Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Tria premio de prozo, 1980


Raymond Gonin
La Rufulino



En la vilaĝo ĉiuj nomis cin Rufulino : ciaj lernejaj gekamaradoj, la kampuloj, la metiistoj, la komercistoj, la pastro, eĉ ciaj propraj gepatroj kaj familianoj. Tiamaniere, supozeble, la plejmulto nepre ignoris cian veran nomon, kaj ci mem, verŝajne, estus forgesinta ĝin sen nia instruistino, la sola persono, kiu vokis cin Margareta.

Verdire tiu alnomo, Rufulino, ne naskiĝis sen kaŭzo, ĉar rufan koloron havis ne nur, plej karakterize, cia ĝenerale taŭzita hararo, sed ankaŭ, certagrade, la haŭto de cia vizaĝo, kiun makulis kelkaj lentugoj. Bela? Sincere, ci ne aspektis tia ; kvankam la rideto – malofta okazaĵo ĉe ci – povis doni al ci specialan ĉarmon, kiam ĝi briligis ciajn glaŭkajn okulojn. Filino de sufiĉe bruna patro kaj de relative blonda patrino, ci estis unika specimeno en la familio, en la vilaĝo, en la tuta regiono.

“Rufulino”, kion entenis ĉi tiu vorto laŭ la penso de ĝiaj uzantoj? Ĉu indiferentecon? Ĉu familiarecon? Ĉu amikecon? Ĉu mokemon? Ĉu malestimon? Kaj kiel ĝi sonis je ciaj oreloj? Ĉu ci ŝatis ĝin? Ĉu ci foje ribelis en la fundo de cia animo kontraŭ ĝia konstanteco? Tiajn demandojn mi faras al mi mem, hodiaŭ, sed mi tute ne kapablas ilin respondi decide. Mi preferas kredi, ke la enhavo de tiu nomo dependis de la personoj kaj de la cirkonstancoj, kaj ke cia percepto pri ĝi variis paralele.

Parolante pri rufuloj, mia patro kutime diris, ke, en ili, aŭ ĉio estas bona, aŭ ĉio estas malbona. Nu, koncerne cin, kiu povus aserti ion tian ? Kiu kapablus honeste elekti unu fojon por ĉiuj? Multaj vilaĝanoj, infanoj kaj adoltoj, eble unuj pro la aliaj, aŭ eble inverse, pretendis, ke ci ne havis koron, ke ci ne ŝatis laboron, ke ci ne komprenis la aferojn, ke oni ne devis fidi cin. Sed ĉu tiaj onidiroj efektive fontis el seriozaj faktoj?

Ekzemple oni rimarkis, ke ci ne havis konstantajn intimajn amikinojn; tio tamen ne estas io stranga ĉe tiel juna knabino, kaj pro tio, ĉu kulpis ci aŭ la aliaj?

Aliparte en la klaso ci ne havis la plej brilajn sukcesojn, la plej altajn notojn, kaj oni ofte riproĉis, ke ci “estis en la luno” kaj ne atentis la lecionon. Tamen ci ankaŭ neniam okupis la lastajn vicojn. Pli ol unu fojon oni gratulis cin, jen pro diktaĵo sen ortografia eraro, jen pro ĝuste solvita problemo, jen pro korekta klarigo ĉe la nigra tabulo. Jes, multaj el ciaj verkaĵoj ridigis nin pro la fantazio, kiun ili enhavis. Tamen mi memoras, ke iam kaj iam ci modele recitis poemon aŭ fablon, kaj ke dum la kantado ni vole-nevole admiris cian voĉon kaj viglecon, malgraŭ la mokaĉoj de kelkaj knaboj, kiuj mem kantis kiel bovidoj.

Kaj kion diri pri fidindeco? Kiam ie oni bezonis volontulon, por plenumi komision aŭ helpan laboron, ci multfoje proponis cin kiel unuan. Sed ĝenerale oni ne donis al ci la taskon. Ne mirinde, se oni pensas pri la reputacio, kiun oni faris al ci. Kiam okazis ia misfaro, malagrabla mistifiko, malapero de objekto, ĉiam troviĝis iuj por subflustri, ke ci estis la kulpulino. Oni tamen neniam kaptis cin ĉe la faro, se ne paroli pri amuzaj, petolaj ŝercoj, senmalicaj, kiujn ci ŝatis.

Iun matenon la instruistino trovis sur sia tablo, anstataŭ ruĝa inko, tute ne uzeblan miksaĵon ĉefe el malpura akvo. Kiam ŝi severe demandis: “Kiu faris tion?”, preskaŭ ĉies rigardoj sin direktis al ci. Tiam la klasestrino diris : “Margareta scias, kiu faris tion. Ĉu ne, Margareta?” Ci ruĝiĝis, mallevis la okulojn kaj respondis mallaŭte: “Jes, fraŭlino. Mi scias.” La instruistino, miskomprenante la signifon de cia respondo, trudis al ci puntaskon. Kelkajn tagojn poste, la aŭtoroj de la misfaro, du malsimpatiaj knaboj, perfidis sin mem, ĉu pro manko de lerteco, ĉu pli verŝajne pro fanfaronemo, kaj baldaŭ la vero disvastiĝis kaj atingis eĉ la orelojn de la fraŭlino, kiu iom surprize-konfuziĝante venigis cin kaj demandis, kial ci lasis cin puni senklarige, senproteste. Al tio ci humile respondis: “Mi ne volis ilin denunci”. Dank’al tio, pligrandiĝis por ci la estimo de la instruistino kaj de multaj samklasanoj. Sed aliaj pretendis, ke ci faris tion nur pro stulteco. Tiu opinio iom post iom gajnis novajn adeptojn kaj fariĝis tiu de la plimulto. Junajn lernejanojn ofte subpremas la influo de pliaĝuloj kaj por ili, juĝi objektive estas malfacile.

En tiu epoko mi ankoraŭ ne klare perceptis tiajn aferojn, kaj ŝajnas al mi, ke mi ne kapablis decidi, ĉu mi devas ŝati kaj defendi cin, aŭ resti indiferenta. Tamen ciaj malamikoj, malgraŭ siaj konvinkcelaj asertoj, ne sukcesis altiri min en sian rondon.

Mi posedis poŝtranĉilon, belan poŝtranĉilon kun du klingoj, korktirilo, segilo, borilo, ktp., poŝtranĉilon donacitan de mia onklo. Por vilaĝa knabo poŝtranĉilo estas la plej ŝatinda trezoro, ne nur pro tio, ke per ĝi oni povas ĉion fari: ludilojn, ĉiutagajn agojn, seriozajn laborojn, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi simbolas virecon, sendependecon, plenan personecon. Mi tre fieris pro tiu objekto, kies fortikecon kaj perfektecon enviis pli ol unu kamarado. Nu, iun vesperon, mi konstatis, ke mi perdis la tranĉilon… Oni facile imagos mian konsterniĝon, mian animstaton rezultantan el la kunfandiĝo de kolero, honto kaj ĉagreno. Mi tamen koncentriĝis kaj provizore prisilentis la katastrofon. Sed mi ne sukcesis dormi multe tiun nokton: mi provis rememori ĉiujn irojn, ĉiujn farojn de la posttagmezo kun la intenco esplori kaj enketi ekde frumatene la morgaŭan tagon. Post mallonga dormado perturbita de premsonĝoj mi komencis miajn priserĉadojn. Dum mi atente trarigardis heĝoborderitan herbejeton, mi aŭdis mian nomon. Levinte la kapon, mi vidis cin, Rufulino. Ci venis al mi svingante la brakon kaj kriante: “Mi trovis ĝin! Ĝi kuŝis sub la maljuna saliko ĉe la rojkurbiĝo. Estis tro malfrue por porti ĝin al ci hieraŭ vespere”. Kaj ci etendis la manon kun la kara objekto. Senutile insisti pri la neatendita ĝojo, kun kiu mi kaptis ĝin, kaj pri la profunda sincereco, kun kiu mi ekkriis: “Ho! Dankon, Margareta!” Sed mia ĝojo, kvankam vere granda, kredeble ne sukcesis egali la cian. Ĉe la aŭdo de tiel nekutima alparolo, mirinda rideto eklumigis ciajn bluverdajn okulojn kaj ekradiigis cian rustkoloran, makulitan vizaĝon kaj, kvazaŭsturme, ci kisis min ambaŭvange. Post momenta surprizo mi provis bremsi cian geston: “Nu! Kio okazas?” Tiam ci diris: “Ne koleru! Ne moku min! Mi estas tiel kontenta, tiel kontenta, ke ci diris Margareta!”

Subite miaj okuloj malfermiĝis al nova mondo. Mi ekkomprenis, ke mi ne povintus esprimi mian dankon per pli taŭga vorto, ol tiu nomo, cia normala nomo, kiun mi eldiris preskaŭ neintence; mi ekkonsciis pri la signifo, pri la valoro de la amikeco kaj pri la kompleksa varieco de la vojoj, tra kiuj ĝi povas kunligi la estaĵojn. Kvankam mi konsideris iom hontinde perdi sian poŝtranĉilon, mi ofte rakontis, ke mi perdis kaj kiel mi retrovis la mian, ĉar mi volis, ke oni sciu pri cia honesteco kaj helpemo.

Sed la mavaj spiritoj ne kapitulacas ĉe la unuaj obstakloj; la kalumniantoj ne forlasas volonte siajn viktimojn; la maliculoj obstine elpensas novaĵojn kun la celo konservi sian falsmeritan prestiĝon ĉe la naivuloj. Ili zorge aranĝis la aferon: singardeme, senhaste, flustre, kvazaŭkonfidence, unu fojon al iu, unu fojon al alia, ŝajnigante doni pruvon pri amikeco kaj petante la plej grandan diskretecon, ili diskonigis la “sekreton”, kiun ili konsideris sensacia: “Ĉu ci ne scias: la Rufulino, ŝi ne estas knabino! Ne! Ŝi estas knabo, sed ŝi volas kredigi, ke ŝi estas knabino! Vere! Ni scias tion de fidinda persono! Eble ci komprenas nun, kial ŝi estas tiel lerta por kuri kaj transsalti la rojojn, kial ŝi ne timas la hundon de la ŝuflikisto, dum ĝin timegas ĉiuj knabinoj! La afero estas nekredebla, sed tamen ĝi estas vera, ĝi estas vera!”

Mi jam estis aŭdinta kelkajn aludojn, kiam la “sekreto” min trafis dum paŭzo sur la lerneja korto. Mi ekribelis senrezerve kaj al la hipokrita flustrado mi respondis laŭte, decideme kaj kiel eble plej malkaŝe: “Vi estas aĉaj knaboj! Vi ja scias, ke tiu knabino valoras multfoje pli ol vi; vi ne kapablas fari ĉion, kion ŝi faras, precipe por helpi la aliajn! Tio igas vin enviemaj kaj vi inventas ĉiuspecajn mensogojn, por ke oni kredu, ke ŝi estas sentaŭgulino, por ke oni moku ŝin, por ke oni malŝatu ŝin! Vi volas pensigi, ke vi estas la plej fortaj kaj la plej inteligentaj, ke vi scias pli multe ol ĉiuj ceteraj, ĉar vi ŝatas komandi! Sed ni ne plu kredas viajn trompaĵojn, kaj nur la stultuloj obeos al vi! Vi estas aĉaj knaboj!” Komence, la “aĉaj knaboj” provis silentigi min per siblovoĉaj maldecaj insultoj, sed baldaŭ ili cedis kaj senglore retiriĝis. Pro tio, ke mi kuraĝis kontraŭstari iliajn antaŭajn grupaĉestrojn, kies miskonduton ili, eble nekonscie, malestimis, preskaŭ ĉiuj kunlernantoj pli-malpli elmontriĝeme aprobis mian sintenon kaj sekvis min.

Ve! Mi ne havis la eblecon kontroli la daŭrpovon de tiu venko. Nur kelkajn semajnojn poste intervenis la evento. La sorto disponas plej trafajn rimedojn: nur malmultaj sekundoj sufiĉas al ĝi por konkludi juĝadon, por korekti definitive la opinion de tuta vilaĝo, por fari heroon el ordinara infano. Sed por tio ĝi postulas senmezure tro altan pagon.

Estis belvetera printempa vespero. Ni revenis el la lernejo, gaje-tumulte laŭ nia kutimo. Krom ni, lerneja grego, sur la ĉefvojo troviĝis grupoj da vilaĝanoj tiel, ke la evento havis multajn atestantojn. Subite kelkaj voĉoj alarme ekkriis: “Atentu, atentu! Gardu vin!” Ni ĉesigis niajn ludojn kaj streĉe rigardis direkte al la voĉoj. De malantaŭ farmodomo alkuris juna bovo, sendube timigita, kvazaŭ freneza, kiu venis rekte al cia frateto; senzorge petolante sur la vojrando. Infanoj kaj geviroj eksaltis, provante eskapi la danĝeron per diskurado. Ci, Rufulino, abrupte ĵetis cin inter la knabeton kaj la beston. Kun neimagebla vigleco ci kaptis la frateton ĉe la ŝultro kaj flankenmetis lin. Sed ci mem ne povis eviti la bovon, kiu en sia sovaĝa kurado renversis kaj surtretis cin, antaŭ ol kvietiĝi kaj fine lasi sin forkonduki. Ci aŭdigis nek krion, nek ĝemon, nek plendon. Cia povra rufa vizaĝeto konvulsie tordiĝis en la plej profunda, neesprimebla doloro. Tuj oni forportis cin, kaj apenaŭ duonhoron poste, oni konigis cian forpason…

Tiel do, por savi cian frateton, ci, laŭdire la senkora, la pigra, la nekomprenema, la nefidinda, ci, la Rufulino – pardonu: ci, Margareta! – plenumis la plej alte humanan agon: senhezite, senbrue, en tuta simpleco, ci fordonis cian propran vivon.




Reen al la Belartaj Konkursoj