Nordmara Duopo
Recenzas Donald Broadribb
Recenzo: Nordmara Duopo
Nordmara Duopo, elektitaj poemoj de Albert Goodheir kaj Rejna de Jong. Glasgow: Eldonejo Kardo, 1994. £2 (= Aŭ $4.25). 28p.
En sia enkonduko William Auld afable citis (sen mencii mian nomon) mian recenzon pri la antaŭa libro de Albert Goodheir, Enlumiĝo, recenzo aperinta en nia marta ( 1994) numero. Do nun denove mi aspiras anonime famiĝi per recenzo pri la plej nova kolekto de poemoj de Goodheir, ĉifoje kun tiuj de lia kunsentanto Rejna de Jong.
Denove la plej bona recenzo estas ekzemplo.
Infano
En la plej frua de la someroj
kiam tago ŝafide blankis
mire mi aŭdis la alaŭdon
kanti en arko de lannubetoj;
super floranta fojnherbejo
dancis kriante du vaneloj,
en la kanalo flamis suno,
birde kantis la verdaj junkoj,
kuŝis remaĉe la bovinoj,
verdan terodoron mi flaris
ĝis la grandaj homoj laciĝis,
diris: tempo jam iri hejmen.
Mi ne volis iri kun ili,
mi serĉis lokon por min kaŝi
en la fojnherbo buntkolora,
inter la junkoj akvorandaj,
inter la tremfoliaj salikoj,
resti tie, nenien iri
kiel la birdoj kaj la bovinoj.
Albert Goodheir
La Merlo
Dum la krepusko
pintpenike
repentras
la teron
per malhelaj farboj,
la praa merlokanto
min renaskigas Eva;
la brilaj, trilaj tonoj
jubile briliante
envolvas mian nudon.
ree en Paradizo.
Rejna de Jong
Kion diri post tio?
Nur ke sur mia mallarĝa librobreto hejmas nun vera literaturaĵo plia...