Recenzo de
Don Harlow

Kiuj semas plorante...

Kiuj semas plorante...

de TÓFALVI Éva kaj Oldrich KNÍCHAL

Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 1984, 102p.

________________________________________

Prenante ĉi tiun libron en mia mano, mi konis Évan Tófalvi nur pere de ŝia leginda, bone elpensita eseo "La Rolo de la Persona FAktoro en la Esperanta Literaturo" (Premio Minnaja 1981 -- aperis en Fonto #15). Ŝian edzon Oldrich Kníchal mi konis nur per kelkaj nememorindaj noveletoj, kiuj fojfoje aperas en Fonto (aŭ ĉu, dirante3 tion, mi eble montras ĵaluzeto, kiun mi sentas, vidinte la unue nomitan verkinton, belan feinon en trikolora pulovero, sur la kovrilo de Fonto #28?). Ankaŭ mi sciis, ke ili kunlabore verkis premiitan romanon Kiuj semas plorante... Ĉu vere temis pri valora romano? Aŭ pri nura fanfaronado?

Leginte la libron, mi nepre subtenas la decidon de la juĝintoj pri la Schwartz-Premio; temas pri verko, bedaŭrinde mallonga, kiu absolute ne devus honti antaŭ similspecaj romanoj en la nacilingvaj literaturoj. Nur pri unu afero mi devus malkonsenti kun ili. En mallonga antaŭparolo la eldoninto atribuas al ili la sugeston, ke "la aŭtoroj montras, kiel homo povas erarvagi sub influo de politika ideologio". Pri tio ŝajnas al mi, ke eble la juĝintoj mem erarvagas.

La jaro estas 1938. En sanatorio troviĝas la protagonisto, Stefano Bende, suferante pro iu nedifinita mensa malsano. Bende volas eskapi de la sanatorio kaj fuĝi al iu fora lando, eble Usono. Paŝon post paŝo li klarigas la kialojn de tio, rivelante al la leganto la historion de sia vivo. Evidentiĝas, ke la mensa malsano suferata de li estas egoismo -- pli precize, se mi rajtas neologismi, anempatio -- nekapablo kompreni la pensojn kaj emociojn de aliaj homoj, ĝis grado preskaŭ nekredebla. Lian tutan vivon terure difektis tiu mensa kripleco.

Influate de sia malsano, la studento Bende turnas sin al la faŝisma movado en sia (neniam nomita) lando, ĉar ĝuste la faŝismo en tiu medio allogas la homojn, por kiuj plej gravas la memo. Li fariĝas malgrava (tion li neniam bone komprenas) spiono por la faŝiste-penetrita sekureca polico de la lando, same kiel en Usono li fariĝus meznivela "jesanto" en iu korporacio, aŭ en Sovetunio li fariĝus negrava aparatano. Oni komisias lin aliĝi kaj subfosi malgravan sed eble danĝeran internacian konspiron -- la esperantistoj. Do li lernas Esperanton kaj aliĝas al la duonsekreta Esperanto-grupo "Konkordo". Mi ne priskribos la rezultojn de tiu spiona agado, sed por ĉiu komprenanto de la animo de Stefano Bende, ili ja devos esti evidentaj, ĉar neeviteblaj.

Ĝuste pro la karaktero de Bende mi malkonsentas pri la konkludo proponita en la antaŭparolo. Bende ne erarvagas sub influo de faŝismo; li fariĝas faŝisto ĉar li estas "erarvagema". Lia faŝistiĝo mem estas kvazaŭ misfaro, kaj li akceptas tion ne pro ia profunda kredo je la fundamento de la faŝismo, sed por la personaj avantaĝojn, kiujn tio portos al li. Ĉiu decido, ĉiu faro en lia vivo baziĝas sur respondo al la demando: Kio plej helpos min? Tio evidentiĝas en liaj decidoj ĉu helpi, ĉu ne helpi ... ĉu denunci, ĉu ne denunci. Ekzemple, jene:

"-- Kaj se oni ne ordonos, sed persekutos min? -- demandis Wolf. [psikiatro en la sanatorio]
"-- Vin?! ja vi ne politikumas. [Katarina, flegistino, lia amatino]
"-- Pro mia juda deveno..."
"-- Tiam mi kaŝvagados kun vi. Sed kiu povus entute supozi ion similan en la civilizita Eŭropo?"
Mi ekstaris kaj fermis la fenestron. Stulta, naiva knabino! Mi devus diri al vi: Konvunku vian fianĉon urĝe veturi eksterlanden, al Ameriko, Aŭstralio, tute egale kien, nur kiel eble plej malproksimen.
Sed mi ne atentigos ilin. Mi devas persisti en mia malsano. Mi devas ludi ĝis troviĝos pli bona ebleco.

--paĝoj 7-8

Aŭ jene:

Hejme mi meditis, ĉu lasi tiun mizeran diablon en la paco kaj anonci, ke li eksiĝis de la [Esperanto-] kurso, aŭ ... Se al Pander estis malmulte tri, tiam li sendube volas instigi min, la komencanton, al pli verva laboro.
Du tagojn mi cerbumis, ĉu komuniki la kazon pri Herzfeld. Dum tiam mi plurfoje ekiris al telefona tableto, sed ĝuste tiomfoje haltis. Ĉu mi kompatis lin? Ne, simple mi trovis la aferon sensignifa. La majoro povus koleri, se mi ĝenus lin per tiaj bagatelaĵoj. Ja ĉu li ne atendas de mi iun grandan fiŝon? Poste tamen... Unuafoje mi uzis mian specialan telefonon.

--paĝo 72

Kiel vi rimarkas, la romanon oni verkis laŭ unuapersona rakontmaniero. Tiel ni bone konatiĝas kun la malŝatinda persono de Stefano Bende. Aliaj rolantoj estas kartonaj. Ĝenerale tio estas difekto en fikcio, sed ĉifoje ĝi estas duoble pravigebla. Unue, la plimulto da rolantoj estas movadanoj, kaj la leganto-esperantisto facile rekonos ilin sen multe da detaloj. Ekzemploj estas la filozofo Varda, ĉefapogilo de la tiea movado; Lazaro Orban, la fajra aktivulo; kaj fraŭlino Hamor, la seka mezaĝa tajpistino. Due, ĉar ni vidas ĉiujn aliajn personojn tra la okuloj de Stefano Bende, kaj por homo kiel Bende ili ne povas esti aliaj ol kartonaj, tiu magreco de karaktero estas absolute neevitebla. Eble malfeliĉe, pro tio ni ankaŭ ne povas eĉ malŝati la faŝistajn rolantojn, de la itala profesoro Tettamanti, kiu iniciatas Bende en la partion, ĝis la policestro Pander. Same kiel la esperantistoj, ili estas kvazaŭ fantomoj, kies sola ekzistocelo estas apogi la egoon kaj sukcesojn de Bende. Tiel li vidas ilin, tiel ni devas vidi ilin.

Pri Tófalvi oni skribis en Fonto: "Ŝia celo estas verki tiajn beletraĵojn -- precipe romanojn -- kiuj plifortigas en la esperantistoj ilian konscion pri la movada aparteno. Tiu stimulis ŝin iniciati tezon pri la 'memkoniga romano'..." Tion oni povas vidi en la subfadeno de la traktata romano: la laŭgrada disfalo de la Esperanto-movado sub la premo de faŝismo en la mezeŭropaj landoj dum la tridekaj jaroj. Kvankam ni diras al ni, ke ni tiel firme kredas je la "interna ideo", ke ni neniam rezignos pri ĝi, ni tamen rajtas iomete dubi pri tio, aŭdante tra la oreloj de Bende la sugeston de f-ino Hamor, ke oni alkutimiĝu al la nova realeco, elpelante ĉiujn judojn el la landa Esperantista Ligo -- fikcia afero kiu tamen spegulas eventon, kiu vere okazis en tiutempa Germanujo -- eventon aliloke aluditan en la romano.

La lingvaĵo estas preskaŭ modela, tamen nekomplika. Nur unu eventualan malglataĵon mi rimarkis -- "anstataŭ ĉe marbordo". Povas esti aliaj, sed mi trovis la romanon tiel interesa, ke mi ne rimarkis ilin.

Entute mi senhezite rekomendas ĉi tiun romanon al ĉiu leganto.

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo