Ligo al Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj el el Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

MORTO DE SCIENCISTO

Recenzas Vera Payne

Morto de Sciencisto, de Ronald Cecil Gates. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1994. 81p., broŝurita. $11.50 de la AEA Libroservo.

Legantoj de ESK jam konscias ke krimrakontoj ĝenerale ne estas mia preferata taso da teo. Sed la ĝenerala homaro verŝajne englutas ilin dankeme kaj konstante soifas por pli.

Ronald Cecil Gates ne aspiras al erudiciaj volumoj. Laŭ mi estas domaĝe, ĉar lia literatura kapablo neniel pridubindas. Precipe li lertas precizigi detalojn per ampleksa vortostoko.

La formato de Morto de Sciencisto plaĉas. Troviĝas utila listo de la Personaro ĉe la komenco – verdire necesa, ĉar enestas 17 roluloj krom la kadavro! Iom laŭ la Derek-stilo (kun ĉefo kaj lerta, pli juna, subulo), la rakonto meandras tra marĉejeto de enketoj koncerne taĉmenton da suspektatoj. Enuigis min la plataj karakterizaĵoj. Plej malplaĉe, mankas klarigo pri la murdo-kialoj. Mi atendis kontentigan, detaloplenan rivelon, emocipurigan por la kulpulo, de ŝ/liaj pravigoj. Vane.

Mia interesiĝo ekflagretis je la vortoj "remaĉulaj mikroboj". Ĉar Ron Gates bone utiligas la ĝenron por komentarii pri la aktuala socistato, eble post nelonge aperos krimromano pri kuniklo-mortiga viruso kiu eskapas siajn homajn kreintojn kaj la insulan medion kie ĝi ne tre efike enkarceriĝis...

 

 


Ronald Cecil Gates

Morto de Sciencisto