Recenzo de
Don Harlow

La morta suito

La morta suito

de MIYAMOTO Masao

Kioto: L'Omnibuso, 1984, 169p.

________________________________________

Per ĉi tiu libro Miyamoto volas prezenti al ni la plej gravan vivoperiodon de konata frujarcenta anarkiisto-esperantisto japana, Oosugi Sakae. Oosugi, filo de japanarmea majoro, malsukcesis men fariĝi militisto (oni forpelis lin el la Nagoja Kadeta Lernejo pro i.a. viradulto), kaj fariĝis anarkiisto. En 1906 oni enprizonigis lin pro protesto kontraŭ prezaltigo ĉe la Tokia Tramo. Li dediĉis sian prizonkarieron al "konkeri unu lingvon dum unu prizonvivo" (p. 19). La unua tia lingvo estis Esperanto. Li daŭrigis sian anarkiisman karieron ĝis 1923, kiam -- baldaŭ post la tokia tertremego -- policanoj buĉis lin, liajn edzinon kaj sepjaran nevon.

Min, recenzisto, Oosugi ne admirige impresis ("Ŝajnas", nia Miyamoto skribas sur paĝoj 153-154, "ke [mi] tro detaligis la negativan flankon de nia ĉefrolulo..."). Precipe liaj amrilatoj estis malkovraj pri lia karaktero. Ĉapitro 4 (paĝoj 61-88), kiu traktas liajn samtempajn seksrilatojn kun la edzino, ĵurnalistino, kaj alia anarkiistino (kiu poste, fatale, fariĝos lia dua edzino), rivelas homon ne tro zorgan pri la sentoj de aliaj (la dua menciitino eĉ provis murdi lin!). Vidu ankaŭ la afero pri la fremdulino kaj la pojnhorloĝo (p. 121-122).

Laŭ mi, la libro estas plena je interesaj eventoj, sed ne tro tutece aspektas. La unua ĉapitro (pri la murdo de Oosugi) pli bone efikis al mi ol la cetero, kaj, terure diri, la murdisto de Oosugi, Amakasu Masahiko, ŝajnas esti pli interesa ol la viktimo. Poste, ĉapitroj 2-6 detale priskribas gravajn periodojn en la vivo de Oosugi, ĝenerale per vortoj de tiuj, kiuj konis lin; efektive, Miyamoto mem malmulton skribis en ĉi tiu verko. La fina ĉapitro tre supraĵe klarigas la bedaŭrindan sorton de pluraj kolegoj de osugi post lia morto.

La stilo (aŭ stiloj -- ĉar temas pri ĉerpaĵoj el diversaj memuaroj) iomete ĝenas. Kiel komentanto, Miyamoto estas ĉiam trafa, foje vere amuza (p. 22-23); sed kiel kolektanto de alies verkaĵoj, li devis esti pli zorga. Mi ne povas plendi pri uzado de vortoj, kies sencoj ne estas tuj kompreneblaj por okcidentanoj (oni ekzemple devas demandi, ĉu la bona Esperanto-vorto solenejo sur p. 16 signifas "mortuary", "chapel", aŭ ion alian), ĉar mi supozas, ke japanoj havas similajn problemojn fronte al eŭropdevenaj Esperanto-libroj. pri fojaj preseraroj mi pli plendas. Jam sur paĝo 3 la verkinto -- certe senintence -- informas nin, ke "...ĉiu fragmento per si mem foros unu tuton." Kaj sur p. 107 iu, certe la preskoboldo, aranĝis, ke 10-jara knabo ludu gravan rolon en la korea provizora registaro en Ŝanhajo.

La libron mi ne rekomendas al: komencantoj; politikaj virgul(in)oj; personoj, kiuj serĉas tutecan rakonton. Aliaj certe trovos ĝin almenaŭ interesa.

________________________________________

P.S. En la sesa ĉapitro Oosugi kaŝi vizitas Eŭropon por partopreni anarkiistan kongreson. Ke anarkiistoj povas kongresi, tion mi trovis ege amuza. Ne surprizis min, ke la kongreso paneis...

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo