Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Tria premio de poezio, 1979


Mauro Nervi
Laŭ simpla tono



Ne perdiĝu, mi petas,
en viaj ombraj katedraloj,
kie la eĥo de kriantaj voĉoj
svenas rapide;

sed ĉi tie, apudmare,
mi aŭdos viajn vortojn serenajn,
kvazaŭ simplan kontrapunkton
de l’ memoro,
aŭ disondon de viaj lumaj revoj.



Jam publikigita en Havenoj, Bambu 2001




Reen al la Belartaj Konkursoj