Bona ideo sed tro mallerte plenumita

Gerrit Berveling recenzas: KARUSELOJ...

Fonto 122, februaro 1991

Kiam komencanto eklegus ĉi tiun verkon, tiu supozeble jam baldaŭ senkomente flankenĵetus la verkon - aŭ, se li/ŝi estus iom malpli ĝentila, aŭdiĝus sakrego.

La libro nepre taŭgas nur por lingve spertaj homoj. La aŭtorino ja scias eluzi larĝe la vortprovizon de PIV, inkluzive de kelkaj propraj novaĵoj (libro-fine glositaj). Sed ne tio estus la kialo por la komencula reago...

La libron ja karakterizas du trajtoj, kiuj faras ĝin malfacilega: unue stilo tiel loza, tiel senbride galopanta, tiom fojfoje ĥaosa, foje treege poezia kaj brila - kaj krome rakontostrukturo en kiu interplektiĝas pluraj memstaraj (unuavide almenaŭ...) rakontfadenoj, en kiu krome pliposte unu rakontofadeno forŝovas antaŭan, tiel ke ĝi komplete ŝanĝas ties komencan sencon ĝisfunde... Ja interese, nepre ja, sed nur por literature progresintaj legant(in)oj.

La temo de la verko? Nomaj vivoj ofte Sajnas paralelaj, kvazaŭ turniĝante en karuselo samritme samdirekte; homoj retrovas rememorojn el infanaĝo, kiuj subite akiras aktualecon en pli postaj situacioj; homoj lernas Esperanton kaj volas pere de ĝi ekkontakti la tutan mondon, dezirus ke ĉiuj eklernu la saman lingvon sed konstatas ke ĝi estas cindruline traktata de multaj. Temo de la libro? Verkado defilmo, aŭ ĉu prefere verkado de romano, aŭ ĉu precipe verkado pri verkado de romano? Tre karakterize aperas fore en ĝi la bildo, nialande konata de reklamo por ĉokolado; iu persono kun afero enmane sur kiu staras bildo de iu persono kun enmane sama afero kun sur ĝi bildo de iu persono... ktp.

Svarmas, interpuŝiĝas la belulinoj, Arabela, Ĵanaina, Roksana, Laŭreta, ktp - ĉiuj sep kun nomoj sepliteraj kaj la amatoj nomiĝas Gastono, Gervaso, Gasparo, Gustavo... Foje oni ekkredas, ke jen fine estas tute klare: la strukturo de l’ tutaĵo estas jena... (vi mem postlegade plenigu...), sed iom pliposte denove turniĝas la karuselo kaj ĉio ŝanĝiĝis.

Entute verko kiun miascie oni ne povus prave envicigi inter samklasaj esperantolibroj originalaj; tiaj ja ne ekzistas. Ĝi estas tre proprastila kaj propratipa romano. Kiuj emas legi poezion, supozeble tiun ĉi romanon ege ŝatos.

Kvankam, laŭ mia gusto, por proza verko ne estus malinde, verki iomete pli laŭsisteme.

 

Reen al:

Karuseloj Sara Larbar Listo de recenzoj en Fonto Ĉefpaĝo originala literaturo