Edmond Privat: Ginevra

PRIVAT, Edmond ; Ginevra ; lirika dramo ; 1913 ; 48 p.

Prezentita dum la UK-j en Bern 1913 kaj Genève 1925.

"Pli bone ol pri la drama, Privat sukcesis pri la lirika parto de sia verko." /
Valc, Germana Esperantisto 1913, p. 166

Legu recenzon de Ned Katryn el Lingvo Internacia 1914: Ginevra

"La legendo de Ginevra apartenas al la romanoj de la Ronda Tablo Lanceloto el ĉiuj kavaliroj estas la plej brava. Li estas sincera amiko de la reĝo Arturo, tamen aminte la reĝinon li trompis sian amikon kaj tamen ankaŭ ĉar li montriĝis fidelega al tia amo, li estas admirita de ĉiuj. Stranga estas la historio de Lanceloto. La feino Viviana elŝtelis lin al la malfeliĉa reĝino de Beloiko, ŝi kunportis lin en la fundon de sia lago. Tie li pasigis infanaĝon plej agrable pasie amata de la feino. Sed baldaŭ la dolĉa vivo de la feina kastelo ne plu sufiĉas al li, baldaŭ sonas la horo, kiam li fariĝos kavaliro. Malgaje la feino kondukas lin al la reĝo Arturo. Tie li ekflamiĝas en Ginevra, la reĝino, pro kelkaj vortoj kiujn ŝi eldiras senpripense, "Adiaŭ bela dolĉa amiko" kaj elfaras mil heroaĵojn por ŝi.

Li neniam rompas la ĵuron aman faritan al la bela reĝino. Vane la plej belaj fraŭlinoj klopodas por faligi lin.

Vi memoras ke Paolo kaj Francesca, en Dante legis kiel la amo ekkaptis Lanceloton kaj tiun tagon ili ne legis plu antaŭen. Oni komprenas eĉ hodiaŭ tiun ĝeneralan indulgon kontraŭ

Lanceloto tiom fidela li estas. Vane li malbona feino Morgana penadas por disrompi la amon de Lanceloto kaj Ginevrra, ŝi ĉiam malsukcesas. Fine Morgana rimarkinte ke Lanceloto havas belan ringon kaj supozante ke tiu ringo estas donacita al li de Ginevra, dum Lancelot dormas elŝtelas la ringon, anstataŭas ĝin per alia preskaŭ tute simila kaj sendas la veran ringon al la reĝino per kuriero anoncanta ke la kavaliro mortis. Ŝi esperas ke antaŭ ĉiuj antaŭ la reĝo mem, la reĝino malkaŝos sian sekreton.

Efektive, ricevinte la ringon, la reĝino lasas eksplodi sinn doloron ĉar ŝi estis tro saĝa por nenion kaŝi. Ŝi laŭte proklamas sian doloron kiom komprenebla estas tiu doloro, memorigante la heroaĵojn faritajn por ŝi kaj ŝi parolas kun tia sincero ke la reĝo mem aprobas ŝin. ... La reĝino venkis la malbonan feinon.

Ŝajnas ke nun ni havas pli oportunan atmosferon por pli ĝusta komprenado de l' dramo. Dramo lirika, precizis la aŭtoro. Tio signifas ke la leganto ricevas impreson sufiĉe plenan por bone kompreni eĉ ne vidinte la spektaklon.

Privat prave konservis la simplon de l' legendo kaj eltirigis la poezion el la vero de l' karakteroj el la profundo de l' sentoj. Aŭskultu tiujn noblajn sentojn kaj ankaŭ rimarku la elegantan facilon kaj energion de l' versoj :

Virina penso vidas la suferon
En hejmoj kaj en vivo ĉiutaga
Ŝi pensas pri l' patrino, kies filo
Per longa amo jar' post jar' flegita
Nun riskas ĉiam esti morfrapita
Pri l' kamparano, kies ora maro
De belaj spikoj ame kulturitaj
Post plugo kaj semado sur la kampo
Subite sub ĉevaloj galopantaj
Falĉiĝos, en ruinon, kie poste
Li devos kun la korvoj bataladi
Por preni tere kelkajn greneretojn
Dum ruĝe flamos la vesperĉielo
Ho, kial devas tiel multaj homoj
Senĉese turmentiĝi pro eterna
Pretiĝo por milito ĉiam ebla?
Ho, kial reĝoj ne klopodas fari
Ke paco estu firme certigita?
Kaj kiel vi, Arturo ne postulas
Ke viaj nobeluloj pli respektu
Almenaŭ dum pactempo la grenkampojn
De tiuj, kiuj faras ties panon?"
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Reen al: Edmond Privat - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj