Ligo al Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj el el Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Vivi sur Barko

VIVI SUR BARKO

Recenzas Donald Broadribb

Vivi sur Barko de Eugène de Zilah. Ilustraĵoj de Megumie Komamura. Cannes et Clairan (Francio): Éditions Jean-Claude BERNARD, 1994. 235p., broŝ.

Tre nekutima libro, tre leginda libro. La stilo estas flua; la lingvo estas ĉiam korekta. Ĝi estas ia aventur-vojaĝlibro, aŭtobiografia, plurrilate ĝi memorigas pri Ekspedicio Kon-Tiki (kvankam sen ties belaj fotoj).

Eugène de Zilah kaj lia edzino Madelaine estas kunredaktoroj de la elstara revuo La Gazeto. Eugène estas filozofo, Sanskritisto, kaj nun barkisto. Naskite en Hungario, de multaj jaroj li estas Franca civitano. Li instruadis klasikan filozofion en Franca liceo (lernejo pli-malpli ekvivalenta al la lastaj jaroj de nia high school kaj la unuaj jaroj de universitato). Kiam li estis 51-jara, li ekkomprenis ke malŝpari la ceteron de sia antaŭemeritiĝa vivo en la eduka sistemo estus absurdaĵo. Li diras:

Vivi sur barko postulas fizikan kaj mensan preparadon, sed ne ekzistas alia solvo. Ne eblas en Eŭropo, kiel en Hindio, vivi la kvaran periodon de sia vivo en arbaroj, sen vestoj, elvenante nur por almozpeti sian nutraĵon. Eblas, tamen, ŝparadi dum la tria vivoperiodo, tiu de aktiva civitano, kaj manĝi la ŝparaĵojn dum la kvara. Kial sur barko? Ĉar tie oni manĝas malpli kaj pli malkare. Oni povas iri tien, kie hejtado ne kostas tro multe, kie pano estas malpli kosta, kie ne estas sociaj devoj truditaj, akompanataj de multekostaj nutraĵoj kaj trinkaĵoj.

Nu, la idilia vizio rapide malaperas kiam oni frontas la realon de surmara vivado – la maro estas la Mediteraneo, kaj la plejparto de la libro temas pri "aventuroj" en la Greka regiono de tiu maro. La aventuroj ne estas pirataj, kiel oni eble antaŭsupozus, sed aventuroj de senspertulo kiu neniam estrinte barkon klopodas senmortiĝe manovri sian barkon dum ŝtormoj, en nefamiliaraj kaj ne ĉiam amikemaj havenoj, kaj dum ne-tre-helpas vizitantaj familianoj kaj amikoj.

La vivo sur barko ne estas tiel facila kaj paca kiel oni eble supozus. Ĉu vi scipovas bani vin per duonlitro da varma akvo? (Kaj poste per la sama akvo vin razi aŭ lavi viajn vestojn?) Aŭ uzi la necesejon?

Prefere ne uzu ĝin. Surmare kaj en solecaj ankrejoj estas multe pli agrable iri sur la poban platformon aŭ, se vi iom scipovas naĝi, en la maron, kie vi havas belan, puran akvon... Se vi... volas kaŝadi viajn anatomiaĵojn, aŭ vi elektos tro malvarman veteron por nin viziti, iru do en la bankajuton, kie estas neceseja konko, supraĵe simila al necesejaj konkoj.

estas la komenco de liaj instrukcioj por vizitantoj, kaj sekvas detaloj kiujn prefere vi legu en la libro mem. La procedo estas tre nefamiliara. Do je la fino:

Ne forgesu ŝlosfermi la pordon post vi. Se vi ne komprenas ion, anstataŭ fari stultaĵon, voku la kapitanon.

Tamen, malgraŭ ĉiuj ĝenoj la rezultanta vivmaniero klare estas por Eugène kaj lia edzino plaĉa kaj kontentiga, ĉar ili ankoraŭ loĝas sur sia barko (laŭ letereto kiun mi ricevis, datita la 28an de aprilo ĉijare, de Madelaine de Zilah. Cetere, la letero surhavas Grekajn poŝtmarkojn, do plu allogas ilin la loĝado apudgrekia.)

Komentis Brazila recenzanto pri la libro:

ial mi miskonsideris la doktoron de Zilah persono egotisma, kiu donas al siaj proksimuloj nur mallarĝan ekzisto-specon. En la libro mi ne nur legis, sed ankaŭ sentis tiun aman ligon, kiu forte kuntenas la triopon.

Nu, jes, tiu ama ligo inter la trio (Eugène, Madelaine, kaj la barko) estas intime sentata de la leganto.

La aspekto de la libro impresas malnova, nealloga, kvazaŭ el la epoko de la 1950’oj en Francio. La papero estas manfarita, griza, plena de makuletoj; plurfoje la enpaperaj makuletoj kaŝas la literojn, kio kelkfoje malfaciligas la legadon; la ilustraĵoj (escepte de du homfotoj) estas desegnaĵoj ne tre inspiraj. Al iuj tio plaĉos; aliaj, kiaj mi, konkludos ke ne ĉiam oni taksu libron laŭ aspekto. La enhavo estas tre respektinda.

 

 


Eugène de Zilah