Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Honora mencio de prozo, 2012


Lena Karpunina

La amnestipeto


Kiel agrable estas sidi en la suno post preskaŭ okmonata vintro!..Ĉe la barakoj ¬– sub la fenestroj kaj apud la muroj – la neĝo jam degelis, kaj sur la estiĝintajn nigrajn tertapiŝojn elgrimpis el malsekaj barakoj la malliberuloj,restintaj en la dormzono. Plej parte tio estis bagnuloj, ne povantaj labori aŭ liberigitaj de la laboro farede kuracisto, ankaŭ kaŝiĝantaj de la kontrolo mallaboremuloj kaj obstinaj laborrifuzuloj.

Subnutritaj kaj malgrasaj, vestitaj en la saman nigran prizonvestaĵon, homoj sidis are sur la tradegelintaj tertapiŝoj kaj similis unu la alian kiel formikoj.

Ni triope – mi, Sivokon kaj Saŝka Dominin – sidis en la suno apud nia barako , mallaŭte parolis kaj, ĝuante la vivdonacan varmon de la sunradioj, observis la aliajn barakojn,la gvatturon kun armitaj soldatoj,troviĝantan kvindek metrojnde ni, kaj la arbopintojn de la konifera arbaro, videblajn malantaŭ la pikdrata barilo.

En iu momento ni rimarkis, ke tra la kontroldometo en la areon eniris homo, vestita en civila vestaĵo. En nian areon neniam iu eniris en normala vestaĵo, enirantoj estis ekskluzive militistoj, kio ĉe ni, malliberuloj, ĉiam tuj streĉis la atenton. La civila vestaĵo de tiu ĉi homo aspektis ne nur tre bonkvalita, sed eĉ iel danda: la nigra drapa pelto kun ŝaffela kolumo,la leda ĉapelo,ankaŭ borderita per ŝaffelo kaj blankaj feltbotoj sur la piedoj – ĉio-ĉi aspektis nekutimelukse sur la fono de la soldataj peltoj kaj nigraj arestulaj jakoj. Li havis proksimume tridek-kvin ĝis kvardek jarojn kaj aspektis dorlotite kaj agrable. Evidente iu gravulo.

Preterirante nin laŭ la centra vojeto inter la barakoj, tiu ĉi homo subite haltis dek metrojn for de ni kaj perfingre vokis min al si. Tio okazis tiel neatendite, ke mi pensis, ke tio nur ŝajnis al mi.Sed rigardante al miaj amikoj, mi komprenis, ke ankaŭ ili rimarkis la geston de la nekonatulo. Ni rigardis unu al la alia, nekomprenante kiun kaj kial li vokis. Tiam la viro nomis mian familian nomon kaj konfirmis: „Jes, vin, vin!“

Mi rigidiĝis: de kie li konas mian familian nomon? En la malliberejo ne estis kutime nomi unu la alian per la familia nomo, por ke la gardistoj ne povu identigi la arestulojn. Eĉ tiujgardistoj, kiuj devis ilin koni,ne konis ilin.Kaj ĉi tie iu nekonata persono iel eksciis mian nomon… Tuj trafulmis min la penso: malaperi, kaŝiĝi malantaŭ la barako kaj ne parolikun tiu homo… Sed venkis la scivolemo: de kie li konas mian nomon?

Mi iris al li kaj salutis lin. Li demandis: “Kiu estas tiu, kiu sidas dekstre de vi ĉe la barako?“ Mi silentis. Tiam li mem respondis: „Ĉu Sivokon?“

„Mi ne scias,“ respondis mi, malgraŭ tio, ke mi tre bone sciis, ke li montris al mia amiko Sivokon, scivolema kaj trankvila viro. Li demandis min: „Kiel longe vi ankoraŭ restos ĉi tie?“

„Por kiu celo vi volas tion scii?“ respondis mi demande.

“Nur simple tiel, mi ŝatus iomete paroli… Se vi ne volas diri, ne diru, mi ĉiuokaze tion ekscios.“

„Kiu vi estas?“ demandis mi.

„Mi estas la nova ĉefo de la speciala sekcio…“

„Kaj kiel vi ekkonis min? Mian familian nomon?“

Li respondis: „Laŭ la foto…”

Mi miregis: ĉi tie en la bagno ni ĉiuj estas samvizaĝaj, kaj nin ne nur laŭ la foto– nin laŭ la vizaĝo eĉ la propra patrino ne rekonus!Kaj tiu ĉi ulo diras: laŭ la foto… Mi diras al li:

„Kiel tio povas esti – laŭ la foto?“

Kaj li diras al mi: “Nu jen, rigardu: mi ja ekkonis vin…kaj vian familian nomon ĝuste prononcis.Kaj parolas kun vi… Kaj ankaŭ Sivokon mi ekkonis, malgraŭ tio, ke li troviĝas en granda distanco de mi kaj sidas flanke.“

Mi kompreneble ne kredis al li kaj denove demandis:

„Sed kiel oni povas ekkoni iun laŭ la foto, se temas pri nekonatulo?“

Li respondas:

„Jen rigardu: ĉi tie en la tendaro vi estas okcent personoj – tiuj, kies dokumentojn mi ricevis. Malgraŭ, ke mi ankoraŭ neniam vin ĉiujn vidis – mi nur trarigardis viajn personajn dokumentojn en la speciala sekcio – mi povas laŭmemore nomi ĉiujn el vi laŭ la nomo.“

Mi ekrigardis lin pli atente: ĉu li vere havas tiun fenomenan memorkapablon?Kaj kiel stranga li estas, tiu ĉi nova ĉefo de la speciala sekcio… Li eniris la teritorion de la malliberejo sen uniformo, tute simple, komencis interparolon kun malliberulo kaj rigardis sur ĉion sen timo, eĉ iel gaje, senĝene…Li neniel impresis kiel militisto kaj burokrato.

Kaj jen altrudis sin al mi stranga penso: tiu ĉi nekutima ĉefo de la speciala sekcio ĉi tie en la tendara zono estas same enigma fenomeno kiel Sivokon, pri kiu li interesiĝas. Kion li do volas de Sivokon? Intereso de ĉefoj pri iu arestito kutime aŭguris nenion agrablan al tiu ĉi lasta.

Sivokon aperis en nia malliberula tendaro subite. Ni sciis, ke li estas de ie en Ukrainio, sed kiu, kiel kaj kial, pelis lin en Vjatlag*, al la nordo – neniu sciis. Kontraste al la aliaj arestitoj li aspektis tre june, nepersekutite, nesubnutrite. Lihavis belan vizaĝon kun blanka, delikata haŭto. Inter la arestitoj li ne estis novulo kaj kondutis konforme, adaptite: li estis senpretenda, sedtenis sin kun digno. Aldone ni sciis, ke tiu ĉi juna, blankvizaĝa, laŭaspekte nepersekutita homo „kuiriĝas“ en tiu ĉi gulag-sistemo jam pli ol dudek jarojn. Li estis vera filo de gulago kaj bone komprenis la ĉirkaŭantajn lin cirkonstancojn.Li enmiksiĝis kunneniu en batalo aŭ en disputo, li tenis sin sendepende kaj proprakape. Neniu provis lin provoki, komprenante, ke tiu ĉi ulo povas sin defendi, kaj li mem des pli evitis konfliktojn.Li estis sobra, inteligenta kaj ordema. La tutan liberan tempon li sidis en la biblioteko. Lia klereco mirigis ĉiujn, oni pensis: de kie li akiris la sciojn, se el la travivintaj tridek du jaroj dudek li pasigis en malliberejo? Li, laŭ la aĝo jam delonge viro, ne nur ne havis edzinon, li eĉ ne havis eblecon konatiĝi kun knabino.

Kiun krimon li faris iam en siaj dekdu jaroj? Neniu sciis tion, kaj ŝajne ankaŭ li mem tion jam delonge forgesis. Same, kiel ĉiuj longtempaj malliberuloj, kiuj de la komenco ĝis la fino de sia puntempo ne rememoris, pro kio oni ilin kondamnis. En tiu ĉi ĥaoso, en tiu ĉi ĉiutaga embaraso de la malliberejaj tagoj, kiam foje matene oni ne sciis, ĉu oni ĝisvivos ĝis la vespero, la homoj simple

*Vjatlag: malliberejo en la nordo de Rusio, ĉe la rivero Vjatka

forgesadis siajn antaŭlongajn krimojn.

Kelkaj originaj nur al li apartenantaj strangaĵoj draste distingis Sivokon de la aliaj malliberuloj. Ekzemple, li pasie okupiĝis pri telepatio. Por ni estis strange – kaj eĉ ridinde – konstante aŭdi de li pri konceptoj kaj nocioj de telepatio. Ie en antaŭa tendaroli interkonsentis kun amiko, laŭ difinitaj tagoj kaj horoj ekfunkciigi telepatian kontakton. La amiko restis en tiu alia tendaro, kaj Sivokon estis translokita al ni. Sivokon asertis, ke telepatie ili daŭre interrilatas. Li ne estis fanatikulo, sed al la fenomeno telepatio li ja rilatis tre fanatike, kaj konstante, unufoje monate, kontaktis sian amikon. Ni insistis, ke tio estas nenio alia ol nura mistikismo, kaj provis konvinki lin, ke li ne plu okupiĝu pri tio.

„Eĉ se dum viaj seancoj io okazas, kiel vi povas kontroli la rezultojn?“ ni ripetadis al li, „Vi havas longegan puntempon en unu malliberula sistemo kaj via amiko – en alia. Vi ja neniam plu renkontiĝos… neniam povos kompari la rezultojn de viaj eksperimentoj! Do kiucele entute fari tion? Forlasu tiun ĉi tutan blufon…!“ TamenSivokon neniun aŭskultis kaj daŭre okupiĝis pri sia telepatio.

Sed la plej nekutima en lia historio estis tio, ke li sisteme, preskaŭ ĉiutage dum sia puntempo skribadis amnestipetojn. Tio estis la celo de lia ĉiutaga agado, tio estis lia „malsano“… En la malliberejaj cirkonstancoj tio ne estis facila: oni devis de ie akiri paperon, inkon kaj unu kaj duonan horon da tempo. Krome oni bezonis kondiĉojn, taŭgajn por koncentrita skribado.

La malsano de Sivokon estis lia kredo en humanismon: en humanismon de la sistemo, en humanismon de tiuj, kiuj legas liajn skribaĵojn… Li suferis, turmentiĝis kaj malsanis pro tio, ke li ne komprenis, kial li devas – jam la trian jardekon! – putri en malliberejo. Tion akcepti li ne povis, – tio estis tro maljusta – kaj Sivokon kredis en justecon, en homecon… Multaj el ni kredis jam en nenion, ĉar ni vidis: en la mondo regas ĥaoso, hazardo kaj … maljusteco! Sed Sivokon kredis en humanismon kaj skribis, skribis, skribis siajn petojn.

Arestuloj skribas leterojn… Pri amnestio… Hejmen…Kiajn petojn, asertojn, esperojn kaj seniluziiĝojn ili priskribas en siaj komunikaĵoj, en siaj triangulaj kovertoj!

La poŝtaĵojn oni kolektis en la kultureduka fako, metis ilin en la dorsosakon kaj transdonis ĝin al negardita poŝtisto, ankaŭ arestulo, por ke li ĉiujn ĉi larmojn, petojn, certigojn forportu al la centra poŝtejo. De tie jam alia kuriero liveris tiun ĉi alojon de homa malfeliĉo ĝis al la fervojo, de kie la kovertoj disflugadu al siaj adresoj.

Sed okazis ankaŭ aliel: la unua kuriero atingis la riveron, kiun li devis travadi, demetis de siaj ŝultroj la dorsosakon, plenan de arestulaj leteroj, ĵetis tiun vivantan korespondaĵon en la riveran torenton kaj trankvile ekkuŝis por dormi. Kaj la leteroj senprokraste dronis en la rapidflua akvo… Satdorminte,tiu pseŭdopoŝtisto vespere revenis al la malliberejo por manĝi. Post kiam li vespermanĝis, li dormis, kaj sekvamatene denove kun dorsosako, plena de leteroj, iris laŭ la sama tajga pado al la sama rivero…

Sivokon sciis pri tio kaj tamen daŭrigis sian skribadon.Li tiom volis flari la liberecon!... Ekvidi ĝin almenaŭ per unu okulo, por unu momento eksenti, kia gi estas, tiu ĉi neatingebla libereco!...

Jaroj pasis, kaj li skribis , skribis kaj skribis… Komence li skribis kun la espero je rapida amnestio kaj liberiĝo, sed kun la jaroj li ĉesis kredi je sia liberiĝo, kaj skribis simple tiel, laŭ inercio de dudekjara kutimo. Same laŭ inercio li serĉis kaj akiris de ie paperon, inkon kaj skribis siajn leterojn… Pasis jaroj, pasis jardekoj…

Jen kia interesa kaj originala homo estis tiu ĉi Sivokon. Same nekutima kiel tiu ĉi nova estro, kiu staris antaŭ mi.

Finfine konvinkiĝinte, ke li de mi neniun informon ricevos, la ĉefo de la speciala sekcio subite rapide aliris al Saŝka kaj Sivokon, kiuj same sidis en la suno ĉe la barako kaj observis nin. Li komencis paroli kun ili. Mi venis unu momenton post li kaj ankoraŭ aŭdis la finon de lia frazo: „…vi ja skribis amnestipeton? Do ĝoju, Sivokon! Oni vin amnestiis… oni vin liberigos…“

Sivokon sidis vizaĝe al mi. Mi vidis, kiel je unu momento lia bela vizaĝo ekflamis, rozkoloriĝis kaj kvazaŭ heliĝis de interne… Por kelkaj sekundoj lia rigardo esprimis senfinan feliĉon kaj senfinan nekredemon… Kaj tuj li falis senkonscia sur la malvarman, antaŭnelonge ankoraŭ neĝkovritan teron. Ni alsaltis al li: „Kio okazis?...“

Sivokon estis morta. Lia koro ne eltenis.






Reen al la Belartaj Konkursoj