Recenzo de
Don Harlow

La ŝuisto de Gwidel

La ŝuisto de Gwidel

de Erwan Ar MENGA

Saint-Brieuc: Les Presses Bretonnes, 1986. 92p.

________________________________________

Jen ĉarma rakonto verkita surbaze de kelkaj bretonaj legendoj. Temas pri Yann-Fanch, maljuna bretona ŝuisto. En la unua ĉapitro, la bonkora bretono gastigas du sanktulojn kaj rekompence ricevas tri petojn, kiujn li sukcese uzas en la dua ĉapitro por superruzi kaj la Satanon kaj la Morton, kiun lastan li portas en sako al la Ĉielo, kie en la tria kaj fina ĉapitro li devas lukti kontraŭ Sankta Petro por ricevi la enirpermeson al la Ĉielo

La libron makulas multaj tajpaj kaj/aŭ gramatikaj eraroj. Ĉar la stilo estas tiel simpla kaj flua, mi preferus kulpigi la unuan. Tamen, estas pluraj fuŝoj, kiujn oni ne povas atribui simple al ia mistajpo; ekzemple, plurajn fojojn la verkinto uzas "-iĝita", kiu ja estas sensenca finaĵo en Esperanto. Ankaŭ, la verkinto tro ofte uzas adjektivan formon tie, kie devus esti adverbo.

Krom la kutima prozo, la libro enhavas plurajn bildojn kaj multajn kantojn bretonajn; ankaŭ kelkajn preĝojn en diversaj lingvoj.

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo