Recenzo de
Don Harlow

MISTERO ĈE NIGRA LAGO

Ĝi traktas du el la tradiciaj temoj de gejunula literaturo: reveno al la bela naturo kaj solvo fare de junaj homoj de krimo.


Sten JOHANSSON: Mistero ĉe Nigra Lago. Skövde (Svedio): Al-fab-et-o, 1997. 80p. Broŝurita.

Ĉi tiu romaneto celas pliparte la saman grupon de gejunuloj, kiel la anglalingva romano de Sylvan ZAFT La Sekreta Lingvo de Peter Jameson ― nome, tiujn 10-15-jarajn. Ĝi estas nelonga, verkita en relative simpla lingvaĵo, kaj traktas du el la tradiciaj temoj de gejunula literaturo: reveno al la bela naturo kaj solvo fare de junaj homoj de krimo.

Temas pri ses gejunuloj en la sveda urbo (ĉu fikcia?) Åköping. Timo kaj Fredrik estas … nu, ni diru “kvazaŭfratoj” (ilia parenceco neniam estis tute klara al mi; temis pri familio kiu travivis diversajn eksgeedziĝojn kaj regeedziĝojn). Parto de la aktuala familio volis trudi al ili lerni Esperanton, lingvon evidente senutilan, kaj estas miriga afero por Fredrik kiam, unu tagon en McDonald’s, li aŭdas du aliajn geknabojn interparoli en la sama lingvo. Tiuj estis Saŝa kaj Nataŝa, gefratoj kiuj lastatempe migris al Svedio el Moskvo. Post nelonge, kiam Timo venas al Åköping por la somera ferio, li alportas la adreson de du aliaj Esperanto-parolantaj geknaboj, Marko kaj Eva Nagy, kiuj antaŭ kelkaj jaroj migris el Beograd (kvankam la patro estas etna hungaro el Jugoslavio kaj la patrino estas kroatino). Tuj, la ses geknaboj fariĝas bonaj geamikoj, kaj komencas kune vagi en la naturo, kie ili eltrovas belan lagon kun bela insulo, kie ili povas tendumi. Sed proksime al ili troviĝas kabano, kiun frekventas du krimuloj, kiujn Marko antaŭe renkontis en la industria parto de la urbo. Kion ili faras? La geknaboj sentas la bezonon solvi tion …

Denove, temas pri relative leĝera kaj facila legado. En la fino estas dupaĝa glosaro, kiu enhavas ne nur specialajn vortojn kiel “kolimbo”, “miriko” (1) kaj “perko”, sed ankaŭ kelkajn relative facilajn kunmetaĵojn (“akvolilio”, “pendseruro”).

________________________________________

(1) “miriko” estas “arbedo kun spica odoro”, kiun, laŭ la rakonto, unu patro uzas por spici sian vodkon; lia filo ne komprenas, kial li tiel artefarite traktas la trinkaĵon, kiam estas same facile enverŝi iom da Coca-Cola …

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo