Recenzo de
Don Harlow

La ora Pozidono

La ora Pozidono

de Julian MODEST

Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1984, 64p.

________________________________________

En la 30aj jaroj evoluis en Budapeŝto la t.n. "Budapeŝta Skolo" de Esperanta poezio ĉirkaŭ la revuo Literatura Mondo. En la 80aj jaroj formiĝas nova "Budapeŝta Skolo", ĉifoje proza, ĉirkaŭ la eldona kampanjo de la Hungara Esperanto-Asocio. Unu membro de tiu skolo, transplantita juna bulgaro, ĉi tie reprezentiĝas en la HEA eldonagado per romaneto, kiu plej bone priskribeblas per la adjektiva formo de lia plumnomo -- modesta.

Temas pri okazaĵo en la postabiturientiĝa somerferio de juna bulgaro -- renkontiĝo kun esperantista triopo en apudmara ripozadejo. La grupon konsistigas bulgara kuracisto, lia edzino, kaj ilia eksterlanda gasto, juna franca samideanino, kun kiu la rakontanto enamiĝas. Sed aferoj ne estas tiel simplaj, kiel la sensperta knabo komence supozas, kaj la somerferio abrupte kaj tragedie finiĝas okaze de la Festo de Pozidono.

La intrigo de la romaneto estas sufiĉe simple -- knabo enamiĝas, knabo elamiĝas. Temas pri nura evento en la vivo de la junulo; se ĝi helpis maturigi lin, tio ne evidentiĝas el la romaneto. Efektive mi trovis neniel simpatia tiun junan rakontanton, nek la francan knabinon, kiu ŝajnis al mi aparte sensuka. Aliflanke, mi mem povus enamiĝi kun la bela sed suferanta edzino Klara, kies edzo traktas ŝin je pluraj senpripensaj kaj sensencaj kruelaĵetoj. Ankaŭ la edzon, aristokratecan kaj orgojlan, Modest bone karakterizas. Interese estas, ke la edzo estas en la grupo la plej fervora esperantisto (la juna bulgaro kaj la franca knabino lernis la lingvon en lernejo; al la edzino la edzo trudis la lingvon per aparte interesa ruzo). Se lin skizus kontraŭesperantisto, oni prefere nomus lin karikaturo; sed sub la plumo de Modest, kiu foje montras vere bonan priskribivon, li fariĝas persono, kiun la esperantista leganto povas samtempe ŝati kaj malŝati (vidu paĝojn 40-42).

La lingvaĵo de la libro estas facila, stile klara. Mankas glosaro; sed, kun nur unu-du esceptoj, mankas ankaŭ radikoj netroveblaj en PIV. Kelkaj legantoj povus plendi, ke en siaj priskriboj Modest tro ofte uzas "neologismojn"; sed ĝenerale temas efektive pri neoficialaj vortoj inventitaj jam far Zamenhof kaj/aŭ Kalocsay antaŭ pli ol duona jarcento.

Ekzistas kelkaj gramatikaj problemoj ne atribueblaj al la preskoboldo. Mi mencios tri: manko de akuzativo post kiel ("mirakla forto kiel plumo levis min", "mian ĝentilan, sed subitan geston, Adele akceptis kiel trafa ŝerco"); ĉiama uzado de adjektivo post "aspektas" 9vidu paĝon 74 de PIV); uzado de "kredi en" anstataŭ "kredi al" aŭ "kredi pri". Laŭ mi unu eraro stila, ne gramatika, estas troa uzo de "ĉi" en "tiu ĉi", "tie ĉi", kiun mi trovis aparte ĝena en la komencaj ĉapitroj.

Jen leĝera legaĵo por mallonga vespero. Se oni ne atendas multon de ĝi, oni facile povos ĝui ĝin.

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo