Recenzo de
Don Harlow

Vivo kaj morto de Wiederboren

Vivo kaj morto de Wiederboren

kompilis Aleksander KORĴENKOV

Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. 80p.

________________________________________

Korĵenkov, longtempa redaktoro de kelkaj uraliaj revuoj, iom studis la preferojn la postkomencantoj, kaj konstatis, ke ilia preferata legmaterialo estu mallongaj prozaj verkaĵoj, precipe humuraj kaj precipe en la diversaj popularaj ĝenroj de la moderna literaturo. La rezulto, laŭintence nur la unua kajero en serio Legu kaj lernu, estas la nuna verkaĵo, kiu enhavas "12 humurajn kaj satirajn novelojn originale verkitajn en Esperanto".

Efektive, nur unu el ĉi tiuj noveloj (kun unu eseo) ne enhavas humuron. Temas pri la unua, "Memoroj de hommanĝanto" (William Auld), kiu traktas la maljunaĝajn vivmemorojn de konata sudpacifikano, pasiganta sian maljunaĝon en la brita urbego York. En la titola novelo, "Vivo kaj morto de Wiederboren" (Clelia Conterno Guglielminetti), ni vidas la neintencitajn naskiĝon kaj floradon de novaj artisto kaj skolo. "Tik-tak" (Lorjak) donas al ni junajn geedzojn, kiuj tro multe fidas je nefidinda horloĝo. "Atendante la gastojn" (István Nemere), eble la plej nebona el la grupo -- la sciencfikcio ja ne ŝajnas esti la plej bona medio por Nemere -- estas mallonga ŝerco pri reklamado. El "Diplomita blato" de Aleksandr Parfentjev, oni povas lerni la utilan metion, kiel uzi blaton por falsi dokumenton. Reto Rossetti ankoraŭfoje prezentiĝas al ni per sia klasika eseo "La eternaj angloj". Viktor Sapoĵnikov, en "Kongresaj paroladoj", trovas similecon inter nia Zamenhof kaj alia samepoka eminentulo. En "La ĝendarmo deĵoras", Raymond Schwartz prezentas al ni vinjeton pri la franca vilaĝa vivo. Angloj, eble ofenditaj de Rossetti, trovos pli simpatian bildon de la angla vivo en "Taglibro pri kuirforno" (James Herbert Sullivan). Nefidantoj pri la psiĥokuracado trovos subtenon por sia sinteno en "Liriko" (Sándor Szathmári). Legintoj de "Paŝoj al plena posedo" certe memoros la "Tre modernan fabelon" de Ferenc Szilágyi, tiun pri la ranprinc(in)o. Kaj Johán Valano reportas nin al Sanktavalo kaj permesas al ni cirkuli inter la tieaj spionoj.

El la 12 noveloj, mi rekomendas almenaŭ ok por la progresemaj legantoj (ili certe kunhavu meznivelan vortaron, tamen). Mi ne malrekomendas "Tik-tak" kaj "Spionan Rondon", kiuj tamen estas eble iomete tro longaj por ĉi tiu medio. La novelo de Parfentjev ŝajnas al mi iom eksterkunteksta, kaj tiun de Nemere, kiel mi sugestis supere, mi trovis tro primitiva. Tamen, entute rekomendinda verkaĵo, ankaŭ por tiuj kiuj, jam progresintaj, tamen serĉas iomajn leĝerajn legaĵojn.

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo