekon da lingvoj, vizitis pli ol
okdek landojn… Pro tio mi pensas ke li estis mondcivitano, kaj pri li kiel
"sia" povus paroli kaj verki esperantistoj de multaj landoj. Pri tiu
lia poemo parolis kaj skribis mag. Zlatoje Martinov en la verko titolita Universalismoj en la poemo de Tibor Sekelj
"Mi vizitas mian farmon"[26].
Li skribis ke la "poemo Mi vizitas
mian farmon estas sendube la plej konata kaj la plej bela poemo de Tibor
Sekelj verkita en Esperanto. La poemo enhavas la plej kosmopolitajn kaj
universalecajn ideojn de la aŭtoro".
Tibor Sekelj estis prezidanto de Internacia
Geografia Asocio, ĉefredaktoro de Geografia
revuo[27],
verkisto de multaj libroj en tri lingvoj (serbokroata, hispana kaj Esperanto).
Liaj libroj: Tempesto super Akonkagvo,
Tra la lando de Indianoj, Kie la civilizo ĉesas, Kumeŭaŭa, la filo de la
ĝangalo, Nepalo malfermas la pordon, Temuĝino – la filo de stepo – serĉas apartan
sciencfakan kaj literaturan analizon. Multaj novaj tekstoj pri li aperis en
2012, en la jaro kiu laŭ la decido de UEA estis Jaro de Tibor Sekelj. Interesa estas lia kunlaboro kun gazeto de
beograda Esperanto-societo "La Progreso". kaj pri tio ekzistas pli
detala verko en kadro de Ronda Tablo pri Tibor Sekelj en Subotica[28].
Margareta-Greta
Ŝtol
(1912-2006), drama aktorino estis ankaŭ esperanta verkistino, premiita dum
landaj Esperanto-festivaloj por originala kaj tradukita poezio. En Reeĥoj…[29] ŝi
estis prezentita kun kvin poemoj: Frenezo,
Deziro, Sonĝo kaj realeco, Al la negrino kaj Amo. Ĉiuj ŝiaj poemoj (kun la menciitaj) aperis en 2006 okaze de
SAT-kongreso kaj kvindekjariĝo de FES "Branko Maksimoviĉ" el
Beogrado, en la kolekto Miozoto (Neforgesumino).[30] Tiam,
en la Antaŭparolo de la libro oni
taksis: "Ĉi tiu kolekto enhavas diversajn poemojn: amajn, pensoriĉajn,
ŝercajn, patriotajn, satirajn, elegiajn – sed ĉiuj enhavas la saman mesaĝon –
ĉi tiu vivo kaj ĉi tiu mondo estas belaj, se ni scipovas vidi kaj senti tiun
belecon. Ŝi verkis ankaŭ drametojn, sed ili ne aperis, kvankam iujn de ili ŝi
mem aktoris okaze de esperantaj aranĝoj. Ŝia poezio, laŭ la verkinto de Enkonduko Marĵori Boŭlton, surprizas,
ĉar "tiuj virinoj (Vesna
Skaljer-Race kaj Margareta Greta Ŝtol) ofte tiel konsterne belaj, ofte en
pasinteco tiel hontinde sklavigitaj kaj humiligitaj, ofte tiel leonine heroaj…
donis la rektan sincerecon, la sendependan originalecon…"
Kun sia lirika kolekto Miozoto Margareta Greta Ŝtol ricevis altan lokon en esperanta
poezia kampo en Serbio. Tamen, ŝia granda kontribuo apartenas al tradukado kaj
danke al ŝia laboro aperis Antologio de
serba poezio 1200-2000, kvankam ŝia edzo estis ĉefredaktoro de la libro.
Vesna
Skaljer-Race (1911-2000), pseŭdonimo Veraska,
estis unu el la plej konataj esperantaj verkistoj en la historio de originala
Esperanto-literaturo de Serbio. Ŝi estis aktiva membro de beograda
Esperanto-societo "Radomir Klajić", prezidanto de Instituto por
Esperanto, membro de la redakta komitato de "La Progreso" kaj
"La Suda Stelo", verkisto nacilingve kaj esperante. Ŝi еĉ dekkvinfoje
estis premiita en Belartaj Konkursoj de UEA, kaj tiel fariĝis la tria plej
premiita aŭtoro. Interalie ŝi en la jaro 1965-a esperantigis la kantojn por
esperanta gramofondisko por Diego Varagić "Diego Varagić kantas en
Esperanto". Ŝi verkis du originalajn esperantajn kolektojn: Maristo surmastre[31]
(Beogrado 1969) kaj El la vivo
(Beogrado 1977).
En "Reeĥoj…" aperis eĉ kvin
poemoj de Vesna Skaljer-Race: Sklavoj,
Virino, Plendo, Krepusko kaj Mateno.
Ĉiuj poemoj poste aperis en ŝiaj kolektoj. Pli larĝa kaj atenta analizo de
poemoj de Vesna Skaljer Race serĉas ankaŭ apartan verkon.
Siatempe ŝi klarigis aperigadon de siaj
poemoj[32]: "En Hago, dum UK en
1964-a, kiam mi gajnis la unuan kaj duan premiojn, kaj dividis la trian premion
por originala poezio en Belartaj Konkursoj de UEA, gesamideanoj M. Boŭlton kaj
R. Perez gratulis al mi kaj interesiĝis pri mia verkado. Profesoro Perez
deklaris sin preta aperigi poemkolekton, kondiĉe ke mi unue sendu la poemojn al
M. Boŭlton, kiu prijuĝu ilin" – diris Vesna Skaljer Race okaze de apero de
ŝia kolekto. Ŝi mem aldonis siajn poemojn kaj hodiaŭ ŝiajn librojn oni povas
trovi en privataj bibliotekoj de esperantistoj. Novaj eldonoj ne estis.
Belartaj Konkursoj de UEA komenciĝis en la jaro
1950-a. Serbiaj esperantistoj partoprenis Belartajn
Konkursojn de UEA dekomence kaj oni povus diri ke Belartaj Konkursoj de UEA en periodo de pli ol du jardekoj havis
influon al la originala serbia esperanta literaturo. Iuj esperantaj aŭtoroj el
Serbio estis tre aktivaj partoprenantoj de Belartaj Konkursoj.
Unu el la unuaj premioj por serbiaj esperantistoj
estis dua premio por teatraĵo "La malamiko" de Boĵidar Trudić[33] en la
jaro 1956. Poste komenciĝas serio da premioj por Vesna Skaljer Race kaj Tibor
Sekelj, seninterrompe ĝis 1981. Nur en la jaro 1963a trian premion por prozo Sur dalmata fiŝistinsulo ricevis Srĝ Aranĝeloviĉ. Vesna estis premiita:
per la unua premio dufoje, per la dua premio kvinfoje, per la tria premio naŭfoje kaj ŝi ricevis laŭdan aŭ honoran mencion trifoje. Mi legis ke ŝi, laŭ nombro de rekonoj en
kadro de Belartaj Konkursoj, estas tria en la mondo.
Tibor Sekelj estis premiita sesfoje por prozo kaj ricevis unufoje
la unuan premion kaj kvinfoje la
duajn premiojn el Belartaj Konkursoj de UEA..
En la jaro 1986a la unuan premion de
la Belartaj Konkursoj de
UEA en Pekino ricevis por Nokturno
por Blankulo Koviljka Tišma Janković.
Ŝi verkas prozon la unua kolekto nomiĝas ''Djeca sa pustoline'' (Infanoj
de senmastra posedaĵo), kiun ŝi eldonis en 1975. ''Jadni moj Judo'' (Mia
kompatinda Judaso) estas la titolo de ŝia romano, eldonita en 1982. Multaj ŝiaj
rakontoj estis publikigitaj en diversaj gazetoj kaj periodaĵoj. Premiita
rakonto estis aperinta en Jugoslavia
Stelo 1/1987. Ŝia rakonto La vojo tra
la tombejo aperis en Monato
4/1999. Eldona entrepreno Matica Srpska
el Novi Sad aperigis ŝian romanon Dozivi
kroz oluju (Alvokoj tra tempesto).
Premion por la plej bona libro por infanoj ricevis Zlatoje Martinov por libro de tradukoj de infana poezio Al la mondo donace[34], kaj
laste premiita el Serbio estis juna Marko
Nikolić kiu gajnis la duajn premiojn de 2005 kaj 2006 por teatraĵoj.
En Novi Sad en 1923 fondiĝis E-societo sub la nomo Amika Rondo Esperantista en kiu la plej
interesa membro estis Marko Nešić,
esperantisto, partopreninto de multaj kongresoj, verkisto kaj komponisto de
deko da esperantaj kantoj el Vojvodine. E-societo el Novi Sad portis lian nomon
kaj lia esperanta aktiveco estis priskribita en "Sa pesmom u narodu"
– "Kun kanto en popolo".[35]
La
nombro da aperintaj libroj de originala esperanta literaturo en Serbio ne estas
granda. Iuj verkistoj aperigis siajn librojn en aliaj landoj, kaj iuj aŭtoroj
en Serbio povus esti aŭtoroj de najbaraj landoj, ĉar ili estis aktivaj
esperantistoj ankaŭ en tiuj landoj (Kroatio). Tiel verkoj de Stevan Živanović aperis en
Kroatio kaj en Serbio: (Mizeruloj, Bjelovar, 1922, Bela
kaj stela, Zagreb, 1925, La diino de la maro, Zagreb, 1926,
La
sonorilo de Bled, Beograd, 1959. Verkoj de Božidar Trudić: Provinca gastejo, Beograd, 1955,
kaj La malamiko, la 2a premio de Belartaj Konkursoj en la jaro
1956a, aperis en Beograd, 1957, kaj libro Du noveloj de Branko Radaković en Beograd, 1955. Libroj de Tibor Sekelj aperadis en la tuta mondo: La trovita feliĉo,
Buenos Aires, 1945, Nepalo malfermas la pordon, La
Laguna, 1959, Ridu per Esperanto, Zagreb, 1973, Premiitaj kaj aliaj noveloj,
Zagreb, 1974, Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo, La Laguna, 1979, Mondo
de travivaĵoj, Pisa, 1981, 1990, La Mondo de Tibor Sekelj, kvin libretoj,
Subotica, 1983, Ĝambo rafiki. La karavano de amikeco tra Afriko, Pisa,
1991, kaj Kolektanto de ĉielarkoj, Pisa, 1992. Poemo de Svetislav S. Petrović Sonetkrono por la
esperantistaro, Beograd, 1957, du libroj de Vesna Skaljer Race Maristo surmaste, poemoj,
Beograd, junio 1969 kaj El la vivo, noveloj, Beograd, 1977. Ekzistas tri libroj
kiuj parte estas originala esperanta literaturo de Sergej Kalčić Notoj pri la plej granda kuraĝulo,
Legendoj pri Hajduko Veljko kaj pri lia naskiĝvilaĝo Lenovac, Sergej Kalčić
kaj Jadranka Mirić, Zaječar, 1999, Ŝtonigitaj fratoj, Legendoj el la regionoj ''Timok'' kaj
''Crna Trava'', Zaječar, 2000. kaj Planedo
hejmlando de vojaĝanto I, Zaječar, 2000. Taglibro de bombardado de Zoran Ćirić Vespermesaĝoj bedaŭrinde okazis aperis en Varna,
Bulgario 2000. Poemoj de Margareta Greta
Ŝtol Miozoto, kolekto de poemoj,
aperis en Beogrado 2006, sed nur por partoprenantoj de SAT-kongreso, libroj de Terezija Kapista Esperanto lingvo de paco en
Burundo – Afriko, Beogrado, 2006, Esperanto lingvo de paco en
Irano, Beograd, 2007 kaj Ie pri io. Memoraĵaro, Beograd, 2012, kaj ankaŭ libro de Senka Tomić – Lampiro en
mozaiko, dulingva kun serbaj kaj esperantaj poemoj, kaj Dimitrije Diso Janičić – Maturaj meditadoj, originalaj poemoj kaj
novelo, aperis 2012 en Beogrado.
Eble, en tiu listo povus esti la libreto de poemoj
de Marko Petrović "Ilia tosto
je nia kosto" kiun eldonis Zagreba Esperanto ligo 1990. Tiu poemaro estis
premiita en la literatura konkurso "Ivo Rotkviĉ" organizata de ZEL en
la jaro 1989a. Tio estis tre akra satira analizo de nia tiama socio. Tamen,
tagaktualaj poemoj rapide malnoviĝas kaj falas en forgeson.
Terezija Kapista (1931-) estas interesa persono en la
Esperanto-vivo de Serbio. Ŝi ĝustatempe estas aŭtoro de originalaj verkoj,
tradukisto en Esperanto kaj el Esperanto kaj eldonisto de libroj. Ŝi
esperantiĝis post emeritado kaj fariĝis unu el la plej konataj Ĉe-instruistinoj[36]. Ŝi havis kuraĝon vojaĝi
tra la tuta mondo kaj instrui al homoj la internacian lingvon. Ŝi tradukis
ambaŭflanke: el Esperanto ŝi tradukis Nova
realismo (Novi realizam) kaj Centa
simio (Stoti majmun), kaj en Esperanton ŝi tradukis libron de Tibor Sekelj:
Temuĝino, la filo de stepo. Ŝi ankaŭ
tradukis en la serban lernolibron de Stano Marček (Esperanto – direktna metoda). Ĝustatempe, ŝi estis eldonisto de
tiuj libroj. Eble, atenton probable meritas ŝia eldono de konata novelo de
Brana Ŝĉepanoviĉ Buŝo plena je tero
(Usta puna zemlje).
Ŝiaj taglibraj notoj dum vojaĝo tra la
mondo estas ne nur dokumentoj pri ŝia internacia aktiveco kaj pri sukceso de la
rekta Ĉe-metodo, taglibre rakontitaj neordinaraj okazaĵoj, renkontiĝoj,
strangaj fantastaj moroj… Tiel fariĝis libroj Esperanto en Irano[37],
Esperanto en Burundo kaj Ie pri io.
Libroj originale verkitaj en Esperanto estas ne nur taglibraj notoj[38], ili fariĝas dokumentoj
pri disvastigado de la internacia lingvo, dokumentoj pri la Esperanto-movado en
tiuj landoj. Tra tiuj tekstoj ŝi ne restas nur notinto de okazaĵoj, sed ankaŭ
liaj rakontoj estas vera literaturo. Ŝia aktiveco devas esti konsiderata kiel
grava parto de la historio de SEL.
Apartan lokon en originala esperanta
literaturo en Serbio meritas ankaŭ sciencaj verkoj (d-ro Boĵa Popoviĉ (1913-1993), doktoro de
sciencoj kaj universitata profesoro, kiu estis ankaŭ vera esperantisto,
verkisto de lernolibro por esperantistoj. En lia scienca biografio, konsistanta
el 15 libroj kaj 123 sciencaj kaj fakaj laboroj,[39] 46 aperis en la Esperanto
kaj pli ol triono de liaj verkoj havis resumon ankaŭ en Esperanto. D-ro Boĵo
Popoviĉ estis membro de esperanta Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS – San
Marino). Lia alvenprelego en tiu Akademio estis Perturboj de la surcentraj vektoraj elementoj de planet-(komet) arbilo.
Tiu verko aperis en Scienca revuo 36
(paĝoj 51-67) en la jaro 1985. Apud tio ke li estis aktiva membro de beograda
Esperanto-societo, li estis ankaŭ prezidanto de SEL, de JEL, sekretario kaj
prezidanto Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE).
D-ro Miodrag
Stojanović, doktoro pri sciencoj, universitata profesoro de la greka
lingvo, prelegis en Kongresa (antaŭe Somera) Universitato en kadro de
Universalaj Kongresoj, verkis plurajn verkojn pri Esperanto (Grekaj kaj latinaj
lingvaj elementoj en Esperanto[40]), pri rilatoj inter la
greka kaj serba lingvoj, kelkajn verkojn aperigis en Scienca revuo kaj partoprenis en DESKF (Danubaj Esperantaj Scienc
Fakaj Kunvenoj) per scienca verko pri Rigo de Fera, greka poeto kaj batalanto
por libereco.[41]
Fakajn verkojn pri trafiko kaj ekonomio
verkadis mag. Gvozden Sredić (1935-2009)[42] kaj Lajoŝ Sekereŝ (1927-2007),
ankaŭ pri terminologio kaj trafiko[43].
Stevan Stojnić (1887-1963) estas aŭtoro de bona lernolibro (А. Б. Ц.
течај међународног помоћног језика Есперанто, 386 pĝ,
Beogrado 1936). Li, kiel profesoro, estis tre aktiva inter la du mondmilitoj,
kaj estis aktiva esperantisto post la Dua mondmilito. Slovenia Esperanto Ligo
organizis somere de 1957 Someran Pedagogian Semajnon sub aŭspicio de Nacia
Unesko-komisiono. Post la Semajno estis preparita libro Esperanto kaj lernejo (Eldonis JEL, Ljubljana, 1959, formato B5,
200 paĝoj). Stevan Stojnić tiam preparis verkon Mnemoniko kaj ĝia alligo al la daŭrigaj kursoj de Esperanto. Por
tiu okazaĵo beograda instruisto Petar Vukomanović preparis menciindan verkon.
Inter pedagogiaj fakuloj dum la lastaj
dudek jaroj apartan rolon inter serbiaj esperantistoj ludis mag. Radojica Petrović. S-ano Petrović kiel
longjara prezidanto kaj funkciulo de ILEI estis en ĝusta loko por pedagogia
laboro rilate al Esperanto. Liaj verkoj estas gravaj kaj utilaj por nunaj kaj
estontaj instruistoj de la internacia lingvo (kaj ne nur ili), ĉar li principe
verkis pri moderna pedagogio, pri utiligado de komputilo en edukado[44], pri rolo de la reto en
pliriĉigo de la edukada procezo, pri novaj lerniloj kaj ilia uzado kaj pri
novaj kondiĉoj kaj eblecoj de internacia kunlaborado[45]. Verkoj de Petrović aperadis
en diversaj revuoj[46], libroj[47], ankaŭ en la serba kaj
angla lingvoj. Apud tio, R. Petrović partoprenis multajn internaciajn
simpoziojn, diskutforumojn kaj kunvenojn de pedagogoj de ĉiuj kontinentoj, kaj
estis preleganto en diversaj fakaj kunvenoj.
Literaturajn kritikojn kaj recenzojn de
libroj verkas Zlatoje Martinov,
verkisto, ĵurnalisto, tradukisto. Li verkas teoriajn tekstojn pri Esperanto[48] kaj multnombrajn
recenzojn[49].
Zlatoje Martinov estas serba verkisto kun du kolektoj da aperintaj rakontoj kaj
kelkaj publicistikaj ĵurnalismaj libroj, aktiva ĵurnalisto kaj ĉefredaktoro de
gazeto "Republika". Simila estas ankaŭ Ĝorĝe Dragojloviĉ, ĵurnalisto[50], kunlaboranto de Tibor
Sekelj[51], aktiva esperantisto en
Subotica.
Estante en Novi Sad la plej konata
esperantisto, Boriŝa Miliĉeviĉ (1930-2013)[52], tradukisto, redaktoro, bibliografo kaj direktoro de Instituto por
Esperanto SEL, preparis esperantajn bibliografiojn por ĉiuj eksaj ŝtatoj de la
iama kuna ŝtato. Li estis daŭriganto de la laboro de Marinko Ĝivoje. Li ankaŭ
estas kunaŭtoro kun Zlatoje Martinov de libreto en la serba pri la lingvo
Esperanto[53].
Ordinaraj legantoj bibliografion ne rigardas kiel sciencan laboron. En tiu
parto de esperanta literaturo ĉe ni, en Serbio, certe estis aŭtoritato
profesoro Boriŝa Miliĉeviĉ.
La lastajn dek jarojn en la nacia movado
estas aktiva Dimitrije Janiĉiĉ,
ĵurnalisto kaj pli frua aktivulo de fervojista Esperanto-movado. Li estis
aŭtoro de multaj recenzoj[54], fakaj[55] kaj aliaj prelegoj[56], poemoj[57] kaj noveloj. Li verkis
serbe pri Esperanto[58] kaj Esperante pri
diversaj temoj, kaj liaj verkoj aperis en multaj esperantaj revuoj kaj gazetoj
kaj ok el ili gajnis premiojn de diversaj esperantaj redaktaj komitatoj kaj
organizaĵoj[59].
Pri kolekto de Senka Tomić iu recenzinto
diris ke ŝi „havas sufiĉe grandan forton de impreso, iun specon de grandega
anima kapacito de pulmoj por ke ŝi povu enspiri la tutan mondon en sian „mi“
kaj ke revenigi tiun „mi“ al tiu sama mondo en formo de forta kaj esprimplena
emocio“. Simple dirite, ŝia kolekto havas plenan animon kaj forton de vera
kreinto. Ŝi, vere, verkas virine, kiel ŝi balancas, karesas, delikate sed
anhelante, mallonge kiel frapado. Kiel ŝi batas la klavaron de piano, kio eblus
esti vero, ĉar ŝi estas muzikistino. En ŝiaj versoj ekzistas ankaŭ doloro. Tiu
doloro ne povas esti venkita. Ŝi diris ke „ne forestis vortoj kiuj povus
kanti“. Tamen, ŝi kantas venkinte la doloron.
Pri poezio de samideano Dimitrije (Diso) Janiĉiĉ[60] ankoraŭ ne ekzistas
taksoj, kvankam li aperigas siajn verkojn en multnombraj esperantaj revuoj,
gajnis dekon da diversaj premioj kaj kvankam li estas grava figuro en nuntempa
originala esperanta literaturo en Serbio.
Ĉe traduka literaturo estas gravaj traduko
el kaj traduko en Esperanton. Dum la pasintaj cent jaroj ambaŭ branĉoj de
tradukado ekzistis, foje pli foje malpli riĉaj. Tamen la serba nacia literaturo
ne estas sufiĉe bone prezentita al esperantistoj, sed ankoraŭ malpli bone estis
prezentita la originala esperanta literaturo al serboj. Kaj la literaturo de
similaj malgrandaj aŭ malproksimaj popoloj (estona, vjetnama, litova) nur parte
estas prezentita tra Esperanto kiel pontolingvo. Nun alvenis tempo kiam ankoraŭ
malpli estos tiaj tradukoj, ĉar ne ekzistas mono por tia laboro kaj por presado
de tiaj libroj.
Inter la tradukantoj en centjara historio
ekzistas dudeko da tradukistoj. Nun ankoraŭ estas aktivaj: Agnesa Eremija, Pribislav Marinković, Terezija Kapista, Zlatoje
Martinov, Radojica Petrović, Ĝorĝe Dragojloviĉ, Dimitrije (Diso) Janiĉiĉ, Ljliljana
Popović…
Konkludo
Ĉiuj, ankaŭ eĉ tiuj plej malgrandaj
kontribuaĵoj al originala esperanta literaturo, signifas perlon en arta koliero
de Esperanto kiel lingvo kiu sen ŝtato, nacio, ekonomio kaj burokrata aparato
de organiza socio, tamen kreas literaturon kaj disvastigas lingvon. Taksoj de
literaturaj kritikistoj kaj membroj de ĵurio de jam monde konataj Belartaj konkursoj al verkoj de serbiaj
esperantistoj atestis ĝian valoron en monda kadro. Verŝajne, kontribuo de
serbiaj esperantistoj estus pli granda, sed sur malpaca Balkanio paco daŭras
nur kelkajn jardekojn, tempo por kiam oni ne povus bone organizi kaj pli
labori.
Mia opinio – malgranda atento estis
dediĉita al literaturaj provoj de serbiaj esperantistoj en kadro de nacia
literaturo kaj kulturo. Neniu verko de esperantistoj estis tradukita en la
serban. Inverse – jes. Naciaj gazetoj tre malofte informas pri laboro de
esperantistoj. Ĉi tio estas la unua verko pri tiu temo inter esperantistoj. Se
mi tradukos ĝin en la serban, tio estos la unua teksto pri originala esperanta
literaturo en Serbio kiu aperos en Serbujo.
[1] En la jaro 1102 serba reĝo Stevan Prvovenĉani (Stefano la Unuakronita) ricevis kronon de roma papo, kaj lia frato aperis sian unuan literaturan verkon.
[2] La unuaj literaturaj esperantaj tekstoj aperis en bultenoj de beograda kaj zemuna Esperanto-societoj en la jaroj 1910-1912.
[3] Svetislav Adzejkoviĉ el Brus, Dobrosav Kovaĉeviĉ el Ŝabac kaj Ĉedomir Marjanoviĉ el Pančevo. Ili estis studentoj teologio en Kiev. Laŭ Srĝ Aranĝeloviĉ: Antologio de la serba poezio (1200-2000), Beograd 1998, p. 11.
[4] Jovan P. Jovanoviĉ: ESPERANTO - Međunarodni jezik, uputstvo za izučavanje, Kragujevac 1908.
[5] Belartaj konkursoj de UEA: Pri homoj kaj verkoj – Eseoj pri la Esperanto-kulturo, UEA, Roterdam 2012, redaktita de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin, ISBN 978-92-9017-110-4.
[6] Belartaj konkursoj de UEA: Pri homoj kaj verkoj – Eseoj pri la Esperanto-kulturo,, p. 131-137.
[7] Drago Kralj: Kvar prelegoj pri esperanta literaturo, Beograd 1957.
[8] Marinko Ĝivoje, Historio de Esperanto-movado en Jugoslavio, Jugoslavia fervojisto, Beograd 1960, p. 46.
[9] Reehoj el Jugoslavio,
p. 93-95.
[10] Stevan Ĵivanoviĉ: LA SONORILO DE BLED, Naučna knjiga (La
scienca libro) Beograd 1959, 112 p., antaŭparolo Marinko Ĝivoje.
[11] Ferenc Szilagyi: Recenzo SONETKRONO POR LA ESPERANTISTARO de prof. Sv. S. Petroviĉ, Norda Prismo 57/4, paĝo 221.
[12] Petar Petroviĉ Njegoŝ: La montara krono, Obod Cetinje 1970, redaktoroj Miladin Peroviĉ kaj Bogiĉ Noveljiĉ.
