BELARTAJ KONKURSOJ 2013
Prozo; Tria premio

Jesper Jacobsen

 

 

La Punĉbovlo de la diablo

 

Chuck Paulson kontente rigardis sin en la spegulo. Ek de sia junaĝo li aprezis indulgi sin per kelkminuta meditado dum la ĉiumatena razado. La familiaraj karesoj de la razilo sonigis la kutiman raspan grincadon, kiam ĝi glitis super la stoploj de lia matena barbo, postlasante striojn da glata haŭto en la oceano de blanka ŝaŭmo. Per rutina lerteco la klingo estis gvidata preter la delikataj anguloj de la mentono kaj iom poste, kiam estis atingita la tikla obstaklo de la nazloboj, ĝi elegante sinuis ĉirkaŭe kaj komencis prilabori la maldekstran duonon de la vizaĝo.

Starante sur la sojlo de siaj kvindekaj jaroj, Chuck estis viro ankoraŭ sufiĉe belaspekta. Nur ĉe la tempioj troviĝis kelke da grizaj haroj, kiuj diskrete perfidis la nehaltigeblan forpason de la jaroj. Iama entreprenisto pri domkonstruado kaj vicprezidanto de la urba konsilio, s-ro Paulson estis respektata persono en sia antaŭurbo de Losanĝeleso, vasta ebenaĵo de unufamiliaj domoj kaj prosperaj etskalaj komercoj en la ĉirkaŭaĵo de Pasadeno.

Sed meze de tiu idilia memkontento tamen ekzistis ankaŭ kelkaj ĉagrenoj. Ekzemple la filino Jennifer, kiu pro nesondebla kialo decidis translokiĝi tuj post sia plenkreskiĝo al la atlantika flanko de la vasta usona kontinento, ie en Vermonto, kaj nur tro malofte donis vivosignon al siaj gepatroj. Chuck sulkigis la brovojn. De kiom da jaroj li ne plu vidis Jennifer-on? ˆĈu jam ok? La nura kontakto kun ŝi konsistis en ŝia ĉiujara telefonalvoko por la naskiĝtago de lia edzino Karen. Lian naskiĝtagon ŝi ŝajnis ignori, aŭ almenaŭ sisteme forgesi. Tial estis ja ankaŭ konsiderebla surprizo kiam ŝi antaŭ semajno, per kurta alvoko, anoncis sian intencon veni pasigi kelkajn tagojn en la gepatra domo. Kaj ĝuste hodiaŭ ŝi estis atendata.

La insulaj restaĵoj de ŝaŭmo estis forigitaj per karesa viŝo de la kotona tualettuko. Ŝmiro de postraza balsamo sur la ankoraŭ humida haŭto finis la matenan riton. Chuck ĝuis la pason de la manoj de Karen sur siaj vangoj kaj mentono, dum ŝi sternis la friskigan likvaĵon. Poste ŝi sekigis siajn manojn sur la tuko kaj diris kiel ĉiun matenon:

— Jen, brilanta kiel arĝenta dolaro!

Sen atendi respondon ŝi kaptis la tenilojn de la rulseĝo, turnis ĝin kaj puŝis sian edzon ĝis la antaŭe primetita matenmanĝa tablo. Chuck ne malŝatus repliki, aŭ almenaŭ reciproki ŝian kareson, sed malfeliĉe lia stato tion ne permesis. Antaŭ du jaroj li suferis paralizigan apopleksion, kiu katenis lin al ĉi-seĝo kaj limigis lian esprimkapablon al la plej diverssignifaj sulkigoj de la brovoj aŭ, kaze de granda emocio, mallaŭta guturala raslo.

Chuck rezignacie levis kaj mallevis la brovojn en apenaŭ rimarkebla grimaco, kiun la ĉirkaŭa mondo perceptu laŭplaĉe. Lia edzino interpretis ĝin kiel la signalo, ke li deziras komenci la manĝadon. Kvankam la parolkapablo al li mankis, Chuck ja kapablis sufiĉe movi siajn makzelojn por povi dismueli diversajn molajn manĝaĵojn kaj poste engluti. Iele tiele. Por ŝpari al li la ĉagrenon malpurigi sian puran ĉemizon per la kelkaj duonmaĉitaj pecoj, kiuj malgraŭ ĉiuj klopodoj neeviteble eskapis de liaj buŝanguloj, Karen antaŭvide instalis larĝan manĝotukon ĉirkaŭ lia kolo. Poste ŝi pacience komencis alporti la antaŭe preparitan nutraĵon al lia buŝo, alternante de tempo al tempo per la plenumo de sia propra apetito. Rigardante tra la kuireja fenestro la abundan flaŭron de la kalifornia frusomero, etskale reprezentata en la paŭlson-a ĝardeno, ŝi alprenis sian plej konvinkan rideton kaj konkludis:

— Ŝi certe ne tardos alveni!

 

Ed Mulligan okulis la retrospegulon observante la junan virinon, kiu ĵus eksidis malantaŭ li. Kvankam en lia metio oni ja kutimas renkonti la plej diversaspektajn homojn, estis tamen nova sperto por li observi kiel lia pasaĝerino ĉirkaŭis sian buŝaperturon per lipŝminko, ŝajne sen reagi al lia rutine ĵetita

— Kien?

Ne estis ĉar Ed aparte miris, ke klientino sentis nesupereblan deliro sin plibeligi, ĵus alveninta al la internacia flughaveno de Losanĝeleso. . . sed tiu karbe nigra koloro tamen prezentis eksterordinaran ŝanĝon kompare al la kutimaj nuancoj inter roza kaj karmezina. Ed pluokulis perspegule. La taŭzitaj mallongaj haroj, la ungolako, la palpebroj kaj brovoj — ĉio sombris per tiu sama noktonigra senkoloro. La nitita leda koliero pensigis Ed-on pri la kolĉeno, kiun li kutimis uzi por dresi sian junan kaj ofte petole kalcitran buldogon, krom ke en ĝia kazo la najlopintoj estis direktitaj alinterne. Kelkaj aliaj nitetoj troviĝis iom dise sur la pala vizaĝo: je la ekstero de la brovoj, survange, ĉe la nazlobo kaj pinte de la lango.

Nekonscia pri tiu diskreta subrigardado, la virino senperturbite eligis la maskaraon kaj komencis perfektigi la palpebrojn.

— Ĉiu senpermesa veturilo estos forremorkita!

Ed povis permesi al si preteratendi la laŭtparolile gurdatan averton. Lia licenco estis klare afiŝita en plasta poŝeto ĉe la angulo de la glaco. Kaj ĉar ĉio paso de dek du sekundoj nombrigis plian kvarondolaron al la jam delonge funkcianta taksimetro, li povis ĝui etan momenton de trankvilo sen riski malpliigon de sia tagolukro. . .

Fininte sian ŝminkadon, la juna pasaĝerino finfine vekiĝis de sia memindulgo kaj haste elsputis adreson de iu apudaĵo de Pasadeno. Ed kurte jesjais, ŝaltis la blinkilon kaj ekdirektis la taksion al la aŭtoŝoseo.

 

La mildeco de la kalifornia klimato prezentas nenie superigeblajn oportunecojn al ĉiu ĝardenposedanto, kies ekonomia stato permesas al li paliativi la tro ardan someran sekecon per abunda irigacio. Tiel, en ĉiuj loĝkvartaloj de certa nivelo, videblas malantaŭ zorge blankfarbitaj latkradoj la malva florabundo de visteriaj sarmentoj kaj la aleeton, kiu kondukas al la masiva kverka aŭ cedra enirpordo, ornamas vico de hibiskoj kaj abutilaj arbustoj, kiujn zorgeme flegadas la verdaj fingroj de maljunetaj meksikdevenaj ĝardenistoj per sterko kaj tajlado. La paŭlson-a hejmo ne estis escepto al tiu socia regulo.

Paginte sian ŝoforon, Jennifer lante laŭis tiun aldoman aleeton. Ŝajnis al ŝi, ke ĉiu paŝo, kiu alproksimigis ŝin al la latuna marteleto, lokita brustalte meze de la kverka pordo, revekis la dubojn kaj hezitojn de tiuj ĉi lastaj semajnoj. Sed post sparko de volo ŝi alprenis al si kuraĝon kaj trifoje rapide frapis la marteleton kontraŭ la peza pordopanelo. Je la malfermo panjo Karen subite alprenis ok jarojn antaŭ la okuloj de sia filino kaj ekkriis:

— Ho, mia Dio!

