Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Unua premio de prozo, 2012


Sten Johansson

Tri legendoj


Ferioj

La Eternulo ĵus etendis sin sur kumuluso super Britio (Dio neniam dormas, sed fojfoje li fermetas la okulojn por revi pri eskapo el la granda respondeco), kiam lia konscio perceptis, ke la lasta homo jam ĉesis kredi. Plenigis lin granda malpleneco. Ja li sciis de ĉiam, ke venos tiu tago, sed kiam ĝi nun alvenis, li sentis egan elreviĝon. Ŝajnis al li, kvazaŭ prenonte la lastan ĉokoladan bombonon, li trovis la skatolon jam malplena. Tamen ĉi-foje eblis kulpigi neniun alian, kio estas unu el la malavantaĝoj de ĉiopovo.

La dua sento, kiu trafis lin, estis senpeziĝo. Plu neniuj tedaj preĝoj, plu neniuj troigitaj atendoj, plu neniuj senesperaj demandoj pri kial. Li decidis unuafoje en tiel longe, kiel li povis memori – kaj Dio nur malofte forgesas ion – fari ferian vojaĝon. Dirite, farite. Sen vicatendado por enskribiĝi, sen ajna sekureckontrolo, jen li jam sidis sur nubo pli suda kaj pli pufa, ĝuante la sunon kaj trinketante Margarita-koktelon. Nun la dorlotitaj etulaĉoj devos jam zorgi pri si mem; por unu fojo ili mem respondecu pri siaj aferoj. Estos interese vidi, kiel prosperos al ili.

Nu, tamen ne estos troege interese. Li jam sciis, kio okazos, kio estas unu el la malavantaĝoj de ĉioscio. La temploj pleniĝos je pulbazaroj kaj diletantaj rokbandoj. La religiaj militoj provizore malintensiĝos, ĝis la homoj elpensos novajn kialojn buĉi kaj ekstermi unu la alian. La sonorila sonado kaj la vokado al preĝo daŭros kiel antaŭe pro kulturhistoria respekto, kvankam neniu plu aŭskultos ilin. La pilgrimado tute ne estos tuŝata, ĉar ĝin jam delonge akaparis la bonfartiga industrio. Trafis lin la ideo, ke la homoj eble ne rimarkos diferencon. Sendube ĉefe li mem suferos pro la ŝanĝo. Kvazaŭ efektive li estus tiu, kiu perdis sian kredon.

Kompreneble li povus rekomenci de l’ komenco. Sed li sentis neniun tian emon. Kiom pri la grandaj klopodoj, kiuj necesos? Kaj kiu do dankos lin? Krome en lia aĝo; ne, li sendube lasos tion. Eble la tuta kreaĵo ne estis tre bona ideo jam dekomence. Tamen, ĉiu ja rajtas fari eraron, ĉu ne, eĉ se li estas ĉiopova. Sed ne necesas persisti. Unufoje ne gravas.

La Eternulo klinis sin dorsen, iom pufigis la nubon kaj mendis novan koktelon. Ĝi gustis bone, kiel li sciis de ĉiam.

Gvidi kaj decidi

Virgulino Maria, la sankta dipatrino, balanciĝante kiel anaso venis en la ofican ĉambron de l’ Eternulo (jam de dumil jaroj la Virgulino suferis pro maljuntiĝo de la pelvaj ostoj).

“Mi ne aŭdis vin frapi”, diris la Eternulo.

“Vi devintus antaŭscii, ke mi venos”, diris la Virgulino.

“Kompreneble mi sciis. Nu, kion vi do volas?”

“Vi jam scias.”

La Eternulo ŝovis siajn okulvitrojn frunten viŝante siajn lacajn okulojn. Vidi ĉion vere konsumas la okulojn. Li ne komprenis la virinojn. Kiomfoje necesos diri al ili ion, antaŭ ol ili enkapigos ĝin?

“Ni jam estas triopo en la estraro”, li diris. “La homoj atendas, ke ni estu triopo. Ili ne deziras kvaropon.”

“Ne estos pli ol triopo”, diris la Virgulino. “Tiu senkorpa spirito ja estas nevidebla jam de mi ne scias kiom da tempo.”

“De Niceo, en 325 post via akuŝo.”

“Do jam temp’ está por ĝia pensiiĝo, laŭ mia humila opinio.”

“Ŝajnas al mi ke vi iomete trotaksas la estraron. Efektive ne okazas tre ofte, ke ni ion vere decidas. Estas ĉefe reprezentado.”

“Jen ĝuste kial ŝanĝo estas bezonata. Efektive mi notis kelkajn punktojn, kiujn mi intencas surtabligi. Aferojn, kie ni iom postrestas.”

La Eternulo suspiris. Li sciis, ke li havos neniun trankvilon antaŭ ol ŝi ekhavos laŭ sia volo. Nek poste. Liberiĝi de la Sankta Spirito estos nura komenco.

“Vi eble intencas, ke ni iĝu feministoj? Agantoj por daŭripova mondo? Kun genra perspektivo?”

“Ne provu ironii, tio ne konvenas al vi.”

“Bone, vi devos doni al mi iom da tempo, eta Marinjo. Mi promesas pensi pri la afero. Ne rapidu tiel terure.”

Ŝi paŭtis, tamen kolektis la jupojn kaj anaspaŝis elen. La Eternulo malstreĉiĝis. Ĉio jam pasis, por ĉi tiu fojo, sed li sciis, ke ŝi neniam rezignos. Ne dum eterna eterno. Ŝi revenos, jen certaĵo.

Ĉio efektive komenciĝis jam kiam la knabo estis juna. Ŝi maltrankvilis pri kio okazos al li.

“La kamaradoj mokas lin”, ŝi plendis. “Ili nomas lin putinido kaj mi ne scias kio.”

“Vi konas knabojn, ĉu ne? Ili intencas nenion malican.”

“Kaj nun ankaŭ la etuloj scivolas, kio mankas al ilia granda frato. Mi volas klarecon, tutsimple. Ĉiu infano rajtas je patro, ĉu ne?”

“Certe, sed nur la patrino povas scii la plenan veron pri tiu afero.”

“Tamen mi memoras nenion, mi estis tute senkonscia.”

“Nu, la afero estas iom komplikita, vi komprenu”, diris la Eternulo. “Mi ne povas klarigi la detalojn.”

“Mi komprenas, se vi ne volas pagi la alimenton.”

“Vi tamen ja ne vivas en mizero, ĉu?”

“Nu, ni travivas. Tamen ne estas ĝuste!”

“Kiel do ĝuste? Ĉio en ĉi tiu mondo ne estas tiel simpla.”

Iom post iom li komprenis, ke tiu afero pri la patro de ŝia ido estis nura preteksto. Kion ŝi vere volis, tio estis influi. Kune gvidi kaj decidi. Sed li ne deziris truditan egalecon en la estrado. Kaj post kiam aperis tiu spirito, kvazaŭ el botelo, ĉiuj lokoj estis jam okupitaj.

Kompreneble ŝi estis bedaŭrinda, pro tio kio okazis al la filo. Ne povas esti bone por patrino, se ŝiaj idoj malprosperas. Sed malgraŭ ĉio, kiom longe ŝi remaĉos tiun historion? Kial ŝi ne povas simple pluiri?

La Eternulo decidis labori mallonge vendrede. Vere li devus entute ne labori, nek vendrede, nek sabate, nek dimanĉe, por respekti ĉies sentojn. Se diri la veron, ĉio ĉi jam delonge tedis lin.

“Eĉ diablo ne povus servi al ĉiuj”, li murmuris forlasante la oficejon.

Funda purigo

Iutage la Eternulo ekiris inspekti la kreaĵon. Kiel kutime akompanis lin Sankta Petro. Certe li povus iri sola, se necese, kaj tio eble eĉ estus pli trankvila, tamen estas pli amuze se eblas imponi al iu. Iu kiu diras ”Mia Dio, kiel bele!” en la ĝustaj lokoj.

Sankta Petro siaflanke trovis la teron jam iomete makulita. Plasta rubaĵo en la maro, radioaktivaj rosmaroj, kaj krome klimatŝanĝo kiel mustardo post la manĝo.

”Jes ja, ĝi estas bela”, li diris. ”Sed ĉu vi ne pensas, ke ĝi restus pli freŝa se vi forigus la homojn?”

”Mi provis tion je la antaŭa inundo”, diris la Eternulo. ”Sed mi iomete enuis. Certe, ili ja estas ĝenaj, tamen ĉu ne estas io kortuŝa en la tretado de piedetoj?”

La maljunulo jam sentimentaliĝas, pensis Sankta Petro. Sed laŭte li diris:

”Ĉu vi kalkulis, kiom kostas al vi la erodado? Eble vi devus igi Gabrielon fari SWOT-analizon?”

La Eternulo ne komentis tion. Ja li estis ĉioscia, tamen li preferis ne kompreni tian abrakadabron.

Vaginte dum kelkaj jardekoj ĉirkaŭ la Mediteraneaj bordoj, ili alvenis ĉe la Persa Golfo.

”Ĉu ne ie ĉi tie vi iam havis tiun eksperimentan kultivejon?” diris Sankta Petro.

”Vi pensas pri la ĝardeno de Edeno. Ne, tion vi miskomprenis. Ĝi situis en Centra Afriko, kaj tio okazis antaŭ ege longa tempo. Tiuepoke mi havis ambicion. Sed vi scias, oni rezignas kiam superas la trudherboj.”

”Do vi devus ŝprucigi ion sur ilin.”

”Vi estas freneza, tion mi ne kuraĝus. La verduloj malbenus min. Sed mi efektive celis la homojn. Pro eraro ili disvastiĝis amase, antaŭ ol mi havis tempon finbredi ilin.”

”Ja vi mem forpelis ilin, ĉar ili ne lasis viajn fruktojn kreski en paco.”

”Sensencaĵo. Diablo scias, kiu elpensis tion. Ne, mia intenco estis evoluigi specion elteneman kaj facile bredeblan, sed ĉio fiaskis antaŭ ol mi atingis tien. Kaj jen mi lavas al mi la manojn.

Sankta Petro ĵetis rigardon al la manoj de l’ Eternulo. Ili ŝajnis pli-malpli puraj, sed sufiĉe sulkoplenaj. La maljunulo ja estis ege pliaĝa ol li. Ĉu li neniam emeritiĝos?

Ili plu pasumis kaj post iom venis al laboriga deklivo. Ĝi estis Himalajo.

”Domaĝe, ke vi ne sukcesis fari pli ebene ĉi tie”, diris Sankta Petro kun plenda tono.

”Bone, bone. Ne ĉiu povas esti perfektulo”, diris la Eternulo sidiĝante sur la grundon. ”Cetere estas bone havi apogon al la dorso, se oni volas iomete ripozi.”

Post tio li klinis sin dorsen kaj endormiĝis. Sankta Petro senpacience atendis kelkan tempon. Poste li decidis hejmeniri por provizore transpreni la tuton. Estis tempo por vere funda purigo.

La maljunulo dankos min, li pensis. Espereble mi sukcesos tute forigi ĉiujn parazitojn antaŭ ol li revekiĝos.




Reen al la Belartaj Konkursoj