[13] Vidu D. Janičić: Tibor Sekelj kunlaboranto de „La Progreso“, en kadro de Ronda Tablo pri Tibor Sekelj, Subotica 2012 kaj kongresa numero de Beograda Verda Stelo, aŭgusto 2012.
[14] Antonije Sekelj (1907-1980) estis aŭtoro lernolibroj Esperanto, udžbenik za samouke (Lernolibro por aŭtodidaktoj), Esperanto u 35 lekcija (Esperanto en 35 lecionoj – tri eldonoj) kaj du vortaroj.
[15] Reeĥoj el Jugoslavio,
Prologo de Marinko Ĝivoje, p. 9.
[16] Reeĥoj el Jugoslavio,
Enkonduko, p. 17.
[17] M. Ĝivoje: Panoramo de esperanta literaturo, Zagreb 1979, p. 149; Josip Pleadin: Ordeno de Verda Plumo, Ĝurĝevac (Kroatio), 2006, p. 183.
[18] Reeĥoj el Jugoslavio, p.
33-34.
[19] Josip Pleadin: Ordeno de Verda Plumo, Ĝurĝevac (Kroatio), 2006, p. 220.
[20] Reeĥoj el Jugoslavio, p. 60-64.
[21] Reeĥoj el Jugoslavio, p. 47.
[22] M. Ĝivoje: Panoramo de esperanta literaturo, Zagreb 1979, p. 149; Josip Pleadin: Ordeno de Verda Plumo, Ĝurĝevac (Kroatio), 2006, p. 216.
[23] La Progreso, n-ro 32.
[24] Reeĥoj… p. 27-31.
[25] Reeĥoj el Jugoslavio, p. 38-41.
[26] Vidu prelegon de Zlatoje Martinov sub titolo Universalismoj en la poemo de Tibor Sekelj "Mi vizitas mian farmon" dum Ronda Tablo en Subotica kaj en teksto de prelego en kongresa numero (la V-a kongreso) de "Beograda Verda Stelo" 18, Beograd 2012.
[27] Drago Kralj: Kvar prelegoj pri esperanta literaturo, Ljubljana 1960, p. 178.
[28] Dimitrije Janiĉiĉ: Tibor Sekelj kunlaboranto de gazeto "La Progreso", Ronda Tablo pri vivo kaj laboro de Tibor Sekelj en Subotica, 2012.
[29] Reeĥoj el Jugoslavio, p.
52-59.
[30] Maragareta Greta Ŝtol: Miozoto (Neforgesumino), eldonis FES "Branko Maksimović" Beogrado
2006, ISBN 86-7307-184-4, donaco al partoprenantoj de Kongreso SAT.
[31] Vesna Skaljer Race, Maristo surmaste, Beograd 1969, eldono de aŭtoro
[32] La Suda Stelo 1/1969: Vesna Skaljer Race aperigos sian E-poemojn,
subskribita sm, verŝajne Simo
Milojević, membro de redakta komitato de LSS.
[33] Boĵidar Trudiĉ, komponisto, verkisto de dramoj La malamiko (1965) kaj frua Provinca gastejo (1955), estis tradukisto de dramoj B. Nuŝić (Analfabeto, Butono, Suspektinda persono)
[34] Zlatoje Martinov: Al la mondo donace - Antologio de la serba porinfana poezio, Strategia, Beograd 1996, dulingva serba kaj esperanta
[35] Sa pesmom u narodu – Almanah, Tiski cvet Novi Sad 2009.
[36]
Josip Pleadin: Ordeno de Verda Plumo,
Ĝurĝevac (Kroatio), 2006, p. 120.
[37] T. Kapista: Esperanto lingvo de paco en Irano, Beograd 2007, p. 58, ISBN 978-86-901073-9-1.
[38] Recenzo Dimitrije
Janiĉiĉ: Nekonata mondo de konata
esperantistino, Ie pri Io,
Beograd 2012, p. 156.
[39] T. Milovanov: Lajf and scientific Activity of profesor Božidar Popović (1913-1993), Astronomical Observatory, Volgina 7, Belgrade, Serb. Astron. 3. No 157 (1998), 119-126.
[40] Beograda Verda Stelo, 3/2007, p. 35-40, Beograd 2007.
[41] Vidu pli en serblingva verko kun resumo en Esperanto kaj angla: Dimitrije Janičić: Kontribuaĵo de profesoro Miodrag Stojanović al internacia linvo Esperanto, Mitološki zbornik 22, Centar za mitološke studije Rača 2009, paĝoj 88-97.
[42] Vidu FFK (Fervojaj fakaj kajeroj) 4/1995, 5/1996, 6/1997, 10/2002 kaj 11/2003 kie aperigas fakajn tekstojn mgro de Gvozden Srediĉ.
[43] Vidu FFK (Fervojaj fakaj kajeroj) 1/1992, 5/1996 kaj 10/2002, kie aperigas tekstojn de L. Sekereŝ.
[44] Vidu tekstj de Radojica Petroviĉ en Internacia Pedagogia Revuo 4/2001, p. 8-13; 1/2003, p. 3-10; 2/2003, p. 1-4; 3/2005, p. 14-20; 3/2005, p. 3-7; 4/2005, p. 6-11;
[45] Vidu ankaŭ: Ĝenerale pri instruado de Esperanto en; Manlibro pri instruado de Esperanto, (red. K. Kovaĉ) ILEI, Den Haag 2005, p. 9-12, kaj Interkulturo per Esperanto kaj interreto en Manlibro pri instruado de Esperanto (red. K. Kovaĉ) ILEI, Den Hag 2005, p. 140-143.
[46] Vidu verkoj de R. Petrović: Literatura foiro 187/2000, p. 241-242; 196/2002, p. 91-93; 207/2004, p. 49-50
[47] Interkultura
edukado per Esperanto, en
libro: La arto labori kune, Roterdamo 2009, p. 585-593.
[48] La lantismo kaj esperantismo, en kolekto: Sociaj aspektoj de la E-movado, p. 17-23; Kurta trarigardo de la Esperanta literaturo, BVS 3/2008; Naciaj literaturoj kaj Esperanto kiel literatura medio, Literatura foiro 233/2008, p. 123-126; Pri la esperanta tradukado kiel arto, Literatura foiro 240/2009, p. 34-39.
[49] Vidu: Jugoslavia stelo 3/1990, p. 10; Beograda Verda Stelo 1/2006; Literatura foiro 122/1999, 198/2002, 231/2008, 236/2008, 244/2010, 247/2010 kaj 256/2012; Tempo (Zagreb) 115/2012.
[50] Redaktoro de VELO - recenzoj, aliaj tekstoj, ekspozicioj; Jugoslavia Stelo:ĉefredaktoraj tekstoj.
[51] Tibor Sekelj, PACO; Ĝ. Dragojloviĉ (red.): Tibor Sekelj – Simileco kaj diverseco, Agordu la koroj, La kormoranoj ankoraŭ ne revenis (red.)
[52] Boriša Milićević: Esperanto, udžbenik za ekspresne kurseve, Novi Sad 2004, Eldonis ES "Marko Nešić". Propra bibliografio 1954-2011, eldonis AIS Banja Luka 2011. Li estis ankaŭ aŭtoro de kelkaj antologiojn
[53] B. Milićević, Z. Martinov: Esperanto u službi svetske kulture i međunarodnog sporazumevanja, Beograd 1998. (Esperanto en la servo de monda kulturo kaj internacia komunikado).
[54] En Beograda Verda Stelo 1-20/2006-2013; Literatura foiro; libroj de Tereza Kapista,
[55] Fervoja trafiko sur la sojlo de 21 jarcento, TEJO-kongreso Zagreb; Fervoja muzeo de JŽ (IFEF kongreso en Hamar, Norvegio); Fervojaj altlernejoj en Jugoslavio (kongreso JAFE en Sarajevo); Propedevtika valoro de Esperanto (Dua kongreso de serbiaj esperantistoj, Jagodina); Informado en EU (3a kongreso de serbiaj esperantistoj, Zemun) ktp.
[56] Bazaj informoj pri Esperanto, Kolarac, Beograd 2011.
[57] Poemoj aperadis en: Beograda Verda Stelo, Literatura foiro, Beletra Almanako, La Karavelo, La ondo de Esperanto, Mimerkobo, Penseo, Luna poezio, Vesperto ktp.
[58] D. Janičić: Vladimir Kirda kaj Esperanto, Diurnia, Subotica 2012 kaj vi vidu rimarko 40.
[59] La unuaj premioj por poezio kaj prozo de La Ondo de Esperanto; La unua premio por poezio Lunpoezio; La unua, dua kaj tria premioj en Ekra Bulgario; tria premio Litova Stelo ktp.
[60] Dimitrije (Diso) Janiĉiĉ:
Maturaj meditadoj, Interpres, Beograd
2012, poemoj kaj novelo.