Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Dua premio de prozo, 2010

Sten Johansson
Verda ondado

 

Verdaj montetoj ondas, ruliĝas super vin, volvas vin en sian litkovrilon el herboj; odoro de ŝafa fekaĵo vaporas el la grundo, el la herboradikoj kaj la pisplenaj littukoj; la fundo grincas kaj ekŝanceliĝas kiam la sofolito lanĉiĝas de kajo el fendita cemento kaj ekdrivas malsupren sur la klara akvo de Viŝeo, kiu baldaŭ miksiĝos kun la ŝlima Tiso kvazaŭ gutigante glaciakvon en absinton. Rusta pikdrato laŭlonge de la limo ŝiras al vi la dekstrajn vangon kaj orelon; sango gutas suben sur la kusentegaĵon kaj estas sorbata de la tero, de la herba felo malalte mordita de cent mil ŝafoj kun grasa, malpura lano. Kaj jen, meze inter la ŝafoj paŝas ĉefanĝelo kun bastono enmane, anĝelo en mise sidanta jako kaj grasmakulita kravato pendanta oblikve, eble pro tro da tostoj je la imperiestro kaj la venko kaj la nacio kaj raso kaj partio kaj diktaturo de l' proletaro. Sed super la anĝelo kaj ŝafoj kaj putraj kabanoj de paŝtistoj kaj forgesitaj tomboj kaj tankobstakloj el betono ondas montetoj, verdaj deklivoj, veluraj dunoj en terodora ondado kiu vin hule lulas, dormigas, brakumas, kiel faris al vi neniu ajn patrino.

 

Vizaĝo de sorĉistino penetras en vin.

Osta mano tiras vian brakon, trenas, volas deŝiri viajn membrojn; ŝi anhelas en vian vizaĝon per spirado el fuzelo kaj rubakvo kaj putraj dentoj.

Kion do ŝi grakas? Ĉu pastron? Ŝi volas alvenigi pastron, sed de kiu speco, ŝi demandas; ĉu li estu katolika sacerdoto, aŭ reformita hungaro en kompleto, aŭ ĉu plenbarba rutena popo; ŝi devas ekscii al kiuj vi apartenas; ĉi tie en la cigana kvartalo eblas ĉio ajn; eble vi estas turko aŭ judo; ĉu ŝi venigu rabenon en kaftano; el kiu speco vi do estas?

La sorĉistino regurdas sian litanion kvazaŭ ŝi riskus sian propran saviĝon; ĉu ŝi ne komprenas, ke ne ekzistas pastro kapabla savi vian animon; tra tiu pordego vi devos paŝi senakompane, en la mallumon kiu atendas vin transe.

Vi volas forigi ŝin per mangesto, krii al ŝi, ke ŝi iru tien, kie ŝi hejmas, sed la mano kaj la lango egale velkis kaj paraliziĝis; vi senpovas; vi devas toleri ke ŝi murmuras preĝojn aŭ malbenojn aŭ sorĉformulojn, ekbruligas haladzajn vakskandelojn, aspergas vin per sankta akvo aŭ lavakvo aŭ ftiza salivo, kaj minacas vin per lasta sanktoleado.

Fine ŝi fadas; vi ne scias ĉu vi plu rigardas aŭ jam fermis la okulojn; la sorĉistino drivas en nubon, en fumon; tio estas karbofumo el la vagonaro, kiu portas vin for en la mondon, al Sziget kaj Szatmar kaj Vieno; la littukoj iĝis grasaj kaj fulgaj pro lokomotiva fumo; la sofolito batadas glitante trans la reljuntojn; dudek helerojn, kvindek helerojn ili kantadas; onklo Tudor promesis, ke vi gajnos propran monon montrante vian arton en foiroj kaj gastejoj, kaj li helpos al vi eviti trompojn; onklo Tudor scias kiel la aferoj pasas inter urbanoj kaj ŝtelistoj kaj ĉiaspecaj kanajloj.

Estas li, kiu edukis vin, kiu zorgis pri vi, kiu donis al vi vestaĵojn surkorpe kaj ŝuojn surpiede, maizkaĉon kaj ŝafan fromaĝon enstomake, kiu instruis al vi ĉion, kion paŝtisteto bezonas scii. Sed de kie vi ricevis vian kalkulan povon, vian misteran talenton, tion scias nur la diablo, li diras, kraĉante trans la ŝultron; ĝi ne povis veni de via patrino, Ana Oros, kiu mortis naskante vin, nek de via patro, laŭdire ĉevalŝtelisto el Bukovino, vagabondo kaj trompisto, kiu miksis sian propran rutenan galimation inter la vortojn, tiel ke nek diablo nek anĝelo povis kompreni, kion li diris. Vi ne scias, kiel Ana parolis kun li; ankaŭ ŝi neniam frekventis lernejon; same kiel vi ŝi restis ekster ĉio; fine ŝi eĉ ne ricevis tomboŝtonon super si en la vilaĝa tombejo, en tombo kiun vi neniam vidis; eble ĉio estus alia, se vi lernus reciti preĝon kaj ekbruligi olean lampon por ŝi, kiel aliaj orfoj. Eble vi evitus drivadi tra la mondo kiel strathundo, almozante pri ostoj, trinkante malfreŝan akvon el vojflakoj, ĉasante skabiajn hundinojn, kiuj akceptas vin sen eĉ turni la kapon por rigardi, kiu ĉifoje suriras ilin.

 

Kiel malfacilas nun la spirado.

Jen laboro same peza kiel tordi tukojn kun ŝaflakto elpremante la selakton, por ke restu nur kazeo, kiu iĝos fromaĝo. Ĉu el vi io restos post ĉi tiu tordado, kiu premas el vi la vivon?

Tamen vi ne povas ĉesi; vi devas ensuĉadi aeron, trude levi la kavan bruston. Kiel facile ŝajnas tutsimple lasi tion, akcepti ke jam sufiĉas; jam okdek jarojn vi spiradis freŝan montaran aeron, haladzojn el ŝimaj keloj, fetoron de kadavroj, fumon el brulegoj, parfumon el bordeloj vi suĉis en tiujn ŝiritajn pulmojn; ĉu ne jam sufiĉas? Sed ne eblas ĉesi; vi ne plu volas, tamen vi ne povas ĉesigi tion; estas malbeno; la vivo ankoraŭ ne lasas vin, kvankam ĝia preno kramfas.

Plej aĉas tamen la trakea muko; jen tenaca amara koto kiu nek subiras nek eliĝas; ĝi simple restas tie farante el ĉiu pena spiro sibladon, glugladon, rasladon; vi bezonas tusi, sed la brusto ne plu havas forton por unu plia spasmo.

Kiom ĉi tio daŭros? Se tiu virinaĉo almenaŭ donus al vi ion, rimedon por fini la turmenton, sed ŝi jam estas for, la sorĉistino kiu ĵus estis ĉi tie, aŭ ĉu tio estis en iu alia jaro? Vi ne memoras ŝian aspekton, ne scias kiu ŝi estis, vidas nur ŝian ombron kiu brulmarkis vian okulfonon, kaj sentas la guston, la guston de inaĉo sur via seka kaj bruligita palato.

Kion ŝi volas de vi, tiu virino?

Ĉu vi ŝuldas al ŝi ion; kion ŝi postulas de vi?

Vi havas nenion plu por doni al ŝi; baldaŭ ĉiuj ŝuldoj kaj postuloj estos nuligitaj; ĉiuj viaj nombroj ŝrumpos en nulon; kion ŝi do povos postuli de vi? Vian animon? Ne, vi ne havas animon; eble vi havis ĝin kiel knabo, animon same vivan kiel tiuj de ŝafo kaj hundo kaj vulpo kaj nizo kaj hirundo, sed poste ĝi pereis, velkis kaj mortis pro malsato; la animo bezonas nutraĵon same kiel la korpo, sed vi ne nutris ĝin; vi lasis ĝin mortiĝi.

Do kion la sorĉistino deziras de vi?

Kial ŝi troviĝas jen ĉe via flanko; la lasta persono kiu vidos vin, la lasta kiu lasos vin, kiun vi lasos? Ŝiaj ostaj manoj kun bluaj riverdeltoj kaj brunaj galaksioj; palpas vin fingropintoj kun dikaj ungoj vakse flavaj, sed vi nenion sentas; vi ne povas distingi, ĉu ŝi estas el karno kaj sango aŭ el via angoro kaj timo.

 

Tiom da virinoj jam palpis vin, ĉiuspecaj damoj, sinjorinoj kaj putinoj.

La virojn obsedis via cerbo, la talento de l' mirinfano, via fulmrapida kalkularto; kiom faras dumil sescent dek kvar oble okmil naŭdek naŭ; vi aranĝis la nombrojn en viajn figurojn, turnis la rigardon internen, grupigis kaj regrupigis, kaj jen vi havis la rezulton, devis nur observi la figurojn unu post la alia kaj signi ilin, nomi ilin; dudek unu milionojn cent sepdek mil sepcent okdek ses, kaj poste atendi la gastejestron aŭ kiu ajn ŝvitadis super anilina krajono kaj malpura paperpeco, atendi ke li atingos kalkuli la taskon por konfirmi, ke vi diris ĝuste.

Aŭ kiom faras okcent dek naŭ oble sin mem.

Sed la virinoj, ili rekte trarigardis vin; ili volis provi kion vi enhavas krom ĉiuj ĉi nombroj; ili donis al kukolo la kalkuladon; ili kalkulis kun aliaj aferoj. Kiomaĝa vi estis, kiam la unua gastejestrino levis la jupojn kaj ensuĉis vin inter siajn grasajn femurojn, en kamero malantaŭ la trinksalono, dum ŝia edzo tie ekstere kalkuladis rekordan gajnon de la vespero kaj la servistoj helpis porti eksterdomen la gastojn, kiuj plenebrie endormiĝis kaj ne plu povis trinki; ĉu vi estis dekkvaraĝa? Ĉu tio estis en Klausenburg aŭ Grosswardein?

Vi ne memoras, ne povas distingi ŝin de la aliaj; vi memoras ne tiujn, kiujn vi posedis, aŭ kiuj posedis vin, sed la filinojn, la knabinojn, kiuj renkontis vian rigardon dum unu sekundo kaj poste rigardis suben en la sinon; la strikte protektatajn, kiujn oni ŝparos por riĉa edziniĝo kaj ne forĵetos al vaganta paŝtisteto kun magia talento ricevita de potenco nekonata kaj nekoninda. La knabino kun harplektaĵoj en Rozavlea, tiu kun malhelaj bukloj en Negreşti, la leporlipulino en Szeged, ĉiuj kiujn vi neniam rajtis tuŝi. Kaj tiuj, kiujn vi vidis de fore; la vualita en veturilo sur Burgring, tiu en loĝio de Jardin d'Hiver. Kaj la nobelinoj de bienegoj en siaj hereditaj roboj el tinemordita silko, kiuj des pli vastigis sian dekoltaĵon ju pli malfruis la vesperkunveno, ĝis glacie malestimaj lakeoj forkondukis ilin, dum oni sendis vin en la servistan domaĉon, donante al vi pagon el manpleno da trivitaj moneroj. Ilin vi nun memoras, pli klare ol ŝin kiu venis al vi en la dormejo plena de puloj kaj poste foriris nudpiede kun mano fermita ĉirkaŭ la kvinkrono.

 

Kiam vi laste tenis enmane veran moneron, solidan arĝentan moneron?

Ĉu entute plu troviĝas tiaj? Aŭ ĉu oni kolektis ilin, konfiskis ilin, fandis ilin; posedi arĝenton sendube estas malpermesita, kontraŭrevolucia? Sed kiu do povos meti du arĝentajn monerojn sur viajn palpebrojn kiam venos la momento? Vi ege hontas esti tiel malriĉa; almenaŭ du etaj dekheleroj devas ie trovebli, la plej malgranda brila monereto por la prambileto; almenaŭ tiom ja devas resti funde de iu kesto?

Kiom da mono amasiĝis ĉe vi, kiam vi plej furoris; grandaj pezaj taleroj, kronoj, pengoj, ŝilingoj, florenoj, ĉiaspecaj valutoj; vi ja tenadis faskojn da monbiletoj enmane, ankaŭ tiajn kun vicoj da nuloj, milionojn kaj bilionojn kaj plie.

Tio estis tempo, kiam nombroj perdis sian signifon.

Ankaŭ la valoro de via arto ŝrumpis. Ĉu pro tio? Ĉu la inflacio kaŭzis, ke neniu plu volis spekti kaj aŭskulti vin, kiam vi sekundrapide kalkulis enkape? Eble la homoj perdis sian estimon al nombroj, kiam ili devis pagi bilionojn por paketo da aĉaj cigaredoj, el kiuj tabako por milionoj elfalis, se oni tenis ilin vertikale.

Aŭ ĉu konkurencaj logaĵoj konkeris de vi la merkaton; ŝlagristinoj kantantaj pri eterna amo, sportistoj forkurantaj de ĉiuj aliaj, politikistoj promesantaj justecon kaj venĝon? Kion vi povis oferti kompare kun tiuj; dek sesmil kvarcent okdek tri oble naŭmil ducent ok?

Ne; nova epoko postulis novajn artojn, neonon kaj erotikon kaj vivospacon kaj rashigienon kaj ĵazon kaj klasbatalon kaj popoldemokration, sed tion vi ne povis kalkuli; do vi devis kalkuli tagojn kaj monatojn kaj jarojn en korektlaborejo; vi liberiĝis kaj malliberiĝis, liberiĝis kaj kaŝis vin kaj refoje malliberiĝis; klase fremdiĝa kontraŭsociemo, reakcia vagabondemo; mallonge, vi ne plu apartenis. La tempo pasis kaj lasis vin post si; tion vi ne povis kalkuli.

 

Nun mallumiĝas en la ĉambro.

Pezaj nigraj kurtenoj vualas la fenestrojn, vian liton, volviĝas en viajn okulojn barante la elvidon.

Sendube proksimiĝas vespero, sed de kiu tago, de kiu monato kaj jaro, tion vi ne memoras; en kiu urbo vi troviĝas, kion vi faradis dum la lastaj jaroj; ne, ĉio kovriĝas de tavoloj el polvo kaj fulgo; ĉu vi restadas sola kiel ĉiam; ĉu iu funebros pro vi, fermos viajn okulojn, metos ikonon sur vian kavan bruston kaj plektos viajn manojn super ĝi; tion vi ne scias.

Iam vi estis edzo; certe vi vivadis kun edzino, sed kiam tio estis, dum kiom da tempo kaj kie vi kunvivis; kiu ŝi estis, ĉu ŝi plu vivas aŭ jam mortis; jen memoroj kiuj paŝis pluen en la mallumon antaŭ vi; vi povas nur esperi, ke ŝi memoras vin, se ŝi ekzistas, kaj se vi refoje renkontiĝos.

Ŝia nomo ne plu gravas; certe ŝi estis senhejma kaj orfa kiel vi; ankaŭ ŝi sendube vagabondis farante artifikojn antaŭ homoj pretaj malŝpari moneron por burleskaĵo kaj spektaklo; ŝi kantis kaj dancis, kaj kio sekvis post tio, jen afero de alia estado, de sonĝo, de mondo mortinta kaj entombigita, same kiel baldaŭ estos vi.

Kiu ŝi estis?

Kie ŝi nun troviĝas? Ĉu ankaŭ ŝi kuŝas en sennoma tombo ĉe la fino de kota vilaĝa vojo, kovrita de altaj herboj kaj sovaĝaj rubusoj? Aŭ ĉu ŝi forlasis vin; ĉu ŝi nun vagadas kun iu alia? Kaj de kie venis la naŭza virinaĉo? Ĉu tiu estas ŝi, kiu transformiĝis, de princino en bufon? Viaj demandoj amasiĝas, sed baldaŭ ili ĉesos ronĝi vin.

Kiel ŝi povis vivadi kun vi dum jaroj sen lasi spuron en vi? Aŭ ĉu ŝi ekzistis nur en via imago, en viaj kalkuloj; ĉu ŝi estis produkto de serio da nombroj tiel grandaj, ke eĉ vi ne povis eldiri ilin? La memoro pri ŝi malaperis, same kiel via kapablo forlasis vin, kiam oni finfine sidigis vin sur lernejan benkon por lerni knedi literojn en vortojn kaj ciferojn en nombrojn. Tiam la vortoj falsiĝis kaj la nombroj mutiĝis; ili perdis siajn formojn kaj parencecojn, fremdiĝis, malamikiĝis, mortis.

Jes ja; la nombroj mortis en vi, kaj jen vi mem vidas kavon malfermiĝi en la tero; la nigra humo rikanas al vi.

Nur la verdaj montetoj lumas rekte tra la ombro de morto, lumas pli klare ol iam. Jen vi paŝis sur nudaj piedoj, malsata knabeto, kaj jen vi nun paŝas, grimpadas supren-malsupren laŭ la deklivoj, fajfas vokante la hundojn, klopodas gardi la ŝafojn, kvankam pri tio respondecas onklo Tudor.

La ŝafoj estis la unuaj, kiujn vi kalkulis, kaj nun ili estos la lastaj; vi vidas ilin dividi sin en ĉiam novajn grupojn, tamen ĉiam sume egalajn, kaj baldaŭ vi vidos en okulangulo, ĉu ili ĉiuj restas, aŭ ĉu iu erarvagis, eskapis, estas ŝtelita, forpelita de fremdaj hundaĉoj, ŝirita de lupoj.

Tudor kaj liaj kamaradoj distriĝas per via kalkula talento; vi ne scias legi, nek skribi ciferojn, sed enkape vi vidas la nombrojn kiel grupojn, triangulojn, kvarangulojn; vi persone konas ĉiujn nombrojn kaj scias kiel ili transformiĝas, duobliĝas, dividiĝas. La paŝtistoj donas al vi pli kaj pli malfacilajn taskojn, sed baldaŭ ili ne plu povas kontroli, ĉu vi kalkulis ĝuste, kaj jen la momento, kiam Tudor lavas viajn magrajn krurojn, striajn de malpuraĵo kaj kulpikoj, prenas vin malsupren al vilaĝa trinkejo, kie vi perlaboras la unuajn monerojn. Se vi kalkulos diligente, vi eble kolektos tiujn du dekhelerojn, kiujn vi bezonos por viaj palpebroj kuŝante en la ĉerko.

 

Ie iu recitas ion.

Voĉo gurdadas, monotone, senemfaze, ne zorgante ĉu vi aŭskultas aŭ ne; voĉo knara, malklara kvazaŭ pro vino.

Vi ne aŭdas kion li murmuras, en kiu lingvo; ĉu temas pri vortoj sencohavaj aŭ pura abrakadabro; sendube iu venigis kuraciston aŭ pastron, sorĉiston aŭ almozantan monaĥon, eble aktoron, kiu balbutaĉas sian duone forgesitan monologon el klasika tragedio aŭ vanta vodevilo.

Egale; li ne povas multe malutili.

Inter du spiroj vi vidas, ke li estas anĝelo kun levita glavo; vi glutas atendante la baton, sed ĝi ne venas; li plu ĉantadas; la glavo estas incensujo; el sonorileto aŭdiĝas alta tintado, kaj fumo sinuas supren al la rompitaj gipsfiguroj de la plafono.

Kelkaj vortoj penetras en vian menson; gratia plena, peccatoribus, spiritu sanctu; ŝajne oni trenis drinkeman pastron ĉi tien el la plej proksima preĝejo; nu en ordo, ne plu restas al vi forto por ridi, sed dum mallonga tempo vi sentas kvazaŭ vi iomete ripozus inter la turmentaj spiroj, kiujn vi devas plu trenadi, kontraŭvole. La odoro de incenso igas vin sopiri; vi ne scias je kio.

Nun li desegnas krucon sur vian frunton; vi ne sentas ĉu per oleo aŭ akvo aŭ porka sango; ne gravas, vi sendube trapasos la pasportan kontrolejon kun aŭ sen elirvizo surfrunte; certe ne restas longa vojo por paŝi; eble vi povos petveturi sur ĉevaltirata ĉaro portanta arbotrunkojn, kiu iros samvoje.

Ankoraŭ vi vidas nenion, nur nigran pordegon en egale nigra mallumo; tamen imagu, se transe troviĝas io, se vi elpaŝos en verdan lumon, plandos nudpiede sur humidan herbejon, kuros per knabaj piedoj supren al la montaro, vete kun Foku kaj Lupu, la paŝtistaj hundetoj; unu lastan fojon kalkulos la ŝafojn aŭ eble ne plu devos kalkuli ilin; neniam ajn plu devos kalkuli ilin, sinkos suben kun la vizaĝo alteren, inter ranunkoloj kaj rumeksoj kaj ŝafaj fekaĵoj; enspiros la verdon.

Ne, vi ankoraŭ nenion vidas; ĉio plu nigras; io sonoras en viaj oreloj, tondras kiel vartrajno sur ponto el feraj traboj; la pastro kun glavo malaperis; vi ensuĉas lastan raspan enspiron, iras en la mallumon kun vastaj okuloj, palpserĉas antaŭ vi, falas, ankoraŭ nenion vidas; trablovo de friska aero tremigas vin, kaj jen, jen vi flaras herbojn kaj grasan lanon kaj humon; jen vi finfine trapasas kaj revenas hejmen, kaj ĉio estas mallumo kaj humo, mallumo kaj humo kaj radikoj el malalte morditaj herboj.

 


Reen al la Belartaj Konkursoj