Recenzo de
Don Harlow

Jaĥto veturas for ... kaj veturigas la morton

de Deck DORVAL

Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1983. 190p.

recenzas Don HARLOW

________________________________________

Mi opinias, ke la esperantistoj ŝuldas dankon al la Flandra Esperanto-Ligo (kiu eldonis ĉi libron), al Christian Declerck (kiu lingve reviziis ĝin), kaj ne malpleje al Deck Dorval (tiu persono kun nekonata nomo, kiu verkis ĝin). Mia scio pri la Esperanta literaturo ne ebligas al mi diri, ĉu ĉi tiu romano estas la unua vera detektivĝenra romano en nia lingvo -- sed ĝi nepre devas esti unu el la plej bonaj.

La intrigo estas klasika. Sur jaĥto mediteranee veturanta vojaĝas 15-persona grupo. Unu grupano, riĉa usona idustriisto, mortpafiĝas -- versŝajne sola en ĉambro. Alia grupano, ĉefinspektoro de la krimpolico de Antverpeno, devas elfosi la murdinton. Tion li malrapide, majstre kaj klasike faras, inspektante kaj enketante, kaj en la fino li konstatas la identon de la kulpinto ... krom ke restas nur unu problemeto.

Malsame ol nia krimromana majstro Claude Piron (kies romanoj tute ne estas detektivromanoj laŭ la ordinara difino), Dorval juste traktas la leganton. La indikoj pri la krimo ĉiam estas videblaj sur la paĝoj (la ĉefa indiko estas sur paĝo 26, se vi interesiĝas -- kaj ĝi ne remenciiĝas ĝis la antaŭlasta paĝo!). Tiurilate mi devas mencii, ke almenaŭ unu tian indikon la usona leganto verŝajne ne rimarkos, pro grava kultura diferenco inter Eŭropo kaj Usono:

"Se via edzo estonte voĉlegos por vi, li nepre ne forgesu tranĉ-malfermi la libron!" (p. 129)

Por romano tiel bone verkita, la stilo estas tre facile komprenebla. Laŭ mi, eĉ progresanto povus profiti el ĉi tiu romano. La rolantoj estas bone skizitaj, kaj la fina intrigoturno estas tre surpriza, almenaŭ por tiuj, kiuj ne komencas legi ĉe la fino (mi nun ne parolas pri la idento de la murdinto, kiun mi sufiĉe frue divenis, sed pri la solvo de la krimo).

Entute, libron, kiun mi povas rekomendi al ĉiu leganto.

________________________________________

Postnoto

Post la verko de ĉi tiu recenzo, aperis tri aliaj libroj en la sama serio, kaj ĉiuj meritis la legadon, almenaŭ por distrado: Kazinski Venis Tro Malfrue, Nigra Magio, kaj Urd Hadda Murdita!

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo