Ligo al Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj el el Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

MEMORI KAJ FORGESI

Recenzas Donald Broadribb

Memori kaj Forgesi de Trevor Steele. Vieno: Pro Esperanto, 1992. 143p., broŝ. $32 de la AEA Libroservo. Havebla en februaro.

Originala literaturo en Esperanto malofte estas escepte bona. Verŝajne ĉar la plej bonaj aŭtoroj preferas eldonigi siajn verkojn en nacia lingvo, kie ili povos ne nur konatiĝi sed ankaŭ espereble ricevi iom da mono pro la vendoj. Eldonejoj en Esperanto preskaŭ senescepte postulas ke la aŭtoro mem pagu la plejparton de la eldonkostoj, tiel ke por vidi sian verkon en eldonita formo la aŭtoro devas rezigni pri ia ajn honorario aŭ eĉ rericevo de la monsumo elpagita. En la angla lingvo tiajn eldonejojn oni nomas "vanitĝ presses" kaj ili estas neoftaj. En Esperanto ili estas la regulo, tiom ke eĉ ne ekzistas Esperanta vorto por distingi ilin disde honoraridonaj eldonejoj.

Negrave kia ajn estas la kaŭzo, altkvalita literaturo originala en Esperanto estas tre rara – eĉ kvankam la kvanto da originala literaturo estas tre granda. La kvanto da vere altkvalitaj literaturaj verkoj preskaŭ estas nombrebla per la fingroj de unu mano, aŭ eble du manoj. Da profesinivelaj fikciverkistoj en Esperanto dum la pasintaj kvindek jroj oni eble povus nomi nur duon, Stellan Engholm kaj Ferenc Szilágyi.

Nun tamen sekvas la vojon parte montritan de tiuj du granduloj nia aŭstralia Trevor Steele. Lia romano Sed nur Fragmento (1987) aŭguris altkvalitan literaturan karieron por li. Nun lia Memori kaj Forgesi, kies subtitolo estas "Noveloj el la Norda Montaro", reemfazas tiun aŭguron. Kaj – kvazaŭ miraklo en Esperantio! – li eĉ ne devis pagi la eldonkostojn, sed ricevos tantiemeton.

Temas pri kvin noveloj. En ĉiuj la scenejo estas norda Kvinslando. Plej impona estas la titolnovelo, "Memori kaj forgesi", 16-paĝa proza tragedio pri juna knabo 9-10jara kies amiko estas similaĝa aborigena knabo, en vilaĝeta socio kiu ne toleras tian amikecon. Feliĉan kulminon ne atendu. Kvankam la epoko estas la 1950oj, la socia sinteno en Aŭstralio ĉirilate ne multe ŝanĝiĝis ĝis nun.

Interesa konstato, ĉu akcidenta aŭ intencita?, estas ke la ennovela rivero de "forgesi kaj memori" tamen donis inversan vortordon al la titolo de la rakonto kaj de la libro, "memori kaj forgesi". 1)

1) Leginte presprovaĵon de ĉi tiu recenzo, Trevor Steele informis min ke la inversigo de la vortordo en la titolo estis (laŭ mi: serendipa) eraro de la eldoninto. Por kompreni la signifon de tio, necesas legi la novelon kaj efektive la tutan libron.

Sekvas "Aminduma vespero", kvinpaĝa kronologio de eventoj dum ensume 1 horo kaj 20 minutoj, kiu ne tre nostalgiigas pri la pasinta epoko de senkulpeco. La aŭtoro informis min ke efektive ĉi tiu noveleto estis "ŝerco" kaj ne intencita por la libro, sed la eldonisto insistis enmeti ĝin. Tiurilate, mi opinias ke la eldonisto tute pravis.

"Mia kara Rita" estas 24-paĝa serio da 11 "amleteroj", kies scenejo denove estas vilaĝeto, ĉifoje Monto Eliza. Sukcesa, iom amuza, iomete senesperiga, bildo de aŭstralia vilaĝeta vivo, denove en la 1950oj. Verkis la leterojn juna instruisto dum iomete malpli ol kvar monatoj. Kvankam ne atinganta la profundecon de la titolnovelo, ĉi tiu nostalgia verketo rajtas fierigi sian aŭtoron.

"Heroo de nia epoko" estas tre alispeca peco da aŭstraliologio. Ĝia akuta krudeco rilate al parolado kaj al sinesprimado de la "heroo" (sed ne nur de li) eble pravigeble ŝokos iujn legantojn. La "socia realismo" de ĉi tiu novelo estas palpeble malsimila al tiu de la antaŭaj, kvankam ne malpli vera kaj "reala". Ĝi foje pensigas min pri la skolo de tragediistoj kiaj Eugene O’Neill, Arthur Miller, Tennessee Williams, aŭ, pli trafe, John Steinbeck; kaj efektive, la "rakontanto" en la novelo estas mem "plejparte idioto" (noto sendita al mi de la aŭtoro). Se tiel, do tre pensiga idioto! Nu, ĉi tiu novelo montras verktalenton kiu severe disciplinite povos prave renomigi la aŭtoron.

Lasta estas "Savo de nigra animo", 42-paĝa tragedieca verko en kiu la socia realismo egale forte, kvankam iom pli mildanime, ĉefrolas. Denove la "aborigena problemo" kaj la sinteno de "blankaj" aŭstralianoj rilate la "nigrajn" (pli precize, "nigajn", malestima fiformo de la vorto "negrojn", angle "niggers"), kaj iomete inverse, estas sub la lupeo. Ĉu tiom da "malpuraj tolaĵoj" ni devus montri al la mondo? Nu, ni sinfiere prezentas tiujn de Sudafriko, do ni ne rajtas por ĉiam kaŝi honestan prezenton de la vero aŭstralia.

Trevor Steele verkas pli koncize, do pli distre, en ĉi tiuj noveloj ol en la antaŭa romano. Eble la ĉefa diferenco estas la pli klara distingo inter la komplotfadenoj, en la noveloj – ĉu nur pro la relativa mallongeco de noveloj, aŭ pro ioma plimaturiĝo de lia verktalento? Ĉu eble pro ambaŭ? Negrave pro kiaajna kaŭzo, en Trevor Steele ni havas prifierindan literaturiston.

 

 


Trevor Steele

Memori kaj forgesi