Recenzo de
Don Harlow

Eŭlalia

Eŭlalia

de Lorjak

Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1984. 188p.

________________________________________

En la Proverbaro de Zamenhof devus troviĝi la jena aforismo: "Sencon de Lorjak atendu nur naivulo." Ĉi tiu romano pravigas tiun estuntan proverbon. Tamen, manko de senco ne necesas implici mankon de plezuro.

La romano traktas kelkajn semajnojn el la vivo de Eŭlalia, bonintenca laboristino, kiu loĝas kun franca familio tute ordinara -- avino, kiu estas konstante ebria; kaj duonfratino, kiu ests amoristino. Pro serio da akcidentoj, Eŭlalian rimarkas grava registara funkciulo, kies propra pasinteco enhavas gravajn sekretojn. Baldaŭ evidentiĝas, ke Eŭlalia ne estas ĝuste la persono, kiun ŝi supozas -- cetere, ke pluraj aliaj personoj ja estas ... nu, aliaj. Kelkaj mortigoj kaj murdoj ankaŭ konfuzas la spuron (unu mordon faras okmonata bebo -- pere de revolvero; la kovrilo ne mensogas!). Finfine, ĉiu trovas sian feliĉon -- kompreneble, krom tiuj, kiuj mortis.

Mi ne konsentas kun ĉiu vortelekto de Lorjak (kaj pri tio vidu lian averton sur paĝo 6). Sed li ja havas brilan kapablon pri sintaksoturnoj; kaj li proponas kelkajn originalajn ideojn interne de la romano. Ekzemple, li kreas tute modernan uzon de la malnovmoda koncepto "infano-ŝtelita-de-ciganoj", kaj mi opinias, ke lia metodo venĝi sin kontraŭ malamiko (paĝoj 160-161) vere estas tro danĝera por prezento al la ĝenerala publiko.

La libron mi povas rekomendi al ĉiu kapabla leganto de Esperanto, kiu serĉas kelkhoran distriĝon.

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo