LA MAJSTRO KAJ MARTINELLI

Fernando de Diego recenzas:

LA MAJSTRO KAJ MARTINELLI. Originalo de Georgo Kamaĉo. Eld. Literatura Foino, Budapest. 24 paĝoj.

Fonto n-ro 157, januaro 1994

La eldono de ĉi libreto signas la aperon, en nia literaturo, de ĝenro ĝis nun ne kultivata: la pamfleta aŭ paskvila ĝenro, kies karakterizaj sarkasmo kaj ironio devas iri man-en-mane kun eksterordinara valoro beletra.

Ja abundas en nia frateca Movado skribaĵoj rekte ofendaj sed nudaj je ia literatura pretendo. Kaj ne mankas profesiuloj de la insulto, se tiel diri, kies kalumnia persisto provokas specon de stranga admiro antaŭ la fera volo de tiel kuriozaj uloj rekte katalogeblaj en la fakon de psikopatoj.

La satiro de Kamaĉo havas absolute nenion komunan kun la produktoj de tiel distingitaj sekreciantoj de galo. La natura talento kaj la vasta kulturo de Kamaĉo katapultis lin, malgraŭ lia juneco kaj en tre pokaj jaroj, sur la pinton de nia ĝenerala beletro. Kaj nun lia La Majstro kaj Martinelli brile rivelas lin ankaŭ timinda satiristo, ne laŭ la maniero de iu Ŝulco aŭ iu Ergoto, sed laŭ la maniero de Voltaire, de Juvenal, de Quevedo.

Mi ne bone scias kio motivis la reagon de Kamaĉo kontraŭ Giorgio Silfer kaj Perla Ari Martinelli, gekapoj de Literatura Foiro. Ŝajne ĝi esence koncernas la kontraŭajn poziciojn, de la gekapoj unuflanke kaj de Kamaĉo aliflanke, rilate la palestinan konflikton.

Aparte de la fakto, ke ĉiu gento kaj ĉiu lando estis, laŭlonge de la historio, foje buĉato, foje buĉanto kaj ke sekve pravo aŭ malpravo ne apartenas ekskluzive kaj eterne al iu ajn popolo, La Majstro kaj Martinelli rangas kiel modela literaturaĵo, kiu prilumas ne nur la gekapojn de Literatura Foiro sed ankaŭ buntan panoramon kie pli malpli kaŝe aperigas sian nazon kelke da esperantistoj en la formo de groteskaj figuroj indaj je la penikoj de Hieronimo Aeken aŭ je la plumo de Baltazaro Gracian. Ĉi-sence la kamaĉa paskvilo montriĝas ankaŭ superba ludo kripta eĉ por tiuj legantoj kiuj bone konas la postkulisaĵojn de nia liliputa mondo literatura. Kaj cetere Kamaĉo garantias per sia genia satiro, ke la nomoj de la gekapoj de Literatura Foiro ne falos en la forgeson.

Aparte de la ĉefa intrigo, La Majstro kaj Martinelli prezentas perpleksigaĵon, kiu estas aŭ produkto de transnormalaj fakultoj aŭ simpla kazo de beletra plagiateco. Sur paĝo 5a de la libreto aperas la jena kvarverso:

- Kio estas mia pirogo? - Mia riĉaĵo.
- Kiu mia dio? - Mia libero.
- Mia leĝo? - Mia forto kaj la vento.
- Mia sola patrujo? - La maro.

kiun kvarverson Kamaĉo ŝerce atribuas al la "Majstro" (Giorgio Silfer) kaj poste aldonas subridete: ".., krome ĝi eĉ sonas iom paname". Paname... paname... jes, certe... Nu, sur paĝo 112a de Elpafu la sagon (kolekto de buŝaj poeziaĵoj de pli malpli primitivaj gentoj, kompilita de Tibor Sekelj) aperas la sama kvarverso atribuita al Kuna (Panamo). Parenteze mi ne komprenas kion volis signifi Tibor Sekelj per Kuna. Ĉu temas pri persono aŭ pri indiĝena gento? Fakte, tia epiteto Kuna aŭ simila ne troveblas en la nuna teritorio de Panamo.

Sed la grajno de pipro kuŝas en tio, ke antaŭ multaj jaroj aperis unuafoje mia traduko de la poemo Pirata Kanto de la hispana poeto romantika José de Espronceda (1808 - 1842), kiu poemo entenas la jenan refrenon:

Ĉar mia leĝo: la forto.
Ĉar mia kara: La ŝip'.
Mia patrujo: La maro.
Kaj la liber': mia Dio.

Ĉu ne mirinda la simileco inter la hispanaj kaj kunaj kvarversoj? Kiu plagiatis kiun? Ĉu la kuna indiano mense legis, per ia sorĉaĵo, kion Espronceda verkis jarcentojn poste? Ĉu Espronceda konis la lingvon de iuj misteraj kunoj, pri kio absolute nenion diras lia biografio? Enigmo super enigmo! Ĉu eble, kaj pli verŝajne, Tibor Sekelj faris etan friponaĵon kaj inventis indiĝenon aŭ genton kiel aŭtoron de la refreno de Espronceda? Jen apetitiga furaĝo por niaj beletrologoj!

Mi ne povas ne ripeti, kiel finon, parton de la epilogo de La Majstro kaj Martinelli, ĉar ĝi estas, samtempe, eminenta parodio de la lastaj linioj de Cent Jaroj da Soleco:

"Kiam Georg Silber... vekiĝis el stompa sonĝo... li rigardis plian fojon la stakojn da folioj... kaj li komprenis ankaŭ, ke ĉio kio skribiĝis sur ili estas neripetinda de ĉiam kaj por ĉiam, ĉar ne havas duan ŝancon sur la tero la verkistoj kondamnitaj je cent jaroj da stulteco."

 

Reen al:

La Majstro kaj Martinelli Jorge Camacho Listo de recenzoj en Fonto Ĉefpaĝo originala literaturo