Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Tria premio de poezio, 1988


István Ertl
El la libroj de forgeso kaj komenco



(...) Ekmigri urĝis. Minace malpliiĝis la provianto,
bestoj saŭronaskontaj sin paŝtis en la grenejo.
Matene denove aperis la nubokolosoj
kaj, venĝante iamajn ofendojn kontraŭ la ĉielo,
venenis dek naŭ senkulpajn novnaskitojn.
La tribo, post ol ŝtonumi la sentaŭgan ŝamanon,
decidis forlasi siajn kavernojn humidajn.

Komenciĝis pilgrima migrado, en libroj
kanonaj kaj apokrifaj mitiĝonta.
Survoje obstaklis obusoj, kelkaj
solecaj transvivantoj – ĉi-lastaj nelonge –;
necesis eviti la insidajn kadavrojn de metropoloj,
kaj fine nepris klabi kaj manĝi la kadukiĝintojn.
(La dezerto ne planas nek pardonas.)

Post jaro (aŭ pli, ĉar la tagojn kalkuli
scipovis nur la ŝamano ekzekutita)
ili atingis la maron cindran kaj strange trankvilan.
„Thalatta!” – ekkriis la ĉefo kaj ordonis
ĉarpenti flosojn el traboj kaj lianoj –
lianoj verme prosperis tiujare.

Aŭroro griza aŭguris vojon peripetian
por la fragila flosaro –

ĈI-LOKE EĈ LA SINOPTIKOJ MALKONSENTAS
kaj tiel perdiĝis plejparte la gento preferita,
lasante por la posteuloj
krom kelkaj trabsplitoj relikviĝintaj
la miton taŭgan por fondi
la historion de l’ epoko
postciviliza.

(...) Ora epoko luladis iam la homaron:
Riĉe vegetis por nutri ĝin pigre vivantan
Arboj abundaj kaj fruktoj facile fekundaj
En la ĝardeno senlima, ĉi Teron kovranta.
Pastro, paŝtisto nomiĝis neniu (aŭ ĉiuj).
Orfe, leĝere sin tenis pluviva la gento;
Krom kio en la sindona naturo troviĝis,
Oni deziris nenion, nenion bezonis.

Mizero nur poste ekregis por puni mortulojn
Indajn, malindajn egale, pro kaŭzo necerta.
Zorgoj forigis feliĉon, satecon malriĉo
Eksigis. Kaj arda malamo ekpelis subite,
Rabie la gentojn ekstermi aliajn naciojn.
Ordo senhoma, sterila rezultis –

Inter ni, tamen-vivantoj, troviĝos por kiuj
Ne ĉi ebeno dezerta signifos la finon.
Sur l’ oceanoj jam flosas insulo en kiu
Uvoj kaj pomoj, melonoj kaj prunoj atendas
La bravajn migrintojn premie, sed ĝis tiu tempo
Ombroj, obstakloj ne ĉesos... nek nia obstino

(...) La tagoj similis aŭ samis.
Kaj venis noktoj, por ilin reprodukti.
La haŭton de la plandoj ĉifonigis
marŝado surŝtona, -glacia kaj -sabla;
ŝtonon, glacion kaj sablon
la frosto igis strange unuformaj.
– Ne eltenos alian tagon – diris iu pri alia,
kaj li mem ne ekvidis la novan tagon.
Inoj kaj idoj ekploris unue, sed verŝi larmojn
estas malŝpari akvon, eĉ se salitan.
La gorĝoj ne eligis kanton, eĉ la parolo
fariĝis seka klakado turmenta.
Kelkaj depinĉis tigojn, foliojn de l’ raraj arbustoj,
sed la fibroj kvazaŭ ligniĝis,
kaj la gustumantoj ilin elvomis spasme.
Kiam beboj ekmortis, suĉi ne povaj,
la tribestro ordonis al dek viroj
tamen esplori urbegon, kiu embuskis horizonte –
ili revenis:
por morti; eble prave ili estis akuzitaj
pro eltrinko de boteloj enurbe trovitaj.
Kaj tiam, ĉar neniu pri tio pensi kuraĝis,
ekpluvis... plupluvis... pluvadis senpaŭze.
Kaj estis en tiu tago ke ili, dankemaj, alprenis
la nomon de l’ Tribo de l’ Pluvo.
(...) Lando dezerta. Vasta.
Neniu signo de vivo; sed ankaŭ la morto
sin ne manifestas.
La suno ne plu arde okulas, ĝi dissendas
lumon pale unuecan.
En ĉi terenon neniam-epokan
kiu do venus?

Neniu, krom por kiuj „kie”
iĝis „nenie”.
Rande de l’ horizonto sin ektrenas
strio malhela,
kiu reeĥas la muton senhoman
per voĉoj homaj.
Estas la tribo; ilin vivigas
pela soifo.
Kiu mortas, tiu l’ aliajn
penige punas:
enterigi, cindrigi ne eblas,
kaj la malsato...
Kaj la malsato.
Turmento, deziro, peno, laco, muto.
Muto, ĉar krioj la vivon
nepre eligus.
Paŝoj stumblas, vertiĝo bremsas
l’ antaŭeniron.
Momentoj eniĝas flankvojojn de l’ menso
kaj forgesiĝas.
Ĉiu forgeso iĝas komenco,
ree kaj ree kaj ree.

(...) Dhewoʃ mem elawdu
Dhewim me cum lawdu
chiam portan porcom
ʃafom chiam donam!

Dhewoʃ ʃe Parenai
ʃe Thyphoi autʃenai
templois wiays sacrois
cai marois cai montois
meom predʃyom prenu!

Dhewoʃ wentom ʃendu
[wentom] bonom lendu
cai non ʃtormom grandom
terai maroi pacom
thiam wem ne lawdem!

(...) Mevoj rikanis ĉirkaŭsvarmante la turon
aliepokan, kiu traboris la fundon
profundoceanan por ĉerpi fluidojn fetorajn
kaj gasojn – vantaĵoj homaj, sekve pasintaj:
laborturo ne plu laboris.

Trakrakis la ŝtalon de stangoj kaj fostoj rigidaj
la flustro sterila de ventoj.
Esploraj palpoj de monstroj multbrakaj
enketis enradikiĝojn de l’ turaj piedoj.
(La ŝarkoj tamen evitis ĉi metalan krisignon,
riproĉon al nenies konscienco.)

Sur la platformo, en komputiloj nervozaj disvagis
nur hazardaj penseroj de l’ lasta gvatanto.
La korpo giganta sen cerbo kovadis
intencojn insidajn: transvadi la akvoamason
indiferentan, invadi kontinenton, kie sin kaŝas
obeontoj...

Radaroj mortis. Kaj tamen konjekte
perceptis la sentumoj reziduaj
ĉeeston de homa ekzisto proksime,
vagantojn sur flosoj, teron serĉante.
KAJ LA AKVO FARIĜIS KIRLA KAJ MALSTROMO EKESTIS KAJ LA NORDA MARO AGITIĜIS SEP TAGOJN KAJ NOKTOJN




Jam publikigita en Provizore, Bero 2004, Hungara Vivo 1988/6, Esperanto 1988/nov, Fonto 2002/jul, n.ro 259




Reen al la Belartaj Konkursoj