Recenzo de
Don Harlow

TIE ĈI TIE

Mankas al la libro la inspirita pinto de El sisma zono; sed mi opinias, ke la ĝenerala nivelo de la poemoj estas pli alta.

GIŜPLING, Mikaelo: Tie ĉi tie. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2003. 104p.

Antaŭ kelkaj jaroj, FEL kolektis la ĝistiaman poezion de Giŝpling en unu volumo, El sisma zono, kiu fariĝis almenaŭ kritika sukceso (William Auld baldaŭ poste aldonis ĝin al sia listo de aparte legindaj originalaĵoj en Esperanto), kaj kies poemo “Kanto pri Donkiĥotoj” ŝajnas al mi unu el la plej bonaj poemoj iam ajn verkitaj en Esperanto.

Nun aperis dua libro de Giŝpling … ne, tria, ĉar evidente, intertempe, aperis dua volumo, Eola harpo, ĉe iu nekonata moskva eldonisto. Kiel ekhavi ĝin? Nu, bone, ĝi estas en la UEA-katalogo …

Intertempe, estis por mi malplezure rimarki, ke en ĉi tiu libro ne troviĝas pintoverko kiel la “Donkiĥotoj”. Aliflanke, kaj pli plezurige, Giŝpling ankoraŭ retenas sian kapablon poemi kompetente pri la eternaj veraĵoj de la homa ekzisto. Mi, denaska oregonano pasiginta duonon de la vivo ĉe la 38a latitudo, povas aparte ŝati la ciklon “Neĝa fantazio” — kaj, en tiu ciklo, aparte rekomendi la poemon “Siberia kanto” (p. 44), kiu estas taŭga kaj eble necesa por ĉiu, kiu opinias, ke “la mondo ŝuldas al mi vivtenadon”. Kaj ankaŭ plaĉos, al ekzilitoj kiel mi, la titolpoemo (paĝoj 49-50).

Al mi aparte plaĉis la sennoma poemo sur paĝo 62, el kiu mi citu la finan strofon, kiu iom rememorigas min pri sceno en la ĵus aperinta filmo “Fahrenheit 9/11” (tiu, en kiu alia Mikaelo provas konvinki kelkajn senatanojn varbigi siajn gefilojn al la usona armeo — sensukcese):

“Estas dolĉe kaj honore
Morti por patrujo kara” —
Oni diras nun retore —
Ne pri si, pri hom’ najbara.

La poemoj ĝenerale ne traktas Esperanton; sed vidu “Du nomoj” (paĝoj 71-72).

Mankas al la libro, kiel mi diris, la inspirita pinto de El sisma zono; sed mi opinias, ke la ĝenerala nivelo de la poemoj estas pli alta. Nepre leginda.

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo