Elstara fenomeno

Gerrit Berveling recenzas

Sten Johansson: Falĉita kiel fojno (Al-fab-et-o, Norrköping, Svedio, (adreso ĉe interreto: http://www.angelfire.com/co/alfabeto/), 1997, 76 paĝoj.

200 aŭgusto 1997

Siatempe, 60 jarojn post la morto de l' aŭtoro, en 1993, kiam Herbert Mayer en Wien (Aŭstrujo) aperigis la unuan volumon de l' plena verkaro de Ŝirjaev [parenteze: kie restas la promesita volumo kvara?], i.a. li diris: "En niaj vicoj estis Fsperanta Dostojevskij. Sed ni ne sciis tion". Tio estis kortuŝa, kaj parte li certe pravis.

Ŝirjaev montriĝas bona aŭtoro, minimume bona observanto de homtipoj - kiel decas al pastro - kaj ni povas fieri, ke nialingve jam tiel frue ni havis tian aŭtoron.

Io simila pri Sten Johansson feliĉe ne plu povas okazi: ke nur 60 jarojn postmorte oni aperigas liajn verkaĵojn... ja ili aperas kun granda reguleco, ĉu originale ĉu traduke. Sed ĉu ankaŭ vi ilin jam konas? Se ne, do tuj serĉu kiun ajn pretekston kaj mendu: tuj hodiaŭ fariĝu 50-jara, aŭ festu vian infanvartejan jubileon, aŭ estigu novan librodonacan tagon - ne gravas: sed regalu vin mem kaj viajn karajn kunesperantistojn de la klubo, de la urbo kaj tiel plu.

Sten verkas lingve tre lerte, klare, sen superflue balastaj novaĵoj, sed ja en suke viveca stilo, kun bele dozitaj trafaj esprimoj. Eĉ en kurso kun nur iom progresantaj personoj grandplezure(!) oni jam povas uzi liajn rakontojn kiel leginstigan materialon: Denaska Kongresano kaj aliaj rakontoj (1992, 46 p.) aŭ Ĝis revido, krokodilido! (1996, 69 p.). Se viaronde oni volonte aktivigas la homojn mem, prenu Interkona mateno (kvar teatraĵoj, 1996, 51 p.); se ĉeestas relativa juna publiko, kion pensi pri Mistero ĉe nigra lago (porinfana romaneto, 1997, 80 p.)*

Sed hodiaŭ mi volas pleje rekomendi la mallongan krimromanon Falĉita kiel fojno. Miksaĵo el ingrediencoj internaciaj, timige aktualaj, pri kiuj la verkinto averte diras, male ol multaj aŭtoroj, ke ĉi-verke nenion li elpensis: ĉion liveras la vivo mem - li nur respondecas pri ĉi specifa koktelo. Pri tiaspeca verketo ne indas malkaŝi la okazaĵojn, nek kiu kulpas: mi nur povas varme rekomendi ĝin. Vi hororos!

------------------------

* Sam-eldoneje aperis pluraj tradukoj el la Sveda, ĉefe de Sten, kelkaj de Bertil Nilsson: bonega eblo iom ekkoni tiun literaturon: La kiso (noveloj, 1995, 56 p.), Nobela novelaro (de tri nobelpremiitoj, 1995, 60 p.), La beleco de Merab (1995, 80 p.), Mariamne (romano, 1995, 56 p.), En la realo troviĝas truo (noveloj 1996, 84 p.) kaj La orpantalono (por infanoj, 1996, 40 p.)

 

Reen al:

Falĉita kiel fojno Sten Johansson Listo de recenzoj en Fonto Ĉefpaĝo originala literaturo