BELARTAJ KONKURSOJ 2013
Eseo; Premio Luigi Minnaja

 

Jorge Camacho Cordón

 

 

 

De hajko al hajko

 

En 2012 publikiĝis la libreto Kiel verki hajkon en Esperanto (KVH[1]). En ĝi legeblas klaraj respondoj al la demandoj kio estas hajko (en la japanaj lingvo kaj literaturo) kaj kiel oni verku hajkon en Esperanto laŭ la japana modelo pli frue priskribita. La libreto prezentas sian enhavon unue japane, poste en Esperanto, kaj aldonas plurajn ekzemplojn de hajkoj verkitaj de diversaj aŭtoroj plus centon da hajkoj verkitaj de Vastalto, t.e. la aŭtoro mem de la libreto, propranome HIROTAKA Masaaki.

Evidente la demandoj ne novas, kiel ni tuj vidos. Sed la respondoj en Japanujo de longe malsamas tiujn ekster ĝi. Ekzemple, la dua kaj la tria eldonoj de Parnasa Gvidlibro  (PGL) mencias kiel elementojn de hajko nur la nombron de versoj (3) kaj de silaboj en ĉiu verso (resp. 5, 7 kaj 5), aldonante eŭroptradiciajn informojn pri kutimaj, t.e. pri konsilindaj, metrikaj piedoj kaj rimado. Resumon de tio prezentas NPIV:

 

hajko: Japana fiksforma poemeto el tri versoj de 5, 7, 5 silaboj.

 

Verdire, NPIV koncizas eĉ pli ol la multrilate preferinda PIV, kiu difinis jene:

 

hajko: Japana fiksforma poemeto el tri versoj de 5, 7, 5 silaboj; ĝia enhavo estas objektiva naturrigardo kun nepra akompano de vorto aludanta pri sezono.

 

… kio pli proksimas al la esenco de hajko, kvankam nur parte kaj iom lame, kvazaŭ verkado de hajko similus al matematika formulo aŭ ekvacio.

En KVH ni trovas, krom la silabnombron kaj la uzon de sezonvorto, pliajn elementojn: tranĉo ene de la hajko (“cezurvorto” en Prelude, la antaŭparolo al S67); kombinado (aŭ interfrapiĝo) de objektoj aŭ aferoj kutime senrilataj inter si; ellaso (de nenecesaj vortoj aŭ ideoj) kaj enfokusigo; sugestemo (rezulto de la antaŭa emo ellasi); konkreteco en la esprimado; libereco sekvi aŭ ne sekvi la ĵus prezentitajn gvidliniojn.

(Parenteze ni diru ke en la japana lingvo temas fakte ne pri silaboj sed pri moraoj, kaj ke hajkojn oni skribas ne en tri versoj, sed en unu sola linio, tradicie vertikale, sen interpunkcio, sen titolo.)

Ĉiu el la antaŭe menciitaj elementoj meritus apartan detalan pritraktadon. Ekzemple, la sezonvorto mem kutime estas ne nomo de sezono (tro abstrakta!), sed konkretaĵo sezon-aluda, kiu siavice povas kromaludi ion tute alispecan (oldiĝon; solecon; ies ĝojon). En la fino de KVH troveblas 3-paĝa listo de la sezonvortoj uzitaj en la libreto, kiel “herboj ekĝermas”, “testudo blekas”, “suno en cujo”[2], “aŭtuna frisko” aŭ “Lakta Vojo”.

Kvankam la tuj sekva aserto aplikeblas eĉ pli prave al la 5-versa tankao, la antaŭaj reguloj aŭ gvidlinioj (kiuj ne ĉiam aplikiĝas are aŭ kune) faras el hajko kvazaŭ japanan ekvivalenteton de soneto. Relative facilas verki soneton aŭ hajkon, sed ne same facilas verki bonan, vere bonan poemon de unu el la du specoj.

La koncizeco de hajko proksimigas ĝin al la idealo de pura poezio, sed la konkreteco kaj la aludo al sezonoj (kaj do ne nur al cikloj kaj tempopaso, sed ankaŭ al la intima interrilato de homoj kun la naturo kaj kun la kosmo) faras ĝin des pli plena kaj pura. Sen tiu homa elemento, ni troviĝus antaŭ sterila ludo de la intelekto; feliĉe, la ĝenro hajko, per sia vibriga simplo, restas ĝuebla kaj komprenebla de ajna ŝatanto de la arto poezii.

Nun ni elektu fame konatan hajkon de Macuo Baŝoo (aŭ Matuo Basyo, 1644-1694)[3] kaj provu rekoni en ĝi la menciitajn trajtojn:

 

Olda lageto –
Rano plonĝis kaj lasis
sonon de akvo.

 

            Kredeble “rano” funkcias sezonvorte. Anstataŭ la originala cezurvorto ni havas interpunkcian haltostrekon, kiu markas klaran paŭzon. La retpaĝo, en kiu legeblas la traduko, komentas ĝin jene: “Unu el la ĉefverkoj de Baŝoo, kiu prezentas kvietan kaj profunde subtilan animstaton.” Kiel en akvarelo, du aŭ tri peniktuŝoj (ĉi-okaze, du aŭ tri vortoj) sufiĉas por ekkrei kompletan bildon (kiun la leganto finkreas). En la fona blanko de akvarelo, en la fona blanko ĉirkaŭ la vortoj de hajko – tie ĉio imageblas.

Nu, japanaj Esperanto-verkistoj jam de longe provas hajki en la internacia lingvo same traduke kiel originale. Kiel ni vidos, la manieroj esperantigi japanlingvajn hajkojn intertempe ŝanĝiĝis. La saman hajkon I.U. tradukis 4-verse, kaj kun rimoj, ĉirkaŭ 1931 (VP, p. 75):

 

                        Malnova laget’ –

                        Jen plaŭdas,

                        Mi aŭdas, –

                        Ho, rana sinĵet’!

 

            Ankaŭ Kenĵi Ossaka, 25 jarojn poste, en 1956, proponas tradukon rimhave 4-versan (EOF, p. 17):

 

                        Laget’ malnova…

                        neni’ en aŭd’…

Jen rano – plaŭd’!

Silent’ denova.

 

            Tian malfidelan tradukadon prave kritikis en 1965 Kikunobu MATUBA sur p. 99-101 de sia eseo Kalocsay en traduko de orientaj poezioj (JK, p. 94-108), kun i.a. jena daŭre atentinda kriterio: “Tute same oni ne rajtus rimi en la traduko poemon, kies originalo ne estas rimita. […] Bona poemo estas bona per si mem, eĉ sen rimado” (p. 99). Kaj sekvapaĝe li citas, kompare kun la traduko de Ossaka, tiun fare de Kalocsay en Eterna bukedo (represita preskaŭ senŝanĝe, kun la escepto de komo anstataŭ punkto tuj post “Plaŭd’ ”, en TS1, p. 288), sen plia kritiko:

 

                        Lag’ forlasita,

                        Kaj muta. Plaŭd’. Ensaltis

                        Rano subita.

 

            Kaj en 1981 publikiĝas plia esperantigo de tiu poemo, ĉi-foje fare de Mijamoto Masao (HA, p. 23):

 

                        Jen akvo plaŭdis,

                        laget’ malnova plonĝon

                        de ran’ ekaŭdis.

 

            Videble la konsilo de Matuba traduki senriman hajkon senrima restis neobservata. Sur p. 198 de Hajka antologio legeblas jena principo de la du kompilintoj: “Aldone, la japana lingvo ne konas rimadon, sed ni aŭdace aplikis la avantaĝon de esperanto.” Kaj tiel hajkadis, same traduke kiel originale, la anoj de la Hajkista Klubo, krom per la antologio, ankaŭ en ses volumetoj da hajkoj (nur tradukoj en la dua titolo de la serio, originaloj en la ceteraj), nome Suito ’67, Etudo ’68, Kvinteto ’69, Kapriĉo ’70, Nokturno ’71, Sonato ’72 kaj Finalo ’73, tiel kreante longdaŭran tradicion de rimhava hajkado en Esperanto. La influo de tiu modelo estis tiel forta (per verkoj kiel Invit’al japanesko, de Miyamoto Masao), ke tre multaj homoj nomas hajko ajnan 3-versan poemon, prefere riman, kun la priskribita silabdistribuo 5-7-5, kvankam ekzemple, laŭ NPIV[4], tiuforman poemon kun epigrama aŭ humura temo oni devus nomi senrjuo. Jen ekzemplo de agrabla originala rimhajko (plumpajn oni trovos abunde en revuoj, blogoj kaj retpaĝoj):

 

                        Ĉe plaĝo glata

salakvo min karesas

aŭgust’ amata

 

(O. Eler, TH, p. 14)

 

            Aŭ tiu ĉi, unuavide sen rilato al sezonoj, de la ibergrupano Liven Dek al aŭ pri si mem:

 

                        Lumjarojn peni,

                        ale al verda stelo,

                        por hejmen veni.

 

                        (BA16, p. 9)

 

            Aŭ jena el la serio Hajkoj, de la ĉina poeto Armand Su, el 1966:

 

                        Kiam ne ardas

                        ŝi en brakumo, ankaŭ

via kis’ tardas.

 

(UP, p. 61)

 

            Ankaŭ Mao Zifu, pli proksime al nia tempo, hajkaris en kantoj de anteo:

 

                        oj, devas flegmi

kadavre sed nervozas

ĉe versofleg’ mi.

 

(KA, p. 138)

 

            La listo povus etendiĝi senfine… Tamen, se ni revenu al la temo tradukado de hajkoj, ŝajnas ke la afero evoluis en la lastaj jardekoj, kaj ke nuntempe oni ne aprobus kiel avantaĝon same unuanime la rimprovizan, rimdonacan aŭ rimtrudan tradukadon de poemoj originale senrimaj.

            Ekzemple, en la numeroj 120 ĝis 124 de La KancerKliniko publikiĝis dekoj da senrimaj tradukoj de poemoj de Baŝoo /Basyo, kaj en n-roj 139 ĝis 142, de Issa, ĉiuj en eljapanigo de Gennadij Turkov (regule skribanta grase la sezonvorton). Jen lia traduko de la ranpoemo (aperinta en la n-ro 121, jan. feb. marto 2007, p. 18):

 

Malnova stavo.

Kiam ensaltas rano

eksonas akvo.

 

Kvankam kutime Turkov tradukas sen aldono de rimoj, ĉi-foje ni renkontas (verŝajne neintencitan) rim-asonancon aŭ vokalrimon je a-o (stavo, rano, akvo), neekzistantan en la originalo.

Tute ali-kriterian tradukon, laŭ la jam menciitaj moraoj, proponas Okumura-Rinzo[5]:

 

Malnova
lageto. Plaŭd!
Jen rano.

 

(GR)

 

Parenteze, laŭ informo kiun mi ricevis retpoŝte de Nitta Takamichi (vi relegos lian nomon fine de tiu ĉi eseo), en ĉinigo de japanaj hajkoj iuj aŭtoroj defendas antaŭ ĉio la naturecon de la lingvaĵo, ĝis la ekstremo traduki la 5-7-5 moraojn de la originalo per resp. 5-7-5 hancioj[6] (kio tamen ebligus enverki multe pli da “enhavo” ol japanlingve). Nu, eble al simila emo je “natureco” ŝuldiĝas ankaŭ la ĝis nun sufiĉe oftaj rim-esperantigoj. Tamen ni ne forgesu, kiel atentigas Nitta, ke en la japana lingvo la prozodio de hajkoj diverĝas disde tiu de nepoezia lingvaĵo – kaj ne povus esti alie, se hajkoj efektive poezias!

Plu-parenteze, mi menciu la opinion de Hirotaka pri hajkoj verkitaj de nejapanoj (KVH, p. 29): “Mi legis multajn hajkojn faritajn de alilandaj esperantistoj. Sed bedaŭrinde plimulto el ili ne ĝuigis min. Tiuj hajkoj multe parolas, laŭte esprimas sin al legantoj, sed ne pensigas legantojn. Nun mi proponas, ke sugestemo estu atentata en hajkoverkado. Bonaj hajkoj parolas malmulte, sed pensigas legantojn multe.” Simile skribis en 1965 Clelia Conterno Guglielminetti (JK, p. 10-11) kaj en 1971 Ueyama Masao (IJ, p. 101-102).

