Recenzo de
Don Harlow

Mamutido Miĉjo

Mamutido Miĉjo

de Mikaelo BRONŜTEJN

________________________________________

Jen interesa instrua legolibro, ĉefe por junuloj. Lena kaj Marko estas du geknaboj, kiuj loĝas en Moskvo. Anton, patro de Lena, eltrovis mamutidon en siberia glacio kaj, helpe Lidia, la patrino de Marko, sukcesis revivigi ĝin. Nun Miĉjo loĝas en zoologiejo en Moskvo, sed iu fripono Krim (konvena nomo!) intencas gajni milionon da dolaroj, ŝtelante ĝin por la privata zoologiejo de la Sultano de Limpopo. Bonŝajne, Krim estas mallertulo. Malbonŝance, ankaŭ kelkaj el la bonuloj estas mallertaj.

La rakonto povus esti interesa por junaj homoj, sed devus esti (laŭ mi) iom pli longa; cetere, la "ĉefaj rolantoj" devus iom pli ĉefe roli -- Lena kaj Marko, kiuj ekzistas ĉefe por doni al gelegantoj personojn, kun kiuj ili povas identiĝi, pliparte sidas fone kaj faras nenion. La ilustraĵoj de Aleksandr Bilukov estas sufiĉe bone faritaj, kaj en la frua parto de la novelo ili instrue rolas (vidu ekz. paĝojn 9 kaj 13), sed post tio ili maloftiĝas kaj ne plu instruas. La tri ĉifrogramoj estas interese enigmaj; bedaŭrinde, oni tro rapide rivelas iliajn signifojn.

La novelo mem (kun ilustraĵoj) ampleksas 26 paĝojn; kromajn 23 paĝojn plenigas vortareto kun pli-malpli 1400 vortoj el pli-malpli 800 radikoj. La vortaro enhavas verŝajne ĉiun unuopan vorton, afikson kaj gramatikan finaĵon uzatan en la novelo, eĉ la kunmetitajn vortojn; ekzemple, la prefiksoj MAL- kaj (iom surprize!) EK- prezentas al ni po proksimume 20 vortojn. Simile, anstataŭ la nuran urbo ni trovas la apartajn vortojn urba, urbano, urbeto kaj urbo. Mi opinias tiun aranĝon sufiĉe saĝa por instrua libro.

Aliflanke, por homoj ekster Rusio la vortareto ne multe helpos, ĉar la signifoj de la vortoj estas ruslingvaj; ekzemple, ne multe helpas min rimarki, ke agrabla signifas "prijatnij, privljekatjeljnij". Por eventualaj alilandaj legantoj-lernantoj, utilus provizi similajn nacilingvajn vortaretojn. Lingvemuloj tamen eble volos elserĉi la rusajn ekvivalentojn de la tabelvortoj, kie facile videblas, ke Zamenhof havis sufiĉe bonan nacilingvan modelon por tiu ofte (de okcidentanoj) priplendata pro malnatureco tabelo.

Ne tro longa, facile legebla ĉefe por postkomencantoj.

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo