Ligo al Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj el el Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

SURKLIFA

Recenzas Donald Broadribb

Serĝo Elgo: Surklifa. Eldonis: Internacia Esperanto-Muzeo, Vieno, 2000. 210p., fortike broŝurita. Originala romano.

Ĉi tiu estas rimarkinde interesa romano de rimarkinda verktalentulo. Ĝis nun la pseŭdonomo Serĝo Elgo (lia vera nomo estas Georges Lagrande) ne multe rolas en nia literaturo, sed ĉi tiu romano pruvas ke li nepre meritas lokon, nu, se ne apud Trevor Steele, tamen tre proksime.

Surklifa estas dektektiv-romano, kvankam la detektivo, Inspektoro Kramer, rolas nur kiel preteksto por reliefigi la verajn ĉefrolantojn en la romano. Efektive, li detektas nenion – eĉ ne estas certe ĉu estas io detektinda, ĝis la plejlastaj paĝoj de la romano kiam troviĝas respondo.

Surklifa estas tre trafa priskribo de aro da rolantoj, ĉiu havas propran karakteron, neniu el ili estas kliŝa kartonaĵo. Leginte la libron, oni sentas koni plurajn tre verajn personojn, oni konas la internon de ilia psiko, iliajn emojn, iliajn timojn, iliajn idiosinkraziojn. Estas malfacile kredi ke ili estas nur imagaĵoj venintaj el la menso de la aŭtoro. Nepre ili ja ekzistis, ĉu ne?

Nu, verŝajne ne. Sed la aŭtoro scias tre bone kredigi ke ili estas realaj.

Teme, la romano unue aspektas relative simpla:

Okazas aŭtoakcidento, iu ne-tre-grav-ulo mortas.

Ĉar la detaloj de la evento estas tre malklaraj, la polico devas rutine enketi.

Kio plej impresas estas ke la aŭtoakcidento identiĝas kun tia akcidento en precize la sama loko antaŭ kelka tempo. Ĉu nur hazarde? Se ne, do kial ne?

La unua mortinto estis la unua edzo de la relative juna virino Anna, kiu nun estas la edzino de la posedanto de Surklifa, eleganta domo kiu situas sur alta klifo. La vojo de tiu domo al la publika ŝoseo estas tre malbonstata privata vojo, kaj la veturigintoj de la aŭtoj ŝajne perdis regon de la aŭtoj, la aŭtoj veturis trans la randon de la klifo, eksplodis, mortis la veturigantoj. La unua mortinto estis la edzo de Anna. La dua estis vizitinta Annan.

Eble ŝi povas informi ĉu la vizitinto tro drinkis, ĉu li estis moroza, distrita, aŭ ĉu eble li simple trorapide veturigis sur la ĝiroplena 1) vojo?

1) Lots of twists and turns.

Anna povas nenian utilan informon doni. Ŝia aktuala edzo tradormis la tutan eventon, do ankaŭ li nenion scias. Kelkaj klaĉuloj en najbara vilaĝo volonte donas detalojn, plejparte (aŭ eble tute?) elpensitajn.

Ni ankaŭ renkontas la fraton de Anna, Ivan, kiu ege malsimilas al ŝi aspekte. Ĉu eble li kaj lia fratino amoradis, kaj temas pri incesto? La respondo estas interesa. La klaĉemuloj en la vilaĝo ankaŭ estas bone priskribitaj. Ni legas pri unu el ili tre detale, viro kromnomata Belkrura (ĉar li perdis ambaŭ krurojn, kompreneble). Li fascinas inspektoron Kramer, kaj ankaŭ nin. Ankaŭ lian animon ni profunde ekkonas.

Sufiĉe pri la temo de la romano. Por vere koni ĝin, necesas legi la romanon. Tio estos plezuriga por vi, ĉar ĝi rangas inter la dek plej bonaj originalaj romanoj de nia Esperanta literaturo. Do legu, kaj ĝuu. [El Monato]

 

 


Serĝo Elgo

Surklifa