BELARTAJ KONKURSOJ 2013
Poezio; Dua premio:

Benoît Philippe

Atena taverno




inter plebaj bordeloj malvalumaj
silka muziko buzuka
kaj sangvina magituŝa raŭko
el gorĝo arda de adoleskanto
kun ŝvitakole ŝvela jugularo
doloron kante dekantas

pro danco ilumina
de revinklina ino
sur la tablofino
krispas mia retsino
kaj emus mi
kun ambaŭ karamboli



buzuko: greka muzikinstrumento
retsino: greka vino