BELARTAJ KONKURSOJ 1978
Originala poezio; Tria premio:
Kie mi kaŝos la nigrajn ŝtormojn? En la cerbo, en la cerbo. La tajdo de miaj tagoj mute alternas; griziĝas miaj longaj longaj haroj, kaj interne, ĝuste je l’ centro de l’ kormuskolo kancero nestiĝas. Multajn mesaĝojn mi jam sendis al la blankaj turoj de l’ ĉefurbo, sed responde fluida rivero de nigraj ombroj elfontis, kaj surde, obtuze, ĝis la cerba turbino ĝi dilatiĝis. Flosas do senutile la ruĝaj flokoj de Espero; jam ĉie ĉeestas infanoj neniam naskotaj. En la cerbo, en la cerbo. |
Aperis en revuo Esperanto n-ro 11 (875), 1978, kaj kredeble ankaŭ en la poemaro samtitola kiel ĉi poemo, 1978