Ajn

JULIAN MODEST recenzas: Jarlo Martel-Monto: AJN, Svedio. 1983.

Originala Poemaro

FONTO n-ro 50, novembro 1984

Laŭ origino Esperanto-literaturo estas literaturo multkolora, ĉar ĝin kreas verkistoj kiuj apartenas al diversaj popoloj kaj nacioj, verkistoj kiuj riĉigas nian literaturon ne nur per siaj mondkonceptoj kaj ideoj, ne nur per la influo de siaj naciaj kulturoj, ne nur enhave, sed ankaŭ forme.

Ekzemple estas malfacile trovi en iu ajn eŭropa literaturo poetojn, kiuj verkas laŭ la tradicioj de la japana poezio, sed en Esperanto-literaturo estas Esperanto-poetoj kiuj riĉigas nian literaturon, verkantaj originalajn Esperanto-poemojn laŭ la japana poezia tradicio. Ni eĉ ne devas mencii la kontribuon en Esperanto-poezio de la slavdevenaj, de la hungardevenaj aŭ de la skandinavdevenaj Esperanto-poetoj kiuj abunde kolorigis nian poezion.

Tamen nia poezio estas riĉa ne nur enhave, sed ankaŭ forme. En nia poezio estas poetoj kiuj eksperimentas, kiuj konstante serĉas novajn esprimfortojn. Tiuj ĉi niaj poetoj ne estas multaj, sed pli gravas, ke ili ekzistas kaj kreas. Inter ili estas Adalberto Huleŝ, hungaro, kies poemaron "Katoj kaj ĉevaloj" eldonis HEA en 1982, kaj Jarlo Martel-Monto, svedo, kies poemaro "Ajn" aperis en 1983 en Stokholmo.

Tiuj ĉi du poemaroj, malgraŭ diversaj, iom similas unu al alia, ĉar iliaj aŭtoroj havas preskaŭ samajn principojn rilate la poezion.

Adalberto Huleŝ deklaras: "... mi neniam surpaperigis ‘logikajojn' - sed lirikon: la notajojn de iu pasaĝero."

Jarlo Martel-Monto emfazas: "Mia strebado ne estas, ekzemple rakonti historion, priskribi personkarakterizajon ktp. Mia verkista pensmaniero parencas al la pensmaniero de moderna pentristo..."

Sen tiuj ĉi deklaroj ni ne povas bone kompreni la poemojn de tiuj ĉi du Fsperanto-poetoj.

Tamen se Adalberto Huleŝ pli inklinas eksperimenti per la frazoj, por Jarlo Martel-Monto, kiel li mem konfesas, la ĉefa elirpunkto estas ne la frazo, sed la vorto, la litero aŭ alia figuro. En lia poemkolekto "Ajn" estas poemoj el literoj eltonditaj, poemoj el par-literoj, poemoj el litertorsoj, poemoj el neliterajoj, precipe ciferoj ktp. La celo de Martel-Monto estas ne reprodukti kaj imiti, sed krei novajn formojn. Tiuj novaj formoj, malgraŭ nekutimaj, fariĝas klaraj kaj kompreneblaj. Tiu ĉi poezio laŭ sia karaktero estas internacia, ĝi proksimiĝas al la pentroarto, al la muziko, kie la lingvo ne malhelpas la senperan percepton.

Ne necesas mencii, ke la ŝatataj poetoj de Jarlo Martel-Monto estis la germanlingvaj poetoj Hans Arp kaj Kurt Schwitters. Ne necesas mencii, ke Martel-Monto ŝatas la dadismon, la kubismon, la surrealismon; pri tio li mem rakontas en la konciza, sed interesa antaŭparolo, tamen ni nepre devas mencii, ke Martel-Monto ŝatas Esperanton. Por li Esperanto estas kara, kaj Esperanto montriĝis taŭga por lia originala poezio.

Jarlo Martel-Monto, kiu estas konata sveda verkisto kaj pentristo, kiu jam aperigis multajn svedlingvajn librojn, nun debutas kiel Esperanto-poeto, kaj per sia unua Esperanto-poemaro "Ajn" li venas en nian poezion por omami ĝin per originala netradicia verko, kaj tiel aldoni ankoraŭ unu novan kaj freŝan koloron al la paletro de nia multkolora poezio.

 

Reen al:

Ajn Jarlo Martel-Monto Listo de recenzoj en Fonto Ĉefpaĝo originala literaturo