Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Honora mencio de prozo, 2011


Ulrich Becker
Malapero de knabo



Sub ĉifonita rando de granda peco da kartono, malmoligita de frosto kaj blank-grize makulita de mallongaj glaciecaj neĝoj, videblas same makulita nigra ŝuo. Eble boto, sed la parto super la maleoloj estas kaŝita sub la kartono. Tute ordinara ŝuo, eble ne tro prizorgita, ĉar la laĉofinoj ne estas ligitaj.
Estas vintro, kaj la neĝoj ĉi-jare estas maloftaj, mallongaj, pli glaciaj ol kutime, pro la ekstreme malaltaj temperaturoj.
Estas frumateno, la sesa kaj duono.

* * *

Je la sama tempo, antaŭ pompa kristana preĝejo staras blankhaŭta, tridekiomjara virino, volvita en brunruĝaj peltoj, kun brunaj longaj botoj kaj kun peltĉapelo portita iom oblikve sur la kapo, ĉar ĉe sia dekstra orelo la virino tenas poŝtelefonon. Jam dek minutojn ŝi parolas, iom nervoze kaj laŭtiĝante, dum ŝiaj okuloj, inter la kuntiritaj brovoj, estas direktitaj al la heliĝanta matena ĉielo. Ĉe sia maldekstra mano ŝi tenas sveltan knabon kun fajre vekaj okuloj kaj iom bruneta haŭto, eble dekdujaran, kiu pacience atendas la finon de la telefonado. Dum li seriozmiene subaŭskultas kion diras lia patrino, li tamen ne povas forturni sian rigardon de la plej alta ŝtupo de la preĝeja enirejo, pli precize de la ŝuo sub la kartono, kiu dum la tutaj dek minutoj de la telefonado ne moviĝis.
Kiam la patrino, tute pala post la konversacio, fine malŝaltas sian poŝtelefonon, remetas ĝin en ĝian ujon kaj volas fortiri la knabon de la loko, li feble rezistas kaj demandas:
“Ĉu la viro estas morta?”
La patrino ekgapas per grandaj okuloj, ne sciante pri kiu la knabo parolas. Kiam ŝi sekvas la rigardon de sia filo, ŝi malkovras la ŝuon, kiu evidente ligiĝas al tuta korpo.
“Ne rigardu tien!” ŝi ekkrietas, kaj tuj aldonas: “Li nur dormas.”
“Ĉu li ne malvarmumos?” la filo insistas.
La patrino fortiras lin de la ŝtuparo antaŭ la preĝejo. “Venu, ni malfruiĝos.” Kaj poste: “Ili ne malvarmumas; ili kutimiĝis.”
Ĝuste tiam la knabo sentas ke iu observas lin, eble jam dum iom da tempo, kaj li turnas sian kapon. Sur la alia flanko de la strato staras alta blanka viro en blua anorako, kun grizaj bukloj kaj kun du malhelaj strioj en la vizaĝo, kiuj povas esti aŭ malpuraĵo aŭ cikatroj. La ulo gapis al li jam ĉe antaŭaj renkontiĝoj samloke; kaj ĉiufoje la knabo sentas malamon el la mieno de la viro, kaj sen klara penso imagas ke temas pri li kiel malhelhaŭtulo antaŭ la kristana preĝejo, en ĉefe blankula, konservativa najbarejo. Post dudek sekundoj da paŝado ĉe la mano de sia patrino (kiu nenion rimarkas) kaj da rekta kaj seninterrompa okulkontakto inter la viro kaj li, kiuj efikas al la knabo kiel longa danĝera duonhoro, la ulo malaperas malantaŭ dompordo. Pordo kun granda numero “169”.
La filo, kiu sentas sian korbaton iom pli forte ol kutime, estas plutirata de sia patrino laŭ la trotuaro. Pense li reiras al la homo sub la kartono. “Ili kutimiĝis”, diris la patrino. Li provas imagi ĉu li mem povus kutimiĝi al la malmola ŝtona ŝtupo kaj la frosta aero, kaj tiel dormi dum horoj. Post iom li decidas ke ne. Kaj li miras ke por la unua fojo li ne kredas kion lia patrino diris al li. Sed li nenion respondas, kaj dank’ al sia ekfloranta obstineto de dekdujarulo eĉ ne sentas sin tro malbona pro tio.

* * *

Trans la strato, en la tria etaĝo de apartamenta konstruaĵo, maljuna policano ĵus surmetis sian uniformon, pretigis kafon, kaj nun, antaŭ ol ekiri al sia oficejo kaj ankoraŭ iom dormema, sidas malantaŭ la fenestro, kaj – kiel estas lia kutimo – rigardas al la preĝejo, kun siaj manoj volvitaj ĉirkaŭ tasego, el kiu disŝvebas vaporo. Antaŭ la preĝejo li observas virinon kun tre blanka haŭto kaj kun peltomantelo, kiu havas iom longan kaj ekscitan telefonadon; poste ŝi diras kelkajn frazojn al knabo kiu estas kun ŝi, kaj kies haŭto estas pli malhela. Fine ili foriras. Neniu alia homo ŝajnas videbla en la strato je tiu frua horo. Nur kartonpecoj kuŝas sur la ŝtuparo de la preĝejo, la solaj makuloj en la paca matena pejzaĝo.
La policano dummomente rigardas al la heliĝanta ĉielo, samkiel la virino faris, eĉ klinas sian korpon iom antaŭen kaj turnas sian kapon supren, sed li nenion eksterordinaran povas malkovri. Poste li rigardas malsupren, provas vidi la trotuaron sur sia flanko de la strato, la lokon, al kiu gapis la knabo dum kelkaj sekundoj je la fino. Neniu.
Kiam li redirektas sian rigardon al la preĝejo, li ekvidas moviĝon de malhela punkto ĉirkaŭ la kartoneroj. Kun la taso nun en unu mano, li prenas dulorneton de la fenestrobreto kaj gapas tra ĝi. Ĉirkaŭ la kartono moviĝas rato, iom kuras, haltas, flaras, plukuretas. Malaperas sub la kartono, poste reaperas ĉe alia flanko, kie la policano nun malkovras ŝuon. La rato ĝin surgrimpas, haltas sur ĝia supro, kaj flaras la ledan pinton kaj la plandumon. Sen depreni la dulorneton de la okuloj, la policano metas sian tason sur la fenestrobreton kaj tiras poŝtelefonon el sia uniforma pantalono.

* * *

Duonhoron poste, la korpo de la senhejmulo atingas hospitalon, kie la viro estas deklarita morta. Li ŝajnas inter kvindek- kaj sesdekjara. Manoj en kaŭĉukaj gantoj traserĉas liajn poŝojn, kaj inter duoncigaredo kaj skribilo ili malkovras neniujn identigajn dokumentojn – nek monujon nek kondukpermesilon; nur manskribitan, ĉifonitan paperaĉon, kiun ili provas glatigi. La teksto estas en fremda, febla kaj trema skribo kaj plenigas la tutan paĝon.
Kuracisto, hindo, demandas ĉeestantan flegistinon, nigrahaŭtan oldulinon, kiu jam de kvar jardekoj servas en la hospitalo, ĉu ne estas arabino inter ŝiaj koleginoj. Se li bone memoras, iam li vidis ŝin kun…
Anstataŭ la flegistino, juna policano kun azia vizaĝo respondas ke li mem okupiĝos pri la identigo de la mortinto. Li ŝovas la dokumenton, cigaredstumpon kaj skribilon en travideblajn plastajn saketojn, demetas siajn gantojn kaj malaperas.
La kuracisto daŭrigas la esploron de la korpo, por trovi la kaŭzon de la morto. La frostodamaĝita haŭto ŝajnas sufiĉe klara indiko, sed la leĝoj postulas certiĝon...

* * *

La pastro de la preĝejo volas forlasi sian oficejon, kiam du viroj haltigas lin, montras al li policajn identigilojn, kaj petas lin reiri kun ili en sian oficejon. Ili ne portas uniformojn. Unu el ili estas kvardekiomjara blondulo kun blondaj lipharoj kaj en griza mantelo, la alia aziano, multe pli juna, tre muskola, verŝajne tute nova policano, sed jam en samgriza mantelo. Ili informas la pastron ke la preĝejo bedaŭrinde fariĝis loko de krimo kaj ke la enirejo estas barata kaj esplorata dum ili parolas, ĉar la senhejmulo sur la ŝtuparo ne mortis de la frosto, sed de strangolo, kiel evidentiĝis ĉi matene. Iu portis la kadavron antaŭ la preĝejon, kovris ĝin kaj malaperis.
La pastro konsternite eksidas.
Kiam la aziano aldonas ke la mortinto havis leteron en sia poŝo, skribitan per tremeganta mano en preskaŭ nerekonebla araba, kaj ke la letero nun estas tradukata, la pastro konfesas: ke li mem jam dufoje ricevis minacajn telefonvokojn pro tio ke li inkludas la sanon kaj bonfarton de ĉiuj en la najbarejo en siajn publikajn preĝojn kaj predikojn, inklude de nekristanoj kaj alireligiemuloj; ke ekzistas jam de iom da tempo anonimaj alvokoj forlasi lian preĝejon pro la liberalisma sinteno de ĝia pastro rilate al “islamanoj kaj aliaj krimuloj kaj teroristoj”, kiel vortumis unu el la telefonintoj; ke la afero densiĝis post la aresto de unu el la filoj de proksime loĝanta islama familio pro supozata sed de multaj pridubita partopreno en preparo al terorisma atako en la urbo; sed ke la pastro daŭre inkludas ĉiujn el la najbarejo kiel fratinojn kaj fratojn en siajn preĝojn, kaj tiel plu...
La policanoj ekstaras kaj petas la pastron kunveturi kun ili kaj rigardi al la mortinto por eltrovi ĉu li eventuale rekonas lin.

* * *

La virino demetas siajn peltojn kaj sendas sian filon al lia ĉambro. Post kiam li fermis la pordon, ŝi ŝaltas la televidilon kaj serĉas kanalon, kiu montras novaĵojn. Post kelksekunda rigardo al la bildoj, ŝi deprenas la aŭskultilon de la telefono kaj tajpas numeron. Tre rapide kaj el la memoro. Ŝi denove nervozas. Jam dum multaj tagoj ŝi provas atingi sian edzon en la egipta urbo Aleksandrio, kie li volis resti nur semajnon por helpi al siaj fratino kaj patrino akiri vizon por Usono, sed kie, pro la tumultoj en tiuj ĉi januaraj-februaraj tagoj de 2011, li troviĝas jam pli ol du semajnojn kaj ne nur ne trovas eblon reflugi al Novjorko, sed kie ankaŭ lia telefono dum kelkaj tagoj ne funkciis kaj eĉ la interreto estis malŝaltita de la registaro. Nur unu fojon, en mateno post tre frosta nokto, ĝuste antaŭ la preĝejo, kiam ŝi akompanis ilian filon al antaŭklasa skermokurso, li subite sukcesis telefoni al ŝi kaj provis klarigi al ŝi – dum la telefona kontakto funkciis – la kaoson en la urbo, kaj petis ŝin kompreni ke li devos resti iom pli longe en Aleksandrio por protekti siajn parencojn de la anarkio kiu disvolviĝis. Kaj ke li subite entuziasmas esti en Egiptio, post la jaroj de sia memekzilo. Ŝi preskaŭ svenis, kaj nur la forta manpremo de ŝia filo kaj la frosto tiam tenis ŝin veka.
Nun, kiam ŝi fine aŭdas lian voĉon ĉe la alia fino de la telefona konekto kaj ŝi diras la unuan “Ĉu vi tie?”, la pordo de la infanĉambro sensone malfermiĝas, nur je fendeto, tiel ke kelkaj vortoj de la telefona interparolo povas atingi la knabajn orelojn:

“Kiom longe vi planas resti?”

“Sed tio povus daŭri monatojn!”

“Kaj se li ne demisias baldaŭ?”

