recenzo

"Heroldino de Esperanto"

(Aperinta en Fonto 271)

verko: La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka

aŭtoro: Gian Carlo Fighiera

eld. [la aŭtoro?], Torino, 2002, 24 p.

recenzas Jorge Camacho

Ada Fighiera-Sikorska naskighis en 1929 kaj mortis en 1996. En 1960 ŝi edziniĝis al Gian Carlo Fighiera, kaj en 1961 transprenis la gazeton "Heroldo de Esperanto": kun ambaŭ ŝi vivis duope ĝis la fino. Ŝia malapero estis bato por ĉiuj, kiuj konis ŝin jen el t.n. universalaj kongresoj, jen (kiel mi) el unu el iliaj sinsekve pluraj loĝ-urboj (niakaze, la Madrido de la okdekaj jaroj). Des pli por ŝia edzo, kun kiu ŝi konsistigis paron nedisigeblan kaj neforgeseblan.

Ankoraŭ ne finiĝis la stuporo. Tial Gian Carlo (mi ne povas nomi ilin alie, ol per la individuaj nomoj) decidis surpaperigi siajn memoron kaj impresojn pri la lastaj du monatoj en la vivo de Ada, ekde la enhospitaliĝo en junio 1996, "por ke Ada vivu ankaŭ en la memoro de siaj amikoj kaj estontaj generacioj".

Gian Carlo rerakontas tre detale kaj sincere pri ŝiaj esperoj kaj suferoj, pri la progresoj de la mortiga malsano (kancero) kaj la provoj de la kuracistaro*. Krome li prezentas la ĉirkaŭajn cirkonstancojn jam de la unua ĉapitreto, "Komenco de la fino", ĝis ekzemple la transdono de la gazeto, kie li koncize kaj nemiskompreneble denuncas la prostituadon de "Heroldo" fare de ĝiaj nunaj uzurpantoj (p. 14): "La gazeto nun aperadas pirate".

Li rakontas detale, sincere - kaj ame. Ĉi modesta libreto, kun reprodukto de la lastaj manskribaĵoj de Ada, elkrias la ribelemon de raciisma agnostikulo kontraŭ la morto de la amatino (p. 3): "El ŝia morto plej frape fontas sento pri maljusteco denove suferita de valora homa estaĵo: la homan kondiĉon, la vivon kaj la morton ne regas ordo kaj logikaj leĝoj, sed kaoso kaj malracio. Ada ne meritis antaŭtempe morti, ĝuste en sia viv-momento de fizika kaj intelekta plenforto, de energia kaj idealisma agado, de forta altruisma sindediĉo, de multaj kulturaj kaj vivaj interesoj, de utilo al la ĉirkaŭanta mondo".

La optimismo de virino tiel pozitiva kaj vivoplena (cetere same agnostika) elstaras ĝuste en ĉi malfacilaj momentoj de sufero kaj doloro, spegulantaj ankaŭ la karakteron de la alia duopano, Gian Carlo, kiu donas perfektan priskribon per unu sola frazo: "Ankoraŭ nun frapas min la absurdo de la situacio: ŝi, mortonta, kuraĝigis min, ne inverse!".

Ĉi-rilate probable kuninfluis ŝia (parta?) nescio pri la graveco de la malsano. Oni povus demandi sin pri la motivoj de tiu decido ne diri al ŝi la tutan veron, kiujn Gian Carlo ne eksplicas. Simile, restas mistera ŝia multjara kaj plentempa sindediĉo al esperanto kaj "Heroldo", sen salajro aŭ ekvivalenta kompenso materiala, io nepensebla ĉi-epoke.

Ni atendu, ĉu iam Gian Carlo Fighiera emos ekverki biografion pri ŝi kaj si, pri ilia ada vivo kune, pri la mondoj kaj socioj, kiujn ili du traspertis laŭlonge de pluraj jardekoj.

Jorge Camacho

* NOTO: La aŭtoro uzas la vortojn "ostoporozo" kaj "flebo-klizo", ne troveblajn en PIV2. La unuan mi supozas kunmetaĵo el "osto", "poro" kaj "oz". Pri la dua, verŝajne ĝi egalas al la ne aparte preciza "envejna pogutigado" en PIV2, kie regas kelka konfuzo pri la vortoj "gutigilo", "degutigilo" kaj "pogutigilo".