Ne estis tre klare, ĉu tiun alvokon de supernaturaj fortoj kaŭzis la konsterna aspekto de Jennifer aŭ la tiom usona kutimo forpeli ioman emocion per pli alta grado de montrema emocio. La du virinoj sin brakumis, iom mallerte.

— Vi paĉjo tiom antaŭĝojis pri via alveno! — asertis s-ino Paulson kvere kaj decideme prenis la malgrandan valizon el la mano de la filino. Per invita gesto ŝi venigis ŝin enen kaj direktigis ŝin al la kuirejo.

Vidinte lin une nur de malantaŭe, estis ŝoko por Jennifer subite stare fronte al sia paĉjo. Sidante tie en sia rulseĝo kun la makulita manĝotuko surŝultre, li ŝajnis tiom reduktitan version de la ĉiopotenca familiestro, kiun ŝi konis en sia antaŭa vivo. Jennifer alproksimiĝis al li senvole, kun ĉiu movo prokrastata de peza ĝeno, ne sciante kion diri. Ŝi estis klinonta sin al li, kiam svaga odoro haltigis ŝin. Tiu dolĉe naŭzeta kaj iom pika odoro de la razbalsamo senkompate elvokis rememoraĵojn pri iu pasinteco, kiun ŝi kredis esti metinta malantaŭ si. La stude alprenita rideto velkis sur ŝiaj lipoj kaj ŝi devis sin perforti por doni al la patro la necesan vangokison. Chuck forte palpebrumis kaj eligis mallaŭte flirtantan spirbruon. Estis la patrino, kiu savis la embarasan situacion:

— Post la tagmanĝo ni faru ekskurson al la Punĉbovlo, kiel en la bona malnova tempo! Memoru, Jennifer, vi tiom adoris tiun lokon, kiam vi estis infanino. Mi jam ĉion planis por la promenado: akvobotelojn, sandviĉojn, etajn frandaĵojn kaj. . . nu, vi scias, ĉiujn tiajn aferojn, ĉu ne?

Jennifer kaptis la okazon por fari du paŝojn malantaŭen de la ĝena proksimeco kun sia patro. Ŝi sentis denove tiun naŭzon kaj iu neperceptebla trememo frostigis ŝian korpon. Provante kaŝi sian emocion, ŝi diris per volite natura, preskaŭ iom malvarma tono:

— Tio estas tiom aminda ideo, panjo!

La Punĉbovlo de la diablo. Kiom da infanaj rememoraĵoj kaŝis tiu stranga nomo de parto de la sankta-gabrielaj montoj. Pri sinuaj gruzpadoj inter muskkovritaj rokoj, mistera sunbrilo sur la krutaj montovandoj kaj flavaj floroj de hirtaj genistoj. Kaj poste, dum adoleskeco, pri kradrostaj festenoj apud la padokomenco kun gejunuloj, kies vivspuron ŝi nun delonge perdis. . . La bonvola voĉo de Karen denove rompis la silenton:

— Sed kie mi havas la kapon? Vi staras tie kun via valizo ĉepiede kaj mi eĉ ne montris al vi vian ĉambron. Vi vidos, ke estas preskaŭ kiel antaŭe!

Ŝi kaptis la brakon de Jennifer per unu mano kaj prenis la valizon per la alia. Frapis ŝin, kiom malpeza ĝi estas. Kiom longe ŝia filino intencis resti? Kaj kial tiu improvizita vizito je momento, kiam Karen preskaŭ komencis akcepti la penson, ke ĉiuj pontoj estis brulitaj, ke Jennifer neniam intencas reveni? Aldone tiu malestima frido rilate al la patro, kvankam oni ja provu kompreni, kian ŝokon reprezentis vidi lin tia por la unua fojo. Plus tiu terura vestmaniero, tiom malsama ol tiu de la timida dudekjara junulino, kiu decidis foriri al Vermonto por labori. . . pri kio fakte? Karen forskuis la malagrablajn pensojn kaj per konvinka mano gvidis Jennifer-on supren al la unua etaĝo, tute forgesanta ke ŝi sendube daŭre memoras la vojon.

 

Jennifer sidiĝis sur la lito kaj kontemplis la pordon ĵus fermitan far la foririnta Karen. Ĝin kaj la vandojn kovris la afiŝoj de ŝia junaĝo: filmaj korifeoj jam delonge forgesitaj, bejaj poneoj kun zorge plektita kolhararo, la katarakto de Niagaro sub impona duobla ĉielarko. . .Ŝi estus preferinta, ke ili ĉion ŝanĝintus, refarbintus la murojn, jes, se nur eblus, ke la tuta domo pereintus incendie. Kaj tiu stulta pupo, kiu tronis sur la skribotablo kaj algapis ŝin! Kial ŝi ne forĵetis ĝin jam je sia okjariĝo? Kiom ŝi hatis tiun okjaran knabineton, kiu ŝi iam estis, tiun, kiu alkroĉis sin al damna pupeto por ne grandiĝi!

La korpo de Jennifer tremis pro nehaltigebla spasmo. Ŝi sentis ke frida ŝvito humidigis ŝian nigran ĉemizeton, postlasante malgraciajn randojn sub la akseloj. Kaj denove tiu naŭziĝo! Ŝi ne plu eltenis, devis fuĝi longe for de tiu ĉi etburĝa altaro je la gloro de obeemaj knabinetoj. . .

— Panjo, mi bezonas la ŝlosilon de la aŭto, mi nepre devas ion aĉeti!

Ŝia krio reflektiĝis de la afiŝskovritaj vandoj kiel helpalvoko de drononto. Aŭdiĝis la paŝoj de Karen sur la ŝtuparo kaj la pordo denove malfermiĝis. Jennifer kaptis la ŝlosilon de la etendita mano kaj sen diri vorton fuĝis eksteren al la atendanta aŭto.

 

La apotekisto metis siajn legajn okulvitrojn kaj studis la receptan paperslipon. Manskribita kaj kun pompe svingita Rx simbolo ĉe la komenco. Aspirino, kolirio, penicilino. . . . Surprizite li haltigis sian legadon kaj sulkigis la frunton. Intravejna alfentanilo – ĉu li ĝuste legis? Cetere, ĉu la distanco inter la manskribitaj linioj ne pli malgrandis ĉi tie, kvazaŭ iu fremda mano enŝovis disonancan noton en tiun konatan litanion? Li levis la kapon kaj laŭrigardis sian klientinon de la plandoj ĝis la verto.

— Tiu estas kontrolita substanco de la dua speco — li informis seke. Normale en tiu kazo endus telefoni al la preskriba kuracisto por konfirmo. Sed nu, kial eki tutan enketon en la fora Vermonto, nur por eventuale eviti enkasigi ducent dolarojn? Se tiu korvnigra magrulino volas sin drogi, tio estu ŝia problemo!

Li zorge ordigis la duoblaĵon de la recepto en sia tirkesto, stampis la originalon kaj turnis sin al sia tirkestaro por trovi la menditajn substancojn.

— Tio sumas al ducent sesdek kvar dolaroj kaj tridek cendoj, sinjorino! — li afablis, prenis la tri etenditajn biletojn kaj preparis la ŝanĝmonon.

 

La elektra garaĝopordego baskulis kun mallaŭta zumado. Karen ovuli al la strato: kiu diablo forportis Jennifer-on kaj ĉu ŝi entute intencis reveni? Post kapskuo kaj suspiro ŝi eniris la mallumon de la nun malfermita garaĝo kaj startis la kamioneton, kiun ŝi akiris post la handikapiĝo de Chuck. Vando separis la ŝoforan kajuton de larĝa spaco malantaŭe, kien eblis enigi la rulseĝon per speciala levplato. Rezignacie ŝi retroigis la kamioneton kaj manovris ˆgin ˆgis la stratrando.

Ĝuste en tiu momento reaperis la aŭto kaj Jennifer eliris kun larĝa rideto.

— Pardonon, panjo, mi vere bezonis cigaredon — ŝi salutis kaj ensuĉis buŝplenon da aero tra la fumanta stumpo. Ŝajnis, ke okazis al ŝi iu metamorfozo, kiu eliminis la nervozon kaj mallertecon de ĉi-matene. Karen decidis fari kvazaŭ nenio okazus.

— Vi alvenas ĝustatempe por helpi min ŝarĝi vian paĉjon. Jen, prenu la dorsosakon kun la akvoboteloj kaj venigu lian seĝon sur la levplaton.

Baldaŭ poste Karen ekˆsoforis, lasante la edzon kaj filinon en la malantaŭa spaco. Kvankam ne eblis aŭdi ilin pro la disiga vando, ŝi kapablis duonvidi iliajn vizaĝojn tra la retrospegulo. Ŝi kontentis konstati, ke Jennifer sidiĝis sur la seĝo fronte al la alkroĉita rulseĝo kaj rigardis al Chuck. Eble, ŝi pensis, ili bezonas iom da trankvilo por retrovi unu la alian.

 

Jennifer alterne rigardis sian patron kaj la preterdrivantan pejzaĝon de la ekspresvojo dum ili iris norden. Kvazaŭ en revo ŝi perceptis la ŝildojn pri vojdirektoj kaj elirejoj, la reklamojn pri rapidmanĝejoj kaj aŭtovendejoj. La lunĉejo de Sally. Interŝtata 210 norden. . .Ŝi demandis sin, ĉu ŝi kuraĝus fini tion, kion ŝi komencis? Golfejo Brookside. Voku 1–800–havas–rubon. . .

Jennifer ĉendis novan cigaredon kaj prenis sian decidon. Ŝi turnis sian vizaĝon al sia patro kaj komencis mallaŭte sed senhezite:

— Ĉu vi scias, kiu tago estas hodiaŭ? — Kiel nura respondo Chuck sulkigis la maldekstran brovon.

— Estas nia dudekjara jubileo, ĉu vi forgesis tion?

La voĉo de Jennifer subite fariĝis tre firma. La fajrero de la cigaredo balancis de sur ŝiaj lipoj. Ŝi elspiris nubeton da fumo sur la vizaĝo de Chuck kaj faris artan paŭzon. Dum tiu tempo, la kamioneto ĝiris dekstren, prenante Ŝoseon 2 direkte al la sankta-gabrielaj montoj.

— Devis esti nia sekreto, vi diris. . .Okazis la unuan fojon, kiam panjo iris al tiu laborkuniĝo en Seatlo, precize antaŭ dudek jaroj. — Jennifer sondis la vizaĝon de sia patro por provi prijuĝi lian reagon. Denove ŝi faris longan paŭzon.

—Vi volis montri al mi novan ludon, ĉu vi memoras? Nian novan sekretan ludon...

La pejzaĝo ekster la fenestoj laŭgrade ŝanĝiĝis kaj fariĝis pli arida. Aperis la unuaj arboj kaj la vojo komencis zigzagi dum ili gajnis altecon. Jennifer longe rigardis  la kanopeon, provante memori ĉiun etan detalon. La afiŝoj sur la vandoj. Tiam ankoraŭ ne estis tiu de la beja poneo kun la plektita kolhararo. La eta makulo sur la plafono, kiun ŝi malkovris dum li metis sian pezan korpon sur ŝia ventro. Kaj poste la kontrahiĝo de la tuta ĉambro pro tiu neeltenebla ŝirdoloro.

Jennifer klinis sin antaŭen kaj malrapide malzipis la pantalonon de Chuck. Per du fingroj ŝi pasis tra la fendo de la kalsoneto kaj eligis lian penison. Kuŝante tie, mola kaj malvigla sur la blanka kotona ŝtofo, ĝi ne ŝajnis same danĝera kiel tiam. La brovoj de Chuck spasme moviĝis supren kaj malsupren. Dishakita spirbruo fluis super liaj lipoj kaj eta strio de bavo eskapis la dekstran buŝangulon.

— Nun mi bone konas tiun ludon, paĉjo. . . . Sed tiam mi estis tro malgranda, multe tro malgranda.

Ŝi energie suĉis aeron tra la brulanta cigaredo, kies pinto denove ekardis. Kaj subite, sen antaŭaverto, ŝi estingis sian cigaredon, plantante ĝian pinton meze de la ruĝblua glando de tiu kaco, kiu tiam subigis ŝin. Aŭdiĝis mallaŭta frita bruo kaj tra la buŝo de Chuck eliris guturala raslo. Krom la brovoj, kaj la nun gape malfermita buŝo, neniu muskolo en lia korpo reagis.

— Mi ne kapablas dolorigi vin nun! — ŝi siblis. — Kaj tiam, kiam mi batis vian bruston per miaj pugnoj kaj striis vian dorson per miaj ungoj, tio nur eĉ pli ekscitis vin. Sed vi, vi dolorigis min por la tuta vivo. . .