“Bezonata? Vi estas same bezonata ĉi tie!”
...
Kaj dum la patrino angore provas ekvilibri – inter la kompreno, ke ŝia edzo volas pluzorgi pri siaj parencoj kaj sia lando, kaj ŝia deziro ke li revenu por esti ekster danĝero kaj kun sia familio – la fajro en la okuloj de la silentema knabo pliardiĝas, lia kompato pro la malespero kaj feblo de la patrino kreskas, kaj li sentas sin viro por la unua fojo; kaj dum ŝi ĝeme kaj insiste ripetas en la telefonan aŭskultilon ke la patro revenu, lia filo provas imagi lian voĉon, la kalman kaj paciencan parolmanieron, per kiu li verŝajne nun trankviligas siajn egiptajn parencojn kaj gvidas amikojn tra malfacila tempo, kaj la filo ankaŭ provas memori la lastan konversacion en la araba kun li, kiu post kelkaj demandoj pri la geknaboj kaj instruistoj en la lernejo ŝanĝiĝis al lekcio pri la grandioza kulturo kaj la politiko de Egiptio, kiel ĝenerale okazas kiam ili ne parolas la anglan.
La knabo – trans la tremantaj ŝultroj de sia patrino, sur la televida ekrano – kredas vidi sian patron en la moviĝanta maro da protestantoj, kun unu pugno ŝovita en la direkto de la ĉielo; sed li ne certas, ĉar liaj okuloj plenas de larmoj.

* * *

La sekvan matenon pluraj taggazetoj raportas pri la murdo sur siaj unuaj paĝoj. La knabo rekonas la preĝejon sur la fotoj kaj legas ke la mortigo ŝajnis venĝo de membroj de konservativa kristana sekto kontraŭ patro de supozata islama teroristo. Li legas ke la murdistoj devigis sian viktimon traduki en la araban iun specon de “memkonfeso” de la patro, kiun ili diktis al li en la angla. La patro tradukis, vorton post vorto, la plej kalumniajn frazojn pri si mem kiel “ano de krima religio kaj terorisma familio kiu meritas la mortpunon”, sed inter la frazoj diktitaj, li donis per lerte intermetitaj vortoj kaj frazpecoj – poste rekunmetitaj de la tradukistoj – mallongajn priskribojn de siaj du kaptantoj, kiujn li ŝajnis rekoni kiel forajn najbarojn: “blankaj – altaj – kvardekjar-aspektaj – malhelblonda kaj grizbukla – unu barbulo – unu kun du cikatroj en la vizaĝo – samstratuloj de la kristana preĝejo en la strato...”.

* * *

Du tagojn poste, je sia dektria naskiĝtago, la knabo, kiu ne plu sentas sin knabo, tre frumatene forlasas la domon de sia familio en riĉa najbarejo de Novjorko. Estas ankoraŭ malhele en kaj ekster la domo, sed la brilo de liaj fajraj, junaj okuloj sekure gvidas lin. Ĝi estas brilo de ribelo, varmo kaj justeco. Li malfermas kaj refermas la pordojn kiel eble plej sensone, por ne veki sian amatan patrinon. Dum la pasintaj tagoj la patro ne retelefonis, kaj ŝi ofte ploras kaj seninterrompe telefonas al diversaj institucioj en- kaj eksterlande.
La knabo havas kvar aĵojn en siaj manoj, dum li malsuprenpaŝas la kvin ŝtupojn antaŭ la familia domo.
La unuan li ĵetas en poŝtkeston ĉe la angulo de sia strato. Ĝi estas letero adresita al la polico.
La dua estas urba mapo de Novjorko.
La tria estas elprintaĵo el la interreto, en kiu estas donitaj la tago kaj loko de la islamaj funebraj preĝoj por la murdita viro.

Kaj la kvara estas iom paliĝinta fotografio de lia patro kiel knabo, kiun la filo fine premegas kontraŭ sia brusto, kun la plej granda ĝemo de sia juna vivo en la gorĝo, kiun li tamen sukcese kaj fiere venkas kaj mortigas.






Reen al la Belartaj Konkursoj