Jorge Camacho

 

 

La vartisto de vortoj

                                                            

Gonçalo Neves (Portugalujo, 1964) iĝis konata en Esperantujo kiel ano de la t.n. ibera[1] grupo aŭ skolo de Esperanto-verkistoj.

Kvankam lian nomon sendube konas ŝatantoj de beletro originale verkita en Esperanto, la taksoj tre varias, kaj eble jam temp' está ke oni aprezu digne, laŭmerite, lian plurfacetan kontribuon al nia literaturo. Ekzemple, dum sur p. 530-533 de CEOLE[2] legeblas tuta gamo da atentindaj opinioj pri la verkaro de Neves fare de kritikistoj tiel diversaj kiel Declerck, Fernández, Lariko Golden, Johansson, Edwin de Kock, Nervi, Pilger, Rossi, Silfer, Thorsen kaj Valén, kontraste la strasa, malprofesiece verkita kaj eldonita HEL[3] de Silfer kaj Minnaja sur p. 495 kaj 499-500 prezentas nur kelkajn banalajn dirojn kiuj fakte evidentigas ĉi ties mankon de volo analizi (aŭ de kapablo kompreni) la verkojn de la pritraktata aŭtoro.

Ni vojaĝu retro en la tempo al lia literatura debuto nialingve[4]. En 1993 aperis du libroj kun verkoj de li: poemoj en la kvar-aŭtora poemaro Ibere libere[5] kaj aparta libreto da prozaĵoj titolita Kompreni[6]. Pluraj rigardis kaj liajn tiamajn poemojn kaj la rakontaron kiel nurajn rezultojn de ĉefe lingva eksperimentemo kaj stil-ekzercemo. Sed, dum enhave la rakontoj povus impresi iom plate kaj nemature, malgraŭ la ĵongle profunda posedo de la lingvo, la poemoj efektive prezentas ion tute novan stile kaj enhave, freŝan skuon kaj junecan elanon en versoj kubismaj kie ĉiu vorto havis apartan brilon, pezon kaj gravon por integra kompreno de la tuto. Malgraŭ tio la poemoj de Neves ricevis pritrakton similan al tiuj en Vojo kaj vorto de Nogueira, nome malkomplimentojn fare de kelkaj recenzantoj ankritaj al ideoj pri versado kaj poezio, al poetikoj jam de longege eksmodaj kaj rustaj en "la normala mondo", t.e. ekster Esperantujo.

Ni citu kiel ekzemplon la 5 finajn versojn de lia unua poemo en Ibere libere, la 4-paĝa, stile kaj enhave animtena patrino (p. 9-12):

 

 

ho patrino!

 

fonto de mia plumo

fonto de mia flugo

fonto de mia memo

 

pardonu ĉi filon!

 

 

Nur filistro nomus "koketaĵo", kiel HEL faras, la mankon de majuskloj kaj interpunkcio en tiaj poemoj, ignorante aŭ pretervidante la poet-aspiron al vortaj nuro kaj puro. Kaj jen, por kontrasto, kvar versoj el najbaroj (p. 38), poemo pri komunaĵoj inter portugaloj kaj la translime ĉe-limaj hispanoj:

 

 

ni estas romidoj parole kaj jure!

ni estas araboj algebre kaj agre!

ni estas barbaroj vandalaj kaj gotaj

                        kunmikse – raskaĉe – krucprene!

 

 

Same vort- kaj ide-riĉan, densan kaj poeziecan lingvaĵon kiel en la poemoj ni trovas ankaŭ en la prozo de Kompreni, ekzemple sur p. 5 en jena frazo de la unua rakonto, Vivaĉo (p. 5-11): "En busaj ublietoj sardelas vastaj gregoj". Kontribuas al la ĝenerala poezieco de lia prozo la oftaj postmetitaj adjektivoj, la abundaj adverboj nuancaj precizige, la vigla senafiksa verbigo de radikoj neverbaj (p. 35: "La vento dorsis vigle, itinere certa, kaj ni akiris ree forton mensan") kaj eĉ perfekte skandeblaj versoj inkognite kvazaŭ prozo (p. 37: "Niaj lipoj rendevuis, kaj la tuŝoj iĝis frotoj"). Koncerne la vortriĉon, citindas jenaj vortoj de Neves mem enkonduke al la librofina Glosareto (p. 54): "Kelkaj bedaŭras ĝin magra, aliaj riproĉas ĝin pletora. Tamen PIV estas PIV, kaj punkto. Referencilo kaj konsultilo ĉie konata kaj sekvata. Nepra. Nemalhavebla. 'Nia' vortaro. Ĉiuj vortoj troveblaj sur ĝiaj paĝoj kvazaŭ akiras statuson pri vivorajto. Vortojn mankantajn tiuverke oni kutime glosas. Ankaŭ mi ĉi tie". Kia kontrasto kun la eĉ nuntempa histerio kontraŭneologisma de iuj lingvaj "malvarm-urinuloj"...! Aliflanke, iujn tre dialogajn kaj sufiĉe humurajn, satirajn pecojn en la libreto oni prefere rigardu kiel skeĉojn[7].

El literaturhistoria vidpunkto, simila sorto kiel la kundebutan Kompreni trafis ankaŭ la prozan kontribuon de Neves al la samkvaropa kolekto de rakontoj kaj noveloj Ekstremoj[8]. Liaj novaj prozaĵoj restis iel tro ligitaj al lingvaj apartaĵoj de Karolo Piĉ, pravigeblaj en ĉi ties romano La Litomiŝla tombejo kiel lingva manifestiĝo de la plurdimensia izoliĝo aŭ ermiteco de la aŭtoro[9], tamen ne en la ceteraj prozverkoj de Piĉ, enhave apenaŭ interesaj, kaj do des malpli en noveloj aŭ romanoj ali-aŭtoraj, ĉu de Neves ĉu de Declerck. Kaj iasence liaj prozaĵoj en Ekstremoj iom desapontis la promeson de tiuj en Kompreni, kreitaj kun la freŝa aŭdaco de malpli-ol-30-jara verkemulo[10].

Parenteze ni menciu ke Neves estis membro de la Akademio de Esperanto de 1995 ĝis 1998[11]. Krome li verkis recenzojn[12] kaj artikolojn[13], ekzemple tre interesan kaj ekvilibran nekrologon pri William Auld[14]. Kaj ni ankaŭ ne forgesu lin kiel elstaran tradukiston de beletro. De Neves ni ricevis libroforme unu prozan tradukon, Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro[15] de Xavier de Maistre, kaj nun ankaŭ la poemaron de Pessoa La gardisto de gregoj[16], kiun mi pritraktos poste pli detale, kaj kies esperantigo samnivele kompareblas kun la elhispanigoj de poemoj fare de F. de Diego kaj, nuntempe, Fernández. Aldone, en la jaro 2000 aperis same el lia plumo du specialaj numeroj de la revuo Fonto dediĉitaj al la portugala literaturo[17] kaj en 2008 la traduko de unu novelo kaj du poemoj de Borges en la kolekto La sekreta miraklo[18].

Refoje pri lia originala verkado, jen, ne plu novele sed poeme, kaj post la atentinda poezia debuto en Ibere libere, Neves re-prezentas sin per Simptomoj[19], ĉi-foje kiel sendiskute plenkreskan poeton kun propraj mondo, voĉo kaj stilo. En ĝi ni havas ĉefverkon senhezite kompareblan kun la plej gravaj poemaroj de Miĥalski, Kalocsay, Auld, Sadler, E. de Kock, Ragnarsson, Nervi aŭ Mao Zifu. Kaj, ĉu mirinde?, Grigori Arosev havas la honoron esti verkinta la verŝajne plej malkompetentan recenzon pri tia libro en la historio de nia lingvo: i.a. li aŭdacis skribi pri ĉi poemaro de Neves ke "lia kreado estas poezio, sed la kreaderoj ne estas poemoj!"[20].

Kvankam disponeblas nemultaj verkoj de Neves[21], en li ni trovas unu el la plej bonaj pasivaj kaj aktivaj konantoj de la lingvo Esperanto.

Kion mi celas per la esprimo "pasivaj kaj aktivaj konantoj"? En la Facebook-forumo Literatura babilejo je 14.3.2016 mi[22] skribis: "Nia Esperanto estas ne tiuj de Piĉ aŭ Haupenthal, elstaraj sed makulitaj de hapaksaj rolvortetoj aŭ de okul-vunde lego-baraj divid-strekoj sen-bezonaj; nia Esperanto estas tiu de Fernando de Diego, senigita je haupenthalpiĉismoj, aŭ, fakte, tiu de la granda Kalocsay, flua kiel simpla prozo, trafe kaj precize neologisma, kaj ĉiam bela, klasike kaj revolucie bela". Demandite de Johansson kiuj estas tiu "ni", aŭ ĉu mi jam "eldiras per majesta pluralo", mi respondis: "La ibergrupanoj, laŭ mia kompreno".

Tre similaj vortoj povus karakterizi la Esperanton de Neves en Simptomoj. La lingvo fluas nature, netordite, sen efektoj kaj artifikoj, ĉiam laŭe al la denso kaj profundo de la temo, sinergie kun ĝi. La stilon de la poeto ne stumbligas kabinetaj teoriaj konsideroj.

Interese estas, ke en Simptomoj, kolekto de poemoj el la periodo 1991-1999, legeblas pecoj kiuj povuntis[23] aperi en Ibere libere (1993), sed kiujn Neves ne almetis tien probable ĉar stile ili ne estis "kurtismaj". Pri ĉi lasta stilo ni legu la vortojn de Neves sur p. 51 de Kompreni en komento pri la rakonto Jasono: «La kurtismon mi ne fondis sed ekprovis en la komenco de mia poeta kariero. Poemoj tipe kurtismaj aŭ kun kurtismaj spuroj troveblas en la kvaropa poemaro Ibere libere [...]. La ĉefaj trajtoj de tiu tendenco difineblas jene, se citi la hispanan poeton Miguel Fernández: "versoj kurtaj sed koncepte densaj, senaj je sarkindaĵo – eĉ je verboj! – sed raketaj je sugestioj". / Nu, en la proza tereno la kerno ĉi-stila senteblas same. Forestas balastoj, eĉ kunligaj vortoj kaj ripetaj gramatikiloj. La frazoj ĝenerale fluas haste kaj stakate. Subordigitaj propozicioj ne abundas. Sugestiemo ĉiam superoftas priskribemon.».

En Simptomoj, kontraste, karakterizas la stilon kaj la poetikon de la aŭtoro ia nekurtismo aŭ (pli)longismo, ekzemple en jenaj versoj el la poemo Anakronisme (p. 31):

 

 

Ĉu ret’ fortika, kiun valida amo muntas,

akceptu eskvizitajn sed fremdajn araneojn?

 

 

Sed tiu plilongismo (mi uzas la nomon iom ironie) senteblas multe pli intense, eĉ abrupte, ekde la poemo Poeto (1998, p. 45), memkritika pri la iama kurtismo mem:

 

 

Povra poeto, kiu aspiris kaj pretendis memvojon,

(kvazaŭ memvojoj dependus nur de aspiroj kaj pretendoj)

kiu revis kaj ambiciis la fondon de nova ismo,

(kvazaŭ la fondo de nova ismo

dependus nur de revoj kaj ambicioj,

aŭ kvazaŭ tio estus entute inda

je revoj kaj ambicioj)

kiu arogis al si la kapablon marŝi sen la stilzoj de rimado [...]

 

 

Iuj kritikistoj (ĉu ili vere meritas ricevi tiun nomon?) kredis humuraj poemojn en kiuj Neves priverkas ĝiskerne sian poetecon, sian rilaton kun Esperanto aŭ la kernan konsiston de Esperanto[24] kaj la neevidentajn rilatojn de la zamenhofa Lingvo Internacia kun aliaj lingvoj ĉu gentaj ĉu planaj. Kio venigas nin al alia perspektivo: Neves, la planlingvisto.

Unue, kiel esperantologo, laŭlonge de pli ol du jardekoj Neves studis kaj prinotis el lingvohistoria vidpunkto amason da verkoj beletre aŭ historie atentindaj. La ĝis nun sola libroforme eldonita rezulto de tiaj studoj estas lia Historia Vortaro de Esperanto 1887-1888[25], kiu, laŭ ĝia resuma priskribo en la Katalogo de la Libroservo de UEA, "celas dokumenti la plej fruan uzon de ĉiu Esperanta radiko, kunmetaĵo kaj derivaĵo el la periodo 1887-[188]8".

Tamen la esploroj de Neves pri la historio de la vortostoko de Esperanto ne limiĝas al ĉi ties unua jarduo. Dum jaroj li notadis sur slipoj informojn pri la apero kaj divers-aŭtora uzado de vortoj, ĉefe de la t.n. beletraj neologismoj, foje eĉ pli ol centjaraj, kun aldono de efektivaj fraz-ekzemploj kaj precizaj referencoj kaj font-indikoj. Jen, ekzemple, ne vortara slipo zorge redaktita sed "nura" kaj tamen interesplena komento de li pri la verbo "scivoli" en la Facebook-grupo Lingva konsultejo je 24.3.2016: «"scivoli" ekzistas eble tial, ke la adjektiva formo "scivola" respondas al grava koncepto (curious, curieux, neugierig, любопытный), por kies vortumo ne eblis preni la internacian radikon kurioz-, alisence okupitan jam de 1889. / Mi ne scias, kiom aĝas scivol-. Tamen, en la esperanta-sveda vortaro de P. Ahlberg, publikigita en 1905, sidas du variantoj (sciama, sciavida) por traduki "vetgirig" kaj tri variantoj (sciemo, scivolo, scivolemo) por traduki "nyfikenhet". En la esperanta-franca vortaro de PES (Presa Esperantista Societo), eldonita en 1910, sidas tri variantoj (sciama, sciavida, sciema) por traduki "curieux" kaj du variantoj (sciemo, scivolo) por traduki "curiosité". / Verŝajne "sciavida" estiĝis pro influo de la germana "neugierig" (nov-avida) aŭ eĉ de la sveda "vetgirig" (sci-avara). // En Ido oni preferis aljuĝi al "kurioza" la signifon de "scivola", sed tiu elekto kaŭzis, ke en Ido mankas vorto por esprimi la utilan nuancon de la esperanta "kurioza": ordinare oni helpas sin per nuraj surogatoj: "atencinda" (atentinda), "remarkinda" (rimarkinda), "stranja" (stranga)...».

Tia pli kompleta kaj tempokovra Historia vortaro estus tre bezonata, ĉu presforme ĉu kiel bita vortaro interrete konsultebla. Por kompili ĝin necesus tralegi vortserĉe la verkojn de niaj plej gravaj kaj bonstilaj aŭtoroj[26]... Bele, se iam Neves disponigus la rezultojn kaj fruktojn de siaj tiukampaj esploroj, ĉu en kolektiva verko aŭ retejo, ĉu en nova propra leksikologia kaj esperantologia projekto pli ambicia.

Ni krome ne forgesu, ke Neves profunde konatiĝis kun aliaj planlingvoj kiel Volapuko, Interlingua[27] kaj Ido, kaj ke almenaŭ en ĉi lasta li aŭtoras i.a. vortarojn, beletrajn tradukojn kaj originalajn poemojn kaj eseojn, tiel ke li probable estas unu el la ĉefaj figuroj de la literaturo en Ido, kio evidente aldonas plian dimension al lia plurfaceta aktivado kiel esperantologo.

Konkrete, mi disponas jenajn verkojn en Ido de Neves prese publikigitajn ĉe lia propra eldonejo Editerio Sudo, kiu dume malaperis: la komparvortareton pri homonimoj kaj paronimoj inter Ido kaj Esperanto Disparati di la frati (Diferencoj de la fratoj)[28], la eseon Nia justifiko (Nia pravigo, 2002)[29] kaj la eseeton Lo mikra es bel (Malgranda estas bela, aŭ Eta belas)[30]. Laŭ la paĝo pri li en la Ido-Wikipedio[31], Neves aŭtoris originale aŭ traduke kaj mem eldonis nur en sia ne plu ekzistanta Ido-eldoneja retejo[32] kelkajn aliajn verkojn, ĉefe eseojn kaj artikolojn pri Ido sed ankaŭ la vortaron Suplementa Ido-Lexiko (2008)[33], la originalan poemaron en Ido Dazlo (Blindumo[34], 2002) kaj diversajn tradukojn[35]; krome en Januaro 2015 li kreis la Ido-blogon La blua plumo[36].

Pri Dazlo, kun poemoj verkitaj inter 1998 kaj 2002, ni diru ke ĝi estas same grava kaj atentinda kiel la kuza poemaro Simptomoj, kaj ke ĝi meritas reaperi libroforme en du-lingva eldono Ido-Esperanto. En Nia justifiko, sur p. 40-41, legeblas unu el la poemoj, Trans la skreno (Trans l’ ekrano), kun komparcele tujsekva esperantigo de ĉiu strofo. Ni legu la kvaran:

 

 

Nia babili erektos l' edifico

Od igos la fantazio krular.

Tamen ni savas

Ke lo nova darfas stacar

Nur sur la ruino

Di lo anciena qua es nuna.

 

 

[Niaj babiloj starigos la konstruaĵon

Aŭ disfaligos la fantazion.

Tamen ni scias

Ke la novo rajtas stari

Nur sur la ruino

De la malnovo kiu estas nuna.]

 

 

Ĉu ni povas scii ion pri poeto mem nur surbaze de liaj verkoj? Nur tra nebulo. Kaj des malpli pri poeto devia kaj dissplita, alterne verkanta en du malsamaj kaj konsiderinde malsimilaj planlingvoj kun po neglektinda dispubliko, Esperanto kaj Ido, kiujn li ĝisfunde alproprigis. Neves estas poeto de ekstremoj, de meandraj, zigzagaj, tangaj fervoroj kaj pasioj, kredeble ne nur pri planlingvoj sed pri ĉio en la vivo[37].

Kaj nun ni ricevas de li la jam menciitan La gardisto de gregoj, esperantigo de la epokfara poemaro O guardador de rebanhos[38] de Alberto Caeiro ("1889-1915"), heteronimo de la portugala poeto Fernando Pessoa (1888-1935). Kio estas heteronimo? Ni legu kion Neves mem skribas enkonduke pri Pessoa (p. 6): "li imagis plurajn aŭtorojn interne de si mem (Alberto Caeiro, Álvaro de Campos, Ricardo Reis, Bernardo Soares, António Moura i.a.), kiujn li nomis (kaj oni plu nomas hodiaŭ) heteronimoj. Temas ne pri tradiciaj pseŭdonimoj de aŭtoro, sed pri malsamaj aŭtorecoj de la sama homo, kiu kvazaŭ fariĝas pluraj personoj, ĉiu kun sia propra maniero rigardi la mondon, sia filozofio, sia metafiziko, sia poetiko, sia aparta stilo esprimi la pensojn kaj verki, kaj eĉ sia propra subskribo".

Pri Pessoa mem sufiĉu al mi diri ke li estas kredeble la plej granda kaj grava portugallingva poeto de la 20a jarcento, forte kaj definitive ŝanĝinta la sulkon de la posta poezio tutmonda kaj, kiel Kavafis, lasinta profundan spuron en miloj da poetoj diverslingvaj kaj diverslandaj, inter ili eble ankaŭ nia islandano Baldur Ragnarsson kaj nia italo Mauro Nervi.

La gardisto de gregoj estas kompakta poemaro rezultinta ne el kompilo de aparte naskitaj pecoj sed el verkperspektive kunkonstruaj celo, decido kaj elano: t.e. ne simpla kolekto aŭ apudmeto de poemoj sendependaj, sed unueca kompleto de 49 poemoj en koheraj sinsekvo kaj redakto. Malgraŭ la pluaj informoj donitaj de Neves en la jam menciita persona komuniko[39], lia esperantigo ne nur tradukas la signifon kaj sencon de la vortoj kaj vortsinsekvoj sed, kiel eble pripledus la franca verkisto kaj tradukisto Henri Meschonnik, redonas ankaŭ la subtilan ritmon (t.e. laŭetime la ondadon, fluon) de la portugala en la versoj de Pessoa/Caeiro[40].

Kaj sendube la poezioj, la poetikoj de iuj heteronimoj de Pessoa influis la poetan sulkon de Neves ekde la dua parto de Simptomoj. Jen kelkaj citoj el La gardisto de gregoj por komparo:

 

 

Pri rimoj mi ne zorgas. Neniam

Kunestas du arboj egalaj.

Mi pensas kaj verkas same kiel la floroj havas koloron,

Sed malpli perfekte en mia maniero esprimi min,

Ĉar mankas al mi la natura simplo

Laŭ kiu mi tuta estus nur mia ekstero.

 

[poemo 14, p. 38]

 

 

Tio senteblas ankaŭ en la stilo jen panteisma jen parabola jen paradoksa kiu povus pensigi pri verkoj tiel diverskarakteraj kiel la libro de la tao aŭ la lirikprozaj La eta princo kaj Platero kaj mi:

 

 

Ĉar la sola kaŝita senco de la aĵoj

Estas ilia absoluta manko de kaŝita senco.

 

[poemo 39, p. 65]

 

 

Ne pro hazardo Gonçalo Neves elektis tiun verkon kiel tradukdefion. Poezio kaj filozofio vibras kaj pulsas en ĝi simbioze, same kiel ili kunvivas en la verkaroj de nia protea vartisto de vortoj, hidrarga portugala bardo. Ni finu ĉi eseon per la komenco de unu el ĝiaj pecoj plej famaj, esperante ke nia eta publiko ne preterlegos verkon intelekte kaj estetike nemalhaveblan.

 

 

Se vi volas min kun mistikismo, en ordo, mi havos ĝin.

Mi mistikas, sed nur korpe.

Mia animo estas simpla kaj ne pensas.

 

[poemo 30, p. 55]

Suplemento. Kompara tabelo de aktivado de Gonçalo Neves en i.a. Esperanto kaj Ido

 

jaro

en Esperanto

en Ido (kaj Interlingua)

1987

esperantiĝo

 

1989

komencis verki en Esperanto (Vivaĉo, poste publikigita en Kompreni)

 

1991

premioj en la Internaciaj Floraj Ludoj kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA

 

1992

premioj en la Belartaj Konkursoj

 

1993

Ibere libere

Kompreni

premioj en la Belartaj Konkursoj

 

1995

membriĝo en la Akademio

kontribuo al Tempo fuĝas

premioj en la Belartaj Konkursoj

iĝis lingva revizianto de Monato

 

1997

Ekstremoj

eklernis Idon

1998

eksmembriĝo el la Akademio

kontribuo al Menade bal püki bal

komencis poemi en Ido

1999

premioj en la Belartaj Konkursoj

 

2000

Simptomoj

kontribuo al De A al B

ĉesis esti lingva revizianto de Monato

 

2002

Mia kuzo Ido. Kelkaj babiloj pri la gramatiko de Ido (en Esperanto)

fondis la Ido-eldonejon Editerio Sudo

Nia justifiko

Disparati di la frati

Populal rakonti de Portugal

Sajeso dil populo

Dazlo

Linguala babili. Dek e ok exkursi tra la gramatiko di Ido

unua Ido-eldono de La gardero di trupi

2003

kontribuo al La Deka logo

 

2004

La saturna skorpio (postparolo al Saturno de Camacho)

 

2005

 

artikolo Mi prime contacto con interlingua (en Interlingua)

2006

nekrologo pri Auld

partoprenis la Ido-konferencon en Berlino

2007

 

Lo mikra es bel

partoprenis la jubilean Ido-konferencon en Parizo

2008

Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro

Suplementa Ido-Lexiko

lingva sekretario en Portugalujo de Uniono por la Linguo Internaciona (ULI, Februaro-Aŭgusto)

2011

Historia vortaro de Esperanto 1887-1888

kontribuo al Instrui Dokumenti Organizi

 

2012

kontribuo al Pri homoj kaj verkoj

Zamenhof kaj Volapük

 

2015

La gardisto de gregoj

kreis la Ido-blogon La blua plumo

2016

 

dua, reviziita Ido-eldono de La gardero di trupi

 

 

 

 

 



[1] Oni komprenu la vorton "ibera" vastasence, kiel sinonimon de "iberuja".

[2] Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (CEOLE), de Geoffrey Sutton, Mondial, Novjorko, 2008.

[3] Historio de la esperanta literaturo, de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds, 2015.

[4] Fine de ĉi eseo konsulteblas Suplemento. Kompara tabelo de aktivado de Gonçalo Neves en i.a. Esperanto kaj Ido.

[5] Ibere libere, kun Camacho, Dek kaj Fernández, Pro Esperanto, Vieno, 1993.

[6] Kompreni, Bero, Berkeley, 1993 (HEL misnomas ĝin Komprenoj).

[7] Marĝena noto: sur p. 51, pri la rakonto Jasono, Neves skribis ke li ankaŭ "klopodis stampi la intrigon per subtila, diafana kritiko kontraŭ gejeco"; nu, pri kies kritiko temas? ĉu lia aŭ ĉu de la virinoj, nur kiel plendo?

[8] Ekstremoj, kun Fernández, Camacho kaj Dek, IEM, Vieno,1997.

[9] Kiel Buller trafe rimarkis en Hamburgo en beletra vivo, en Serta Gratulatoria in Honorem Juan Regulo – vol. I.