Same en tradukoj kiel en originala verkado, preciza elekto de vortoj kaj bildoj, sen troigoj, povas sufiĉi por atingi altan poeziecon. Ni relegu la jam cititan esperantigon fare de Hirotaka kaj konstatu, ke respektado de silabnombro kaj signifoplenaj paŭzoj perfekte sufiĉas por komuniki la simplan belon, aŭ belan simplon, de la originalo:

 

Olda lageto –
Rano plonĝis kaj lasis
sonon de akvo.

 

            Tio same validas por hajkoj verkitaj esperante. Kiel la esperanta Vikipedio, ankaŭ Hirotaka/Vastalto preferas senrimecon (KVH, p. 19-20): “Hajko estas aparte mallonga versformo. Rimado en hajko praktike katenas kreemon de poetoj. Tial mi opinias, ke en esperanta hajko ne necesas observi la tradician metrikon, kiun PG [PGL3] rekomendas. Oni bezonas atenti nur, ke ne okazu karambolo, kolizio de du akcentaj silaboj.” Pro similaj motivoj li ĝenerale ankaŭ ne favoras en hajkoj apostrofan eliziadon de substantivoj, kvankam fojfoje li mem ja uzas tiun rimedon.

Jen defio por eminentaj poetoj. Oni tamen ne malpermesu al si la uzon de subtilaj rimedoj kiel vokalrimoj (malpli insiste ol en la triverso de Turkov), asonancoj kaj aliteracioj, ekzemple:

 

foliobranĉoj
ĉiujare burĝonas
dolĉe, komete

 

Alia vojo troviĝus en japanaj konceptoj kiel tia aparta kompreno de belo nomebla jugeno (el la japana “yűgen”), t.e. maniero koncepti ĝin kiel “ian kategorion de belo mistika, mistera, fosforeska, nebuleska kaj gracia” (SHU, p. 45), aŭ kiel la nekapablon esprimi per vortoj la senton de homo antaŭ la absoluta belo de la kosmo, de la naturo.

Kredeble jam temp’ está por ke nova generacio de japanaj Esperanto-poetoj instruu al ni, japaneskemaj verkemuloj, per novstile senornamaj hajkoj, freŝan manieron aliri tiun ĉi arton, en kiu precizo kun koncizo senmanke simbiozas.

Ni finu do per hajko premiera, neniam antaŭe publikigita, de la juna japana samideano Nitta Takamichi:

 

akver’ falante
sorbas ruŝkan[7] eksteron
por estingiĝi

 

 

 

 

 

 

 

Cititaj verkoj

 

BA16 – Beletra Almanako, n-ro 16, februaro 2013, 145 p., ISSN 1937-3325, ISBN 9781595692580.

 

EOF – El orienta florbedo, de Kenĵi Ossaka, eld. Amo-Akademio, 1956, 104 p.

 

GR – Guto da roso (la dua), tradukis Okumura-Rinzo, eld. Okumura-Rinzo, Osaka, 1996, 61 p.

 

HA – Hajka antologio, kompilita de MIYAMOTO kaj UEYAMA Masaoj, trad. Hajkista Klubo, eld. L’ Omnibuso, Kioto, 1981, 220 p.

 

IJ – Invit’al japanesko, de MIYAMOTO Masao, eld. J. Régulo, Stafeto, Beletraj Kajeroj 42, La Laguna, 1971, 110 p.

 

JK – Japana kvodlibeto, kompilita de Tazuo NAKAMURA kaj MIYAMOTO Masao, eld. J. Régulo, Stafeto, Beletraj Kajeroj 25, La Laguna, 1965, 127 p.

 

K70 – Kapriĉo ’70, de Hajkista Klubo, eld. Hajkista Klubo, Oosaka, 1970, 49 p.

 

KA – kantoj de anteo, de Mao Zifu, eld. Mondial, Novjorko, 2006, 259 p., ISBN 9781595690449.

 

KVH – Kiel verki hajkon en Esperanto, de HIROTAKA Masaaki, parte dulingva ankaŭ en la japana, eld. Japana Esperanta Librokooperativo, xxx, 2012, 60 p., ISBN 9784930785558.

 

NPIV – La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, ĉefred. G. Waringhien, eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 2002, 1265 p.

 

PGL2 – Parnasa Gvidlibro, de K. Kalocsay, G. Waringhien kaj R. Bernard, 2a eld., eld. Pola Esperanto-Asocio en kunlaboro kun Heroldo de Esperanto, Warszawa, 1968, 157 p.

 

PGL3 – Parnasa Gvidlibro, de K. Kalocsay, G. Waringhien kaj R. Bernard, 3a eld., eld. Edistudio, Pizo, 1984, 205 p., ISBN 8870360180.

 

PIV – Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, ĉefred. G. Waringhien, represo de la dua eldono, eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1981, 1303 p.

 

S67 – Suito ’67. Hajkaro, de Hajkista Klubo, eld. Hajkista Klubo, Oosaka, 1967, 51 p.

 

SHU – Skiza historio de la utao, de MIYAMOTO Masao, eld. La Kritikanto, 1979, 85 p.

 

TH – Tri hajkaroj. Primara. Prisona. Prisenta, de Okmar Eler, Karul Langspil kaj Malfrid Kunig, eld. Antonio Suárez / Atlantika Torĉo, Tenerife, 2007, 22 p.

 

TS1 – Tutmonda sonoro (volumo 1), de K. Kalocsay, eld. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1981, 336 p. (kune kun la 2a volumo, 664 p.).

 

UP – Utafesta poemaro, de diversaj aŭtoroj, eld. Oomoto, Kameoka, 1966, 104 p.

 

VP – Verda parnaso. Originalaj kaj tradukitaj poemoj, de I.U., eld. Japana Esperanto-Instituto, Tokio, [1931], 126 p.

 

 

 

 



[1] Informoj pri ĉiuj citataj verkoj troveblas en la fino.

[2] Uzita i.a. de Tomita Tomu en hajko de la serio El bru’ tremanta (en K70, p. 24: “Fajr’ okulpika / en cujo fruvespere / el tub’ fabrika.”) kaj difinita jene: “cujo: pluva sezono en Japanio; ordinare, de la unua tagdeko de junio ĝis la unua tagdeko de julio”.

[3] El la retpaĝo Hajko – historio kaj arto, de Hirotaka Masaaki (Vastalto), ĉe vastalto.com/hajko/Hajko-historio_kaj_arto.html

[4] Kaj laŭ la difino de la vortoj “hajko” kaj “senrjuo” en la esperanta Vikipedio (almenaŭ en la mezo de marto 2013).

[5] En la retpaĝo hh.e-mansion.com/~sibazyun/ali-trad/poe-hajkorano.htm (inkludanta dekduon da divers-aŭtoraj esperantigoj de la sama poemo, inter ili preskaŭ ĉiujn cititajn ĉi-esee) legeblas jena “komento laŭ la tradukinto”: “Morao” pli bone prezentas la sonstrukturon de la japana. La supra peco estas kun 5, 7, 5 moraoj respektive, kiel jene:

ma-l-no-(o)-va    / 5 moraoj
la-ge-to p-la-ŭ-d    / 7 moraoj
je-n ra-(a)-no     / 5 moraoj

Facile imageblas ke ne multaj ekster Japanujo kundividus tiun manieron skandi hajkojn.

 

[6] hancio: signifohava, legeble memstara skribero de la ĉina lingvo konsistanta el unu aŭ pli da strekoj (responda al la japana “kanĵio”).

[7] ruŝko: aŭtuna splendo de sameaj (t.e. laponaj) kaj simillatitudaj arbaroj, kies folioj koloras la pejzaĝojn per intensaj flavo kaj ruĝo (el la samea ruški kaj la finna ruska).