Ligo al Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj el el Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Mokrokalvo La gigantegegego

LIBROJ RICEVITAJ

Priparolas DONALD BROADRIBB

Gunnar Gällmo: Mokrokalvo La gigantegegego, de. Skövde (Svedio), Al-fab-et-o, 1999. 72p. broŝ.

Mi antaŭe ne renkontis la nomon Gunnar Gällmo, sed mi esperas ofte rerenkonti ĝin, ĉar temas pri tre multe talenta originala verkisto Esperantista.

"Mokrokalvo" estas rakonto de tradicia Nordia mitologio, redonita en Esperanto. Tamen, ĝi ne estas simpla rerakonto. La verkinto enverŝas multajn komikajn, parte seriozajn, kaj tre seriozajn komentojn dum sia rakontado, por distri, edifi, kaj kelkfoje instrui la leganton. Ekzemple: Dum rakontado pri sia propra agado, la Nordia tondrodio Toro diras:

"Kaj alia afero kiun mi ne kapablas kompreni estas kiel vera Ragnaroko [la fino de la mondo] povos esti se Lokio [malliberigita figiganto] tiam ne estos libera, ĉar tiukaze ni bonaj potencoj ja ne havos dignan kontraŭstaron, kaj kia amuzo estus tiam la fina pereo de nia mondo?

"Nu, tamen, doni Idunan [provizantino de etern-junigaj pomoj] al Ĉacio [giganto], tio ja ne estus tre ĝentila faro al ŝi, nek al Bragio, kiu estas ŝia edzo; sed treege ĝentila faro ankaŭ ne estus al ni aliaj dioj, ĉar nian eternan junecon, tiun ni posedas fakte nur tiel longe kiel ni povas frandi la pomojn de Iduna.

"Sed veraj, bonkvalitaj pomoj devas esti. Se oni havas nur tiajn modernajn pomojn envaksitajn, kvazaŭ plastajn – kial oni tiam vivu? `Golden Delicious' -fiaĉ'!"

Facile komprenata laŭalfabete ordigita listo de la nomoj kun necesaj informoj pri ĉiu el ili troviĝas ĉe la fino de la libro.

Ensume, tre leginda kaj havinda.

 


Gunnar Gällmo

Mokrokalvo La gigantegegego