[10] Plia flanka rimarko: en Ekstremoj, p. 141-142, en la prozaĵo Litomiksa tombejo, kial la rolulo volu infekti aŭ kontaĝi je aidoso ĉiujn putinojn en bordelo? Io tia povas okazi, sed kredeble leganto sciemas pri la fonaj aŭ profundaj motivoj de tioma fiago.

[11] … kaj jarojn poste ankaŭ lingva sekretario en Portugalujo de la Ido-lingva Uniono por la Linguo Internaciona (ULI) inter Februaro kaj Aŭgusto 2008.

[12] Kelkaj troveblas ĉe esperanto.net/literaturo/recenzintoj.html#neves.

[13] Iuj menciatas en eo.wikipedia.org/wiki/Gon%C3%A7alo_Neves#Eseoj_kaj_studoj.

[14] Mortis la bonzo, restu la bardo, legebla ĉe liberafolio.org/2006/auldneves/.

[15] Xavier de Maistre, Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro, Fonto, Chapecó, 2008.

[16] Fernando Pessoa (kiel Alberto Caeiro), La gardisto de gregoj, Fonto, Chapecó, 2015.

[17] Fonto 20, 2000, n-roj 231 (Marto), en kiu aparte menciindas sur p. 3-11 kelkaj originalaj poemoj de Neves mem kaj sur p. 12-17 la longa, impona poemo La tabakistejo, de la heteronimo Álvaro de Campos (pri "heteronimo" vidu poste en la pritrakto de La gardisto de gregoj), kaj 232 (Aprilo), kun partoj I-VIII (1-8) el 69 de La gardisto de gregoj sur p. 19-29.

[18] Jorge Luis Borges, La sekreta miraklo, tradukis diversaj, Sezonoj, Kaliningrado, 2008.

[19] Simptomoj, FEL, Antverpeno, 2000.

[20] Arosev brile kompletigas sian memportreton i.a. per jena aserto: "Homo, denaske kutimiĝinta legi rusan poezion (tia do mi estas), estas instinkte atendanta, ke la poemoj enhavos almenaŭ ritmon (ankaŭ kutime rimojn, sed ne tiom nepre)".

[21] Du rakontoj kaj unu eseo de li, ĉiuj tri leterformaj, aperas en la bitlibro La Deka logo (omaĝe al Liven Dek, 2003), legebla ĉe esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/deklog.html (kaj kiun indus eldoni prese). Necesus kompili ankaŭ la bibliografiajn referencojn de liaj esperantlingvaj kontribuoj al plur-aŭtoraj novelaroj kaj kolektivaj verkoj kiel resp. Tempo fuĝas (1995), la tri festlibroj Menade bal püki bal (1998), De A al B (2000) kaj Instrui Dokumenti Organizi (2011), la esearo Pri homoj kaj verkoj (2012), kaj de apartaj libretoj kiel Zamenhof kaj Volapük (2012) aŭ de libroj verkitaj kaj publikigitaj en Ido.

[22] En la originala teksto prezentita al Belartaj Konkursoj, tie ĉi kaj en la sam-alinee sekvaj okazoj estis skribite "Camacho".

[23] En multaj efektivaj okazoj de uzo de verboformoj je -intus (estintus, povintus, devintus ktp) oni ja devus uzi anstataŭe, kaj laŭe al la celata signifo, formojn je -untis.

[24] Eĉ de la ĉapelitaj literoj, kiuj konsciigas nin pri aliskribeco, alialfabeteco, alilingveco de nia lingvo.

[25] Historia Vortaro de Esperanto 1887-1888, Iltis, Bad Bellingen, 2011. Parenteze mi menciu, ke tia libro meritas preson kaj bindon pli dignajn ol la "kancerklinikeca" broŝur-aspekto al kiu kondamnis ĝin la eldonisto Haupenthal.

[26] Tiel eblus konstati ke, ekzemple, en sia nova poemaro Perversaj rilatoj, de 2015, Sadler uzas la pretervortaran "diatomo" anst. "diatomeo".

[27] Lia artikolo Mi prime contacto con interlingua (2005, en Interlingua) legeblas ĉe interlingua.com/historia/biographias/prime_neves.htm.

[28] Disparati di la frati. Listo de 454 homonimi e paronimi en Ido ed Esperanto, Editerio Sudo, Lisboa, 2002. En esperantlingva artikolo samjare publikigita Neves nomas la alian lingvon ne frato sed “mia kuzo Ido”, tiel implicante ke kaj ĝi kaj Esperanto estas idoj de komuna(j) (ge)patro(j).

[29] Nia Justifiko. Esayo pri la existo-yuro di Ido, Editerio Sudo, Lisboa, 2002.

[30] Lo mikra es bel. Esayeto pri la esenco di Ido. Tradukita al Angla, Franca, Germana, Hispana, Rusa, Editerio Sudo, Montijo, 2007.

[31] io.wikipedia.org/wiki/Gon%C3%A7alo_Neves.

[32] Tamen retroalirebla en la Interreta Arĥivo ĉe wayback.archive.org/web/20050301023354/http://www.europa.idolinguo.com/Portugal/EditerioSudo/.

[33] Ĉe ido.li/vortari/SIL.pdf.

[34] Reta Vortaro difinas jene la vorton blindumi: momente blindigi ("julia sunradio posttagmeza blindumis ŝin" – ekzemplo el Fernández).

[35] En 2002 itala idisto (nun ne plu aktiva), ne petinte lian permeson, faris kelk-ekzempleran 162-paĝan paperan libron el ĉiuj liaj tiamaj Ido-verkoj kaj ĝin dissendis al kelkaj amikoj (i.a. ankaŭ al Neves).

[36] labluaplumo.blogspot.com.es/.

[37] Belan ekzemplon oni trovos en intervjueca artikoleto Servi la Arton kaj la Belon publikigita en La Ondo de Esperanto 2002/4 kaj legebla ĉe esperanto-ondo.ru/90-lode.htm#90-23. Tamen oni atentu ke la tie skribitaj opinioj probable ŝanĝiĝis intertempe.

[38] Neves tradukis la poemaron ankaŭ al Ido kun la titolo La gardero di trupi (unua, nur reta eldono en 2002; dua, reviziita pres-eldono ĉe Fonto en 2016). En persona komuniko de 16.3.2016 Neves skribis: "Sciu tamen, ke la ideo pri publikigo de la Ido-versio ĉe Fonto estis ne mia, sed de Bays, kiu tion proponis antaŭlonge, sed mi longe prokrastis la aferon hezite, ĉar mi intencis (kaj preferis) publikigi ĝin ĉe Lulu (Fonto estas ja eldonejo esperantista, ne idista). Nur post insistado de Bays, kiu nepre volis eldoni, mi fine decidiĝis, kvankam iom malgraŭvole. / Bays diris al mi, ke li trovas la Ido-version pli bela, sed tio estas ege subjektiva, kaj mi ne same opinias. Iuj partoj eble pli belas Ide, sed aliaj partoj certe pli ravas Esperante, kaj la Esperanta versio estas eble pli preciza".

[39] Samloke: «La esperanta versio suferis fortan revizion, kiu igis ĝin eble malpli valora kiel "esperanta" poemo (t.e. legebla kvazaŭ originalo) sed ege pli preciza kiel traduko. Tio (absoluta traduka fideleco) ne ŝajnis al mi tiom grava, kiam mi faris la unuan version (jam antaŭ multe da jaroj), sed poste, pro plia kaj plua profundiĝo en la verkaro kaj pensmaniero de Pessoa[,] mi ŝanĝis miajn kriteriojn kaj ekcelis alispecan tradukon, en kiu ne tiom gravu la kraketado de la lingvo (la bela, pura ritmo), kiom la fidela reprodukto de la pensoj, de la filozofiaj nuancoj). / Iel ajn, eble unuafoje en la historio de planlingvoj la sama verko estas tradukita Esperante kaj Ide de la sama homo…».

[40] Evidente oni povas pridiskuti kiel traduki tiun aŭ alian vorton, frazon, verson, kaj malsamaj bonaj aŭtoroj proponus malsamajn solvojn kredeble same validajn, sed la sola riproĉo kiun mi farus al la esperantigo de Neves estas ke, plurfoje tradukante la portugalan "como" ne per la plene ekvivalenta ĝenerala komparvorto "kiel" sed per la usa "kvazaŭ", li deprenis iom de la klaro, simplo, belo kaj leĝero de la originalo, aldonante al ĝi pretervole pezan nuancon tie neekzistantan (tamen nenio riproĉeblas kiam li redonas per "kvazaŭ" la portugalan "como se").