Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Unua premio de poezio, 2005
Benoît Philippe
Ekvadoro
poema taglibro
Guayaquil
transestuare
bordo krestas igvane
cise buboj ludas pereĥe
en la rotondo priheroa
stridfajfile gardisto
malgluas paron da gekisantoj
17.07.2004
Cuenca
brilnigraj trotuaroj
elspiras freŝfarunaĵe varmurine
puncaj pufjupulinoj
parkobenke revas atende
lastan novaĵon mokakolorulo
blekadas disvente
19.07.2004
Paute
la vundoj de valo prohome ĉieiĝaj
ne sangas kiel doloriga krucifikso
nek ploratas de linda idolino
ĉe la torentego vevalofunda
rozojn por Usono elsorĉas kampulo juna
kun svastikoj sur-T-ĉemizaj
20.07.2004
Loja
“Sentinelo de l’ Sudo”, flarenvulto
far bazara brikabrako
viaplace donkiĥotas prodaj lazuroj
de kirkoj, nigras ponĉoj kaj jupoj
21.07.2004
Zaruma
kun avido suĉaprida
mi ŝalmas sukon de arbotomato
en gastejeto najbara al ĉielo
super dezerto montegara
kaj fadenfajna vojo serpentuma
simila al via vivo ĝisnuna
22.07.2004
Vilcabamba
sankta splenda enklavo de longviveco
en grandiozaj Kordileroj
vi mian humilan animon surprizis
per emajlo muara kaj neforgesebla
el sunklaraj simboloj de magia longviveco:
el sublime rebrilaj plastaj aŭ metalaj rubaĵoj
legendaj spiritoj de via sankta valo
kiuj kaprice nestas en ĉiu ĉevoja
ladskatolo aŭ plasta botelo
indulgu la stultetan azenon
kiu preferas herbon efemeran
al viaj eternaj rubaĵoj
24.07.2004
Macas
post traĝangale disdisaj
spitvivejoj
sen buboj ŝupuriguloj
sen pordofrapiloj
sen ĵurnaloj
urbo fum- kaj nub-odora
en realolima lando
de karbharuloj
enulipaj
brun-okule tenerindaj
26.07.2004
Sucúa
el bazaro
vendistoj senklientaj
gapas al pluvado
flava taksio
zigzagadas
flakevite
27.07.2004
Baños
ŝaktabulo
el fi-kaĵolaj stratoj
baziliko
kun savema idolino
varmbanejo
kun beatetaj langvoruloj
28.07.2007
Riobamba
en Riobamba tute sentamtame
teatroj konvertiĝas je superbazaroj
preĝejoj seniĝas je lastaj sorĉoj
ŝildoj parolas riĉulvorte
dum homoj revas vendi sian mizeron
kaj pli ol pri pureco de sia tero
zorgas pri brilo de siaj ŝuoj
jam Riobamba lante iĝadas nova Pompejo
sentamtame sen lafo nek tertremo
29.07.2004
Otavalo
ridetoj invadas la vesperon
impeto-ale
flagra ŝalo de friska skualo
tordiĝas ĉirkaŭ fortikaj harvostoj
nuke de agl-okulaj viroj
01.08.2004
Tulcán
antaŭ Tulcán lasta-vale
plonĝas en riveron
negro nuda
kun krono ŝampu-blanka
li plenĝojas
kiel birdo krepuske
sen atendo
ke oni admiru lin ĝoji
en la urbo kirkofunde
sinkas en doloron
Kristo nuda
kun krono fulgonigra
li grimacas
kiel agonianto
kun atendo
ke oni vidu lin grimaci
02.08.2004
Bahía de Caráquez
ĉe-mar-kaja tagolumo
peza-vualece
sanktas je blanko
kiel petaloj de lilako
tajdo senfina lante
formergas la strandon
forviŝas ĉion homan
ĉar tro feblan sen kompato
marsalo sen respekto
deponas makule
sur melankolia spegulo
la svagon de sia detruado
06.08.2004
Quito
du vidalvide klinitaj manplatoj
kovritaj de dolĉa blonda polvo
apertaj por ĉion kolekti
kion homoj kapablas
jen oblonga Quito rimanta
aviadil-muĝon kun alarm-sirenoj
hup-ŝrikon kun brems-kriĉoj
semafor-trilon kun desper-bojoj
tie sub Anda sun-ardo
sin kaŝas en milionoj
da brunsilkaj okuloj
senfina mute flagra devoto
11.08.2004
Jam publikigita en Verse reversi, 2008, eld. Mondial
|