Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Dua premio de poezio, 1975


Albert Goodheir
Postsomeraj strofoj



Septembra parko.
Ankoraŭ verdas fago.
Jam kaŝtanarbo
ekflavas; perlas sange
aŭkuparo, kratago.

Nokte sub pinoj. –
Okulumas planedo
inter la pingloj,
sur ondoj de la nigra
nokthararo juvelo.

Ruĝas Oktobro
ĉiujare pli glore.
En kverkokronoj
la subbrulinta sento
eksplodas vivhonore.

En pluvnebuloj
malaperas deklivoj.
Kelkaj insuloj
videblas super maro:
la foraj montopintoj.

Surpintan neĝon
transmonta sun’ altrudas
sed nur momenton,
dum super orfolioj
la aŭtuntago nubas.

Pluvpeze staras
postsezona tritiko.
Neniu faras
rikolton; ĝi forputros
kiel monta filiko.

Sur la hejmkampoj
kie mi iam plugis
abundas kardoj,
sed revenos hirundoj
kiuj suden forflugis.

Arboj en vico. –
Ondadas la linio
de pint’ al pinto,
sub nuboj malstabilaj
en fluo estas ĉio.

Falis folioj. –
En urbego tra branĉoj
Brilas lummiloj,
signaloj de senvoĉaj
koroj en multaj ĉambroj.

Serĉas fluetoj
serpentume tercentron
sur lumebeno:
sub falintaj pluveroj
aŭtobusas fenestro.

Kriad’ ansera
sub vespera ĉielo
fenikoptera. –
Harmonias urbego
dum momenta korhelo.




Reen al la Belartaj Konkursoj