Surprizis Jennifer-on, ke ŝia voĉo restis tiom firma kaj senpasia, dirante tiujn centfoje preparitajn vortojn. Estis kvazaŭ ne ŝi mem, sed iu alia parolus tra ŝia buŝo.

Intertempe la kamioneto forlasis Ŝoseon 2 kaj ekgrimpis laŭ la pli mallarĝa vojo, kiu kondukas al la padkomenco. Jennifer rezervis la plej gravan por la fino.

— Tio ĉi estas la lasta fojo, ke vi vidas min. Sed antaŭ disiĝi, mi nur volas scii unu aferon. — Dirante tion, la intonacio de Jennifer ŝanĝiĝis kaj fariĝis pli emocia. Ŝi luktis kontraŭ iuspeca singulto, kiu volis bloki ŝian gorĝon, sed kiun ŝi ne volis montri. Ŝi tusetis por provi elimini tiun obstrukcon.

— Ĉu panjo sciis?

La lastaj vortoj reliefiĝis klare kaj resonis flagre en la malgranda spaco. Jennifer longe studis la malordajn brovomovojn de sia patro kaj provis ilin deĉifri. Kiam ŝi certis havi la ĝustan respondon, ŝi malfermis la dorsosakon de Karen kaj eligis la akvobotelon. Ŝi malŝraŭbis la kapuĉon kaj trinkis buŝplenon. Preninte sian propran mansakon, ŝi eligis la neuzitan flakonon da alfentanilo kaj verŝis ĝian enhavon en la akvobotelon, kiun ŝi zorge remetis en la dorsosakon.

Post kelkaj komencaj duboj, Karen sufiĉe kontentis pri sia ideo fari ekskurson en la montaro. Kvankam iom dekliva, la komenco de la pado estis sufiĉe larĝa kaj senŝtona por ke ŝi povu puŝi la rulseĝon de sia edzo. La kapo de Chuck iom falis flanken, kutime signo de laceco, sed Karen ja rimarkis ke dum la aŭta veturado okazis vigla “konversacio” inter la patro kaj la filino. Verŝajne tio elĉerpis lin.

Jennifer paŝis apude, portante la dorsosakon kaj metante bonfiline unu manon sur la ŝultro de Chuck. Ŝia rigardo iris al la apuda impona kanjono, kies ronda formo respegulis la nomon de la loko. La Punĉbovlo de la diablo. La maldensan vegetaĵaron de Josuarboj kaj kaliforniaj juniperoj banis la drasta brilo de la meztaga suno. Estis belvido sur la pejzaĝo de sur la ĵus atingita kulmino de la pado. Baldaŭis la tempo tagmanĝi. Karen forviŝis la ŝviton de sia frunto kaj rigardis laŭen.

— Ni povos pikniki tie sube ĉe la vojturniĝo. . . . He, donu al mi iom da akvo, kara! Mia gorĝo tute sekas post tiom da sporto.

Doninte la akvobotelon, Jennifer lasis la ŝultron de Chuck kaj faris unu paŝon malantaŭen por pli bone ĝui la belvidon. Alfentanilo estas sintezita opioida analgeziko, aprezata de kirurgoj tra la mondo pro ĝia preskaŭ tuja anesteza efiko. Sed necesas akurate dozi ĝin per elektra intravejna mikropumpilo, ĉar tro alta kvanto riskas paralizi la spiradon aŭ eĉ kaŭzi korhalton.

La rulseĝo ŝanceliĝis antaŭen, kiam Karen perdis la tenilojn. Iom post iom ĝi akcelis malsupren laŭ la dekliva pado. Kiam ĝia dekstra rado trafis ŝtoneton, la rulseĝo draste joris maldekstren kaj deviis abismen. Jennifer sekvis la perfektan ĵetparabolon de  Chuck, kies elĵetita korpo direktis sin al la fundo de la punĉbovlo.

Jennifer klinis sin super sia falinta patrino kaj zorge studis ties malfermegitajn okulojn.

— Vi sciis! —ŝi diris trankvile kaj metis la manon en ŝian pantalonpoŝon por elpreni la ŝlosilon de la kamioneto. Estis tempo kapti la aviadilon al Vermonto kaj al nova vivo.