Recenzo de
Don Harlow

Vivi estas danĝere

Vivi estas danĝere

de NEMERE István

Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1988, 159p.

________________________________________

Iasence, la kovrilo fare de grafikistino Judit Banko resumas la tuton. Antaŭfone: Boeing-747, mallongtuba revolvero, kaj suna terasrestoracio sur tropika insulo. Fone: la Blua, Blanka kaj Ruĝa de la franca trikoloro.

Danny Skagen, siatempe dungsoldato al tropikaj respublikoj kaj nun makleristo por aliaj eŭropaj dungsoldatoj, estas dungita de franca ŝtaprokuroro Pierre Gerradi por kapti kaj reporti al Parizo la militkrimulon Georges Clever, iaman duarangan oficiron kaj torturiston de la Organizo de Armeo Sekreta dum la 1959-ribelo en Alĝerio. Clever jam delonge fuĝis al la tropika insulo Barrengos, kaj faris por si gravan kaj lukrozan lokon en la tiea krimomondo. Skagen, kun kelkaj elektitaj huliganoj, kaj ankaŭ kun la iom mistera Simon, sendito de Gerradi, veturas al tiu karibea insulo, elserĉas Clever-on, kaj perforte revenigas lin al Francio. Sed tie eble atendas perfido kaj morto...

La romano estas rapida, tre lerte takta. Ankaŭ la lingvaĵo estas simpla kaj facile komprenebla, ĝenerale makulita nur de la kutimaj HEA-presfuŝaĵoj. Kun la karaktero de Skagen ni tre bone konatiĝas, ĉar li mem (krom en kelkaj esceptaj okazoj) unuapersone rakontas la historion. Tio estas bona, ĉar oni promesas sekvaĵan romanon (kion nepre postulas la senfina fino de la nuna verko: kelkaj paĝoj jam tiklincite aperis en Hungara Vivo).

Kritikindaĵoj:

1) La ceteraj karakteroj, krom eble tiuj de Alex kaj Simon, restas malklaraj kaj nebone ellaboritaj, laŭ mi. Tia ankaŭ la karaktero de Georges Clever, kiu havas preskaŭ nenian rolon krom tiun de celo.

2) Skagen kapablas tre rapide ŝanĝi siajn planojn. Tiu kapablo absolute necesas pro tio, ke preskaŭ ĉiam liaj originalaj planoj paneas. La klimaksa hekatomba fiasko okazas pro la fakto, ke li esence saltis en lagon da fekaĵoj, supozante, ke temas pri pura akvo. Nome: temas pri la heroo kiel nekompetenta fuŝulo.

Nome, la libro ne estas favore komparebla kun tiaj verkoj de Nemere, kiaj la pensinstigaj La blinda birdo, Sur kampo granita, kaj La alta akvo, aŭ la streĉa Febro. Ĝi tamen laŭrajte apartenas al la bedaŭrinde tro mallonga listo de rapide legeblaj kaj facile ĝueblaj senpensigaj distriloj en Esperanto.

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo