Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Kvara premio de prozo, 1953

Marjorie Boulton
La kaptilo de Dio


La mildaspekta sed neelpreĝebla Anĝelo de la Klasifiko staris antaŭ mezaĝa komizo. Li portis oran plumon kaj eburan notlibron. La komizo aspektis humila sed maltrankvila, pacema sed ne amema, letargia sed ne kontenta.

La kutimaj demandoj komenciĝis.

"Vian nomon?"

"Henriko. "

"Kiel vi mortis?"

"Per aŭtomobilo kiu mortfrapis min."

“Ĉu vi ĝuis la vivon?"

"Jes - ne."

“Ĉu vi deziras demandi pri io, aŭ kritiki ion?"

"Ne, ne."

”Ĉu vi havis edzinon?"

"Ne."

“Ĉu vi amis virinon?"

"Jes, dum juneco - sed mi ne havis sufiĉan monon por edziĝi."

“Ĉu vi havas opiniojn, kiujn vi nun deziras klarigi?"

"Ho, ne, via Moŝto. Mi estas nur malriĉa komizo."

"Kiel vi ŝanĝis la mondon?"

"Neniel."

"Mi ne parolas pri grandaj aferoj. Vi ne estis ĉefministro, aŭtoro, riĉulo, scienculo, heroo. Oni ne povas atendi multon de vi. Sed kion vi faris por iomete plibonigi terpeceton?"

"Mi ne scias."

“Ĉu vi protestis kontraŭ sistemo, kiu igis vin tiel nehoma?"

"Ho, ne, mi estas bonkondutulo."

"Bone, amiko. Tie ĉi estas via nova korpo. Eniru ĝin."

Henriko vidis nigran truon. Li timis; sed li estis obeema laŭ kutimo, kaj li eniris la truon. Li vidis du brilajn, lumajn stelojn kaj rampis al ili. Liaj okuloj ŝajnis finfine koincidi kun la steloj kaj li denove vidis la glore belan Anĝelon de la Klasifiko. Sed li ne povis stariĝi.

“Ĉu vi sentas vin komforta sur kvar piedoj?"

"Mi estas komforta, via Moŝto. Dankon." Ĉar li dum tro da jaroj kutimiĝis diri, ke li estas kontenta pri io nekontentiga.

“Ĉu vi ŝatas vian voston?"

Henriko, mirigite, rigardis rnalantaŭen. Jes, li havas voston, longan, maldikan voston kvazaŭ griza drato. Li penis movi la voston kaj rigardis la draton moviĝi.

"Ĝi funkcias bone," li diris humile. "Vi estas tro afabla."

La Anĝelo de la Klasifiko skribis en sia ebura notlibro.

"Do, via nova korpo kontentigas vin, ĉu ne?"

"Jes, via Moŝto."

La flugiloj de la Anĝelo de la Klasifiko vibris pro indigno,sed la brila vizaĝo restis milda.

"Se vi estus starinta antaŭ mi kaj dirinta ke vi protestas kontraŭ la organizo de la mondo, vi estus permesita vidi la vizaĝon de la Eternulo, ĉar vi estus bezoninta vidi Lin por kompreni Lian volon. Se vi estus rifuzinta porti la korpon de muso kaj estus kolere dirinta: "Mi estas homo", mi estus doninta al vi homan korpon, ĉar vi estus inda je homa korpo.

Sed vi diris, ke vi estas kontenta je musa korpo! Muso do vi restu!"

La Anĝelo de la Klasifiko malaperis; kaj Henriko la muso naskiĝis. Li ree aperis en la malvarma mondo.

Li jam, kiel homo, vivis musece; tamen lia musa vivo ne estis feliĉa. Duonombraj malprecizaj memoroj pri lia homa destino iam turmentis lin. Li ne memoris, ke li estis homo; sed iam la musa menso pensis: "Mi estas neordinara muso. Mia destino estas granda, signifa."

Tamen lia musa vivo estis ordinara. Li forlasis la muspatrinon; li grandiĝis - restante malgranda - kaj rapide li maturiĝis.

Ĉiutage li serĉis rnanĝaĵon; iam li trovis manĝaĵon , iam li trovis nenion; sed li neniam trovis la Fromaĝan Lunon aŭ la Panan Insulon, la du legendojn de la musaro. Malgraŭ la glora destino pri kiu li pensis, li manĝis panerojn, fromaĝerojn , biskvitojn, homajn manĝforĵetaĵojn ; kaj per tio li eĉ iom grasiĝis.

Dum la printempo lia musa sango ekbolis. Sed li ne povis sidiĝi por pensadi, ĉar muso, kiu longe ripozas, malsatmortas. La bolo de lia musa sango turmentis kaj perpleksis lin, sed li ne komprenis ĝin, ĝis li vidis kaj flaris musinon apud la manĝo-ŝranko.

Musino! Subite ĉio dia, ĉio bela, ĉio dezirinda aperis - musino. Ordinara musodora musino.

Henriko krietis; kaj li opiniis ke la mallaŭta fajfeto de muso ne taŭgas, ne sufiĉas, por esprimi la pasion kiu boligas lian sangon. Li subite deziras regi la venton kaj la tondron, la kriegojn de maŝinoj kaj ĉiujn homajn voĉojn de la mondo por iom esprimi siajn sentojn. Tamen li nur posedis la voĉon de museto kaj kapablis la etan amindumadon de musoj. Li sentis la nesufiĉecon de ilia amindumado; ni kompatu vulkanon, malliberan en musa korpeto!

Poste, li retrankviliĝis; sed la mondo estis malsama.

Lia vivo daŭradis. Li serĉis manĝaĵojn, mallonge dormis, iam sekvis musinojn, krietis, kuradis, ĝis muskaptilo kaptis 1in.

Estas diversaj specoj de muskaptiloj. Multaj muskaptiloj rapide mortigas la viktimojn per forta risorto kaj dika drato; sed Henriko malzorge eniris muskaptilon, kiu estis kvazaŭ skatolo. Li ekmanĝis pecon da lardo; ĝi estis bonega; Henriko tiris tiregis - krak! - klake la eta pordo fermiĝis.

Henriko estis malliberulo.

Li ĉirkaŭrigardis, timeme krietante.

Li vidis du muretojn, e1 ligno, kaj la fermitan pordeton. Antaŭ liaj okuloj estis ok dikaj dratoj , la fenestrostangoj de malliberejo. Antaŭ 1iaj okuloj, pli proksime, pendis la peco da lardo, kiu nun tute estis perdinta sian logon.

Henriko retroiĝis, sed li nur frapis la dorson kontraŭ la deklivan pordeton. Li ree krietis; poste li longe kaj senutile baraktis inter la muroj. Li volis foriri trans la bariloj; li sukcesis elmeti sian nazon kaj flari la eksteran aeron, sed la oreloj ne sekvis la nazon. Li ankaŭ elmetis sian voston, sed la postaĵo ne sekvis la voston, kaj neniu vidis la signalon de la griza, drata vosto kiu svingiĝis tiel senespere ekster la bariloj. Henriko reenvenigis sian voston kaj ree ĉirkaŭrigardis la malliberejon.

Longtempe li suferis ĉian timon kaj doloron, kiun la eta menso de muso povas suferi. Poste, li ree penis liberigi sin. Li formanĝu la muron! Li sciis, ke li ofte povis iom rodi lignon. Li komencis rodi la muron de la malliberejo. Sed liaj dentoj estis malgrandaj kaj la ligno estis malmola ligno, taŭga por skatolaj muskaptiloj; Henriko ne videble progresis. Li nur dolorigis la makzelojn, krietis pro mizero, flaris la eksteran neesprimebla dezirego je sia normala musa vivo, kaj finfine kunpremis sin en la plej malluma parto de la muskaptilo. Tie li longtempe restis.

Sed la suferoj de tiu ĉi ridinda muso ne estis ĉiuj vanaj; ĉar revolucio okazis en la timema kaj malgranda cerbo. Li ne komprenis la funkcion de muskaptiloj, sed li sciis, per instinkto, ke li havas du gravajn malamikojn, katojn kaj homojn; kaj li konis la katan odoron, moskan kaj fortan, kaj la homan odoron, akran, acidetan, tre komplikan. La homa odoro ĉiam estis en la domo, kaj li iel komprenis, ke la muskaptilo estas homa ilo.

Li koleriĝis.

Kiel muso povas koleriĝi? Kiel do Henriko, la komizo kiu, pro timo kaj apatio, cedis al ĉiuj maljustaĵoj kaj ekspluatoj, povis koleriĝi en kaptilo?

Li koleriĝis blinde, sencele.

Li koleriĝis, ĉar homoj estis grandaj kaj fortaj, ĉar estis muskaptiloj por senofendaj musoj; ĉar la normala musa vivo estis bona; fromaĝo, paneroj, freŝa aero, kurado, musinoj estis mirinde bonaj; kaj tiu vivo nun estis interrompita. La instinkto sciigis la muson, ke la interrompo estos por ĉiam. Se Henriko nun estus havinta homan cerbon, li estus dirinta proksimume: “Kial oni rajtas persekuti min? Mi protestos. Mi eĉ batalos.” Sed estante nur muso, li ne povis vere pensi. Li nur koleriĝis.

Matene, li forte flaris la timatan homan odoron. Li aŭdis la bruon de botoj. Li konis la homan animalon nur laŭ la botoj. Liaj okuloj ne povis vidi homon, nur partojn de homo.

La malliberejo flugis en la aeron kaj Henriko iom naŭziĝis. Li aŭdis tondran bruon – homan ridon. Estis la rido de granda, malsentema viro.

“Do, eta diablo, mi kaptis vin! Nun vi pagos mian fromaĝon!”

“Hii – i,” diris Henriko.

“Li krietas! Anna, plenigu grandan pelvon, mi petas; mi dronigos la etulaĉon.”

“Bone dronigu lin, sed ne alportu lin apud mi, mi petas,” diris malpli laŭta voĉo.

"Hii - - ii - - - ii!" diris Henriko, kiu ne komprenis la vortojn sed kiu sentis sin mortonta. Li ree baraktis en la kaptilo. Lia kolero pligrandiĝis, Li vere malamis pro timo; li volis protesti.

La alta turo levis la kaptilon ludetis je la pordeto, apud la pelvo da akvo:

"Mi dronigos la etan beston," la tondra voĉo diris; kaj li malzorge malfermetis la lignan pordeton.

Henriko elpuŝis sian kapon, flaris, pli proksime ol dum sia vivo, la naŭzigan homan odoron, kaj mordis fingron. Strange, la granda besto estis brua, terura; sed ĝi gustis bone, simile al viando. La gusto ne similis al la lardo kiu perdigis Henrikon, sed al freŝa viando. La kaptilo fortege skuiĝis. La viro kriegis, ne multe pro doloro, sed ĉefe pro miro. Virina voĉo laŭte diris ion.

Henriko, nun preskaŭ muse freneza, kunpremis siajn malgrandajn akrajn dentojn. La bonega, apetitveka gusto de sango plenigis lian etan buŝon. Li sentis strangan ĝojon.

"La diabla bravulo!" diris la viro, ridante. "Nu, rigardu, Anna; li mordas min. Ĉu vi iam ajn vidis pli kuraĝan muson! Ŝajnas preskaŭ domaĝe , ke mi dronigos lin!"

Henriko, kiu aŭdis nur sensignifajn sonojn, eĉ pli furioze mordis la fingron.

Li vidis ion blankan; ĝi estis la pelvo. Li vidis kristalan surfacon. Li vidis nenion. Kiel diris Homero - kaj Henriko nun estas epopea heroo - "mallumo vualis liajn okulojn."

Li dum tre mallonga tempo mordis kaj piedbatis; poste li malfermis sian buŝon kaj mortis,

"Komika bravulo!" diris la granda viro, suĉante sian fingron.

“Ĉu li estas morta?" diris la virino.

"Ni lasu lin dum kelkaj minutoj. Mi ne deziras, ke li longe suferu."

Sed la muso jam staris kvarpiede sur la brila mano de la Anĝelo de la Klasifiko.

"Vian nomon?"

"Henriko. "

"Jes, mi havas jam raportojn pri vi. Kiel vi mortis?"

"Per muskaptilo."

"Ĉu vi ĝuis la vivon?"

"Jes, ĝis malbenito forprenis ĝin!"

"Ĉu vi deziras demandi pri tio?"

"Jes. Kial musoj devas morti en kaptiloj pro la peko de malsato?"

"Ĉu vi havis musinon?"

"Jes."

"Ĉu vi havas opiniojn, kiujn vi nun deziras klarigi?"

"Jes, mi opinias ke la mondo devus esti pli bona kaj pli justa loko por rnusoj."

"Ĉu vi faris ion por pIibonigi la mondon por musoj?"

"Mi ne scias, sed mi almenaŭ mordis mian murdanton."

"Do, vi ne estis bonkonduta muso; vi protestis ĉu ne?"

"Jes."

"Ĉu vi bedaŭras ĝin?"

"Ne. Mi ree farus ĝin, se eble."

"Bone, amiko kaj frato. Tie ĉi estas via nova korpo, Eniru ĝin. Vi jam estas lerninta, ke oni devas protesti; pli malfrue, vi komprenos pli utilajn protestojn; eĉ pli malfrue, vi eble eĉ komprenos amon kaj pardonon. Sed la unua leciono estas la protesto kontraŭ tio, kio estas aŭ ŝajnas malbona en la mondo."

Sur la tero, la akuŝantino kriis.




Jam publikigita en Trezoro: La esperanta Novelarto 1887-1986, HEA 1989


Reen al la Belartaj Konkursoj