Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Unua premio de poezio, 1965


Miyamoto Masao
Pri enotero (Kun du reutaoj)



Kun ŝi mi iris
al kampo fruvespera,
karesis vente
aromo enotera,
kaj lirlis fluo
de riveret’ apude,
dum nin sufokis
somera herbo krude.
Mi mutis splene,
ŝi mutis ankaŭ splene,
ĉar kia estos
la sort’, ni sciis plene.
Jam ni reiru!
ŝi diris, plukis kaŭre
floreton flavan;
aromis ĝi plu daŭre
ĉe ŝia nazo,
ĉe mia nazo ŝvebe,
en la obskuro
klaretis sonĝe, reve…
Ŝi baldaŭ iĝis
edzin’ alies, ho ve,
mi deksepjara
suspiris nur senpove;
forŝaŭmis amo
la idilia plore,
kaj dolĉe kaj dolore.

REUTAOJ
La varmaj larmoj
en fluo de senĉeso
ĉe l’ fea flavo
de l’ enotero restos
por ĉiam sen forgeso.

Ho, flave, ŝvebe
disfloris enoteroj
sur kamp’ hejmloka!
Ĉu ŝi ankoraŭ sanas
trans vintroj kaj someroj?




Reen al la Belartaj Konkursoj