Recenzo de
Don Harlow

Murdo en Esperantujo

Murdo en Esperantujo

de Daniel MOIRAND

Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1988. 173p.

________________________________________

Mi jam legis kelkajn recenzojn pri tiu romano, kaj ŝajnas al mi, ke oni akceptas ĝin, damnante kun laŭdetoj. Mi mem, ĵus leginte ĝin, preferas laŭdi kun damnetoj...

Unue, la intrigo. Jen la regula vendredvespera kunsido de la Rumsheim-aj esperantistoj. Subite enstumblas mortanto, viro, kiun iu nekonato kruele kaj ĝismorte ponardis. Neniu konas lin, krom unu virino, kiu eble rimarkis lin antaŭ kelkaj tagoj en supermerkato... Enmiksiĝas policano William Hammerkopf, kies komenca malestimo por la esperantista "nova sekto" baldaŭ fariĝas fasciniĝo, kiam li komencas studi la aferon por pli bone kompreni la etoson, en kiu okazis la murdo ... Kaj post nelonge evidentiĝas, ke la murdo ja okazas en la "paralela mondo", se ne de Esperanto, almenaŭ de la esperantistoj.

Estis malfacile ĉesi legi ĉi tiun libron, ĉar ĝi sufiĉe rapide moviĝas. Cetere, Daniel Moirand (kies nomon mi neniam antaŭe rimarkis) sufiĉe lerte uzas la lingvon por ne malhelpi eĉ relative primitivan leganton; li emas eviti neologismojn (kvankam li foje uzas poeziajn redundaĵojn en ordinara konversado; ekzemple, kiu ajn iam elbuŝigis la vrton "breva" por "mallonga" en ĉiutaga parolado?). La listo de preseraroj estas bedaŭrinde kaj misgvide nekompleta; sed ĝenerale la preseraroj ne ĝenas, kaj ofte eĉ nerimarkeblas dum la rapida legado. La "preseraro" (fakte verkista nekonsekvencaĵo) malsupre de paĝo 119 estas malgrava en la rakonto.

Ĉu la libro sukcesas kiel detektivromano? Mi opinias, ke jes -- eble tro. Ĝi ja juste traktas la leganton, eble tro juste, ĉar estas sufiĉe facile konstati, jam frue en la rakonto, kiu kulpis pri la murdo, kaj ĝis iu grado -- la kialon. Tamen iom ĝenas la -- laŭ mi -- neprofesieca konduto de Hammerkopf, kies enmiksiĝon en la Esperanto-movado li naive pravigas, kaj kiueĉ pli malprofesie kompromitas sin (p. 116-117) kun la ĉefa rolantino.

Fakte, nenecesa estas la rolo de Esperanto en la romano; kvankam la murdo, kaj ĝia solvo, okazas interne de la esperantista mondo, similan oni povus atendi en kiu ajn grupo de homoj, kiujn ligas ia komuna intereso. Tamen mi ne emas kritiki la elekton ĝuste de Esperanto por tiu rolo de "kunliga intereso"; ŝajnas, ke la verkinto plej bone konas tiun medion, kaj certe pro tio ĝi estas ne nur elektebla, sed eĉ elektinda. Kaj romanoj kun Esperanto-medio ne estas nekonataj inter ni, de Maria kaj la grupo tra la premiita Kiuj semas plorante... ĝis la nuna romano. Cetere, se usonaj verkistoj ĝenerale verkas pri usona medio, kaj rusaj verkistoj -- pri rusa medio, kial ni esperantistoj ne verku pri esperantista medio?

Oni eble volus kritiki la rapidan konvertiĝon de la skeptika Hammerkopf al la beata stato de esperantisteco. Mi tamen memoras anekdoton de sudamerika esperantisto, kiu, alvokite al policejo pro ricevo de "komunisma revuo El Popola Ĉinio, konvinkis la policestron lerni Esperanton...

Pli nekredebla estas la tute hazarda aĉeto fare de Hammerkopf de ekzemplero de Ĉu li? de Valienne en vilaĝa brokantejo.

Mi ankaŭ rekomendas al Moirand, ke en eventualaj estontaj eldonoj de la romano li ŝanĝu la personan pronomon sur paĝo 154 linio -14 al malpli rivela "tiun".

Jen ne verko de grava literaturo por estontaj epokoj, sed facile legebla kaj facile ĝuebla populara romano.

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo