Ligo al Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj el el Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

PAJLEROJ KAJ STOPLOJ

Recenzas Daniel Broadribb

Pajleroj kaj stoploj de William Auld. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1997. 342p., broŝurita.

Ke William Auld estas tre rekonenda prozisto verŝajne ne scias ĉiuj niaj legantoj. Sed literaturisto li ja estas ne nur poeta. Ĉi tiu kolekto de prozaj verkoj liaj tion pruvas. Trionen de la volumo plenigas eseoj kaj rakontoj; trionon prozaj tradukaĵoj; kaj trionon recenzoj kaj priliteraturaj verkoj. Laŭ mia propra takso, kvankam interesaj, multe malpli imponaj estas la tradukitaj tekstoj ol la originalaj Auldaĵoj. Sed sendube aliaj legantoj alie taksos.

Unu el la noveloj originalaj de Auld estas jam klasikaĵo: la nelonga sciencfikcia rakonto "Familia Rondo" unue aperinta en Monato en 1988, kiu tiel forte restas en mia memoro ke antaŭ ol relegi ĝin en ĉi tiu volumo mi kredis memori ĝin verko de iu el la Anglalingvaj genioj scienc-fikciistaj. Pluraj nefikciaĵoj ankaŭ imponas – ekz. "El mia kabineto: 1953-55."

Inter recenzoj kaj diskutrecenzoj laŭ mia menso elstaras "La enigmo pri Hamleto", en kiu detala komparo de la tradukoj faritaj de Zamenhof kaj de Newell apogas lian aserton ke la traduko farita de Zamenhof estas lia- (kaj mia-) opinie artvidpunkte multe pli kontentiga.

Auld estas neekstremismulo, kiu (prave) defendas la uzadon de neologismoj kiam ili literature validas, kaj ĝin kondamnas kiam ili estas senkialaj. Li ankaŭ tre elokvente priplendas la kulton de "naturalismo" komente pri verko de Fernando de Diego.

Auld iom tro emfazas la valoron de Esperanto kiel literatura – precipe poezi- – lingvo, dirante ke ĝi estas supera al eĉ la Angla kaj la Franca. Ŝajnas al mi ke genia poeto manipulas sian lingvon laŭ sia propra spirito. Por Auld temas pri Esperanto; por aliaj eble aliaj.

Nia Esperanta literaturo havas nur manpleneton da vere elstaraj priliteraturaj volumoj, el kiuj ĉi tiu de Auld estas valora aldono.

 

 


William Auld

Pajleroj kaj stoploj