Madzy van der Kooij

recenzo

Tre agrabla kaj legebla libro

Sten Johansson: Dis!, eld. FEL, Antverpeno 2001, 135 paĝoj.

El la titolo oni jam povas kompreni kio estas la temo de la libro: temas pri dis-i, dis-iĝi, dis-igi, do, simple pri ĉiaj okazaĵoj en la vivo, en kiu homo povas dis-i.

En la komenco, la verkisto Peter disiĝas de sia patrino. Estas tute ne normala akuŝo, sed en la tuta libro temas pri iom nenormalaj cirkonstancoj. Do tio ne estas speciale atentinda. Sed li ankaŭ disiĝas de sia kunulino dum sketado, kiam la glacio fendiĝas kaj ili du ne plu estas sur la sama glacio. Kaj relative en la komenco de la libro lia filo foriras de li, filo, kiu mem nur multe pli poste en la libro forlasas la patrinan uteron - do disiĝas de ŝi.

La 'Ruĝa fadeno' fakte estas la vojaĝo de la ĉefrolulo al kaj re de sia amikino. Dum tiu longa kaj kelkfoje iom teda busvojaĝo, li pripensas kelkajn aferojn de sia vivo kaj de la rilato kun Marja, la nuna amikino, kun kiu li ne vivas. Li do tre ofte disiĝas de ŝi. Tiu 'ruĝa fadeno' ne estas presita en ruĝaj literoj - kompreneble -, sed kursive.

La retrospektaj rakontoj estas normale presitaj, kaj temas ĉiuj, kiel jam dirite, pri 'dis'. Dis de geamikoj, de familianoj, de kunulinoj, kun kiel plimalplia kulmino - la disiĝo de la Esperanto-movado. Li Kabeas aŭ Kabeiĝas - kun longa disputo pri la ĝusta formo.

La vera apogeo estas, ke li eĉ disiĝas de la vivo; la aŭtobuso havas akcidenton kaj en tiu okazo li mortas. La vere plej lasta ĉapitro priskribas la kremacion, dum la verkisto fakte tute ne eltenas varmon! Do, interesa vivo: komenco en la akvon - li surstrate naskiĝis kaj preskaŭ forfuĝis al la Balta Maro kaj je la fino la ankaŭ ne planita fajro... Ĉu hazarde ke tiu ĉapitro portas la fatalan numeron 13?

La verkisto uzas tre ofte neologismojn, aŭ almenaŭ ne tre kutimajn vortojn, kio ne faciligas la legadon al komencantoj. Li ankaŭ ludas per sufiksoj: edzperanto, disperanto, desperanto ktp; ege amuze, kaj ne tro, miaopinie. Cetere li regule faras aludojn al la riĉa Esperanto-literaturo: Ho, mia kor'; Kredu min, sinjorino; Jam temp' está; Tri estas tro... Tio kompreneble tre plaĉas al la pli oldaj kaj spertaj esperantistoj, kaj la komencantoj verŝajne preterlegos tion.

Do, entute tre agrabla kaj legebla libro, kiun mi certe povas rekomendi.