Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Dua premio de prozo, 2011

Sten Johansson
Brokante

Mi renkontis ŝin en la rubejo de nia dombloko, kien mi iris por forĵeti vitron kaj ladon. Estas neimageble, kiom da tomatskatoloj kolektiĝas dum kelkaj monatoj. Kaj da vinboteloj.

"Pasis duonjaro de kiam mi lastfoje forĵetis vitron", mi diris, post kiam la naŭa botelo frakasiĝis je sono akra kaj riproĉa kontraŭ la fundo de la kontenero. "Efektive oni devus protekti la orelojn forĵetante vitron."

Ŝi ŝajne ne zorgis pri mia vinkonsumo. Mi rekonis ŝin de la ŝtuparejo. Sendube ŝi estis en mia aĝo, tamen ŝi aspektis bone, eble dank' al ruĝbruna harkolorigo.

"Ĉu vi scias, kien oni metu ĉi tiajn?" ŝi diris. "Ĉu inter la malmolan plaston?"

Ŝi levis kelkajn vinilajn gramofondiskojn el sako, tenante ilin sendecide.

"Ĉu difektitaj?"

"Mi pensas ke ne. Sed mi ne plu havas tian aparaton. Ili estis de mia edzo, mi mem neniam aŭskultis ilin."

"Ĉu mi povas rigardi?"

"Certe, sed mi jam ĵetis la kovrilojn tien, inter la kartonon."

Mi ne volis fosi en la kartona rubo, do mi ŝovis la okulvitrojn frunten kaj tenis unu el la diskoj proksime antaŭ la okuloj. La etikedo havis damne etan tekston, sed fine mi deĉifris ĝin. Guillaume de Machaut, 14a jarcento. Strange. Kiu do aŭskultas tiaĵon?

"Ĉu li estas muzikisto, via edzo?"

"Tute ne. Li laboris en asekura kompanio."

"Sed ĉu li ne volas konservi ĉi tiun muzikon? Ĝi ŝajnas iom aparta."

"Li malsanas."

"Nu, sed poste? Mi povus kopii al vi la diskojn. Konverti al kodo-formato. Se vi havas kodo-diskilon. Aŭ komputilon."

"Dankon pro la propono. Sed li ne plu aŭskultos muzikon."

"Ĉu vere? Do li estas tre malsana, ĉu?"

"Li ne revenos hejmen. Skeleta kancero. Mi devos transloĝiĝi al pli malgranda apartamento, ĉar poste mi havos nur mian pension. Pro tio mi komencas forĵeti aĵojn."

"Mi vere tre bedaŭras", mi diris.

Mi prenis la duan diskon. Béla Bartók, Gyermekeknek. Tio signifis al mi nenion.

"Dankon, sed nun mi esperas ke ĉio pasos rapide. Li ricevas morfinon senĉese kaj neniam estas lucida kiam mi vizitas lin. Mi ne ŝatus memori lin tia. Do mi preferas fosadi en malnovaj aĵoj. Konservi tion, kio enhavas memorojn. Kaj forĵeti la reston."

"Bone, mi iel komprenas vin."

"Se mi kuraĝus, mi pliigus tiun pogutigadon de morfino. Por ke li eskapu."

Mi trovis nenion direblan pri tio. Jen natura reago, sendube. Eble strangeta komento al najbaro en la rubejo, sed ŝi povus esti en ŝoko. Aŭ ŝi simple bezonis paroli kun iu.

La tria disko estis pli facile legebla. Bessie Smith, Devil's gonna get you kaj aliaj kantoj. Eble indus kopii ĝin. Tamen ĝuste nun ŝi ne ŝatus aŭskulti ĝin, mi supozis.

"Bonvolu preni ilin, se vi deziras", ŝi diris. "Mi ĉiuokaze ne komprenas en kiun ujon ĵeti ilin."

"Nu, eble ne estas mia preferaĵo. Mi simple pensis, ke estas domaĝe se ili malaperos. Muziko tamen estas muziko. Ĉu vi ne havas infanojn?"

"Jes ja. Sed ili ne volas malnovan rubaĵon, ili diras. Nek havas la tempon."

"Nu, normale. Sed kien vi transloĝiĝos?"

"Nur trans la korton. Mi tamen perdos la vidaĵon de la parko. La arbopintojn. Tiujn li rigardis, dum li ankoraŭ kuŝis hejme, la edzo."

 

La unuan de majo mi vidis ŝin porti sakojn trans la korton. Du junuloj helpis ŝin pri mebloj kaj skatoloj. Mi iris tien kaj ofertis mian helpon.

"Dankon", ŝi diris, "sed tio ne necesas."

La junuloj rigardis min suspekteme, kaj ŝi ne interkonatigis nin. Sed mi rimarkis, kien ili portis ŝiajn aferojn. Do vespere, kiam malaperis la junuloj, mi alportis kafon kaj botelon da prunela likvoro. Ŝi loĝis teretaĝe, kaj la apartamento estis plena je skatoloj.

"Vi sendube bezonas paŭzon post la trenado", mi diris. "Avertu min, se vi volas helpon pri kurtenstangoj aŭ io alia. Cetere mia nomo estas Peter."

"Nu, bone, envenu sidiĝi, se vi trovas ion sur kio sidi. Mi estas Ingrid."

"Ĉu mi verŝu kafon?"

"Bone, kial ne, se vi jam preparis."

Ni serĉis vojon tra la skatola labirinto, liberigis tablon kaj sidiĝis sur sofon.

"Vi havos sunon el okcidento en via balkono", mi diris.

"Ĉu jes? Mi ne pensis pri tio."

"Kiel fartas la edzo?"

"Kredeble restas nur tagoj. Mi timis ke oni telefonos meze de la transloĝiĝo. Feliĉe ke Daniel kaj Ivan, do la filo kaj lia kunulo, bonvolis helpi min."

Mi verŝis likvoron.

"Hm, do via filo havas kunulon. Kiel vi trovas tion?"

"Mi alkutimiĝis. Li estas bona knabo, tiu Ivan."

"Sed nepojn vi ne ricevos."

"Oni neniam scias. Tamen mi jam havas nepinon, dank' al mia filino. Sed ili loĝas fore, do ni ne renkontiĝas tre ofte. Ŝi havos la duan post kelkaj semajnoj. Krome ŝi laboras plentempe, do ŝi ne havas multe da tempo por sia patro. Nun tamen ne plu gravas, li malofte estas konscia."

"Terure."

"La plej aĉa estas la doloro, malgraŭ amaso da morfino. Mi jam antaŭe vidis tiaĵojn, ĉar mi estis helpflegistino dum tridek jaroj. Sed mia dorso ne plu eltenis. Kaj vi?"

"Labore? Mi estis maŝininĝeniero, sed mi emeritiĝis aŭtune, kiam mi ekloĝis ĉi tie."

"Ĉu divorcinta?"

"Jes, antaŭlonge. Ŝi ŝatis vojaĝi, sed mi preferis resti hejme. Kaj ni ne ricevis infanon. Do nun mi centprocente superfluas."

Parolante mi replenigis la glasojn. Ingrid ekridis. Unuafoje mi vidis ŝin pli gaja. Ŝi estis sufiĉe bela.

"Ĉu superfluas?" ŝi diris. "Mi pensas ke ne. Vi promesis pendigi kurtenojn ĉe mi, ĉu ne?"

 

Ni interŝanĝis telefonnumerojn, kaj mi reiris hejmen. Poste mi vizitis ŝin kelkfoje kaj vere muntis kurtenstangojn kaj sekigan rakon super la bankuvo. Meze de majo ni promenis laŭ la rivero kaj vizitis parkan kafejon.

Sed poste ĉio haltis.

Mi kelkfoje telefonis, sed ŝi ne povis tiumomente. Poste ŝia edzo mortis, kaj ŝi devis aranĝi entombigon. Ni ja interparolis telefone, sed ŝi ne volis renkontiĝi.

"Ĉu mi venu al la entombigo?" mi demandis.

"Ne, tio ne eblas."

"Ĉu ne eblas?"

"Ne. Daniel ne komprenus. Li estas sufiĉe tradiciema pri kio decas kaj konvenas."

Mi sendis al ŝi kondolajn florojn. Poste pasis tagoj kaj ni ne renkontiĝis. Mi sentis vakuon. Mi ne sciis bone kion komunan ni havas. Ĉiel ajn, estis facile rilati kun ŝi. Malgraŭ tiu edzo kaj lia kancero. Ŝajne jam dekomence ni estis agorditaj, sen bezono de preciza kalibrado.

 

Mi sciis, ke la entombigo okazis la deksesan de junio. Do mi surpriziĝis, kiam ŝi telefonis tiuvespere.

"Ĉu vi povus veni ĉi tien dum kelka tempo? Estadi sola nun estas iom peze."

"Certe mi povas. Do neniu el viaj gefiloj ĉeestas, ĉu?"

"Ne, Hanna flugis hejmen ĉi-vespere kun la bebo. Kaj Daniel jam reiris al si."

"Bone, mi venos."

"Peter, ĉu vi havas ion fortan? Sed prefere ne dolĉan. Ĉu viskion ekzemple?"

"Jes ja. Mi kunportos."

Ŝia loĝejo jam estis aranĝita kaj bela, sed ŝi aspektis laca. La plej peza tamen ne estis la entombigo mem, ŝi klarigis, sed tio ke la gefiloj rapidis hejmeniri.

"Mi apenaŭ havis okazon teni la novan bebon. Mi esperis, ke ili restos. Kompreneble, mi nun havas malmulte da spaco. Daniel opinias, ke mi tro frue transloĝiĝis. Sed kiam liberiĝis duĉambra ejo en la dombloko, do... Eble daŭros jaroj ĝis la sekva eblo, kaj mi ne volis iri en alian kvartalon. Mi jam enradikiĝis ĉi-strate."

Ni babilis trinkante viskion ĝis la dua nokte. Poste ni brakumis nin. Pli multe ne okazis, pro mia kulpo.

"Ĉu vi eble ŝatus provi", ŝi diris. "Restas iuj bluaj piloloj post la edzo."

"Nu, mi pensas ke ne..."

"Mi survojis forĵeti ilin, sed poste mi pensis, ke ili ne rabas spacon. Li aĉetis ilin per Interreto, kaj ili efektive helpis. Sed eble tio varias. Cetere mi ne scias ĉu la dato jam pasis."

Eble mi devus provi ilin. Sed mi sentis tion iel strange. Mi ne scias kial, sed mi ekpensis pri la vinildiskoj, kiujn mi ricevis en la rubejo. Bluaj piloloj, ne, tio ne ŝajnis en ordo. Se mi prenus tiajn, mi preferus mem aĉeti, sed ne brokante.

Kaj al Ingrid sufiĉis brakumi kaj karesi, ŝi diris.

"Sufiĉas palpi viron. Iun kiu ne krias pro doloro se mi premas lin."

Mi eble saltetis aŭ rigardis ŝin rimarkeble.

"Ĉu vi trovas min terura?" ŝi demandis.

"Vi ne estas terura. Sed malfacilas al mi kompreni, kiel vi sentas."

"Mi jam longe funebris pro li, antaŭ ol li mortis. En la lastaj monatoj, kiam li ne povis moviĝi, nek mem turniĝi enlite, nek levi la kapon. Mankis al mi ĉiu sola parto de li, kiun li perdis. Nun mi ĝojas, ke ĉio jam pasis. Ke li eskapis. Tio estas ega malpeziĝo."

Mi volonte restus ĉe Ingrid dumnokte, sed ŝi ne volis tion. Do mi devis transiri la korton kaj supreniri al mi. Mia apartamento subite estis dezerta kaj senĉarma, kvazaŭ ne ŝi sed mi ĵus transloĝiĝus. Mi iris balkonen kaj klinis min trans la barilon. Maldekstre de granda citizo lumo estingiĝis en teretaĝa fenestro. Mi ne certis, sed kredeble ĝi estis de ŝia dormoĉambro.

 

Mi aĉetis proprajn bluajn pilolojn, sed kiam ni pli intimiĝis ne plu estis gravege gluti ilin. Ofte sufiĉis ne tro malpacienci. Plej ofte ni renkontiĝis ĉe ŝi. Krome ni promenis. De jaroj ŝi luis parceleton por kultivado, kaj dum la somero mi helpis forigi trudherbojn kaj sarki karotojn tie, ĉar ŝia dorso ĝenis ŝin. Plejparte ni trinkis kafon sidante sur du faldeblaj seĝoj en la suno ĉe ŝia budo por laboriloj.

Ankaŭ la filo kaj lia kunulo havis parton de tiu parcelo, sed ili malofte venis tien. Meze de julio iliaj rafanetoj estis grandaj kiel kukumoj kaj komencis flori.

Sed unutage, kiam Ingrid sendis min por akvumi la kukurbojn kaj rikolti iom da laktuko, la filo aperis malantaŭ la budo. Mi rimarkis, ke li saltetas ekvidante min. Ĉiuokaze tiel ŝajnis al mi.

"Saluton Daniel", mi diris lasante la akvumilon. "Ĉu vi volas laktukon? Ĝi kreskadas, kaj ni ne povas ĉion konsumi."

Li paŝis trans siajn trokreskintajn rafanetojn gapante al iuj folioj sur la apuda bedo. Laŭ Ingrid ili estis folibetoj. Li tuŝetis ilin per sia akre blanka trejnŝuo.

"Ne dankon", li fine diris.

"Bone. Sed tiuj rafanetoj sendube jam preterpasis sian optimumon. Se mi estus vi, mi metus ilin sur la kompoŝton."

Li paŝis ĝis la laborila budo, prenis sarkilon kaj revenis kun tiu en unu mano kaj la alia enpoŝe. Ĉi tio estos interesa. Mi demandis min, ĉu li scias, kiun finon almeti en la teron.

"Se mi estus vi", li diris malrapide, turnante la sarkilon. "Se mi estus vi, mi lasus panjon en paco."

Jen mi staris kun la manoj plenaj je laktuko ne sciante kion respondi. Do mi klinis min por kolekti pli da laktuko ol iu ajn povos manĝi.

"Kiel vi scias, ŝi ĵus vidviniĝis", li pluis. "Estis peza tempo por ni ĉiuj, pro la malsano de mia patro. Mi efektive opinias, ke vi devus respekti tion."

"Do vi pensas, ke Ingrid mem ne kapablas decidi, kio estas plej bona por ŝi?"

"Ĉio pri mia patro rabis ŝiajn fortojn. Ne estas mirinde, se ŝi momente perdis la ekvilibron. Kion ŝi bezonas, tio estas paco kaj ripozo, kaj tempo por reakiri energion. Ŝi ne bezonas, ke oni profitu de ŝia malforteco."

"Eble ŝi bezonas iun por apogi ŝin, se ŝi tiom malfortas."

"Tiuokaze ni zorgos pri tio en la familio."

Mi estis dironta ion akran pri kiel ili efektive zorgas unu pri la alia. Sed mi haltigis min. Ĝis nun ni konversaciis en trankvila kaj nelaŭta tono. Estus bone, se daŭrus tiel. Mi rigardis ĉirkaŭe. Maldekstre la patro de kurda familio ekbruligis rostilon faritan el malnova barelo. Dekstre vidiĝis neniu, kaj cetere la maljunulo de tiu parcelo estis duone surda.

"Mi eksciis, ke vi prenis la malnovajn diskojn de patro", diris Daniel. "Ĉu vi vere trovas tion konvena? Profiti de tio, ke li estis mortonta kaj panjo ne fortis kontraŭstari!"

Nun du el la kurdaj infanoj jam atentis nin kaj gvatis de malantaŭ sia kukuma latkrado.

"Vi estos bonvena repreni la diskojn", mi diris. "Eble vi estas zeloto de Guillaume de Machaut?"

Li ŝajne ne sciis, pri kio mi parolas, sed senenergie pikadis la teron per la sarkilo. Mi demandis min, kial ŝi rakontis al li pri la diskoj. Eble li ekhavis la ideon, ke ili valoras ion. Ĉiuokaze mi ĝojis, dum li almenaŭ ne uzas tiun sarkilon kiel armilon. Ingrid tenis siajn laborilojn en bona stato. Aŭ eble la edzo zorgis pri ili.

"Mi ne estas zeloto", diris Daniel. "Mi simple ŝatus, ke vi ĉesu fosadi en la aĵoj de mia patro. Kaj mi trovas malnoble kaj impertinente ataki maljunan virinon eĉ antaŭ ol ŝia edzo venis subteren. Se diri rekte, tio estas damne maldeca!"

Maljunan virinon, ĉu? Certe Ingrid estis laca, kaj ŝia dorso ne multe valoris. Tamen ŝi estis pli-malpli meze de la vivopado. Nu, ne strikte matematike, sed ege viva kaj varma. Subite mi sentis forte, ke mi vere amas ŝin. Mi volis tion diri, voki trans la parcelojn por ke ĉiuj kurdoj kaj gejoj kaj surduloj kaj mil diabloj de la mondo tion aŭdu, ke mi amas ŝin!

Mi rigardis rekte en liajn okulojn kaj mobilizis mian forton.

"Ni lasu al ŝi decidi, kio decas", mi diris. "Cetere mi aĝas kvin jarojn pli ol ŝi."

Tio sonis iel ridinde, sed kion mi diru? Mi kolektis mian brakplenon da laktuko kaj paŝetis direkte al la gruza vojeto. Mi devis turni la dorson al Daniel, kaj dum glacia momento mi sentis la akran sarkilon, smirgitan de lia patro, trafi mian nukon kaj distranĉi la kolajn vertebrojn. Sed kompreneble tio estis nur koŝmara fantazio. Tio ja estus vere maldeca. Dekapigi la amanton de panjo meze de ŝia legoma parcelo!

"Estu bonvena aŭskulti tiujn diskojn je okazo", mi vokis al li, kiam mi atingis relativan sekurecon sur la gruza vojeto, survoje al la parkumejo.

Sed li staris gapante al siaj folibetoj, do li ne reagis.


Reen al la Belartaj Konkursoj