Recenzo de
Don Harlow

Serĉu, kaj vi trovos!

Serĉu, kaj vi trovos!

de NEMERE István

Skövde: Al-fab-et-o, 1999. 71p.

________________________________________

Por la relative nova, progresanta esperantisto, kiu volas trempi sian cerbon en io simila al, sed iom pli lingve evoluinta ol, Gerda Malaperis, ĉi tiu libreto estas sufiĉe bona elekto. La lingvaĵo estas nekomplika -- oni preskaŭ povus diri, primitiva. La longeco estas tolerebla -- ne nura novelo, sed ne sufiĉe granda por esti romano. Kie la vortprovizo de Lozgaĉev entenas ekz. "cikuto" kaj "muari", tiu de Nemere entenas ekz. "narkoj" (angle: "narcs").

La intrigo baziĝas sur interesa ideo, rivelita sufiĉe frue en la rakonto: bando da krimuloj kidnapis junan, konatiĝantan artiston kaj falsas lian morton por plivalorigi liajn artaĵojn; intertempe, ili igas al li krei novajn (sed kun antaŭlongaj datoj) por rikolti el lia postmorta famo. Sed li sukcesas signali, per unu tia pentraĵo, al sia fianĉino, ke li ankoraŭ vivas, kaj ŝi alvokas la policon por helpi. El la polico venas la juna detektivino Cora kaj ŝia partnero kaj subulo (se paroli nur metafore) Emil. La novelego rakontas la serĉadon por la malaperinta artisto fare de Cora kaj Emil.

Mi trovis la libron interesa kaj tralegis ĝin dum unu tago, dum liberaj periodoj (ĝi estis sufiĉe facile demetebla, laŭbezone). Mi tamen dubas, ĉu ĝi iam fariĝos perlo de la klasika Esperanta literaturo. La Nemere de ĉi tiu rakonto estas pli primitiva -- se mi rajtas regurdi la vorton -- ol tiu de ekz. La blinda birdo, Sur kampo granita kaj Febro -- eble cxar la mallongeco de la formato ne permesas al li pli ol skizi la intrigon kaj la ecojn de la ĉefaj rolantoj. Cora estas -- se mi rajtas uzi la vorton -- harda; Emil estas naiva; pri ili ni scias, fine de la historio, malmulton pli ol komence de ĝi. La detektivado postulas simplan laboradon; mankas subitaj gravaj eltrovoj kaj mensaj inspiroj. Nu, tia estas la vera detektivado, sed ĝi povas esti iom teda en literaturaĵo...

Tamen, mi esperas, ke Nemere donos al ni almenaŭ unu plian, kaj eble pli longan, rakonton pri Cora (cetere, kiel elparoli ŝian nomon? en la angla lingvo, evidente "Kora", sed en Esperanto?) kaj Emil. Nemere lasis spacon por evoluo de speciala rilato inter tiuj du, sed tio ne okazis ĉi tie.

Denove -- ne altkvalita literaturaĵo, nur lingve facila, intereseta detektivromaneto. Sed ĝi povas esti utila kiel enkonduko al la leĝera literaturo por progresantoj.

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo