Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Dua premio de poezio, 1967


Carmel Mallia
Forporto



Alprenu mian manon,
frato.
Kiu anĝelo helpalsendis vin
aŭ kiu ajn demono?
Vi, nekonata frato!
Ek!
Kune for! Al tutspirita sato.
Alproksimigu min al la vojet’ intima
de l’pasinto implike malproksima.
Al mi trinkigu la pokalon de l’estonto:
senfina sciofonto.
Mi solas:
kordoloras.

La danco de l’enu’ deprenis la memoron;
kolere kovras ĉion la sentrua blankmakulo
de Nebulo.

Jen mia mano,
frato,
ho radianta diafano!
Homo min lacigas
perdite en sensignifaj bagateloj...
dum la Viv’ frigide ridas sub l’ombrelo
de l’kolero.
Min lacigas ĉiu briletaĵo
vagante en la Nenio
de koroj pekperditaj en ilia ‘Mio’!
Lacigas min mensog’ kaj maljusteco:
de l’societ’ lupidoj sangsuĉantaj,
dum la Vivo kraĉas al iliaj fianimoj,
kies ĉiutaga pano knediĝas per fikrimoj.

La danco de l’enu’ deprenis la memoron;
kolere kovras ĉion la sentrua blankmakulo
de Nebulo.

Jen mia mano,
frato.
Plenigu miajn vejnojn per freŝega akvo:
puriganto de l’herbaro kaj traroka pilgrimanto.
Okulojn miajn plenigu per la fajro
por ĝin disverŝi tra la Universo:
mia nova vivokanto;
kiel en nokto varmkolera
malkvietas vulkan’ infera.

La danco de l’enu’ deprenis la memoron;
kolere kovras ĉion la sentrua blankmakulo
de Nebulo.

Jen mia mano,
frato.
Ventokirle min kurigu
en la silentan vaston ĝis la horizonto.
Tie mi soliĝu, kiel kamparmonto
poreterne.

La danco de l’enu’ refreŝigu la memoron,
forportanton de l’sentrua blankmakulo
de l’Nebulo.




Jam publikigita en Kontrastoj 1-a eld. 1980, 2-a eld. 1999



Reen al la Belartaj Konkursoj